Выбрать главу

S-ro Utterson elpaŝis kaj tuŝis lin je la ŝultro dum li preterpasis.

—S-ro Hyde, mi kredas.

S-ro Hyde kuntiriĝis malantaŭen kun sibla enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon, li respondis sufiĉe trankvile:

—Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?

—Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la leĝisto. Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll—Sinjoro Utterson de Gaunt Strato—vi sendube aŭdis mian nomon; kaj renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi min.

—Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis S-ro Hyde, enblovante en la truon de la ŝlosilo. Kaj tiam subite, sed ne levante la rigardon:

—Kiel vi konis min? li demandis.

—Viaflanke, diris S-ro Utterson, ĉu vi faros al mi komplezon?

—Kun plezuro, respondis la alia, kio ĝi estu?

—Ĉu vi permesos, ke mi vidu vian vizaĝon? demandis la leĝisto.

S-ro Hyde ŝajnis heziti; fine kvazaŭ post ia subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la paro sufiĉe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj momentoj.

—Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble estos utile.

—Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni renkontiĝis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj li donis numeron en strato de Soho[13].

—Bona Dio! pensis S-ro Utterson, ĉu li ankaŭ pensis pri la testamento?

Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro la dono de l’ adreso.

—Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?

—Laŭ priparolo, estis la respondo.

—Kies priparolo?

—Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.

—Komunajn amikojn! eĥis S-ro Hyde iom raŭke. Kiuj ili estas?

—Jekyll ekzemple, diris la leĝisto.

—Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun ekruĝiĝo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.

—Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.

La alia rikanis laŭte en sovaĝan ridon; kaj jen la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li malŝlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La leĝisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde forlasis lin, la bildo de l’ maltrankvileco. Tiam li malrapide supreniris la straton, haltetante post ĉiuj du-tri paŝoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco[14]. La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el speco, kiu malofte solviĝas. S-ro Hyde estis pala, kaj havis pigmean eksteraĵon; li donis la impreson de malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraŭ la leĝisto kun ia mortigula miksaĵo de timemeco kaj trokuraĝo, kaj li parolis per raŭketa mallaŭtaĉa kaj iom rompita voĉo—ĉiuj ĉi punktoj estis kontraŭ li; sed ĉio ĉi tio kune ne sufiĉis por klarigi la ĝis tiam nekonitan naŭzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro Utterson rigardis lin:

—Devas esti io plu, diris en si la perpleksita[15] sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por ĝi eltrovi nomon. Dio min benu! la viro ŝajnas apenaŭ homa. Io troglodita, ni diru? aŭ ĉu estas tie nur la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj transfiguras sian argilan loĝejon? La lasta, mi pensas; ĉar, ho mia malfeliĉa maljuna Harry Jekyll! se mi iam legis sur vizaĝo la subskribon de Satano, estas sur tiu de via nova amiko.

Ĉirkaŭ la angulo de la flankstrato estis placo kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte kadukiĝintaj el ilia antaŭa gloro, kaj luigitaj po etaĝoj kaj ĉambraroj al homoj el ĉiuj specoj kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arĥitektoj, fi-reputaciaj leĝistoj, kaj la agentoj de kaŝataj entreprenoj. Unu konstruaĵo, tamen, la dua for de la angulo, estis ankoraŭ tute okupata; kaj, antaŭ ĝia pordo, kiu portis grandan ŝajnon de riĉeco kaj komforto, kvankam ĝi estis nun envolvita en mallumo, krom ĉe la fenestreto super ĝi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita, maljuneta servisto malfermis la pordon.

—Ĉu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?[16] demandis la leĝisto.

—Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laŭ la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj meblitan per multekostaj mebloj el kverko.

—Ĉu vi volas atendi tie ĉi apud la fajro, sinjoro? aŭ ĉu mi eklumigu por vi en la manĝoĉambro?

—Ĉi tie, mi dankas, diris la leĝisto; kaj li alproksimiĝis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo. Tiu ĉi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem kutimis paroli pri ĝi kiel la plej agrabla ĉambro en Londono. Sed hodiaŭ nokte estis tremaĉo en lia sango; la vizaĝo de Hyde kuŝis peze sur lia memoro; li sentis—kio ĉe li estis malofta—naŭzon kaj malŝaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia humoro, li kvazaŭ legis minacon en la flagrado de la fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila eksaltado de la ombraĵo sur la plafono. Li hontis pro la trankviliĝo, kiun li sentis, kiam Poole baldaŭ revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.

—Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama dissekcia ĉambro, Poole, li diris, ĉu tio estas tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l’ hejmo?

—Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro Hyde havas ŝlosilon.

—Via mastro ŝajnas multe konfidi al tiu junulo, Poole, daŭrigis la leĝisto reve.

—Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni ĉiuj ricevis ordonojn, lin obei.

—Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin ĉi tie, diris Utterson.

—Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto tie ĉi. Mi ja vidas lin tre malofte ĉi-tiuflanke de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.

—Nu, bonan nokton, Poole.

—Bonan nokton, S-ro Utterson.

Kaj la leĝisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja koro.

—Malfeliĉa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj min trompas se li ne perdiĝas en profundajn akvojn! Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaŭ tre longe, ja vere, sed en la leĝaro de Dio statuto de limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu malnova peko; la kancero de iu kaŝita malhonoro; la puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.

Kaj la leĝisto, timigita de la penso, zorgmeditis dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, serĉante en ĉiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia malnova pekaĵo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta vivo estis sufiĉe senkulpa; malmultaj homoj povus legi la arĥivojn de sia vivo kun malpli da antaŭtimo. Li, tamen, estis humiligita ĝis la polvo pro la multaj malbonaĵoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis tiel preskaŭe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste, revenante al sia antaŭa temo, li eklumigis radion de espero.

—Tiu ĉi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi estaĵo rampanta kiel ŝtelisto al la lito de Harry! Malfeliĉa Harry, kia vekiĝo! Kaj la danĝero! Ĉar se tiu ĉi Hyde suspektas la ekziston de la testamento, li povos malpacienciĝi pro deziro heredi. Ha, mi devos meti la ŝultron al la tasko,—se nur Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. Ĉar denove li vidis antaŭ la okulo interna, klarajn kiel diafanaĵo, la strangajn kondiĉojn de la testamento.

вернуться

13

Malriĉa kvartalo de Londono.

вернуться

14

Perpleksiteco: Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A. perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H. perplejidad.

вернуться

15

Perpleksita: A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G. verwirrt, perplex, H. perplejo.

вернуться

16

Elp. Pul.