Выбрать главу

― Unue ni devas kaŝe sendi al ŝi iom da manĝaĵo, diris Anna-Klara. Ĉar en prizono oni ricevas nur akvon kaj panon.

Kaj ni iris en la kuirejon kaj petis Majken, ke ni ricevu malvarmajn viandobulojn. Anna-Klara metis la viandobulojn en korbeton, kiun ni havis por pluki berojn en ĝin. Poste Jonas kaj Anna-Klara suprengrimpis sur tegmenton de la luddometo kaj kriis al Lotta, ke ni mallevos la manĝaĵon por ŝi tra la fumtubo. Sed tiam Lotta elŝovis la kapon tra la fenestro kaj demandis, kial ŝi ne povis ricevi manĝaĵon tra la fenestro aŭ­ tra la pordo.

― Ĉu la pordo ne estas ŝlosita? diris Anna-Klara.

― Ne, en vero tio estas falsprizono, diris Lotta. Venu ĉi tien kun la viandobuloj!

Sed tiam Anna-Klara ekkoleris kontraŭ­ Lotta kaj diris, ke kiam oni sidas en prizono, tiam oni devas ricevi manĝaĵon mallevita tra fumtubo.

― Tio certas, diris Anna-Klara.

― Do ek, diris tiam Lotta.

Kaj Anna-Klara prenis longan ŝnuron el la korbo kaj mallevis ĝin tra la fumtubo. Jonas povis helpi mallevi, kvankam ne multe. Sed Totte kaj mi povis nur stari sube kaj rigardi.

― Jen venas la viandobuloj, kriis Lotta en la luddometo. Kaj krome multe da fulgo, ŝi diris.

Totte kaj mi rigardis tra la fenestro kaj vidis Lot-tan formanĝi la viandobulojn. Sed estis multe da fulgo sur ili, do Lotta fariĝis tute nigrovizaĝa kaj nigromana. Anna-Klara diris, ke tio estis nur bone, ĉar tiam Lotta povis esti kaptita negrosklavo, kiun ni povis savi. Kaj Lotta ŝmiris sur sin eĉ pli da fulgo, por ke ŝi fariĝu vera negrosklavo. Sed Totte ploris, ĉar li kredis negrosklavojn esti danĝeraj.

― Ili ne estas danĝeraj, diris Anna-Klara.

― Sed ili aspektas danĝeraj, diris Totte kaj ploris eĉ pli.

Tiam Lotta fariĝis kontentega kaj grimacis al Totte kaj diris:

― Multaj negrosklavoj estas sufiĉe danĝeraj. Poste ŝi diris:

― Savu min tuj, ĉar mi volas iri ĉirkaŭ­e kaj timigi homojn. Mi ŝatas, kiam homoj ektimas min.

Kaj Anna-Klara kaj Jonas decidis, ke ni savu Lot-tan tra la fenestro, kiu estas en malantaŭ­a flanko de la luddometo. Ni iris kaj alportis tabulon de balancilo, ĉar Anna-Klara diris, ke la tabulo estu ponto super abismo, kiu estis antaŭ­ la prizono. Ni metis la tabulon al la fenestro, kaj Anna-Klara kaj Jonas kaj mi engrimpis por savi la negrosklavon. Sed ne Totte. Li nur rigardis kaj ploris.

Kiam ni envenis la luddometon, tiam Lotta ne es-tis tie. Anna-Klara tre ekkoleris.

― Kien malaperis ĉi infano? ŝi kriis.

― Mi eskapis, diris Lotta, kiam ni kaptis ŝin. Ŝi si-dis en ribarbedoj kaj manĝis ribojn.

― Ni ja devis savi vin, diris Anna-Klara.

― Mi mem saviĝis, diris Lotta.

― Oni neniam povas ludi kun vi, diris Jonas.

― Ha ha, diris Lotta.

Tiam panjo venis kaj ekvidis, ke Lotta ne plu estis en la luddometo.

― Ĉu vi estas obeema nun, Lotta? diris panjo.

― Jees… kvankam nigra, diris Lotta.

Ankaŭ­ panjo, evidente, ektimis la negrosklavon, ĉar ŝi kunfrapis la manojn kaj diris:

― Dio kompatema, kiel vi aspektas! Kaj Lotta devis iri en la bandomon kaj lavi sin dum tuta duonhoro.

Sed posttagmeze ni kunprenis la viandobulkorbon kaj plukis fragojn en ĝin. Estas tre multe da fragoj en herbejoj ĉe avino kaj avo. Sed ho, ni tre ektimis, kiam ni plukis fragojn, ĉar ni ekvidis serpenton. Nura Totte ne ektimis.

― Vidu, jen vosto, kiu ne havas hundeton, diris Totte. Li ne komprenis, ke ĝi estis serpento.

Ni hejmeniris, kaj Anna-Klara dividis ĉiujn fragojn, tiel ke ni ĉiuj ricevis precize same multe. Kvankam Anna-Klara ricevis la plej grandajn kaj la plej ruĝajn. Totte kaj Lotta sidiĝis sur verando por formanĝi siajn fragojn. Tiam ni aŭ­dis Totten plori. Kaj onklino Kajsa elŝovis la kapon kaj demandis:

― Kial Totte ploras?

― Li ploras, ĉar li ne povas gustumi miajn fragojn, diris Lotta.

― Ĉu liaj propraj fragoj finiĝis? demandis onklino Kajsa.

― Jes, diris Lotta, ili tute finiĝis. Kaj li ploris, kiam mi formanĝis ankaŭ­ ilin.

Tiam panjo venis kaj prenis la fragojn de Lotta kaj donis ilin al Totte, kaj Lotta diris:

― Tralala, mi kredas, ke mi iros kaj enlitiĝos.

― Tiel ja estas plej bone, diris panjo. Vi ja laciĝis nun, Lotta.

― Tia mi, certe, ne estas, diris Lotta. Mi havas tre multe da kuro en la gamboj. Sed mi tamen iros kaj enlitiĝos.

Kvankam ĉi-vespere Lotta estis tre ĝentila rilate al Totte. Totte estis dormonta tute sola en eta gastoĉambro. Tiam li tre timis mallumon kaj ploris kaj volis, ke la pordo restu malfermita. Onklino Kajsa diris:

― Jes, sed Toĉjo, vi ja neniam timas dormi en mal

lumo, kiam vi estas hejme. Tiam Lotta diris:

― Estas lia propra mallumo hejme, komprenu, onklino Kajsa. Li ne kutimas al la mallumo de avino, komprenu.

Kaj tiam Totte rajtis kuŝi en la sama ĉambro, kie estis mi kaj Jonas kaj Lotta. Kaj Lotta kisis lin kaj volvis lin kaj diris:

― Nun mi kantos por vi, tiam vi ne timos. Kaj poste Lotta kantis, kiel panjo kutimas fari por ni:

"L' anĝeletoj de Dio Disvolvas la flugilojn, ĉe infanoj ili staras, ĝis kiam la ĉielo klaros."

― Kaj ankaŭ­ Lotta, diris Lotta. Kaj neniu nigra negrosklavo!

10. Ni havas tre agrablan tempon, kiam venas Kristnasko

Foje Jonas diris al mi:

― Kion vi ŝatas plej multe, la sunon aŭ­ la lunon aŭ­ la stelojn?

Mi diris, ke mi ŝatas same multe ĉion. Sed, eble, iom-iom pli la stelojn, ĉar ili lumas tre bele, kiam ni iras al la julottan[4]. Kaj ankaŭ­ Kristnaskon mi ŝatas tre multe.

Baldaŭ­ venos Kristnasko, kaj mi deziras por mi skiojn kiel Kristnaskan donacon. Kaj tial mi tre timis, ke estos neniu neĝo. Ankaŭ­ Lotta volis, ke neĝu, ĉar ŝi deziris por si sledon.

Kiam ni enlitiĝis foje vespere tuj antaŭ­ la Kristnasko, tiam Lotta diris:

― Mi estis petinta paĉjon pri sledo, nun mi devas nur peti Dion, ke neĝu, alie mi ne povos sledi. Ŝi diris jene:

― Kara bona Dio, faru tiel, ke neĝu tuj. Pensu pri povraj floroj, ili bezonas varman kovrilon, kiam ili kuŝas en la tero kaj dormas kaj tre frostas.

Poste ŝi rigardis super la litrandon kaj diris al mi:

― Ĉi-foje mi estis ruza, mi ne diris, ke neĝo estu por mia sledo.

Kaj imagu, sekvan tagon, kiam ni vekiĝis, tiam ekneĝis. Kaj Jonas kaj Lotta kaj mi staris apud la fenestro en nuraj piĵamoj kaj spektis fali pli kaj pli da flokoj sur la ĝardenon, kaj sur nian ĝardenon, kaj sur tiun de onklino Berg. Kaj ni vestis nin tiom rapide, kiom ni povis, kaj elkuris kaj ĵetis neĝobulojn kaj faris belegan neĝoĉjon, sur kiun paĉjo metis sian ĉapelon, kiam li hejmenvenis.

Ni tre amuziĝis la tutan tagon, kaj panjo trovis, ke estis tre bone, ke ni estis ekstere, ĉar sinjorino Fransson estis ĉe ni kaj helpis panjon beligi la domon por Kristnasko. Lotta ŝatas babili kun sinjorino Fransson kaj diras "ci" al ŝi, kvankam panjo diras, ke ŝi ne rajtas. Lotta devas diri "sinjorino Fransson", diras panjo. Sinjorino Fransson ŝatas babili kun Lotta, sed panjo estis dirinta al ŝi, ke ŝi ne devas respondi, kiam Lotta diras "ci" al ŝi.

Tiutage, kiam ni faris la neĝoĉjon, tiam Lotta diris al sinjorino Fransson, kiam ni estis endome kaj matenmanĝis:

― Hej ci, vidu, kiom miaj gantoj estas malsekaj!

Tiam sinjorino Fransson ne respondis, kaj Lotta diris:

― Ĉu ci vidis nian neĝoĉjon?

вернуться

4

 Julottan — en Svedio — diservo, okazanta frue en Kristnaska mateno.