Выбрать главу

— Kion li havis, via patro?

— Venton tra la dorso, tiel ke li plu povis movi nek la krurojn nek la piedojn.

— Kaj kion li faris, via Chambrelan?

— Li kvazaŭ knedis lian dorson per ambaŭ manoj, kiel oni faras panon, kaj lin kuracis en du horoj.

Belhomme certe ankaŭ pensis pri la vortoj elparolitaj de Chambrelan sed li ne kuraĝis ilin diri antaŭ la pastro. Caniveau redemandis ridante:

- Ĉu ne estas ia kuniklo, kiun vi havas en la orelo? Ŝajne ĝi kredis ke tiu truo povas esti rifuĝejo, kaŭze de ĝiaj dornoj[2]. Atendu nur, mi ĝin tuj forkurigos.

Kaj Caniveau, forminte laŭtparolilon per siaj manoj, komencis imiti la bojadon de l' kurantaj hundoj en ĉasado. Li bojetis, hurlis, plende blekis, bojegis, kaj ĉiuj en la veturilo ekridis, eĉ la instruisto, kiu ne kutimis ridi.

Sed intertempe, ĉar Belhomme ŝajne koleris pro tio ke oni mokas pri li, la pastro devojigis la konversacion kaj turnis sin al la alta edzino de Rabot:

- Ĉu vi ne havas grandan familion?

— Ho jes, sinjoro paroĥestro. Cetere kiel malfacila estas la edukado.

Rabot aprobis per kapmovo, kvazaŭ por diri: «Ho jes, kiel malfacila estas la edukado.»

— Kiom da infanoj?

Ŝi deklaris aŭtoritate kun forta kaj firma voĉo:

— Dek ses infanojn, sinjoro pastro! Dek kvin de mia viro!

Kaj Rabot ekridetis pli senteble, salutante per la frunto.

Sed Belhomme ekĝemis:

— Ho! nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ… ĝi min grataĉas en la fundo. . kia mizero!..

La veturilo haltis ĉe la kafejo Polyte. La pastro diris:

— Se oni enfluigus iom da akvo en vian orelon, oni eble forigus la beston. Ĉu vi volas ke ni provu?

— Certe. Mi konsentas.

Kaj ĉiuj elveturiliĝis por ĉeesti la operacion.

La pastro havigis al si pelvon, lavtukon kaj glason da akvo; kaj li komisiis al la instruisto ke li bone tenu klinita la kapon de l' paciento; kaj tuj post la enpenetro de la likvaĵo en la kanaleton li ĝin renversu per rapida movo.

Sed Caniveau, kiu jam klopodis per simpla rigardo malkovri la beston en la orelo de Belhomme, ekkriis:

— Diable, kia marmelado! Estas necese malŝtopi tion, kunulo. Neniam via kuniklo eliros el tia konfitaĵo. Ĝi algluus siajn kvar piedojn.

La pastro ekzamenis siavice la trairejon kaj agnoskis ĝin tro mallarĝa kaj tro kota por ebligi la foriĝon de la besto. Estas la instruisto, kiu liberigis tiun vojon helpe de alumeto kaj tuketo. Tiam, meze de l' ĝenerala scivolego, la pastro verŝis en la purigitan kondukilon duonglason da akvo, kiu disfluis sur la vizaĝon, en la hararon kaj sur la kolon de mastro Belhomme. Tiam la instruisto turnis subite la kapon al la pelvo, kvazaŭ li volus ĝin malŝraŭbi. Kelkaj gutoj refalis en la blankan ujon. Ĉiuj vojaĝantoj alrapidis. Neniu besto estis elirinta.

Tiam Belhomme deklaris: «Mi sentas nenion plu.» La pastro triumfe ekkriis: «Ĝi certe dronis.» Ĉiuj estis kontentaj. Oni resupreniris en la veturilon.

Sed ĝi apenaŭ estis reforirinta, kiam Belhomme rekomencis eligi terurajn kriojn. La besto estis vekiĝinta kaj furioziĝis. Li eĉ certigis ke ĝi nun eniris en lian kapon, ke ĝi formanĝas lian cerbon.

Li hurlis kun tiom da tordiĝoj ke sinjorino Poiret, kredante lin ekposedita de la Diablo, ekploris farante la krucosignon. Kaj ĉar la doloro iomete kvietiĝis, la paciento rakontis ke ĝi rondiras en la interno de la orelo. Li imitis per sia fingro la movojn de la besto, li ŝajnis vidi ĝin, sekvi ĝin per la rigardo. «Jen, ĝi nun reiras supren… nnaŭ… nnaŭ… nnaŭ. . kia mizero!»

Caniveau malpacienciĝis.

— Estas la akvo, kiu faras ĝin rabia. Ĝi verŝajne kutimas trinki vinon.

Oni denove ridis. Li daŭrigis: «Post kiam ni alvenos ĉe la kafejo de Bourbeux, donu al ĝi superbrandon; tiam ĝi ne plu moviĝos. Tion mi garantias al vi.»

Sed Belhomme jam ne kapablis elporti la doloregon. Li kriis kvazaŭ oni elŝirus lian animon. La pastro devis subteni lian kapon. Oni petis al Sesaire Horlaville ke li haltu ĉe la plej proksima domo.

Estis farmdomo ĉe la rando de la vojo. Belhomme estis al ĝi transportata kaj oni lin kuŝigis sur la tablon de la kuirejo por rekomenci la operacion.

Caniveau ankoraŭ konsilis ke oni miksu brandon en la akvon por ke la besto ebriiĝu, endormiĝu kaj eĉ eble mortu. Sed la pastro preferis vinagron.

Oni enfluigis la miksaĵon, guton post guto, sed nun zorgante ke ĝi penetru ĝisfunde, kaj oni lasis ĝin dum kelkaj minutoj en la loĝata organo.

Post kiam oni denove alportis pelvon, Belhomme estis turnata per rapida movo de tiuj du kolosoj, la pastro kaj Caniveau, dum la instruisto frapetis per siaj fingroj sur la sana orelo por tiamaniere malplenigi la alian.

Sesaire Horlaville mem estis enirinta por rigardi kun la vipo en la mano.

Kaj subite oni ekvidis sur la fundo de la pelvo malgrandan brunan punkton, ne pli grandan ol bulbgrajno. Ĝi tamen moviĝis. Estis pulo! Unue eliĝis krioj de miro kaj poste kriegoj de plezuro. Pulo! Ha, kia ŝerco, kia ŝerco! Caniveau frapis sur sia femuro, Sesaire Horlaville klakigis sian vipon, la pastro rulis sonojn parencajn al tiuj de la blekantaj azenoj, la instruisto ridis kiel oni ternas kaj la du virinoj aŭdigis gajan krietadon similan al kokina klukado.

Belhomme estis eksidinta sur la tablo kaj, preninte la pelvon sur siajn genuojn, li observis kun grava atento kaj ĝoja kolero en sia rigardo la venkitan besteton, kiu turniĝis en sia akvoguto.

Li grumblis: «Fine jen vi, putraĵo»; kaj li kraĉis al ĝi.

La fiakristo kun freneza gajeco ripetis: «Pulo, pulo, ha! Fine jen vi, malbenita pulo, malbenita pulo!»

Kaj iomete kvietiĝinte li kriis: «Nun ni foriru. Tro multe da tempo ni jam perdis.»

Kaj la vojaĝantoj ankoraŭ ridante reiris al la veturilo.

Sed tiam Belhomme, laste alveninte, deklaris: «Mi, mi reiras al Criquetot. Mi bezonas nenion plu en Le Havre.»

La fiakristo diris al li:

— Kiel ajn, pagu vian sidlokon!

— Ni ne transiris la mezon de la distanco, do mi ŝuldas nur la duonon.

— Vi ŝuldas ĉiom, ĉar vi rezervigis la sidlokon por la tuta.

Kaj disputo komenciĝis, kiu baldaŭ fariĝis furioza kverelo; Belhomme ĵuris ke li donos nur dudek soldojn, Sesaire Horlaville asertis ke li ricevu kvardek.

Kaj ili kriis, nazon kontraŭ nazo, okulojn kontraŭ okuloj.

Caniveau remalsupreniris el la veturilo.

— Unue vi ŝuldas kvardek soldojn al la pastro, ĉu vi aŭdas? Kaj trinkaĵon al ĉiuj, tio faras kvindek kvin, kaj vi donu dudek al Sesaire, ĉu ne?

La fiakristo, ravita ke li nun vidos Belhomme eligi el la monujo tri frankojn sepdek kvin centimojn, respondis:

— Jes, estas bone!

— Nu, pagu.

— Mi ne pagos. Unue ĉar la pastro ne estas kuracisto.

— Se vi ne pagos, mi remetos vin en la veturilon de Sesaire kaj mi retenos vin ĝis Le Havre.

Kaj la koloso, kaptinte Belhomme ĉe la koksoj, lin ekportis kiel infanon.

La alia komprenis ke li devas cedi. Li eltiris sian monujon kaj pagis.

Nun la veturilo ekiris denove direkte al Le Havre dum Belhomme komencis piede la revenon al Criquetot, kaj ĉiuj vojaĝantoj rigardis nun mute sur la blanka vojo la bluan bluzon de la kamparano, balanciĝantan sur liaj longaj kruroj.

вернуться

2

Kaŭze de ĝiaj dornoj: temas kompreneble pri la orelharoj.