Выбрать главу

Guy de Maupassant

La besto de mastro Belhomme

La diliĝenco de Le Havre estis baldaŭ forlasonta Criquetot kaj ĉiuj vojaĝantoj atendis ke oni voku iliajn nomojn en la korto de l' Komercista Hotelo estrata de Filo Malandain.

Ĝi estis veturilo flava, muntita sur radoj, kiuj pli frue ankaŭ estis flavaj sed nun preskaŭ grizigitaj pro algluiĝado de koto. Tiuj de l' antaŭo estis tute malgrandaj; la malantaŭaj, altaj kaj maldikaj, portis la kofregon ŝvelan kaj misforman, similan al besta ventro. Tri blankaj, malfortaj ĉevaloj jungitaj arbaleste [1], kaj kies grandajn kapojn kaj dikajn rondajn genuojn oni unuarigarde rimarkis, devis treni tiun veturilaĉon iurilate similan al monstro pro la strukturo kaj irmaniero. La ĉevaloj ŝajnis jam endormiĝintaj antaŭ la stranga veturilo.

La fiakristo, Sesaire Horlaville, malgranda viro kun dika ventro, tamen elastulo ĉar li kutimis grimpi sur siajn radojn kaj leviĝi al la supro, kun vizaĝo ruĝigita de l' forta kampara vento, de la pluvoj, ŝtormoj kaj malgrandaj brandoglasoj, kun okuloj nun fermetitaj pro la ventobatoj kaj hajlofaloj, aperis ĉe la hotela pordo viŝante sian buŝon per la mandorso. Larĝaj rondaj korboj, plenaj de timigitaj kortobirdoj, atendis antaŭ senmovaj kamparaninoj. Sesaire Horlaville prenis ilin unu post la alia kaj metis ilin sur la tegmenton de sia veturilo; post tio li lokis kun pli da zorgo tiujn, kiuj enhavis ovojn; poste li ĵetis de malsupre kelkajn malgrandajn sakojn da greno, malgrandajn paketojn envolvitajn per naztukoj, tolpecoj aŭ paperoj. Fine li malfermis la pordon de l' malantaŭo kaj eltirinte liston el sia poŝo li legis vokante:

— La sinjoro paroĥestro el Gorgeville.

La pastro antaŭenpaŝis, granda potenca viro, larĝa, dika, kun violkolora vizaĝo kaj afabla mieno. Li suprentiris sian sutanon por levi piedon, same kiel la virinoj suprenŝovas siajn jupojn, kaj grimpis en la veturilaĉon.

— La instruisto de Rollebosc-les-Grinets.

La viro rapidiĝis, longa, timema, kun redingoto ĝis la genuoj; kaj li malaperis siavice tra la porda aperturo.

— Mastro Poiret, du sidlokoj.

Poiret alŝoviĝis, alta kaj tordita, kurbigita pro la plugilo, malgrasiĝinta de l' abstinenco, osta, kun haŭto sekigita pro neglekto de tualeto. Lia edzino sekvis lin, malgranda kaj malgrasa, simila al laciĝinta kaprino, portante per ambaŭ manoj grandegan verdan pluvombrelon.

— Mastro Rabot, du sidlokoj.

Rabot hezitis laŭ sia maldecidemo. Li demandis: «Ĉu certe estas mi, kiun vi vokas?»

La fiakristo, kiun oni estis kromnominta «ŝercemulo», volis respondi per komikaĵo, kiam Rabot ensaltis tra la porda malfermaĵo, ĵetite antaŭen per puŝo de sia edzino, alta kaj kvadratstatura virino, kies ventro estis same vasta kaj ronda kiel barelo, kun manoj tiel larĝaj kiel lavbatiloj.

Kaj Rabot rapide englitis en la veturilon simile al rato, kiu revenas en sian truon.

— Mastro Caniveau.

Dika kamparano, pli peza ol bovo, forte premis la risortojn kaj enrapidis siavice en la internon de l' flava kofrego.

— Mastro Belhomme.

Belhomme, alta maldikulo, alproksimiĝis, kun misforma kolo, doloraspekta vizaĝo, kun naztuko tenata sur unu orelo, kvazaŭ li suferus pro forta dentodoloro.

Ĉiuj viroj portis sian bluan bluzon sur antikvaj kaj strangaj vestoj el nigra aŭ verdeta drapo, vestoj ceremoniaj, kiajn ili trovus en la stratoj de Le Havre; kaj iliaj kapoj surhavis silkajn turoaltajn ĉapojn, elmontraĵon de plej supera eleganteco en la normanda kamparo.

Sesaire Horlaville refermis sian keston, supreniris al sia sidloko kaj klakigis sian vipon.

La tri ĉevaloj ŝajnis revekiĝi kaj movante la kolon aŭdigis konfuzan sonetadon de tintiloj.

La fiakristo, tiam hurlante: «Hej…» per plena brusto, vipetadis la bestojn per brakosvingado. Ili ekmoviĝis, ekklopodis, kaj komencis la vojiradon per lama kaj malrapida trotetado. Kaj malantaŭ ili la veturilo skuante siajn tremantajn vitretojn kaj ĉiujn feraĵojn de siaj risortoj aŭdigis mirigan bruon de stanaĵoj kaj vitraĵoj, dum ambaŭ homvicoj kvazaŭ ondadis je ĉiu kunpuŝa skuo.

Unue oni silentis pro respekto al la pastro, kiu ĝenis la korelverŝojn. Li komencis la konversacion laŭ sia parolema kaj familiara karaktero.

— Nu, mastro Caniveau, li diris, ĉu estas al vi laŭdezire?

La impona kamparano, kiun similaj staturo, kolmezuro kaj ventrego nature faris simpatia al la ekleziulo, respondis ridetante:

— Preskaŭ, sinjoro pastro, preskaŭ, kaj al vi?

— Ho, rilate al mi, ĉio iras bone. Kaj vi, mastro Poiret, kiel vi fartas? demandis la abato.

— Ho, mi fartas laŭplaĉe, sed ne la kolzoj, kiuj apenaŭ kreskas tiun ĉi jaron; kaj tio estas tre bedaŭrinda ĉar ĝuste ili devus savi la ekonomion.

— Kion vi esperu, la tempo estas malfacila.

— Certe ĝi estas malfacila, asertis kun ĝendarma voĉo la alta edzino de mastro Rabot.

Pro tio ke ŝi apartenis al vilaĝo najbara, la pastro konis de ŝi nur la nomon.

- Ĉu vi ne estis antaŭe fraŭlino Blondel? li demandis.

— Jes, estas mi, kiu edziniĝis al Rabot.

Rabot, longa kaj maldika, timema sed kontenta, salutis ridetante; li salutis per profunda kapoklino antaŭen kvazaŭ por diri: «Jes, estas mi Rabot, kiu edziĝis al fraŭlino Blondel.»

Subite mastro Belhomme, kiu ne ĉesis teni la naztukon sur sia orelo, komencis ĝemi laŭ kompatiga maniero. Li ĝemis: «nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ…» frapante per unu piedo por esprimi sian teruran doloron.

- Ĉu vi tiel suferas pro la dentoj? demandis la paroĥestro.

La kamparano ĉesigis dum momento la ĝemadon por respondi:

— Tute ne… s'joro pastro… Ne estas dentodoloro… estas io en la orelo, en la fundo de la orelo.

— Kion vi do havas en la orelo? Ĉu amasiĝaĵon?

— Mi ne scias ĉu estas amasiĝaĵo, sed mi scias ke estas besto, unu dika besto, kiu eniris sekve de tio, ke mi dormis sur la fojno en la grenejo.

— Besto. Ĉu vi estas certa?

- Ĉu mi estas certa? Kiel pri la Paradizo, s'joro pasiro; ĉar ĝi rodas al mi la fundon de la orelo. Ĝi manĝas mian kapon, absolute! Ĝi manĝas mian kapon! Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ…

Kaj li rekomencis la piedfrapadon.

Granda interesiĝo estis vekita tra la ĉeestantaro. Ĉiu esprimis sian opinion. Poiret asertis ke estas araneo; la instruisto, ke estas raŭpo. Li ja vidis tion foje en Campemuret, en la departemento Orne, kie li antaŭlonge pasigis ses jarojn; la raŭpo eĉ eniris en la kapon kaj eliris tra la nazo. La viro perdis por ĉiam la aŭdpovon de la trairita orelo ĉar krevis la membrano de lia timpano.

— Pli verŝajne estas vermo, deklaris la pastro.

Mastro Belhomme, kun la kapo klinita flanken kaj apogita kontraŭ la pordfenestro, ĉar li supreniris la lasta, daŭrigis la ĝemadon.

— Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ… mi kredas ĝi estas formiko, granda formiko, tiel ĝi mordas min… Jen, sinjoro paroĥestro… ĝi galopas… ĝi galopas… Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ… kia mizero!..

- Ĉu vi do ne vizitis la kuraciston? demandis Caniveau.

— Kompreneble ne.

— Kial ne?

La timo al la kuracisto ŝajnis kuraci Belhomme.

Li rektiĝis, tamen ne ĉesante premteni sian naztukon.

— Kial ne! Ĉu vi… ĉu vi havas soldojn por ili, tiuj nuloj? Doktoro venus unu- du- tri- kvar- kvinfoje; nepre sumiĝus je du ormoneroj de cent soldoj… Kaj diru kion li farus, tiu nulo, diru kion li farus? Ĉu vi scias, vi?

Caniveau ridis.

— Ne, mi ne scias. Kien vi iras, tiel?

— Mi iras al Le Havre por vidi Chambrelan.

— Kiu estas Chambrelan?

— Nu, la sorĉkuracisto.

— Kiu sorĉkuracisto?

— La sorĉkuracisto, kiu resanigis mian patron.

- Ĉu vian patron?

— Jes, mian patron, antaŭlonge.

вернуться

1

Arbaleste: t.e. ekzemple kun tri ĉevaloj, unu jungita antaŭ la du aliaj.