Выбрать главу

«Poetoj detruas la lingvon»

Literaturaj efektoj ofte funkcias per perforto al la lingvo. Tiaj perfortoj estas danĝeraj por Esperanto, kaj precipe danĝeraj ili estis en la frua periodo.

Ekz-e Angeliko diras «provu iom, por plezuro, sendi al mi sendatojn» (1:6), dum en la originalo staras «sendi al mi ambasadojn». Zamenhofo neŭtraligis la preciozan burleskaĵon, eble ĉar ĉe la ankoraŭ malfirma stato de la esperanta leksiko iuj legantoj povus miskonkludi, ke «ambasado» estas konvena vorto ĉi tie. Cetere, ekster la franca literatura procezo de la 17ª jc tia misuzo ne plu amuzas: modernulo ne konas la parodiatan fenomenon, kaj tial ne perceptas la parodiecon. Tial ankaŭ en la lingvoj kun tute firma literatura tradicio oni egale neŭtraligas ĉi tiun ne plu amuzan ŝercon.

Scenejo kaj komentaro

Ne nur la literaturprocezaj, sed ankaŭ la socipolitikaj aludoj de la moliera komedio estas plejparte ne plu kompreneblaj por modernulo aŭ alilandano. Amuzan ekzemplon prezentas ĉi-rilate la pola traduko, kiun mi tiom laŭdis ĉi-supre:

S-ro de Sotenville fanfaronas pri sia partopreno en «l’arrière-ban de Nancy» kaj «le grand siège de Montauban» (1:5). La pola tradukisto anstataŭigis tiujn nekonatajn eventojn per aliaj, pli famaj, vere gloraj kaj konataj al la pola publiko. Li evidente ne komprenis la ironion de Moliero: li kredis, ke «la granda sieĝo de Montauban» estis io vere grava. Tio certagrade nobligas baronon Gapiomiejski, kiu iĝas ja meritulo, eĉ se iom stulteta. Probable multaj legantoj de la zamenhofa traduko same komprenus tiun lokon.

En kritika eldono filologia tiajn aludojn eblas kaj endas klarigi per komento; sed komento ne funkcias en spektaklo teatra. Kio estis amuza en Versajlo antaŭ 350 jaroj, hodiaŭ estas malklara tedaĵo. La verko (almenaŭ en la formo de la traduko zamenhofa) prezentas intereson por legado, ne por efektiva surscenigo[7].

Ŝajnas ke Zamenhofo mem perceptis sian tradukon kiel tekston skriban, ne kiel dramverkon sonantan. Kiam li transskribas la antaŭnomon Jacqueline per Jakelino, li transskribas por la okulo (kvankam nenio malebligus transskribi por la orelo: Ĵaklino).

Malprobablas ke baldaŭ (aŭ entute) ni havos arte valoran tradukon de ĉi tiu komedio: ankoraŭ restas netradukitaj multaj multe pli ĝuindaj verkoj de Moliero. Ĉi tiu zamenhofa traduko prezentas intereson precipe esperantologian — estkiel enigmo, kial 2 jarojn post la oficialigo de la Fundamento li publikigas verkon lingve tiom malsuperan ol la Fundamento?

Sergio Pokrovskij

Personoj

Georgo Dandin (Dandèn)[8], riĉa kampulo, edzo de Angeliko.

Angeliko, edzino de Georgo Dandin kaj filino de s-ro de Sotenville.

S-ro de Sotenville (Sotanvìl)[9], kampara nobelo, patro de Angeliko.

S-ino de Sotenville.

Klitandro, amanto de Angeliko.

Klaŭdino, servantino de Angeliko.

Lubin (Lübèn), kampulo, servanto de Klitandro.

Colin (Kolèn), servisto de Georgo Dandin.

La loko de agado estas antaŭ la domo de Georgo Dandin en la kamparo.

Akto unua

Sceno unua

Georgo Dandin, sola. — Ha, nobela edzino estas malbona afero! kaj mia edziĝo estas instrua leciono por ĉiuj kampuloj, kiuj volas leviĝi super sian staton kaj edzoligiĝi kun domo de nobelo, kiel mi faris! La nobeleco per si mem estas bona; ĝi estas io valora, tute certe; sed ĝi estas ligita kun tiom da malbonaj cirkonstancoj, ke estas tre bone lasi ĝin flanke. Pri tio mi farigis saĝa per mia propra kostopago, kaj mi scias, kiel nin traktas la nobeloj, kiam ili nin nenobelojn akceptas en sian familion. La ligiĝo, kiun ili faras, estas tre malgranda rilate nian personon; sole kun nia havo ili edziĝas; kaj kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun senartifika kaj bona kampulino, anstataŭ preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol mi, vidas ofendon por si en tio, ke ŝi portas mian nomon, kaj pensas, ke per mia tuta riĉeco mi ne sufiĉe pagis por la honoro esti ŝia edzo. Georgo Dandin, Georgo Dandin! vi faris malsaĝaĵon, la plej grandan en la mondo. Mia domo estas nun por mi io terura, kaj ĉiufoje, kiam mi eniras en ĝin mi nepre trovas tie ian ĉagrenon.

Sceno dua

Georgo Dandin, Lubin.

Georgo Dandin al si mem, vidante, ke Lubin eliras el la domo. Kion, al la diablo, tiu sentaŭgulo faris ĉe mi?

Lubin al si mem, rimarkante Georgon Dandin. Jen ia homo min observas!

Georgo Dandin al si mem. — Li min ne konas.

Lubin al si mem. — Li ion suspektas.

Georgo Dandin al si mem. — Ha, li forte sin ĝenas saluti.

Lubin al si mem. — Mi timas, ke li ne rakontu al iu, ke li vidis min elirantan[10] el tie.

Georgo Dandin. — Bonan tagon!

Lubin. — Via servanto!

Georgo Dandin. — Vi ne estas de ĉi tie, al mi ŝajnas?

Lubin. — Ne, mi venis ĉi tien nur por vidi la morgaŭan feston.

Georgo Dandin. — Efektive? diru, mi petas, vi venas de tie el la domo?

Lubin. — Ts!

Georgo Dandin. — Kio?

Lubin. — Silentu!

Georgo Dandin. — Kio do estas?

Lubin. — Ho, nu! Vi ne devas diri, ke vi vidis min elirantan el tie.

Georgo Dandin. — Kial?

Lubin. — Mia Dio! ĉar …

Georgo Dandin. — Kial do?

Lubin. — Mallaŭte! mi timas, ke oni nin aŭskultas.

Georgo Dandin. — Tute ne, tute ne!

Lubin. — Mi ĵus parolis kun la mastrino de la loĝejo, en komisio de unu sinjoro, kiu faras al ŝi amajn okuletojn; kaj estas necese, ke oni tion ne sciu. Vi komprenas?

Georgo Dandin. — Jes.

Lubin. — Tio estas la kaŭzo. Oni severe ordonis al mi, ke mi min gardu, ke neniu min vidu; tial mi petas vin, ne diru, ke vi min vidis.

Georgo Dandin. — Mi min gardos.

Lubin. — Mi tre volas fari la aferojn sekrete, kiel oni rekomendis[11] al mi.

Georgo Dandin. — Tre prave.

Lubin. — La edzo, kiel oni diras, estas ĵaluzulo, kiu ne volas, ke oni ludu amon kun lia edzino, kaj li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj. Vi komprenas?

Georgo Dandin. — Tre bone.

Lubin. — Estas necese, ke li nenion sciu pri tio.

Georgo Dandin. — Sendube.

Lubin. — Oni volas trompi lin tute silente. Vi komprenas?

вернуться

[7]

Laŭ la Vikipedio, prezento de «Georgo Dandin» fare de katalunaj aktoroj estis planita por la Deka Universala Kongreso en Parizo (1914), sed supozeble ne okazis pro la milito.

вернуться

[8]

Dandin france indikas homon mallertan, plumpan, stultetan (vidu en la «Antaŭparolo»).

вернуться

[9]

Sotenville — France sot en ville signifas «stultulo en urbo»; do, proksimume «Stultenburgo» (vidu en la «Antaŭparolo»).

вернуться

[10]

vidis min elirantan — En la moderna Esperanto oni diras «vidis min eliranta» aŭ (pli bone) «vidis min eliri». PAG (1985) atentigas (§172): «Kun tiaj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda.» — Kp la ĝustan «mi lin trovus kuŝanta» ĉi-sube, en 1:7.

вернуться

[11]

kiel oni rekomendis — La francaj originaloj hezitas inter recommandé (rekomendis) kaj commandé (ordonis). Ĉi-okaze pli ĝustas la dua.