Выбрать главу

— Tio estas lia revolvero, de la ŝipestro, — respondis la maristo. — Guez neniam forlasadis la revolveron.

— Ĉu ĝuste tio estas lia revolvero?

— Tio estas lia revolvero, — diris Butler. — Mi ĝin konas, kiel kuiristo kafkruĉon.

La kuracisto estis pririgardanta la vundon. La kuglo iris tra la kapo kaj restis en la muro. Ne estis pene eltiri ĝin el la stukaĵo, kion la komisaro faris per najlo. La kuglo estis deformita, de malpli granda kalibro kaj de pli granda longo, ol kuglo en la revolvero de Guez; krom tio, ĝi estis nikelita.

— Rivers-buldogo, — diris la komisaro, subĵetante ĝin sur la manplato. Li mallevis la kuglon en poŝon de la teko. — La murdito ne uzis sian Colt-on[12].

Priserĉo de la aĵoj donis neniajn indikojn. El la poŝoj de Guez la policanoj elprenis naztukon, cigaredujon, horloĝon, kelkajn leterojn kaj dikan staplon da papermono, envolvitan en ĵurnalon. Kalkulinte la monon, la komisaro deklaris grandan sumon: kvin mil pundojn.

— Li ne estis priŝtelita, — diris mi, emociita de tiu cirkonstanco, ĉar la kreskanta komplikeco de la evento iĝadis pli kaj pli minaca por Biĉe.

La komisaro ĵetis al mi rigardon, kiel en fenestron. Li nenion diris, sed estis forte konsternita. Post tio komenciĝis pridemandado de la mastro, Garden.

Rakontinte, ke Guez gastas ĉe li kvaran fojon, pagadis bone, malavare donadis trinkmonon al servistaro, fojfoje ne tranoktadis hejme kaj estis, ĝenerale, maltrankviliga gasto, Garden ricevis proponon transiri al la esenco de la afero.

— Je la naŭa horo mia servistino Peggy venis en la bufedon kaj diris, ke ŝi ne iros al sonorilvokoj de Guez, ĉar li hieraŭ traktis ŝin malĝentile. Baldaŭ malleviĝis la ŝipestro, insultis min, Peggy-n kaj drinkis viskion. Ne dezirante malpaci kun li, mi promesis, ke Peggy servos al li. Li trankviliĝis kaj ekiris supren. Mi estis okupita pri pagado al liveranto kaj, ĉirkaŭ la deka, aŭdis pafojn, mi ne memoras — kiom. Guez minacis, forirante, ke li ne plu intencas sonorigi, — li pafos. Mi ne scias, kio estis inter li kaj Peggy, — ĉu ŝi iris al li aŭ ne. Baldaŭ ree venis Peggy kaj komencis ploregi. Mi demandis, kio okazis. Evidentiĝis, ke al Guez venis sinjorino, ke ŝi timas ne iri kaj timas iri, se Guez sonorigos. Mi eksciis tamen, ke ŝi ne intencas iri, kaj, nu vi scias, iom minacis al ŝi. Tiam min ankoraŭ kolerigis meĥanikistoj el «Spring»: ili komencis demandi, kiom da kadavroj kolektiĝas vespere en mia gastejo. Mi ekiris mem kaj ekvidis la ŝipestron stari en la galerio kun tiu ĉi fraŭlino. Mi atendis kriojn, sed li turniĝis kaj longe rigardis al mi kun rideto. Mi komprenis, ke li min simple ne vidas.

Mi ekparolis pri la pafado kaj riproĉis lin. Li diris: «Pro kia diablo vi estas ĉi tie?» Mi demandis, kion li deziras. Guez diris: «Dume nenion». Kaj ili ambaŭ eniris ĉi tien. La liveranto atendis; mi revenis al li. Poste pasis, probable, ĉirkaŭ duonhoro, kiam ree aŭdiĝis pafo. Min tio komencis maltrankviligi, ĉar Guez estis nun ne sola. Mi ekkuris supren kaj, imagu, ekvidis, ke loĝantoj de la najbara domo (ni havas komunan korton) hastas renkonten al mi, kaj inter ili estas tiu ĉi nekonata fraŭlino. La pordo de Guez estis plene malfermita. Tie staris du homoj: Butler, — mi konas Butler-on, — kaj kun li tiu ĉi sinjoro. Mi rigardis, ekvidis, ke Guez kuŝas sur la planko, poste eniris kune kun la aliaj.

— Voku la virinon, Peggy-n, — diris la komisaro. Ne necesis malproksime iri por ŝi, ĉar ŝi estis cirkulanta apud la ĉambro; kiam Garden malfermis la pordon, Peggy hastis viŝi per la antaŭtuko la nazon kaj decideme aliris la tablon.

— Rakontu, kion vi scias, — proponis la komisaro post ordinaraj demandoj pri nomo kaj aĝo.

— Li mortis, kaj mi ne deziras diri malbonaĵojn, — solene prononcis Peggy, metante la manon sub la mamon. — Sed hieraŭ mi estis tiel ofendita, kiel neniam. De tio ĉio komenciĝis.

— Kio komenciĝis?

— Mi malĝuste rakontas. Li venis hieraŭ malfrue; jes, — Guez. La ĉambron li, forirante, ŝlosis, kaj la ŝlosilon prenis kun si, tial mi ne povis purigi. Mi ankoraŭ ne dormis; mi aŭdis, kiel li frapas supre: do, iras hejmen. Mi leviĝis prepari por li la liton kaj komencis fari tie, ĉi tie — nu, kion necesas. Li staris ĉiam kun la dorso al mi, ebria, kaj la manon tenis en la poŝo, ĉe la sino. Li dum la tuta tempo rigardadis, kiam mi foriros, kaj subite ekkriegis: «Iru for el ĉi tie!» Mi kontraŭdiris, certe (Peggy kun digno kuntiris la lipojn, tiel ke mi imagis ŝian vizaĝon dum la krio), mi kontraŭdiris pri miaj devoj. «Kaj ĉu tion ci vidas?» — kriis li. Do ĉu mi vidas seĝon. Ĉar li komencis svingi la seĝon super mia kapo. Kion mi povis fari? Li estas viro kaj certe pli forta, ol mi. Mi kraĉis kaj foriris. Jen matene li sonorigas…

— Kiam tio estis?

— Ĉirkaŭ la oka. Mi ankaŭ minutojn notus, se iu scius, ke tiel okazos. Mi jam decidis, ke mi ne iros. Prefere oni min elpelu. Mi scias mian laboron. Min oni ne kulpigu kaj ne kulpigu.

— Vi estas senkulpa, Peggy, — diris la komisaro. — Kio do estis post la sonoro?

— Ankoraŭ sonoro. Sed ĉar ĉiuj supraj loĝantoj foriris frue, do mi sciis, kiu min postulas.

Biĉe, atente aŭskultanta la rakonton de la arda kvinpuda virina koro, ridetis. Mi ĝojis vidi tiun pruvon de ŝia nerva forto.

Peggy daŭrigis:

— … komencis sonorigi en diversaj manieroj kaj ĉiam laŭ maniero de aliulo; li mem ja sonorigas mallonge: unu, du. Li trilis, poste komencis tintadi bonanime kaj — ree per la sia, mallonga. Mi foriris en la bufedon, kien li baldaŭ venis kaj drinkis, sed min ne rimarkis. Li forte sakris. Kiam li foriris, la mastro komencis riproĉi min: «Iru al li, Peggy; li minacas truigi la plafonon», — tio estas, pafos. Mi, vidu, per tio ne timigeblas. Ĉe ni okazas eĉ pli malbonaj aferoj. Sinjoro komisaro memoras, kiel en la pasinta jaro meksikanoj blokis pordon per barikado kaj batalis: kontraŭ ses — tri…

— Vi estas kuraĝa virino, Peggy, — interrompis la komisaro, — sed tio estas pasinta afero. Parolu pri la nuna.

— Jes, mi ne estas timemulo, tion ĉiuj diros. Se mian vivon rakonti, — estos romano. Do jen, komenciĝis frapado tie, ĉe Guez. Sekve, li enbatas en la plafonon kuglojn. Kaj jen, rigardu…

Vere, la transversa dika trabo de la plafono havis tian aspekton, kvazaŭ en ĝin oni salvopafis. La komisaro nombris la truojn kaj komparis kun la nombro de la kuglingoj, trovitaj sur la planko; tiuj nombroj egalis. Peggy daŭrigis:

— Mi iris al li; iris ne pro timo, iris mi sole pro kompato. Ja la homo, mi diru, ne regas sin mem. Tiutempe mi estis en la korto, kaj tial mi leviĝis laŭ la ŝtuparo ekde la pordego. Kiam mi leviĝis, mi aŭdas — oni min vokas. Jen tiu ĉi fraŭlino; pardonu, mi ne scias vian nomon. Kaj ŝi tuj al mi ekplaĉis. Post ĉiuj malagrablaĵoj mi vidas homan vizaĝon. «Ĉu ĉe vi gastas ŝipestro Vilhelmo Guez? — tiel ŝi min demandis. — En kiu numero li loĝas?» Do, ree li, neniel li eliras el mia kapo kaj, des pli, de tia vizaĝo. Eĉ estis strange aŭdi por mi. Kio do! Ĉiu iras, kien deziras. Sur sama ŝnuro pendas malsamaj tolaĵoj. Mi ŝin kondukis, frapis al la pordo kaj deiris. Guez eliris. Subite li iĝis pala, eĉ ektremis tuta; poste ruĝiĝis kaj diris: «Tio estas vi! Tio estas vi! Ĉi tie!» Mi staris. Li turnis sin al mi, kaj mi ekiris for. La piedoj ekiris mem, kaj ĉiam pli rapide. Mi pensis: nur mi ne aŭdu en ĉeesto de fremduloj, kiel li ekkriegos siajn malbenojn! Tamen sur la ŝtuparo mi haltis, — eble, li vokos por doni aŭ alporti ion, sed tio ne okazis. Mi aŭdis, ke ili, Guez kaj la fraŭlino, ekiris en la galerion, kie komencis paroli, sed kion — mi ne scias. Mi nur aŭdis: «Gu-gu, gu-gu, gu-gu». Nu, matene oni ne sidas sen laboro. Ĉiu iras, kien deziras. Mi iom restis malsupre, kaj proksimume post duonhoro oni alportis leterojn al la maklero el la unua numero, kaj mi ree ekiris supren por ĵeti ilin sub la pordon; staris iom, aŭskultis: ĉio silentas. Guez ne sonorigas. Subite — bum! Tio estis pafo ĉe li. Jen kia estis la pafo! Sed mi tiam nur ridis. Li sonorigu kiel homo. Ja li vidis, ke mi frapis; do mi venos tutegale. Des pli, en ĉeesto de fremduloj. Venis la malsupra servistino kaj diris, ke necesas balai la bufedon: ŝi ne havas tempon. Nu, Lizzy ĉiam estas malsupre, apud la mastro: tien, reen, kaj sekve, mi devas iri. Ĝuste tiam, kiam mi leviĝis por preni la broson, eniris supren Butler kun la ĝentlemano kaj ree pri Guez: «Ĉu li estas hejme?» En kolero mi parolis troe kaj petas min pardoni, se mi diris ion nekonvenan, sed mi almontris la pordon, kaj mem haste foriris, ĉar, mi pensas, se vi min sonorilvokos, do sciu, ke mi ne cirkulis ĉe la pordo, kiel hundo, sed okupiĝis pri propraj aferoj. Tamen labori en la bufedo mi ne sukcesis, ĉar renkonten kuris homamaso. Ili kondukis tiun ĉi fraŭlinon. Unue mi pensis, ke ŝi mem ilin ĉiujn kondukas. Garden same alkuris, tute perpleksa. Jam kiam ni eniris, — tiam mi ekvidis… Guez estas preta.

вернуться

12

Colt — marko de revolvero laŭ familinomo de fama usona armilproduktisto; prononcu [kolt] (trad.).