Выбрать главу

Antaŭparolo

A. S. Puŝkin (1799–1837) estas tiel fame konata ne nur en Rusujo, sed ankaŭ ekster ĝiaj limoj, ke ja ne estas necese prezenti lin al la tutmonda esperantistaro kaj klarigi la signifon de lia literatura agado. Tamen eble ne estos superflue atentigi pri la specialaj ecoj de lia historia prozo.

La rusa kritikisto Ajhenvald, parolante pri la prozo de Puŝkin, nomas ĝin «geometria», ĉar Puŝkin ĉiam donas precizan kaj samtempe koncizan bildon de la reala vivo. En lia prozo malestas patoso, sed regas tiu miriga simpleco, kiu estas karakteriza por la vivo mem. Ĉi rilate liaj historiaj verkoj ne diferencas de liaj ceteraj prozaĵoj. El la biografio de Puŝkin ni scias, ke antaŭ ol li verkis la romanon «La filino de la kapitano» en la jaro 1833, li vizitis la apudvolgajn guberniojn, kie okazis la Pugaĉova ribelo: tie li studis arhivajn materialojn, kolektis popolajn legendojn kaj rememoraĵojn de samtempanoj. Posedante altgradan artecan intuicion, Puŝkin tiamaniere faris al si tute klaran bildon de la epoko kaj povis verki kvazaŭ laŭ naturo, notante sur paperon kun pleja simpleco kaj naiveco la trajtojn de tiamaj moroj kaj kutimoj, de tiamaj homoj, ĝuste tiaj, kiaj ili respeguliĝis en lia poeta imago. Kvazaŭ li persone estus vivinta meze de la homoj, pri kiuj li rakontas, kvazaŭ li mem estus observinta ilian vivon… Lia tasko estis nur elekti tiun aŭ alian manieron de «pentrado», kaj li kun geniula senkonscieco ankaŭ ĉi-tiun fojon elektas sian ĉiaman plej simplan manieron por revivigi antaŭ la okuloj de la legantaro la historian epokon en ĝia plena vivkonforma realeco. Efektive, lia maniero de verkado, la stilo de Puŝkin en liaj historiaj verkoj ĝenerale kaj precipe en «La filino de la kapitano» imponas per miriga simpleco. En «La filino de la kapitano» Puŝkin prefere uzas malpezajn, mallongajn frazojn. Per tia stilo li diferencas ne nur de ĉiuj siaj antaŭuloj, ne esceptante ankaŭ la patron de la rusa prozo, Karamzin, kiu verkis en belaj longaj kaj zorge prilaboritaj periodoj, sed ankaŭ de multaj el siaj posteuloj, kiel ekzemple L. Tolstoj, I. Turgenjev, kies stilon karakterizas ioma longperiodeco. Interalie L. Tolstoj nomas «La filino de la kapitanon» la plej alta pinto de la tuta verkaro de Puŝkin.

M. Ŝidlovskaja

Aleksandr Puŝkin

La filino de la kapitano

De junaĝo gardu honeston.

(Proverbo)

Ĉapitro I

La gvardia serĝento

Li estus morgaŭ jam gvardia kapitan’…

— «Ne, iom lia serv’ en la armeo daŭru».

Dirite bone! Nu, do tion li bedaŭru…

Sed kiu lia patr’?..

Knjaĵnin

Mia patro, Andreo Petroviĉ Grinjov, en sia juneco militservis sub grafo Munich kaj eksiĝis en la jaro 17… kiel «unuaranga majoro». De tiam li loĝis en sia bieno en Simbirska gubernio, kie li edziĝis je fraŭlino Eŭdonio Vasiljevna Ju…, filino de loka malriĉa nobelo. Ni estis naŭ infanoj. Ĉiuj miaj gefratoj mortis en siaj infanaj jaroj. Mi estis enregistrita kiel serĝento ĉe la Simeona regimento, dank’ al afablaj klopodoj de gvardia majoro princo B., mia proksima parenco. Mi estis konsiderata kiel forpermesita, ĝis kiam finiĝos miaj jaroj de lernado[1]. En tiu epoko la infanoj de nobeloj ne estis edukataj kiel nuntempe. De post mia 5-jara aĝo oni komisiis mian edukadon al servutulo-ĉevalisto Saveljiĉ, al kiu oni donis, konsiderante lian sobran konduton, titolon de mia vartisto. Sub lia gardo mi en mia 12-a vivjaro lernis ruslingve legi kaj skribi kaj scipovis tute senerare prijuĝi ĉiujn ecojn de leporhundo. Tiam mia patro dungis por mi francon, «musje» Beaupre[2], kiun oni alveturigis el Moskvo kune kun la porjara provizo da vino kaj olivoleo. Lia alveno tute ne plaĉis al Saveljiĉ.

«Oni danku Dion», li grumblis, «Ŝajne la infano estas lavita, kombita, nutrita. Por kio oni vane perdis la monon, dungante iun musje, kvazaŭ ne sufiĉus propraj homoj[3]».

Sinjoro Beaupre en sia patrolando estis frizisto, poste soldato en Prusujo, poste li alveturis Ruslandon «pour etre[4] outchitel[5]», ne bone komprenante la signifon de tiu vorto. Li estis bona homo, sed ventanima kaj ekstreme diboĉema. La ĉefa malfortaĵo de lia naturo estis lia ĉiama pasio por la bela sekso; nemalofte li ricevis rekompence por sia amindumado batojn, kio igis lin ĝemadi dum tutaj tagoj. Krome li ne estis (laŭ propra diro) «malamiko de botelo», t. e. (ruse parolante) li volonte drinkis pli ol estis dece. Sed ĉar en nia domo oni trinkis vinon nur ĉe tagmanĝo kaj trinkis ĝin el malgrandaj glasetoj, — kaj ankaŭ tiam ne malofte okazis, ke servisto, ĉirkaŭirante la tablon kun botelo, kvazaŭ senintence forgesis plenigi la glaseton de la instruisto, — mia Beaupre iom post iom alkutimiĝis al la rusa brando, kaj baldaŭ li eĉ preferis ĝin al la vinoj de sia patrolando, dirante, ke brando estas multe pli utila por la stomako.

Ni tuj bone aranĝis nian kunvivadon, kaj kvankam laŭ kontrakto li prenis sur sin la devon, instrui al mi «francan kaj germanan lingvojn kaj ĉiujn sciencojn», tamen sinjoro Beaupre preferis kiel eble plej rapide lerni de mi parolaĉi ruse, post kio ĉiu el ni povis jam sin fordoni al sia amata okupo. Ni vivis amike. Alian instruiston mi eĉ ne deziris. Sed baldaŭ disigis nin la sorto post jena okazintaĵo.

Foje nia lavistino Palaŝka, juna, plenkorpa servutulino kun varioldifektita vizaĝo, kaj la strabanta melkistino Akulka interkonsentinte venis kune al mia patrino, falis teren antaŭ ŝi konfesante sian pekan amon kaj ploregante plendis kontraŭ la «musje», kiu estis deloginta la nespertajn knabinojn. La patrino serioze traktis similajn aferojn, do ŝi ĉion raportis al la patro. La patro ordinare agis senŝanceliĝe. Li tuj ordonis al venigi la kanajlan francon. Oni raportis al li, ke la «musje» donas al mi lecionon. La patro eniris mian ĉambron. Sinjoro Beaupre estis dormanta en sia lito dormon de senkulpulo. Mi min okupis pri propra afero. Oni devas scii, ke por mi estis aĉetita en Moskvo geografia karto. Ĝi pendis surmure tute ne uzata kaj jam de longa tempo allogis min per sia larĝeco kaj la bonkvalita papero. Mi decidis fari el ĝi kajton, kaj profitan te la dorman staton de mia instruisto, mi ĵus komencis la la boron. La patro eniris en la momento, kiam mi estis alfiksanta bastan voston al la promontoro de Bona Espero. Vidante miajn geografiajn ekzercojn, la patro ektiris min je orelo, tuj rapide aliris al sinjoro Beaupre, vekis lin sen iu singardemo kaj superŝutis lin per riproĉoj. Tute konfuzita, sinjoro Beaupre provis levetiĝi, sed ne povis: la kompatinda franco estis morte ebria. Deko da pekoj — unu la puno! La patro prenis lin je la nuko, levis super la lito, elĵetis el la ĉambro kaj en tiu sama tago forpelis lin el la domo, nepriskribeble ĝojigante per tio mian vartiston Saveljiĉ. En tia maniero estis metita fino ankaŭ al mia edukado.

Mi kreskis tute libere, ĝuis kolomban sporton kaj ludis ĉe hardon[6] kun la kortaj bubetoj. Dume finiĝis mia deksesa jaro. Tiam mia vivo ŝanĝiĝis.

En iu aŭtuna tago la patrino kuiris en la gastoĉambro mielan konfitaĵon, dum mi, lekante la lipojn, okulumis la dolĉan ŝaŭmaĵon. La patro sidis ĉe fenestro kaj legis la «Kortegan Jarlibron», ĉiujare de li abonatan. Tiu libro ĉiam faris al li fortan impreson, neniam li legis ĝin senemocie, sed ĉiufoje tiu legado ekscitis lian galon. La patrino, bone sciante ĉiujn liajn manierojn kaj kutimojn, ĉiam penis kaŝi kiel eble plej bone la malfeliĉigan libron; tiamaniere okazis, ke la «Kortega Jarlibro» dum tutaj monatoj ne venis antaŭ la okulojn de la patro. Sed se li fine okaze trovis la libron, li tutajn horojn ne plu ellasis ĝin el la manoj. Do la patro legis la «Kortegan Jarlibron», de tempo al tempo movante la ŝultrojn kaj duonvoĉe murmurante: «generalo-leŭtenanto!.. En mia roto li ja estis serĝento!.. Kavaliro de ambaŭ rusaj ordenoj!.. Ĉu antaŭlonge ni kune?..» Fine la patro ĵetis la «Jarlibron» sur kanapon kaj enprofundiĝis en meditado, antaŭsignanta nenion bonan. Subite li sin turnis al la patrino:

вернуться

1

En tiu historia epoko ekzistis kutimo, certe kontraŭleĝa, enregistri nobelajn infanojn por militservo: restante hejme ĉe siaj gepatroj, knabeto estis kalkulata kiel servanta soldato, estis promociata, kaj kiam li post kelke da jaroj komencis sian efektivan servadon, ne malofte montriĝis, ke la juna nobelo posedas jam oficiran rangon sufiĉe altan, rajtiganta lin ĝui ĉiujn konformajn privilegiojn.

вернуться

2

Kripligita franca vorto «monsieur». Oni legu Bopre (lastsilaba akcento).

вернуться

3

En tiu epoko de reganta servutrajto, servistoservutuloj ofte estis nomataj «homoj»; tiu vorto alprenis tiamaniere nuancon de malŝato.

вернуться

4

Franca esprimo; signifas «por esti».

вернуться

5

Rusa vorto; signifas «instruisto».

вернуться

6

Komuna ludo, en kiu unu ludanto staras kun arkforme kurbigita dorso, kaj la aliaj transsaltas lin.