Выбрать главу

Ne tia estis la komedia estetiko en la epoko moliera. Ĝi pli similis delarton[5]. La migraj aktoroj adaptadis siajn farsojn al la okazo, interalie al la realaĵoj kaj lingvo de la publiko.

Certagrade ankaŭ «Georgo Dandin» estas versajla versio de la farso «La Jalousie du Barbouillé» (verdire, pli ol delarta adaptaĵo, ĝi estas iom pli funde prilaborita).

La tradukistoj malnovaj bone komprenis tiun koncepton, kaj en siaj tradukoj adaptis la komedion al sia nacia medio. Tio evidentas jam el la titoloj: la germana «Von dem armen Jurgen», la pola «Grzegorz Fafuła». Unu el la adapteblaj elementoj evidente estas la propraj nomoj.

Propraj nomoj

En la moliera teatro estas pluraj klasoj da nomoj propraj.

Unue, estas preciozaj nomoj kvazaŭklasikaj, kia en ĉi tiu komedio estas Klitandro (Clitandre). Malpli evidentas ke ankaŭ Angeliko (Angélique) estas unu el la nomoj samtradicie rezervitaj por la rolo de la ĉefamatino. Tiaj nomoj facile esperantiĝas; ili komunikas al la verko karakteron eksterlokan, idealan, parencan al la ideo pri Esperantujo. Tiaj nomoj funkcias simile al la maskonomoj delartaj; kaj ne maleblas ke Klaŭdino estas franca respondaĵo por la similsona Kolombino, la delarta masko de vigla ĉambristino.

Due, estas karakterizaj nomoj[6] pli rekte, perlingve priskribaj. En la koncerna verko tiaj estas Dandin, Sotenville, Prudoterie. Tiuj nomoj estas banalaj, hejmaj kaj memkompreneblaj por la publiko fontolingva; kaj inverse, tiuj nomoj estas ekzotaj kaj sensencaj por la publiko internacia.

Trie, estas nomoj lokaj kaj sensignifaj, kiaj Colin kaj Lubin. Simile al la nomoj de la unua klaso, ili ne prezentas klaran semantikon; simile al la nomoj de la dua klaso, por la publiko fontolingva ili klare indikas la socian pozicion de la rolulo laŭ la loka tradicio.

Georgo Dandin

Zamenhofo tradukis la antaŭnomon (George /ĵorĵ/ → Georgo), kaj lasis fremdlingva la familinomon Dandin, kun la indiko ke oni voĉlegu tiun fremdaĵon /dandèn/. Ambaŭ decidoj estas malbonaj.

La per traduko grekigita «Georgo» aspektas kiel nomo de la unua klaso (kiel Klitandro). Eble Moliero ja intence elektis antaŭnomon kiu greke signifas «terkulturisto»; tamen por ordinara spektanto franca George [ĵorĵ] estas tro ordinara nomo, por ke oni pensu pri tio (tiom malpli, ke George Le Veau, «Ĵorĵo la Bovido», estas tradicia kampulo de la franca farso). Tial la germana tradukisto preferis pli kampulan formon Jurgen, kaj la polaj tradukistoj elektis Grzegorz, kiu verdire respondas al Gregorio, tamen pollingve sonas /gĵegoĵ/, tre simile al la franca /ĵorĵ/, kaj samtempe estas versimila nomo kampula.

Eĉ pli malbona ol la antaŭnomo, ankoraŭ pli malkonvena estas la formo Danden’, tre maltrafe pensiganta pri la fundamenta dando. Dandin en Esperanto estas do tiom malkonvena, ke preskaŭ taŭga — kiel antifrazo. Aliflanke, tia antifrazo malkonvenas al la pedanta skolo (kiun ĝenerale laŭas la zamenhofa traduko), ĉar ĝi enkondukas elementon kiun la franca nomo malhavas.

Laŭ tiuepoka vortaro (Jean Nicot, 1606), «dandin» estas «stulta gapulo»:

DANDIN est dit de celui qui baye çà et là par sottise et badaudise, sans avoir contenance arrêtée: ineptus insipidus; et DANDINER, user de telle badaudise, ineptire.

Rablezo (F. Rabelais) uzis samsonan familinomon en Gargantuo, 3:41 (l’appointeur de procès Perrin Dendin; en la rusa traduko fare de Н. Любимов tre amuze: «Перен Бальбес»). Poste la nomo aperas ĉe Rasino (J. Racine, «Les Plaideurs») kaj Lafonteno («L’huître et les plaideurs»).

La pola «Grzegorz Fafuła» proksimume esprimas tiun ideon pri plumpulo, mallertulo, dupo. Tamen por la modernaj francoj probable pli aktualas la ideo pri balanciĝo, pendolado — kaj metafore, hezito (kp se dandiner = anaspaŝi). Tial la moderna traduko pola estas «Grzegorz Dyndała» (de la verbo dyndać — senvole aŭ sencele balanci, piedbalanci, svingadi, pendolaĉi). La tuto sonas tre nature, konvenas laŭsence, kaj sonas proksime al la franca originalo.

Plue, la «promocio» Dandin → sinjoro de la Dandinière, por esperantisto nekomprenebla, en la pola trovas klaran (por pollingvano) tradukon Fafuła → pan Fafułowicz (mi koncedas, ke en Esperanto mankas tradicio kiu ebligus tian tradukon).

La dua klaso

Ĉi tiuj karakterizaj nomoj estas sensencaj en Esperanto.

Sotenville — France «sot en ville» signifas «stultulo en urbo»; do, proksimume «Stultenburgo» (en polaj tradukoj «baron Gapiomiejski»).

Jacqueline de la Prudoterie (1:4) — Nun en Esperanto ekzistas parenca vorto similsona (pruda, prudeco — vorto kiun Zamenhofo akceptis en la vortaroj esperanta-germana kaj esperanta-rusa, sed kiu plu restas neoficiala). Do, certagrade la franca signifo estas divenebla, malgraŭ la longa vostoparto, en Esperanto sensenca. Kp la polan «Skromnicka».

Aparta barbaraĵo estas la uzo de la francaj vortetoj «de (la)» por marki nobelecon. Tio ne estas ia universalaĵo, tio estas loka trajto de la franca nomsistemo, tiom pli ĝena, ke «de» kaj «la» aspektas kiel vortoj de Esperanto. La pola traduko «barono Gapiomiejski» estas pli konvena maniero esprimi la koncernan signifon; dum «de la Dandinière» estas simetria al la voltera moko «le baron de Thunder-ten-tronckh» el «Kandido». Cetere, kp la germanajn Otto von Bismarck, Johann Wolfgang von Goethe — ial la germanoj ne estas tiom vantaj pri sia von, kiu malaperas ĉe esperantigo (kp cetere Lafonteno ← Jean de La Fontaine).

La tria klaso

Socie Colin kaj Lubin apartenas al la sama ordumo, kiel Georgo Dandin kaj Klaŭdino; sed ial Zamenhofo traktas tiujn nomojn alie. Eble ĉar li ne konas ilian etimologion.

Colin (aŭ Collin) estas vira antaŭnomo, devenanta el Nicolas (t.e. «Nikolao»). En simila situacio fabela Zamenhofo tre konvene esperantigis similan variaĵon dana-germanan per Niko: «Malgranda Niko kaj granda Niko» (dane «Lille Claus og store Claus»).

La franca Lubin estas nomo kanona (Saint Lubin, latine Leobinus, la nomfesto je la 14 de marto). Tamen la nomo probable ne estas vaste konata, kaj ĉe Moliero ĝi ŝajnas aparteni al la same popola stila tavolo, kiel Colin.

En Esperanto ĉi tia stila efekto ne funkcias. Iom pli internacia esprimilo povus esti uzo de diminutivo por la servistoj, kiel en la pola, kie Klaŭdino iĝis Kasia (esperante povus esti Klanjo). Kp la anglan Sam (plene Samuelo, la lakeo de s-ro Pikviko); france la ĵus menciita ColinPierrot (Pieroto, t.e. «Peĉjo», lakea masko delarta).

вернуться

[5]

Delarto — Esperantigo de la itala termino commedia dell’arte.

вернуться

[6]

Karakteriza nomo estas nomo de fikcia persono, karakterizanta ties personan trajton, karakteron aŭ rolon en la verko. Ruse говорящее имя, germane sprechender Name, pole nazwisko znaczące, angle charactonym.