”Horus bovo, Apis forta, kiu kunigis la kronojn de la regno, ora nizo, reganta per la glavo, venkinto de naŭ popoloj, reĝo de Supra kaj Malsupra Egipto, sinjoro de du mondoj, filo de la suno, Amen-mer-Ramessu amata de Amon-Ra, sinjoro kaj estro de Tebaido, filo de Amon-Ra, adoptita de Horus, kaj naskita de Hormaĥis, reĝo de Egipto, estro de Fenicio, reganta naŭ popolojn.”[22]
Kiam la propono estis akceptita per aklamo, de post la kurteno enkuris dancistinoj kaj dancis antaŭ la sarkofago sanktan dancon; la pastroj ekbruligis incensojn. Poste oni demetis la mumion de la ŝipeto kaj transportis en la sanktejon de Amon, kien Ramzes XIII ne havi rajton eniri.
Baldaŭ la religia ceremonio estis finita kaj la ĉeestantoj forlasis la templon.
Revenante en la palacon de Luksor, la juna faraono tiel dronis en siaj pensoj, ke li preskaŭ ne rimarkis la sennombran amason kaj ne aŭdis ĝiajn kriojn.
”Mi ne povas trompi mian propran koron — diris Ramzes al si mem. — La ĉefpastroj malŝatas min, kio okazis ankoraŭ al neniu faraono; ili eĉ montras al mi, kiel mi povas reakiri ilian favoron. Ili volas regi la ŝtaton, kaj mi devas zorgi, ke oni plenumu iliajn ordonojn... Sed estos alie: mi ordonas, kaj vi devas plenumi... Kaj aŭ mi pereos, aŭ mi apogos sur viaj nukoj mian reĝan piedon …”
Du tagojn la respektinda mumio de Ramzes XII resti en la templo de Amon, en tiel dia loko, ke ekster Herhor kaj Mefres, eĉ la ĉefpastroj ne povis tien eniri. Antaŭ la mortinto lumis nur unu lampo, kies flamo, mirakle konservata, neniam estingiĝadis. Super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo. Ĉu tio estis maŝino aŭ reala vivanta estaîo, neniu sciis. Certe estis nur, ke la pastroj, kiuj kuraĝis sekrete rigardi la kurtenon, vidis, ke la estaîo pendis en la aero sen apogo, movante la lipojn kaj okulojn.
Oni daŭrigis la funebran ceremonion, kaj la ora ŝipeto transportis la mortinton sur la alian bordon de Nilo. Sed antaŭe, ĉirkaŭita de grandega sekvantaro de pastroj, ploristinoj, soldatoj kaj popolo, meze de la incensa fumo, muziko kaj kantoj, ĝi traveturis la ĉefan straton de Teboj.
Tio estis eble la plej bela strato en la egipta regno: larĝa, glata, kun du vicoj de arboj. Ĝiaj kvar- eĉ kvinetaĝaj domoj, de la fundamento ĝis la supro estis kovritaj de mozaiko, aŭ skulptitaj kolore. Tio faris impreson, ke oni pendigis sur la konstruaîoj grandegajn kolorajn tapiŝojn, aŭ ke oni kovris ilin per kolosaj pentraîoj, prezentantaj la laboron de komercistoj, metiistoj, maristoj, kaj malproksimajn landojn kaj popolojn.
Unuvorte, tio ne estis strato, sed pli ĝuste grandega galerio de pentraîoj, barbare desegnitaj, trobrile pentritaj.
La funebra procesio trairis de la nordo, al la sudo du kilometrojn. Proksimume en la centro de la urbo ĝi haltis kaj poste sin turnis al la okcidento, al Nilo.
En tiu loko, en la mezo de la rivero estis granda insulo, al kiu kondukis ponto, konstruita sur ŝipetoj. Por eviti malfeliĉan okazon, la generaloj komandantaj la procesion ankoraŭ unu fojon ordigis la sekvantaron, starigis po kvar homoj en ĉiu vico kaj ordonis al ili iri tre malrapide, ne paŝante ritme. Por tiu celo la orkestroj en la fronto ludis kantojn, ĉiun de malsama takto.
Post kelke da horoj la procesio trapasis unu ponton, la insulon, la alian ponton kaj atingis la maldekstran, okcidentan bordon de Nilo.
Se la orientan parton de Teboj oni povas nomi la urbo de la dioj kaj reĝoj, la okcidenta estis la kvartalo de memorigaj temploj kaj tomboj.
La procesio iris de Nilo al la montoj, tra la meza vojo. Sude de la vojo sur altaîo staris templo, memoriganta la venkojn de Ramzes III; ĝiaj muroj estis kovritaj per portretoj de la venkitaj popoloj: Ĥetoj, Araboj, Libianoj, Amoreoj, Filistenoj, Etiopianoj. Iom pli malsupre leviĝis du grandegaj statuoj de Amenhotep II, kvin etaĝojn altaj, malgraŭ ilia sidanta teniĝo. Unu el la statuoj posedis miraklan econ: kiam la radioj de la leviĝanta suno falis sur ĝin, la statuo sonis, kiel harpo, kies kordojn oni disŝiris.
Ankoraŭ pli proksime de la vojo, ĉiam maldekstre de ĝi, staris Ramesemu, ne tre granda, sed bela templo de Ramzes II. Ĝian peristilon gardis statuoj, kun la simboloj de la reĝa povo en la manoj. En la korto estis ankaŭ statuo de Ramzes II, kvar etaĝojn alta.
La vojo seninterrompe iris delikate supren; pli kaj pli klare oni povis vidi la krutajn altaîojn, truitajn kvazaŭ spongo: tio estis la tomboj de la egiptaj altranguloj. Ĉe la eniro al ili, inter krutaj ŝtonegoj, troviĝis la tre originala templo de la reĝino Hatasu. La konstruaîo estis kvarcent kvindek paŝojn longa. De la korto, ĉirkaŭita de muro, oni eniradis en alian korton, ĉirkaŭitan de kolonoj, sub kiu estis subtera templo. De la kolona korto oni eniradis per ŝtuparo en templon, elhakitan en ŝtonego, sub kiu ankaŭ estis subteraîoj.
Tiamaniere la templo havis du etaĝojn: malsupran kaj supran, el kiuj ĉiu estis dividita same. La ŝtuparo estis grandega; anstataŭ balustrado ĝi havis du vicojn de sfinksoj; la eniron al ĉiu ŝtuparo gardis du sidantaj statuoj.
De la templo de Hatasu komenciĝis malgaja intermonto, kiu kondukis de la tomboj de la altranguloj al la tomboj de la reĝoj. Inter ĉi tiuj du kvartaloj estis la elhakita en ŝtonego tomboj de la ĉefpastro Retemenof; ĉambroj kaj koridoroj, formantaj ĝin, okupis sub la tero pli ol unu hektaron.
La vojo en la intermonto fariĝis tiel kruta, ke la homoj devis helpi la tirantajn bovojn kaj puŝi la funebran ŝipeton. La sekvantaro iras kvazaŭ sur kornico, elhakita sur flanko de la ŝtonego, fine ĝi haltas sur vasta placo, dekkelkon da etaĝoj super la fundo de la intermonto.
Tie troviĝas pordo, kondukanta en la subteran tombon, kiun konstruis al si la faraono dum la tridek jaroj de sia regado. Ĉi tiu tombo estas tuta palaco kun ĉambroj por la sinjoro, por la familio kaj servistoj, kun manĝoĉambro, dormoĉambro kaj banejo, kun kapeloj de diversaj dioj, fine kun puto, sur kies fundo estas malgranda ĉambro, en kiu eterne ripozos la mumio de la faraono.