Выбрать главу

Pravis, ke Hari ne estis revenonta al Ligustra Vojo dum Kristnasko. Profesorino MakGongal rondiris dum pasinta semajno farante liston de studentoj, kiuj intencis resti tie dum la ferioj, kaj Hari enlistigis sin tuj. Li bedaŭris tion neniel; tio devis esti la plej bona Kristnasko de lia vivo. Ron kaj liaj fratoj restontis ankaŭ, ĉar la ges-roj Tordeli planis iri al Rumanio por viziti Karlon.

Kiam ili eliris el la karceroj post la klaso de Pocioj, ilin frontis ega abio, kiu baris la koridoron antaŭ ili. Du egaj piedoj videblaj ĉe la fundo kaj laŭta anhelado indikis al ili, ke Hagrid estis malantaŭ ĝi.

“Saluton, Hagrid, ĉu vi deziras helpon?” Ron demandis, puŝante sian kapon tra la branĉojn.

“Ne, mi ‘lportes ti’n, dankon, Ron.”

“Ĉu vi kontraŭus moviĝi el la vojo?” venis la malvarma trenparolo de Malfid de malantaŭ ilin. “Ĉu vi provas gajni iom da ekstra mono, Tordeli? Esperante fariĝi mem la ĉasgardisto kiam vi eliras el Porkalo, mi supozas – tiu kabano de Hagrid aspektas kiel palaco kompare al kutima hejmo de via familio, ĉu ne?”

Ron plonĝis kontraŭ Malfid ĝuste kiam Snejp venis supren laŭ la ŝtuparo.

“TORDELI!”

Ron lasis sian tenon al la roba antaŭo de Malfid.

“Li ‘st’s provokita, Prof’soro Snejp,” diris Hagrid elmontrante sian egan, harplenan vizaĝon de malantaŭ la arbon. “Malfid insult’s li’n famili’n.”

“Estu tio kiel ajn, luktado kontraŭas la Porkalajn regulojn, Hagrid,” diris Snejp silkece. “Kvin poentoj de Oragrifo, Tordeli, kaj estu dankema, ke ne estas pli. Moviĝu antaŭen, ĉiuj.”

Malfid, Krab, kaj Klus puŝis forte preter la arbon, disigante pinglojn ĉie, kaj ridaĉante.

“Mi pagigos al li pro tio,” diris Ron grincante siajn dentojn al la dorso de Malfid. Iun tagon, mi pagigos lin.”

“Mi malamas ilin ambaŭ,” diris Hari, “Malfid kaj Snejp.”

“Nu, trankv’liĝu ke estes preskaŭ Kristnask’,” diris Hagrid. “Kiol vi ne venes ku’ mi kaj r’gardes la Grandan Halon, ĝi ‘spektes r’gale.”

Do Hari, Ron, kaj Hermiona eksekvis Hagrid kaj lian arbon kontraŭ la Granda Halo, kie Prof. MakGongal kaj Prof. Flirtmeĉo okupiĝis pri la Kristnaska dekoracio.

“Ho, Hagrid, la lasta arbo – metu ĝin en la foran angulon. Bonvolu.”

La halo vidiĝis spektakle. Festonoj el ilekso kaj visko pendis ĉie de la muroj, kaj entute dek du  turecaj kristnaskaj arboj staris ĉirkaŭ la ĉambro, iuj brilantaj per etaj pendoglacioj, aliaj per centoj da kandeloj.

“Kiom da tagoj vi ‘nkoraŭ haves antaŭ vi’ ferioj?” Hagrid demandis.

“Nur unu,” diris Hermiona. “Kio rememorigas al mi – Hari, Ron, ni havas duonhoron antaŭ la tagmanĝo, ni devas esti en la biblioteko.”

“Jes ja, vi pravas,” diris Ron, tirante siajn okulojn for de Prof. Flirtmeĉo, kiu burĝonigis orajn bobelojn el sia vergo, kaj dissemis ilin sur la branĉojn de la nova arbo.

“La bibli’teko?” diris Hagrid, sekvante ilin el la halo. “Ĝust’ antaŭ la ferioj? Jom avidaj vi estes, ĉu ne?”

“Ho ni ne laboras,” Hari diris al li gaje. “Ekde kiam vi menciis al ni Nikolaon Flamel, ni provadas eltrovi, kiu li estas.”

Kio?” Hagrid aspektis ŝokite. “Nu ‘skultu – mi jam dir’s al vi – lasu ti’n. Ti’ s’gnifes neni’n al vi, ki’n la hundo gardadas.”

“Ni nur volas ekscii, kiu Nikolao Flamel estas, nur tion,” diris Hermiona.

“Krom se vi volus diri tion al ni, kaj ŝparigi al ni la penon,” Hari almetis. “Ni ŝajne traserĉis jam centojn da libroj kaj ni ne povas trovi lin ie ajn – nur donu al ni aludon – mi certe legis lian nomon ie.”

“Mi diros neni’n,” diris Hagrid kategorie.

“Do ni simple devos mem eltrovi tion,” diris Ron, kaj ili lasis Hagrid aspektanta grumbleme, kaj forhastis al la biblioteko.

Ili ja estis traserĉantaj librojn por la nomo de Flamel, ekde kiam Hagrid lasis tion eskapi, ĉar kiel alie ili ekscius kion Snejp klopodadis ŝteli? Ja estis tre malfacile al ili decidi kie komenci, ne sciante kion Flamel povus fari por esti menciata en libro. Li ne aperis en Grandaj Sorĉistoj de la Dudeka Jarcento, nek en Notindaj Magiaj Nomoj de Nia Tempo; li mankis ankaŭ al Gravaj Modernaj Magiaj Eltrovoj, kaj Traktato de Lastatempaj Disvolvaĵoj en Sorĉarto. Kaj kompreneble malhelpis ilin ankaŭ la absoluta grandeco de la biblioteko; dekmiloj da libroj; miloj da bretoj; centoj da mallarĝaj vicoj.

Hermiona elpoŝigis liston de temoj kaj titoloj, kiujn ŝi estis decidinta serĉi, dum Ron forpaŝis laŭ iu vico da libroj, kaj komencis tiri ilin hazarde de la bretoj. Hari vagis al la restriktata parto de la biblioteko. Li jam scivolis iom da tempo ĉu Flamel eble povas esti tie. Bedaŭrinde oni bezonis speciale subskribitan noton de instruisto por rigardi iun ajn el la restriktataj libroj, kaj li sciis ke li neniam ekhavus tion. Tiuj estis la libroj kiuj enhavis fortan Mavan Sorĉadon neniam lernigitan ĉe Porkalo, kaj ili legitis nur de pli aĝaj studentoj kiuj studis altnivelan Defendon Kontraŭ la Mavaj Lertoj.

“Kion vi celas, knabo?”

“Nenion,” diris Hari.

S-ino Pinĉ, la bibliotekisto minacis lin per plumviŝilo.

“En tia okazo vi devas foriri. Nu iru – for!”

Bedaŭrante, ke li ne estis pli rapide inventinta iun fabelon por ŝi, Hari eliris la bibliotekon. Li, Ron, kaj Hermiona jam akordis, ke ili prefere ne demandu al s-ino Pinĉ pri libro, kie oni povus trovi Flamel. Ili sciis sendube, ke ŝi povas informi ilin, sed ili ne volis riski tion, ke Snejp priaŭdu kion ili celis.

Hari atendis ekstere en la koridoro por ekscii, se la aliaj trovis ion ajn, sed li ne multe esperis tion. Ili estis serĉantaj ja dum du semajnoj, sed ĉar ili nur havis hazardajn momentojn inter klasoj, ne surprizis tio, ke ili trovis nenion. Kion ili nepre bezonis estis longa tempo sen la spirado de s-ino Pinĉ apud iliaj nukoj.

Post kvin minutoj Ron kaj Hermiona kuniĝis kun li, kapneante. Ili iris por la tagmanĝo.

“Vi daŭre serĉos dum mi estas for, ĉu ne?” diris Hermiona. “Kaj sendu al mi strigon se vi eltrovos ion.”

“Kaj vi povus demandi al viaj gepatroj, se ili scias kiu Flamel estas,” diris Ron. “Estas sendanĝere demandi al ili.”

“Tre sendanĝere, ĉar ambaŭ estas dentistoj,” diris Hermiona.

Post kiam la ferioj komenciĝis, Ron kaj Hari tro amuzis sin por pensi multon pri Flamel. Ili havis por si mem la tutan dormejon, kaj la komuna ĉambro estis multe pli malplena ol kutime, do ili povis akiri la bonajn fotelojn apud la fajro. Ili sidis dum horo post horo manĝante ion ajn, kion ili povis rosti ĉe la pinto de kuirforko – panon, patkukojn[36], ŝaŭmsukeraĵon[37] – kaj planante rimedojn por aranĝi la eksigon de Malfid el la lernejo, kiuj estis amuzaj por diskuti, eĉ se ili ne povus sukcesi.

Ron ankaŭ komencis instrui al Hari kiel ludi la sorĉistan ŝakon. Tiu estas ĝuste kiel mogla ŝako, krom tio, ke la figuroj vivas, pro kio la ludo aspektas multe kvazaŭ oni direktus trupojn en batalo. La pecaro de Ron estis tre malnova kaj uzdifektita. Kiel ĉio ajn, kion li posedis, tiu estis posedaĵo de alia familiano de li – en tiu kazo, de lia avo. Tamen, malnovaj ŝakpecoj prezentis veran avantaĝon. Ron konis ilin tiel bone, ke li neniam devis peni por regi ilin.

Hari ludis per figuroj, kiujn Ŝemus pruntis al li, kaj ili tute ne fidis lin. Li ankoraŭ ne estis sperta ludanto, kaj ili daŭre kriis kontraŭajn konsilojn al li, kio konsternis lin. “Ne sendu min tien, ĉu vi ne vidas lian kavaliron[38]? Sendu lin, ni povas elporti la perdon de li.”

вернуться

36

angle: crumpets

вернуться

37

angle: marshmallows; malgrandaj pecoj  da ŝaŭmsukeraĵo

вернуться

38

la kavaliro, rajdante ĉevalon, moviĝas kiel la ĉevalo en mogla ŝako