Выбрать главу

Kiam ni eliris la trajnon, ni foriris al la lasta vagono, kaj ĝuste antaŭ­ ol la trajno estus startinta denove, ni ensaltis en la lastan vagonon kaj iris tra la tuta trajno, ĝis kiam ni venis al nia propra kupeo. Kiam ni venis tien, ni ekvidis panjon kaj la damon, kiu es-tis helpinta nin pri la pordo, stari kaj interparoli kun la kondukisto, kaj panjo kriis:

― Vi devas haltigi la trajnon, ĉar miaj infanoj for trotis. Sed ĝuste tiam ni alvenis, kaj Jonas diris:

― Kvankam ni retrotis.

Tiam panjo ekploris, kaj la kondukisto kaj la damo, kiu estis helpinta nin malfermi la pordon, kriis al ni. Kvankam kial la onklino kriu, kiam estis ŝi, kiu estis helpinta nin?

― Nun vi iros kaj sidiĝos en kupeo kun Lotta kaj ne elvenos eĉ por sekundo, diris panjo.

Sed Lotta ne estis en la kupeo. Ŝi estis malaperinta. Tiam panjo preskaŭ­ rekomencis plori. Ni iris ĉiuj kune kaj serĉis Lottan. Kaj finfine ni trovis ŝin en kupeo multe pli longe for, tie ŝi rakontadis al amaso da homoj. Ni aŭ­dis ŝin diri jene:

― En nia kupeo, tie ni havas oĉjon, kiu havas verukojn, sed li mem ne scias pri tio. Tiam panjo firme kaptis Lottan kaj trenis ŝin for kun si al nia propra kupeo. Kaj tie ni devis sidi tute, tute senmovaj, ĉar panjo koleris kontraŭ­ ni kaj diris, ke estus pli facile varti plenan aron da sovaĝaj bovidoj, ol varti nin.

Tiam mi ekpensis, ke mi baldaŭ­ ekvidos bovidojn ĉe avino kaj avo. Kaj mi tre feliĉiĝis.

Avino kaj avo staris sur verando kaj renkontis nin, kiam ni venis. Kaj ilia hundo, kiu nomiĝas Lukas, bojis kaj saltis, kaj odoris somerece en la ĝardeno.

― Ĉu estas miaj oraj infanetoj, kiuj venas? diris avino.

― Jes, estas belaj oraj infanetoj, diris panjo.

― Morgaŭ­ vi povos rajdi al Blacken[3], diris avo.

― Kuniru suben al draŝejo, tiam vi vidos katidojn de Murra, diris avino. Lotta ektiris antaŭ­tukon de avino kaj diris:

― Ĉu vi havas karamelojn restintaj en ŝranko, avino?

― Ho, jes, tio ja povas okazi, diris avino. Kelkaj etajn karamelojn, eble, mi havas en ŝranko, ŝi diris. Tiam ni eksentis, ke ni estis venintaj hejmen al avo kaj avino.

7. Lotta parolas preskaŭ ­ per nuraj sakraj vortoj

Ĉe avino kaj avo estas tre multe da agrablaĵoj. Imagu, sur granda arbo, kiu staras en la ĝardeno, estas precize kvazaŭ­ verando. Alte supre sur arbo! Tien supren kondukas ŝtuparo, kaj kiam oni estas grimpintaj supren per ĉi tiu ŝtuparo, do oni venas al tiu verando, kaj tie estas tablo kun benkoj kaj barileto ĉirkaŭ­e, tiel ke oni ne povas ruliĝi suben. Avino nomas tiun verandon Verda Plezurdometo. El ĉiuj lokoj, kie oni povas sidi kaj manĝi, mi pleje ŝatas tiun, kiu situas supre sur la arbo.

Kiam ni vekiĝis unuan tagon ĉe avino kaj avo, ti-am Jonas tuj diris:

― Avinjo, ni ja povas, certe, decidi, ke ni manĝos en la Verda Plezurdometo precize ĉiam?

― Oj, oj, oj, diris avino, kion vi kredas, ke Majken dirus, se ŝi estos devigita treni manĝaĵojn supren laŭ­ tiu malstabila ŝtuparo trifoje ĉiutage?

― Tiam mi diros "spit", diris Majken.

Majken, ŝi estas domhelpantino de avino. Ŝi estas tre afabla, sed ŝi tute ne ŝatas manĝi surarbe.

― Sed avinjo, ni ja povas tamen kunpreni supren nian manĝaĵon al la Verda Plezurdometo, mi diris.

― Ĉar alie ni tre ekkoleros, diris Lotta, ŝi estas stulteta, Lotta!

Kaj tiam avino diris, ke ŝi ne volis, ke Lotta ekkoleru, kaj tial ni povis kunpreni patkukojn surpen al la Verda Plezurdometo.

Avino bakis tutan mason da patkukoj, kaj ŝi metis la patkukojn kaj paketon da sukero kaj skatoleton da konfitaĵo en korbeton por ni, ŝi ankaŭ­ enmetis telerojn kaj forkojn kaj boteleton da lakto kaj tri tasojn.

Kaj poste ni grimpis en la Verdan Plezurdometon. Jonas grimpis la unua kun la korbeto, kaj poste venis mi, kaj poste venis Lotta.

― Se vi faligus la korbeton, Jonas, tiam mi, sendube, ridus, diris Lotta.

Sed Jonas ne faligis la korbeton, kaj ni surtabligis la tuton supre surarbe kaj sidis sur la benkoj kaj manĝis niajn patkukojn kun multe da konfitaĵo kaj sukero sur ili kaj trinkis lakton, kaj la arbo susuris la tutan tempon. Estis tiom terure multe da patkukoj, kaj Lotta ne kapablis finmanĝi la siajn. Kaj imagu, tiam ŝi pendigis la patkukojn sur la arbobranĉojn!

― Mi ludas, ke ili estas folioj, diris Lotta.

Kaj la patkukoj svingis sin tien-reen, kiam blovis, kaj aspektis preskaŭ­ kiel folioj.

― Gardu vin, se panjo ekscios tion, mi diris.

Sed Lotta, ŝi ne zorgis pri kion mi diris. Ŝi nur si-dis tie kaj rigardis siajn patkukojn kaj kantis kanteton, kiun paĉjo kutimas kanti, kaj kiu komenciĝas jene: "Hej, kiel susuras en la folioj!" Ŝi baldaŭ­ refariĝis malsata, kaj tiam ŝi mordis de ĉiuj patkukoj, tiel ke sur la arbo restis nuraj duonpatkukoj.

― Mi ludas, ke mi estas ŝafideto, kiu mordas foliojn sur arbedo, ŝi diras.

Subite birdo venis flugante, kaj tiam Lotta diris al la birdo:

― Vi povas volonte manĝi de miaj patkukoj, sed ne Jonas kaj ne Mia-Maria.

Kvankam la birdo volis havi neniujn patkukojn. Sed Jonas kaj mi eksentis, ke ni estis pli malsataj, kaj mi etendis la manon al Lotta kaj diris:

― Mizerulo, donu al mi iom en mian manon!

Kaj tiam Lotta donis al mi patkukon, kiun ŝi estis mordinta, kaj mi superŝutis ĝin per sukero kaj ŝmiris per konfitaĵo kaj manĝis, kaj ĝi estis tre bongusta, kvankam ĝi estis nura duonpatkuko. Kaj ankaŭ­ Jonas ricevis patkukon de Lotta, kiam li diris "Mizerulo, donu al mi iom en mian manon", ĉar tiajn, kiuj estas iom idiotaj, Lotta ŝatas. Finfine ni formanĝis ĉiujn patkukojn anstataŭ­ Lotta, kaj tiam ŝi diris:

― Nun la patkukfolioj elĉerpiĝis. Nun vi devas ekmanĝi el la verdaj!

Kaj ŝi forŝiris plenan pugnon da verdaj folioj kaj volis, ke ni manĝu. Sed Jonas kaj mi diris, ke ni estis sataj.

― Kun sukero kaj konfitaĵo, tiel oni faras tion, diris Lotta, kaj tiam ŝi superŝutis per sukero kaj ŝmiris per konfitaĵo la verdan folion kaj formanĝis ĝin.

― Kontrolu, ke ne sidu vermo sur la folio, diris Jonas.

― Vermo povas ja mem kontroli sin, diris Lotta. Ŝi havas multajn ideojn, tiu infano, diras avo.

Imagu, sekvan tagon, kiu estis dimanĉo, tiam ni ricevis klupeon por tagmanĝo, kaj, krom fiŝbuloj, ĝi estas pleja aĉaĵo, kiun Lotta konas. Estis tre bela vetero, kaj ĉi-kaze avino kaj avo ĉiam manĝas en la ĝardeno ĉe tablo, kiu staras sub la plej granda arbo, kiu estas tie. Kaj ni sidas ĉiuj kune ĉirkaŭ­ la tablo, avino kaj avo kaj panjo kaj Jonas kaj mi, sed Lotta daŭ­re ludas kun katino kaj ne venas, kvankam panjo vokis ŝin multfoje. Fine ŝi venis, kaj kiam ŝi ekvidis, ke estis klupeo, tiam ŝi diris:

― Klupeo dimanĉe… fi, diablo!

Tiam panjo tre ekkoleris kontraŭ­ ŝi, ĉar ŝi diris al Lotta milfoje, ke ŝi ne devas diri "fi, diablo", kiu estas preskaŭ­ sakra vorto. Kaj panjo diris, ke se Lotta dirus "fi, diablo" ankoraŭ­foje, do ŝi ne povus resti ĉe avino kaj avo, sed devus reveturi hejmen en la urbon. Kaj Lotta ne rajtis sidi kun ni kaj manĝi nur ĉar ŝi diris tiel, kaj tiam ŝi iris ĉirkaŭ­e en la ĝardeno kaj kriis senĉese, dum ni manĝis.

Poste ŝi devis sidi sola ĉe la tablo kaj manĝi, sed ŝi nur kriis. Panjo forsendis Jonas kaj min kaj diris, ke ni devas iri kaj ludi, por ke Lotta estu sola, ĝis ŝi fariĝos afabla. Sed ni haltis malantaŭ­ domangulo kaj staris tie kaj rigardis Lottan, kiu nur kriis kaj kriadis. Sed finfine ŝi silentiĝis, kaj tio estis nur ĉar ŝi es-tis reakirinta unu el ĉiuj siaj strangaj ideoj. Ŝi prenis la klupeon, kiu kuŝis sur ŝia telero, kaj poste ŝi iris al akvobarelo, kiu staris sub pluvtubo, kaj tien ŝi trempis la klupeon. Tiam panjo venis ĝustatempe kaj ekvidis tion, kaj tiam Lotta diris:

вернуться

3

 Blacken — preskaŭ la plej okcidenta fjordo ĉe Mälaren, lago, tria en Svedio laŭ grando.