Выбрать главу

- Amikoj, post longa eksperimentado mi fine sukcesis ĉe epokfaronta eltrovo. Mi baldaŭ sendos al la Scienca Akademio la formulon de mia inventaĵo: novasentesperantinternidepetolo.[10]

Dubante pri lia mensa sano, ni interŝanĝis konsternitajn rigardojn, kaj mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne karesis kiel kutime la suron de Maria, kiam ŝi knaligis apud mi la korkon de la unua botelo da ĉampano.

Likso trankvile klarigis plu:

- Ne, mi ne estas freneza. Baldaŭ vi povos trovi en ĉiu apoteko mian inventaĵon sub la simpla marko «esperantolo». Sufiĉos al ĉiu lernanto de la internacia lingvo vespere gluti du esperantolajn tablojdojn kaj meti sub sian kapkusenon bonan lernolibron de Esperanto. La sekvantan matenon li parolos Esperanton pli bone ol la prezidanto de la Akademio. Mi petas, ne ridu. Mi eksperimentis esperantolon ĉe mia propra edzino, kiu antaŭe abomenis Esperanton. Nerimarkite, mi enmetis en ŝian teon du tablojdojn de mia mirakla drogo kaj poste kaŝis sub ŝian kapkusenon ekzempleron de Privilegia Vojo. Matene mia amata edzino surprizis min kaj sin mem, salutante min en klasika Esperanto: «Bonan tagon, sinjoro».

- Ĉu ŝi nomas vin sinjoro?

- Kutime ne, sed ŝi aŭtomate lernis dormante la frazon el la lernolibro.

Tintigante niajn glasojn, unuflanke ni apenaŭ kuraĝis antaŭvidi la neimageblajn sekvojn de tiu revolucia eltrovo, aliflanke kelkaj pensis pli banale, ke ni devos baldaŭ elteni dum niaj kunvenoj la ĉeeston de s-ino Likso, ege malafabla, disputema, grumblema virinaĉo. Ĉu ni ja ne havas jam sufiĉe da similaj acidulinoj en la movado?

Trinkante mian trian glason da ĉampano, mi cerbumis pri tiu nekredeblaĵo kaj decidis proprasperte provi la taŭgecon de la mirindaj tablojdoj.

- Makso, ĉu vi povus disponigi al mi iom de via esperantolo? Mi intencas subteni la klopodojn de instruistino, kiu havas malfacilaĵojn kun sia kurso en la knabina edukejo Sankta Ursula. La lernantinoj ne sukcesas majstri la akuzativon. Bonvolu pripensi, kiom da freŝa sango eniros en la movadon, kiam svarmoj da ĉarmaj junulinoj subite vigligos niajn kunvenojn per sia gaja pepado kaj ĵonglos inter ni per la akuzativo.

La sekvantan matenon mi povis enmanigi al f-ino Suza skatolon da esperantolo, kies uzmanieron mi kiarigis al ŝi. Ŝi dankis min per kiso (Ne, hodiaŭ mi ne priskribos al vi miajn rilatojn kun tiu rava instruistineto), kaj, esprimante dubojn pri la stranga medikamento, ŝi tamen promesis telefoni al mi la rezulton de la eksperimento.

Nokte mi sonĝis pri la knabinoj, kiuj, glutinte tablojdojn da esperantolo, nun kuŝas kun lernolibro kaŝita sub la kapkuseno. Morgaŭ, kiam la monaĥino-direktorino eniros en la dormejon por veki ilin, kriante: «Benedicamus Domino», ĉiuj, anstataŭ respondi: «Deo gratias», saltos sur la plankon, salutante ŝin ĥore: «Bonan matenon, sinjorino». Ha! ha! Ega estos la surprizo...

Pli ega estis mia propra surprizo, kiam Suza telefonis al mi ĉirkaŭ la oka:

- Karulo, helpu, helpu min!

Ŝia terurita voĉo angorigis min.

- Suza, etulino mia, tuj diru al mi...

- Ho ho! - ŝi plorsingultis, - mi perdos mian oficon. Kia skandalo!

- Kia skandalo? Rakontu al mi.

- Mi ne povis scii, ke multaj lernantinoj metis sub la kapkusenon ne sian lernolibron, sed aliajn fiajn skribaĵojn, kiujn ili kaŝe posedas kaj vespere legas: Libro de Amo kaj precipe tiun aĉan Kruko kaj Baniko...

Tusante, mi interrompis ŝin.

- Suza, raportu tion, kio vere okazis.

- Kiam la direktorino vekis la knabinojn, ŝi preskaŭ svenis, aŭdante slangajn vortojn kaj krudajn esprimojn, kiaj kutime ŝprucas el dragonaj aŭ husaraj buŝoj.

- La monahina moŝto verŝajne ne ofte loĝis en kazerno.

- Mi petas, ne moku min. La afero ne estas finita. Apenaŭ vestitaj, la knabinoj impetis el la dormejo kaj diskuris tra la urbo kiel bakĥantinoj, atakante ĉiujn virojn. Mi trafis la maljunan ĝardeniston de la edukejo vaganta sen pantalono tra la koridoroj kaj balbutanta sensencajn frazojn. Karulo, agu tuj!

- Suzeta de mia koro, atendu kelkajn minutojn. Nun mi telefonos al Makso Likso.

Kiam mi priskribis la situacion al la apotekisto, li rikanis:

- Nu, ĉu vi ankoraŭ ne estas en la strato, por profiti de tiu ĝenerala nimfomanio? Kutime vi ne lamentas pri tio.

- Makso, vi mistaksas la gravecon de la okazantaĵo. Pro viaj malbenindaj tablojdoj vi endanĝerigas nian Sanktan Aferon.

- Ha! Permesu, ke mi ridu. Hipokritulo! Se danĝero ŝancelas nian Sanktan Aferon, tio rezultas ne el mia inventaĵo, sed el via malĉasta literaturo. Fi!

- He, Makso, ne ekscitiĝu! Nur diru al mi, kiel ni povos haltigi la ekscesojn de la junaj afrodiziulinoj, antaŭ ol Esperanto estos definitive kompromitita en tiu giganta skandalo.

- Tio estas simpla. Hodiaŭ vespere via instruistino disdonu denove tablojdojn al la lernantinoj, sed ŝi atentu, ke la libroj metotaj sub la kapkusenojn estu decaj.

Makso Likso citis al mi kelkajn aparte tedajn verkojn el nia Esperanto-literaturo. Li petis min ne publikigi la titolojn, por ne ofendi iliajn aŭtorojn kaj por ne malpliigi la vendon de dormigiloj en lia apoteko. Fine la farmaciisto aldiris:

- Por ke tia akcidento ne plu okazu, mi iom ŝanĝos la formulon de mia kombinaĵo, aldonante al ĝi du molekulojn da internideolo. Kaj, se vi permesas, ke mi donu al vi konsilon, aĉetu do du botelojn da pura internideolo. Trinku tri kulerojn antaŭ ĉiu vespermanĝo, kaj tiel kuracu mem vian akutan satiriazon.

Ĉu vi aŭdis? Satiriazo! Mi jam diris al vi, ke Makso Likso estas ŝercemulo. Li tamen povus mildigi siajn esprimojn.

Oka epizodo:

KIEL KLEOPATRA HELPIS CEZARON KONIGI ESPERANTON

AL ALIA GENERALO

La Parizanoj estas gajaj homoj

(Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro, § 37)

Mi ŝvitis super mistera naŭlitera vorto signifanta «plej danĝera, se ĝi estas pala», kiam la interparolilo ĉirpis en mia ministeria oficejo. La ĉefo alvokis min.

- Jes, sinjoro direktoro. Mi tuj venos.

Mi forŝovis la interrompitan krucvortenigmon, reenŝuigis miajn piedojn kaj, kaptinte mian jakon de seĝodorso, rapidis al mia stiperulo.

Li geste invitis min sidiĝi en profunda fotelo, dum li mem nervoze rondiris ĉirkaŭ sia skribtablo, sur kiu kuŝis la lasta numero de «Pilo-Press». Post distingita tuseto, li atakis la temon:

- Mi ĵus eksciis, ke s-ro Noreo, via kolego en nia pariza konsulejo, grave malsaniĝis.

La direktoro kliniĝis al mi kaj konfidence flustris:

- Sifiliso!

Li observis sur mia vizaĝo la efekton kaŭzitan de la rivelado de tia grava ŝtata sekreto. En mia cerbo la vorto sifiliso ekfunkciigis la radetaron rezervitan por la plej komplikaj silogismoj, kaj mi ekridis, dirante:

- La afero ŝajnas klara, sinjoro direktoro. La sifilison kaŭzas la pala treponemo, kaj treponemo estas naŭlitera vorto. Treponemo, jen la solvo!

вернуться

10

Mi citas nur memore, ne garantiante pri la ekzakteco de la formulo.