Выбрать главу
Kaj rapidigis la fortajn ĉevalojn al Diomedo. Tiu ĉi nun persekutis Kipridon per kupro kruela, 330 Ĉar li bonsciis, ŝi estis timema kaj ne el diinoj, Kiuj en la milito regas virojn mortemajn Kiel Ateno aŭ kiel Enio la urbdetruanta. Kiam, ŝin persekutante tra aroj, li ŝin ekatingis, Li ponardegon etendis, la filo de l’ glora Tideo, 335 Svingis ĝin kaj per la kupro ekvundis la manon diinan Tra la kovraĵ’ ambrozia, plektita por ŝi de Ĥaritoj, En manoplaton ĉe l’ fingroj. Elŝprucis la sango diina, Pura fluaĵo, estanta en vejnoj de dioj feliĉaj, Ĉar ili panon ne manĝas kaj vinon nigretan ne trinkas 340 (Tial ja ili ne havas homsangon kaj nomas sin dioj). ……[1] Nun la diino laŭtege ekkriis kaj ĵetis la filon, Sed al li venis tuj Febo-Apolo, lin prenis per manoj, Kovris per nubo ke ia Aĥaja heroo rajdanta 345 Bruston al li ne trapiku kaj vivon de li ne forprenu. Nun la kuraĝa Tidido ekkriis per voĉo laŭtega:   «Zeŭsofilino, vi iru nun for de l’ batalo kaj bruo! Ĉu vin pli ne kontentigas trompadi timemajn virinojn? Se vi denove eniĝos en la batalon, mi pensas 350 Tiam vin prenos teruro ĉe sola parol’ pri milito.»   Diris li; ŝi konfuzita foriris kun forta doloro, Ŝin de ĉi tie fortiris Iriso piedorapida La dolorantan, sur kiu la haŭto blankega nigriĝis. Nun, de l’ batalo maldekstre, ŝi trovis Areson brueman, 355 Kies ĉevalojn kaj ponardegon ĉirkaŭis nubego. Ŝi genuflekis rapide antaŭ la frato amata Kaj lin petegis por liaj ĉevaloj kun oraj ornamoj.   «Frato amata, ho helpu kaj donu al mi la ĉevalojn Ke al Olimpo mi iru al la loĝejo de dioj. 360 Min dolorigas la vundo, ĉar trafis min tie mortema, La Tideido, povanta nun kontraŭbatali eĉ Zeŭson.»   Diris ŝi, kaj la ĉevalojn kun oraj ornamoj li donis. Ŝi sur kaleŝon suriris, sentante en koro malĝojon. Apud ŝi estis Iriso, preninta ĉevalkondukilojn 365 Kaj kuriginta per vip’ la ĉevalojn, volonte kurintajn. Ili atingis la altan Olimpon, loĝitan de dioj. Jen la ĉevalojn haltigis Iriso piedorapida, Ilin maljungis kaj la ambrozian nutraĵon alportis. Sed genufleksis la dia Kiprido antaŭ Diono, 370 Sia patrino, kaj tiu ĉi prenis l’ idinon en brakojn Kaj karesante per mano jenan parolon eldiris:   «Kia senmorta vin tiel ofendis, amata filino, Kvazaŭ vi antaŭ okuloj de ĉiuj farus krimaĵon?»   Sed Afrodito-ridetamulino eldiris responde: 375 «Vundis min la fierega Tidido, l’ heroo kuraĝa, Ĉar de l’ batalo mi tiris Eneon la filon amatan, Kiu al mi la plej kara estas inter la homoj. La Aĥajidoj ĉesigis batali kontraŭ Trojanoj, Nun la Danaoj metiĝis kontraŭ la dioj senmortaj.» 380   Al ŝi respondis Diono, diino inter diinoj: «Ho, paciencu, filino, kaj viglu malgraŭe doloro, Ĉar ne malmulte da anoj Olimpaj ĝis nun jam suferis Pro mortemuloj, kaj unu alian malutilegis. Tiel suferis Areso, ĉar lin Efialt’ kaj Atoso, 385 Du Aloidoj, per multepezantaj katenoj kunligis; Dektri monatoj li kuŝis, ligita en kupra fermejo; Tie li nepre pereus la nesatigebla Areso, Se Eribeo, ilia bela duonopatrino Ne eksciigus Hermeson, kaj tiu ĉi savis la dion, 390 Kiu jam estis sen forto sub ŝarĝo die siaj katenoj. Filo de Amfitriono Heron ne malpli turmentis; Li la diinon per sago tripinta en mamon la dekstran Vundis, kaj ŝi suferegis dolorojn neelporteblajn; Ankaŭ Aido la tre timigema dio suferis, 395 Ĉar tiu sama mortema, la filo de l’ Ŝildotenanto, Apud la pord’ de mortintoj lin tre kruele ekvundis, Sed li leviĝis al domo de Zeŭso, sur vastan Olimpon, Korsuferante kaj de dolorego prenita, ĉar estis En lia ŝultro potenca la sago, lin turmenteginta; 400 Sed surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti. L’ arogantul’ abomena, ne timeganta malpie Sagojn direkti en diojn, anojn de l’ supra Olimpo! La bluokula Ateno lin kontraŭ vi tiel ekscitis. 405 Ho, malsaĝulo! ne sciis li, filo de l’ glora Tideo: Kiu kontraŭas la diojn, ne vivas en mondo longtempe; L’ idoj sur liaj genuoj ne sidos, nomante lin patro, Lin, de milito kaj de terurega batalo venontan. Kiel ajn la Tideido estus kuraĝa, li timu 410 Ke kontraŭ li ekaperu iu pli forta ol vi Kaj ke Adrastofilino Egialeo la saĝa Iam de dormo leviĝu kaj veku plorante la sklavojn, Bedaŭregante la edzon, la plej eminentan Aĥajon, Ŝi la noblega edzin’ de l’ ĉevalobridulo Tidido.» 415   Tiel ŝi diris kaj viŝis la sangon per manoj diinaj Baldaŭ saniĝis la mano kaj la dolorego foriĝis. Tamen ĉi tion ekvidis diinoj Ateno kaj Hero Kaj ili Zeŭson Kronidon ekscitis per vortoj pikemaj. La bluokula Ateno l’ unua al li ekparolis: 420   «Ho, patro Zeŭso, ĉu vi min pro mia parolo koleros? Certe Kiprido reigis belegan Aĥajan virinon Iri nun al la Trojanoj, kiujn ŝi tiel multamas, Sed karesante la belan vestaĵon de la Aĥajino, La delikatan maneton ŝi gratis ĉe ora hoketo.» 425   Tiel ŝi diris. La patro de homoj kaj dioj ridetis Kaj alvokinte ŝin diris al Afrodito orita:   «Viaj agadoj, filino, ne tuŝas aferojn militajn, Vi vin okupu per dolĉaj aferoj de gajaj edziĝoj. Tiujn prizorgas Ateno kaj la bruama Areso.» 430   Tiel la dioj senmortaj unu alian parolis. Sed la kuraĝa Tidid’ Diomedo atakis Eneon, Kvankam li sciis ke Febo-Apolo lin kovris per mano; Sed li ne timis la dion potencan kaj ĉiam deziris Tiun mortigi kaj preni de li la armilojn gloregajn. 435 Li jam trifoje atakis, flamante Eneon mortigi Kaj lian ŝildon brilantan la dio trifoje rebatis, Sed kiam diasimile li faris la kvaran atakon, Al li ekkriis minace la Malproksimenpafanto:   «Gardu vin nun, ho Tidido, foriru! Neniam al dioj 440 Vi egaliĝi pretendu neniam similis la gento De senmortuloj al homoj mortemaj, sur tero irantaj!»   Tiel li diris, kaj iom depaŝis l’ heroo Tidido, Ĉar li ektimis koleron de la Malproksimenĵetanto. Dum Feb-Apolo Eneon de la batalo fortiris 445 Tien, en sanktan Pergamon, kie li havis sanktejon. Tie diin’ Artemizo sagama kaj Leto lin flegis, Bone kuracis kaj en la sanktejo vastega honoris. Tamen la di’ kun l’ arĝenta pafarko ekkreis fantomon, Kiu precize similis Eneon kun liaj armiloj. 450 Apud ĉi tiu fantomo Trojanoj kaj diaj Aĥajoj Unuj aliajn frapegis en brustojn, en bovajn felegojn De bonronditaj ŝildegoj kaj de malgrandaj ŝildetoj. Tiam eldiris Apolo al la bruegema Areso: «Virmortigulo Areso, ho urbdetruisto sangama, 455 Ĉu vi ne volas fortiri nun el la batalo ĉi tiun. Viron Tididon, povanton eĉ Zeŭson Kronidon ataki? Li jam ekvundis pli frue Kipridon en manoradikon, Poste min mem li atakis simile al dio kolera.»   Tiel li diris kaj iris sidiĝi sur supron Pergaman. 460 La furioza Areso nun celis eksciti Trojanojn; Li similiĝis Akamon, la ĉefon teruran de Trakoj Kaj ekparolis al diaj naskitoj de l’ reĝo Priamo:   «Filoj de reĝo Priamo, de Zeŭso Kronido amataj,
вернуться

[1]

Ĉi tie mankas verso; probable eraro de la tradukinto.