Выбрать главу

El la banejo ĉiuj tri iris inter la arboj: pasinte kelke da ĝardenoj, ili fine troviĝis sur malplena placo.

—Tie — diris al Phut unu el la pastroj — estas la antikvaj tomboj, tie la urbo, kaj ĉi tie la templo. Iru kien vi volas, montru la saĝo al vi la vojon, kaj la sanktaj vortoj defendu vin de la danĝeroj.

La du pastroj revenis en la ĝardenon, kaj Phut restis sola. La senluna nokto estis sufiĉe luma. Malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo, supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino. Super la kapo de l’ vojaĝanto brulis Oriono, kaj super la nigraj pilonoj Siriuso.

—Ĉe ni la steloj lumas pli forte — pensis Phut.

Li komencis murmureti preĝon en nekonata lingvo kaj sin direktis al la templo.

Kiam li foriris kelkdekon da paŝoj, el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton. Sed preskaŭ en la sama momento falis tiel densa nebulo, ke sur la placo, ekster la tegmentoj de l’ templo, oni povis vidi nenion.

Post iom da tempo la Harranano renkontis muron. Li ekrigardis la ĉielon kaj komencis iri al la okcidento. Ĉiumomente traflugis super li noktaj birdoj kaj grandaj vespertoj. La nebulo fariĝis tiel densa, ke li devis palpi la muron, por ne perdi ĝin. La migrado daŭris jam sufiĉe longe, kiam subite Phut troviĝis antaŭ malalta pordeto, kun multenombraj bronzaj najloj. Li kalkulis ilin de la dekstra flanko, komencante de la supro, unujn li forte premis, aliajn turnis.

Kiam tiamaniere li tuŝis la lastan najlon malsupran, la pordo mallaŭte malfermiĝis. Phut iris antaŭen kelke da paŝoj kaj troviĝis en malvasta niĉo, kie regis plena mallumo.

Li komencis esplori singarde la plankon per la piedo, ĝis fine li renkontis kvazaŭ randon de puto, el kiu blovis malvarmo. Li sidiĝis tie kaj sentime deglitis en la profundegaĵon, kvankam li estis unuafoje en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu lando.

Sed la puto ne estis profunda. Phut metis la piedojn sur la deklivan plankon kaj tra la larĝa koridoro komencis iri malsupren, kun tia certeco, kvazaŭ li konus de longe la vojon.

En la fino de la koridoro estis pordo. La veninto trovis palpe frapilon kaj ekfrapis trifoje. Responde eksonis voĉo, venanta oni ne scias de kie.

—Vi, kiu en nokta horo rompas la trankvilon de la sankta loko, ĉu vi havas la rajton eniri ĉi tien?

—Mi estis maljusta nek por viro, nek por virino, nek por infano… Miajn manojn ne makulis sango… Mi ne manĝis malpurajn nutraĵojn… Mi ne prenis fremdan propraĵon… Mi ne mensogis kaj mi ne malkaŝis la grandan misteron… — trankvile respondis la Harranano.

—Ĉu vi estas tiu, kiun oni atendas, aŭ tiu, kiun vi ŝajnigas? — demandis la voĉo post momento.

—Mi estas tiu, kiu devis veni de la fratoj de Oriento: sed la dua nomo estas ankaŭ mia nomo, kaj en la norda urbo mi posedas teron kaj domon, kiel mi diris al la fremduloj — respondis la Harranano.

La pordo malfermiĝis, kaj Phut eniris en vastan kelon, kiun lumigis malgranda lampo, brulanta sur tablo, antaŭ purpura kurteno. Sur la kurteno estis brodita per oro flugila globo kun du serpentoj.

En angulo staris egipta pastro en blanka vesto.

—Vi, kiu eniris ĉi tien — diris la pastro, montrante Phuton — ĉu vi scias, kion rakontas ĉi tiu signo sur la kurteno?

—La globo — respondis la veninto — estas bildo de la mondo, kiun ni loĝas, kaj la flugiloj montras, ke tiu mondo flugas en la spaco, kiel aglo.

—Kaj la serpentoj?… — demandis la pastro.

—Du serpentoj rememorigas al la saĝulo, ke tiu, kiu perfidus la grandan misteron, mortus dufoje — korpe kaj anime.

—Se vere vi estas Beroes (la pastro klinis la kapon) la granda ĥaldea profeto (li ree klinis la kapon), por kiu ne ekzistas misteroj sur la tero kaj sur la ĉielo, bonvolu diri al via servisto: kiu stelo estas plej stranga?

—Stranga estas Hor-set [2], kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum dek du jaroj, ĉar ĉirkaŭ ĝi rondiras kvar pli malgrandaj steloj. Sed la plej stranga estas Horka [3], kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum tridek jaroj. Ĝi havas ne nur stelojn ĝin obeantajn, sed ankaŭ grandegan ringon, kiu iafoje malaperas.

Aŭdinte tion, la egipta pastro falis teren antaŭ la ĥaldea. Poste li donis al li purpuran skarpon kaj vualon el muslino kaj montris al li, kie estas la incensoj kaj profunde sin klinante, forlasis la kavernon.

Beroes restis sola. Li metis la skarpon sur la dekstran ŝultron, kovris la vizaĝon per la vualo kaj preninte oran kuleron, li ŝutis en ĝin incenson, kiun li ekbruligis ĉe la lampo antaŭ la kurteno. Murmurante li turnis sin trifoje ĉirkaŭe, kaj la bonodorfumo formis ĉirkaŭ li kvazaŭ trioblan ringon.

Dume en la malplena kaverno ekregis stranga malkvieto. Ŝajnis, ke la plafono leviĝas kaj ke disiĝas la muroj. La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kvazaŭ movata per kaŝitaj manoj. La aero kom- encis ondi, kvazaŭ skuata de traflugantaj nevideblaj birdoj.

La Ĥaldeano disigis la veston sur la brusto kaj eltiris oran medalon, kovritan de misteraj signoj. La kaverno ektremis, la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj.

Tiam la mago levis la manojn supren kaj komencis paroli:

—Patro ĉiela, bona kaj kompatema, purigu mian animon… Sendu sur la neindan serviston Viajn benojn kaj etendu Vian ĉiopovan brakon kontraŭ la ribelaj spiritoj, por ke mi povu montri Vian potencon…

Jen estas la signo, kiun mi tuŝas en Via ĉeesto… Jen estas mi — mi apogita sur la Dia potenco, mi antaŭvidanta kaj sentima… Jen mi potenca alvokas Vin… Venu ĉi tien, obeemaj, en la nomo de Aye, Saraye, Aye, Saraye….

En la sama momento de diversaj flankoj eksonis kvazaŭ malproksimaj trumpetoj. Apud la lampo preterflugis birdo, poste flavruĝa vesto, fine kronita koko, kiu haltis sur la tablo antaŭ la kurteno.

La Ĥaldeano daŭrigis:

—En la nomo de ĉiopova kaj eterna Dio… Amorul, Taneĥa, Rabur, Latisten….

La malproksimaj trumpetoj eksonis duan fojon.

—En la nomo de la vera kaj eterne vivanta Eloy, Arhima, Rabur, mi petegas vin kaj alvokas… Per la nomo de la stelo, kiu estas la suno, per ĉi tiu ĝia signo, per la glora kaj terura nomo de la vivanta Dio…

Ree ekludis la trumpetoj kaj subite eksilentis. Antaŭ la altaro aperis kronita fantomo, sidanta sur leono, kun spektro en la mano.

—Beroes! Beroes!… — ekkriis la fantomo per sufokita voĉo — por kio vi elvokas min?

—Mi volas, ke miaj fratoj en ĉi tiu templo akceptu min per sincera koro kaj klinu la orelojn al la vortoj, kiujn mi alportas al ili de la fratoj de Babilono — respondis la Ĥaldeano.

—Tiel estu — diris la fantomo kaj malaperis.

La Ĥaldeano restis senmova, kvazaŭ statuo, kun la kapo ĵetita posten, kun la manoj etenditaj supren. Li staris tiel pli ol duonon da horo, en sintenado tute neebla por ordinara homo.

Dume foriĝis peco de la muro de l’ kaverno; kaj eniris tri egiptaj pastroj. Vidante la Ĥaldeanon, kiu ŝajnis kuŝi en la aero, kvazaŭ subtenata de nevidebla apogilo, la pastroj mire ekrigardis unu la alian. La plej maljuna diris:

—Iam estis tiaj inter ni, sed nun neniu scias ĉi tion.

Ili iris ĉirkaŭ li de ĉiuj flankoj, tuŝis liajn rigidajn membrojn kaj kun maltrankvilo rigardis lian vizaĝon, flavan kaj sensangan, kadavran.

—Ĉu li mortis?… — demandis la plej juna.

Post ĉi tiuj vortoj, la korpo de la Ĥaldeano, kurbita posten, ree stariĝis vertikale, kaj malleviĝis la etenditaj manoj. Li ekĝemis, frotis la okulojn, kvazaŭ homo vekita, ekrigardis la venintojn kaj post momento diris:

—Vi — li turnis sin al la plej aĝa — vi estas Mefres, la ĉefepiskopo de la templo de Ptah en Memfiso… Vi estas Herhor, la ĉefepiskopo de Amon en Teboj, la plej potenca homo en la regno, post la reĝo… Vi — li montris la plej junan — vi estas Pentuer, la dua profeto en la templo de Amon kaj la konsilanto de Herhor.

вернуться

2

La planedo Jupitero

вернуться

3

La planedo Saturno