Выбрать главу

Li prenis la glason, faris krucosignon kaj unuspire eltrinkis la brandon; poste li salutis min kaj reiris sur la kuŝbreton.

En tiu vespero mi tute ne povis kompreni ilian rabistan interparolon, nur poste mi konjektis, ke ĝia temo estis la antaŭnelonge kvietigita ribelo de la urala kozaka armeo. Saveljiĉ aŭskultis, ne kaŝante grandan malplezuron. Li suspekte alrigardis jen la mastron, jen la kondukinton. La gastejo staris izolite en la stepo, malproksime de kia ajn vilaĝo, kaj tre similis rabistan nestegon. Sed nenio estis farebla. Ne estis eble eĉ pensi pri daŭrigo de la vojaĝo. La maltrankvila humoro de Saveljiĉ min amuzis. Dume mi min preparis por dormi kaj kuŝigis min sur benkon. Saveljiĉ aranĝis sian dormolokon sur la forno; la mastro kuŝigis sin sur la plankon. Baldaŭ la tuta ĉambro ekronkis; ankaŭ mi dormis ŝtonan dormon.

Vekiĝinte matene sufiĉe malfrue, mi vidis, ke la ventego kvietiĝis. La suno brilis. Neĝo per blindiga tavolo kovris la senliman stepon. La ĉevaloj estis jungitaj. Mi pagis al la mastro, kiu prenis de ni tiel moderan sumon, ke eĉ Saveljiĉ ne volis disputi kaj marĉandi laŭ sia kutimo, kaj liaj hieraŭaj suspektoj tute malaperis. Mi vokis la kondukinton, dankis lin pro la al ni donita helpo kaj ordonis al Saveljiĉ doni al li duonrublan trinkmonon. Saveljiĉ sulkigis la vizaĝon.

«Duonrublan trinkmonon?» li mire diris, «Por kio? Ĉu por tio, ke vi bonvolis alveturigi lin al la gastejo? Bonvolu agi, kiel vi volas, sinjoro, sed ni ne havas superfluajn monrublojn. Se al ĉiu ni donas trinkmonon, ni mem baldaŭ estos malsatantaj».

Mi ne povis disputi kontraŭ Saveljiĉ. Nia mono, laŭ mia promeso, troviĝis en lia plena dispono. Tamen estis al mi bedaŭrinde, ke mi ne povis dece danki la homon, kiu nin savis, se ne el malfeliĉo, almenaŭ el situacio tre malagrabla.

«Bone», mi diris tute trankvile, «Se vi ne volas doni duonrublon, alportu iun el miaj vestoj. Li ja estas vestita ne sufiĉe varme. Donu al li mian leporfelan palton».

«Kompaton, sinjoro Petro Andreiĉ!» diris Saveljiĉ, «Por kio servos al li via leporfela palto? La hundo ja fordrinkos ĝin en la unua renkontota gastejo».

«Ne estas via zorgo, maljunuleto», diris la vagulo, «Ĉu mi ĝin fordrinkos aŭ ne. Lia moŝto malavare donacas al mi sian propran sinjoran palton: tia estas lia sinjora volo, kaj via sklava devo estas ne disputi, sed obei».

«Dion vi ne timas, rabulo», kolere sin turnis al li Saveljiĉ, «Vi ja vidas, la moŝta infano ne estas ankoraŭ tute prudenta, kaj vi ĝojas, ke vi povas lin prirabi pro lia naiveco. Por kio vi bezonas la sinjoran palton? Vi eĉ ne povus ĝin surtiri sur viajn malbenindajn ŝultrojn».

«Mi petas vin, Saveljiĉ, ĉesu saĝumi», mi diris al mia vartisto, «Tuj alportu la palton!»

«Sinjoro Dio!» ĝemis nia Saveljiĉ, «La leporfela palto ja estas preskaŭ nova! Se vi al iu alia donacus, sed ne al drinkulo ĉifonvestita».

Tamen la leporfela palto aperis. La kamparano tuj ĝin prove vestis. Efektive, la palto, kiu eĉ por mi jam ne tute taŭgis, estis por li iom malvasta. Tamen li sagace trovis rimedon kaj, antaŭ ol ĝin surtiri, malkudris ĝin kelkloke. Saveljiĉ preskaŭ plorĝemis, aŭdante la krakon de fadenoj.

La vagulo estis tre kontenta, ricevinte mian donacon. Li akompanis min ĝis la sledo kaj diris kun profunda saluto: «Dankon, via sinjora moŝto! Dio vin rekompencu por via virto. Neniam mi forgesos vian malavarecon».

Li ekiris laŭ la hieraŭa vojo, dum mi ekveturis plu, donante neniun atenton al Saveljiĉ, kaj baldaŭ mi forgesis pri la hieraŭa ŝtormo, pri nia kondukinto kaj pri la leporfela palto.

Alveninte en Orenburgo, mi tuj prezentis min al la generalo. Mi ekvidis viron de alta kresko, sed jam kurbiĝintan pro maljuneco. Liaj longaj haroj estis jam tute blankaj. Lia malnova kolorperdinta uniforma surtuto rememorigis militiston el la epoko de Anna Ivanovna[19]; li parolis kun rimarkebla germana akcento. Mi enmanigis al li la leteron de mia patro. Aŭdinte tiun nomon, li rapide rigardis min:

«Mia Dio!» li diris, «ŝajne, antaŭ nelonge Andreo Petroviĉ estis en via aĝo, kaj jen: kian bravulon-filon li jam havas! Ha, tempo, tempo!»

Li malsigelis la leteron kaj eklegis ĝin duonvoĉe, farante proprajn rimarkigojn:

«„Estimata sinjoro Andreo Karloviĉ, mi esperas, ke via ekscelenco…“ Por kio tia ceremonieco! Fi, kial li ne hontas? Certe, disciplino estas afero plej grava, tamen ĉu oni skribas tiamaniere al sia malnova kamarado? — „… ekscelenco ne forgesis“… m… m… „kaj… kiam… la mortinta ĉefmarŝalo Mŭnich… la militiro… ankaŭ Karolinjon…“ He, Bruder[20], do li ankoraŭ memoras niajn tiamajn petolaĵojn?.. Nun pri la afero… „al vi mian petolulon“… m. m… „teni en erinacaj gantoj“… Kio estas tio, „erinacaj gantoj“?.. Kio estas tio, „erinacaj gantoj“? Tio, verŝajne, estas rusa proverbo… Kion signifas „erinacaj gantoj?“» ripetis li, sin turnante al mi.

«Tio signifas», respondis mi kun mieno plej senkulpa, «Trakti kun mildeco, ne tro severe, donadi pli da libereco, t. e. teni en erinacaj gantoj».

«M. m… mi komprenas… „kaj ne donadi al li multan liberecon“… Ne, videble, la „erinacaj gantoj“ signifas ion alian… „Aldone… lian pasporton“… Kie ĝi estas, via pasporto? Ha, jen… „Informi la Simeonan regimenton“… Nu, bone, bone.

Mi ĉion faros… „Vi permesos eksterrange ĉirkaŭpreni vin kaj… via maljuna kamarado kaj amiko“… he! fine li trovis la tonon… kaj t. p. kaj t. p. — Nu, mia kara!» li diris, finleginte la leteron kaj metinte flanken mian pasporton, «ĉio estos farata: vi estos transregistrata kiel oficiro en la *** regimenton. Sed por ke vi dume ne perdu la tempon, veturu morgaŭ en la Bjelogorskan citadelon, kie vi restos sub komando de kapitano Mironov, viro bona kaj honesta. Tie vi estos efektiva militisto, vi lernos disciplinon. En Orenburgo vi havas nenion por fari: distreco malutilas al junuloj. Sed hodiaŭ mi petas vin veni al mi por tagmanĝi».

«De horo al horo fariĝas al mi pli malfacile!» pensis mi; «kion utilis al mi, ke mi preskaŭ de naskiĝo jam estis gvardia serĝento? Kion mi per tio profitis? Nun mi devas veturi en la *** regimenton kaj en la dezertan citadelon, ĉe la limo de la kirgizo-kajsacaj stepoj!»

Mi tagmanĝis ĉe Andreo Karloviĉ kune kun lia maljuna adjutanto. Severa germana ekonomio regis ĉe lia tablo, kaj mi pensis, ke la timo vidi plurfoje min gasto ĉe lia fraŭla manĝotablo, estis ioma kialo de mia rapida forsendo en la garnizonon.

En la sekvanta tago mi adiaŭis la generalon kaj ekveturis al la por mi destinita oficloko.

Ĉapitro III

La citadelo

Loĝas ni en fortikaĵo, Pan’ kaj akvo nia manĝo. Sed se venos por regal’ Malamikoj kun batal’, Faros bonan ni festenon: Sargos nian pafilegon.
Soldata kanto

La Bjelogorska citadelo troviĝis 40 verstojn de Orenburgo. La vojo kondukis laŭ la kruta bordo de Uralo. La rivero ankoraŭ ne estis glaciiĝinta, kaj ĝiaj plumbonigraj ondoj malgaje ruliĝis inter la unuformaj bordoj, kovritaj de blanka neĝo. Transe etendiĝis la kirgiza stepo.

Mi enprofundiĝis en meditado, plejparte malgaja. La garnizona vivo ne estis por mi alloga. Mia imago penadis fari al mi la bildon de kapitano Mironov, mia estonta estro, kaj mi prezentis lin al mi kiel severan, malbonkoran maljunulon, nenion konsiderantan krom militista servado kaj pretan, pro ĉia bagatelo teni min sub akvopana aresto. Dume iom post iom krepuskiĝis. Ni veturis sufiĉe rapide.

«Ĉu malproksime ankoraŭ estas la citadelo?» mi demandis la veturigiston.

вернуться

19

Imperiestrino de Ruslando de 1730 ĝis 1740.

вернуться

20

Germ. «frato».