Выбрать главу

Post dudek minutoj, en mia fraŭla loĝejo, dum mi trankvile malplenigis glason da konjako, Alina alproksimiĝis al mia fotelo, opiniante, ke ŝi povos imponi ankaŭ al mi per sia nuda pufa postaĵo.

- Nu, vu e amorozo? Vu...

Mi interrompis ŝin per subita draŝado de la delikata sidvanga haŭto: klak klak! Ŝi malfermegis la okulojn:

- Ko vu far?

- Diru: kion vi faras? Klak klak!

Ŝi plorsingultis:

- Kion vi faras?

- Mi instruas al vi klasikan Esperanton laŭ privilegia vojo.

- Privilegia? Vu e brutaloze…

Klak klak!

- Diru: vi estas brutala.

- Aj aj! Vi estas brutala.

Post la efektivigo de la plano N° 17 mi aplikis la planon N° 4, kiu preskribas pli humanan traktadon de la konkerita virino. Improvizitan verpermanĝon sekvis agrabla nokto, dum kiu mi milde riproĉis al la agentino ŝian detruan laboron, samtempe revenigante ŝin sur la veran vojon de la Fundamento per intensa Ĉe-kurso reviziita kaj kompletigita:

- Kio estas tio?

- Tio estas mia dekstra mamo.

- Ĉu tio estas la vosto de la kato?

- Ne, kata vosto ne estas tiel rigida.

ktp. ktp.

Alina estis diligenta lernantino, Kaj plurfoje en la nokto ŝi onomatopeis sian ĝuon en plej pura Esperanto.[5]

Post la matenmanĝo Alina, agrafante sian mamzonon, promesis al mi baldaŭ reveni al mia privata perfektiga kurso kaj kontraŭstari al la malbona influo de la dulingvistoj. Ŝi balbutis inter du kisoj:

- Karulo mia, mi ne povas kompreni, kiel ili envulte trudis al mi tiel fian manovron kontraŭ la internacia lingvo. Nun mi batalos por la bona kaŭzo.

Dek tagojn poste, en mia ministeria oficejo, mi sciis, ke mia venko estas definitiva, kiam mi legis en «Heroldo de Bervalo» jenan gravan novaĵon: «La Eŭropa Centro de Dulingvismo rekomendas al ĉiuj registaroj la alprenon de Esperanto».

Kun malpeziga elspiro mi transiris al la paĝo 7, kie atendis min la unua krucvortenigmo de la tago, kaj mi murmuris, suĉante mian krajonon:

- Alina, bravoze Alina.

Kvina epizodo:

KIEL MI ORGANIZIS SEKSATENCON

POR LA PROPAGANDO DE ESPERANTO

Mia onklino estas bona virino

{Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro, § 33)

Dum la Kongreso en Vieno la tiea ŝtatestro alparolis la ĉeestantojn en Esperanto. Neniu nacia gazetara agentejo menciis tiun gravegan, distrumpetindan sciigon. Aĉa, misa, fuŝa propagando! Jes ja, mi scias, «kritiki estas facile, fari malfacile». Ni bezonus kelkajn milionojn da steloj, por aperigi anoncojn en la gazetoj. Bedaŭrinde milionojn ni ne posedas. Kion fari, por ke ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?

La redakcioj ĝenerale kalkulas kun la gusto, pli ofte kun la malnoblaj instinktoj de la legantaro al sango kaj sekso. Ankaŭ la «Lumturo de Bervalo» aŭ la «Bervalaj Vesperaj Novaĵoj» konstante frapas la okulojn kaj la cerbojn per grandliteraj titoloj:

- VIDVO STRANGOLIS BOPATRINON PER TIES KORSETLAĈOJ

- EKSKLUZIVAJ RIVELOJ PRI LA «NOKTOFESTOJ» DE LA BARONINO

- ŜI TRATRANĈIS LA GORGON DE LA MALFIDELULO

(«Sur nia foto vi vidas grandan sangomakulon meze de la lito de la murdinta sakristianino»)

Ha! La ĉielo volu, ke, ankaŭ al Esperanto la gazetistoj iafoje dediĉu tiom da tipografia lukso! La bezono de sensaciaj artikoloj kompreneble ne rajtigas la samideanojn tro ofte buĉi prezidanton aŭ sekretarion de esperantista grupo, eĉ se kelkaj estas jam kadukaj kaj facile anstataŭigeblaj. Ne, ne, al tio ni ne strebu. «Ne al glavo sangon soifanta...»

Remaĉante tiujn grizajn ideojn pri la malfacileco ĝui la favorojn de la gazetaro, mi eltrovis skandaleton danĝeran por neniu, sed taŭgan por allogi ĵurnalistojn. Mi rakontos ĝin al vi. Se vi volos mem provi ĝin en via urbo, mia sperto certe helpos vin plenumi ĝin pli sukcese ol mi.

Se vi jam vizitis nian urbon, vi eble konas la Esperantistan Bervalan Librejon ĉe la angulo de la Marjorie-Boulton-strato kaj de la Jean-Forge-strato, malantaŭ la katedralo Sankta Netuŝebleco. Ĉar la esperantistoj ne estas legema popolo, la Esperantista Bervala Librejo ne aspektas tre pompa en tiu malriĉa kvartalo, sed la estrino, s-ino Flora, estas bela, ĉarma, klera, serioza 30-jarulino. La kompatinda s-ino Flora ne povis antaŭscii, ke ŝi ludos gravan rolon en mia propaganda projekto.

Se oni pagas multekostan anoncon tekstantan ekzemple:

VIZITU LA ESPERANTISTAN BERVALAN LIBREJON

neniu atentas ĝin. Male, se oni telefonas al reporteroj: «Tuj venu al la Esperantista Bervala Librejo. Ĝia estrino estis ĵus perfortita de kliento», ĉiuj algalopas kun pretaj notlibroj kaj kodakoj, kaj, jam en la vesperaj eldonoj de la lokaj gazetoj, oni havas senkostajn propagandajn artikolojn:

SEKSATENCO EN LA ESPERANTISTA BERVALA LIBREJO

«Fian agon faris nekonata junulo al nia samurbanino s-ino Flora, direktorino de la fama Esperantista Bervala Librejo, kiu dediĉis sian vivon al la disvastigo de la mirinda internacia lingvo Esperanto...»

(«Sur nia foto s-ino Flora, kun ŝirita korsaĵo)»

Mi petas vin, ne rapidu rimarkigi al mi, ke seksatenco estas preskaŭ tiel grava krimo, kiel murdo. Unue lasu min klarigi mian planon:

A) s-ino Flora ne estu perfortita, sed nur ekperfortata.[6]

B) s-ino Flora konas min, ĉar mi estas bona kliento de la Esperantista Bervala Librejo. Mi do elektu fremdan ekperfortonton.

C) Ĉe la pseŭdokrimo mi aperu nur kvazaŭ hazarda atestanto, kiu savos la preskaŭan viktimon, lasos al la atencinto sufiĉe da tempo por forkuri, telefonos al la polico kaj tamtame alvokos intervjuistojn de la gazetaro kaj de la televido. Se iu vera kliento envenus, tio ne ĝenus. Male. Estus du atestantoj. Sed, kiel vi ja scias, la esperantistoj ne estas legema popolo...

La plej malfacila ero de la plano restis la punkto B). Sed mi estis sufiĉe bonŝanca, ĉar ĝuste tiam min vizitis Joĉjo, juna samideano el Borlando, kiu intencis loĝi ĉe mi dum kelkaj tagoj. La afero entuziasmigis Joĉjon, li deklaris sin preta partopreni en la propaganda seksatenco, kaj post studado de ĉiuj detaloj ni ekagis.

La 7an de junio je la 10a Joĉjo eniris en la librejon. Sur la trotuaro, apud la katedralo, mi atendis, ke la viktimo krios, por interveni. Mi ne povis konjekti, ke sablero paralizos la zorge ŝmiritan radetaron de nia plano.

вернуться

5

Ĥĥĥĥĥĥĥ!

вернуться

6

Por la legantoj ne konantaj la nuancojn de la Plena Gramatiko, tio estas nur «komenco de daŭranta ago sen rezulto».