Выбрать главу

929. Estas personoj, kiuj, vidante sin sen iaj rimedoj, eĉ tiam, kiam abundeco regas ĉirkaŭ ili, havas nur morton kiel perspektivon; kian decidon ili prenu? Ĉu ili lasu sin morti de malsato?

«Oni neniam havu la ideon lasi sin morti de malsato; oni ĉiam trovus rimedon por sin nutri, se fiero ne sin metus mezen inter bezono kaj laboro. Oni ofte diras: Nenia ofico estas nedigna; ne la pozicio malhonoras; sed oni tion diras por aliaj, ne por si mem».

930. Estas evidente, ke, sen la sociaj interkonsentoj, al kiu oni volonte sin submetas, oni ĉiam trovus ian-ajn laboron, kiu helpus vivi, kvankam oni devus malaltiĝi de sia pozicio: sed, inter personoj, ne havantaj aŭ sciantaj flanken meti antaŭjuĝojn, ĉu kelkaj ne estas nekapablaj perlabori mem sian vivon pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj, nedependantaj de ilia volo?

«En socio organizita laŭ la leĝo de la Kristo, neniu devas perei de malsato».

Ce saĝa kaj antaŭvidema socia organizado, ne povas manki porvivaĵoj al la homo, krom pro lia propra kulpo; sed liaj kulpoj rezultas mem de la medio, kie li troviĝas. Kiam li praktikos la leĝon de Dio, la homo havos socian ordon fonditan sur justeco kaj solidareco, kaj ankaŭ li mem estos pli bona. (793)

931. Kial, en la socio, la suferantaj klasoj estas pli multenombraj ol la feliĉaj klasoj?

«Neniu el la sociaj klasoj estas tute feliĉa, kaj tio, kion vi kredas feliĉo, ofte kaŝas korŝirajn ĉagrenojn: suferado estas ĉie. Tamen, por respondi vian penson, mi diras, ke la klasoj, kiujn vi nomas suferantaj, estas pli multenombraj pro tio, ĉar la Tero estas loko por kulpelpago. Kiam la homo estos farinta el ĝi la restadejon de bono kaj de la bonaj Spiritoj, li jam ne estos malfeliĉa en tiu loĝejo, kaj ĝi estos por li la surtera paradizo».

932. Kial, en la mondo,la influo de la malbonaj tiel ofte venkas tiun de la bonaj?

«Pro la malforteco de la bonaj; la malbonaj estas intrigemaj kaj riskemaj, kaj la bonaj estas timemaj; kiam ĉi-tiuj volos, ili konsistigos la plej fortan parton».

933. Se la homo estas ofte la kaŭzinto de siaj materiaj suferoj, ĉu li kauzas ankaŭ siajn moralajn dolorojn?

«Multe pli, ĉar la materiaj suferoj iafoje ne dependas de la volo; sed la ofendita fiero, la fiaskinta ambicio, la angoro de avareco, envio, ĵaluzo, unuvorte ĉiaj pasioj, estas turmentegoj por la animo».

«Envio kaj ĵaluzo! Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne konas tiujn mordantajn vermojn! Kun envio kaj ĵaluzo ne povas ekzisti trankvileco, nenia ripozo estas ebla al la homo: la objektoj de lia avideco, de lia malamo, de lia spitiĝo ekstaras antaŭ li kvazaŭ fantomoj, kiuj allasas al li neniam ripozon kaj lin persekutas eĉ dum lia dormo. Enviulo kaj ĵaluzulo troviĝas en stato de konstanta febro. Ĉu tiu estas dezirinda situacio, kaj ĉu vi ne komprenas, ke la homo, kun siaj pasioj, kreas al si memvolajn turmentojn, kaj ke la Tero fariĝas por li vera infero?»

Pluraj esprimoj pentras energie la efikojn de iuj pasioj; oni diras: ŝvelinta de fiero, morti de envio, forvelki de ĵaluzoj aŭ de spitiĝo, perdi pro ĉi-tiuj la apetiton k t. p.; ĉi-tiuj figuroj formas tre veran bildon. Iafoje envio havas ja nenian difinitan objekton. Ekzistas personoj nature enviemaj pri ĉio, kio altiĝas, pri ĉio, kio elstaras el la vulgara vico, kvankam ili havas pri tio nenian rektan intereson, sed nur pro tio, ke ili ne povas ĝin atingi; ĉio, kio staras super ilia horizonto, ilin kvazaŭ blindigas, kaj, se ili estus plimulto en la socio, ili volus ĉion malaltigi ĝis ilia nivelo. Ĝi estas envio ligita kun senvaloreco.

La homo estas ofte malfeliĉa nur pro la graveco, kiun li alligas al la ĉimondaj aferoj; kaŭzas lian malfeliĉon nenio alia, ol fiaskintaj vantemo, ambicio kaj avideco. Sed, se li lokas sin super la malvastan rondon de la materia vivo, se li direktas siajn pensojn al la senlimo, kiu estas lia destino, la sortovicoj de la homaro ŝajnas al li tiel bagatelaj kaj infanecaj, kiel la ĉagrenoj de knabeto, ploranta pro la perdo de ludilo, kiun li faris sia superega feliĉo.

Kiu vidas feliĉon nur en la kontentigo de sia fiero kaj de siaj bestaj apetitoj, tiu estas malfeliĉa, kiam li ne povas tion fari; kontraŭe, homo, kiu nenion petas superfluan, estas feliĉa kun tio, kion aliaj rigardas kiel malfeliĉegojn.

Ni parolas pri la civilizita homo, ĉar sovaĝulo, havanta malpli da bezonoj, ne havas samajn motivojn por avideco kaj aflikto; ties maniero vidi la aferojn estas tute malsama. En civilizita stato, la homo pripensas kaj ekzamenas sian malfeliĉon; tial, ĝi lin pli forte impresas; sed li povas ankaŭ rezoni kaj ekzameni la rimedojn por sia konsoliĝo. Tiun konsoliĝon li ĉerpas el la kristana sento, kiu gardas ĉe li esperon de pli bona estonteco, kaj el Spiritismo, kiu alportas al li la certecon pri tiu estonta tempo.

Perdo de amataj personoj

934. Ĉu la perdo de personoj, kiuj estas karaj al ni, ne estas unu el tiuj, kaŭzantaj al ni ĉagrenon des pli pravigeblan, ĉar ĝi estas nekompensebla kaj nedependanta de nia volo?

«Tiu kaŭzo de ĉagreno trafas ne nur riĉulon, sed ankaŭ malriĉulon: ĝi estas provo aŭ kulpelaĉeto, kaj komuna leĝo; sed vi trovas konsolon en tio, ke vi povas komunikiĝi kun viaj amikoj per la vojoj de vi konataj, ĝis estos donitaj al vi aliaj pli senperaj kaj pli percepteblaj por viaj sentumoj».

935. Kion pensi pri la opinio de homoj, kiuj opinias profanado la transtombajn komunikiĝojn?

«Nenia profanado povas ekzisti, kiam ekzistas pia seriozeco kaj kiam elvoko estas farata kun respekto kaj por utila celo; tion pruvas la fakto, ke la amikaj Spiritoj alvenas plezure; ili ĝojas, ke vi ilin memoras kaj ke ili parolas al vi; profanado ekzistus, se la elvoko estus frivole farata».

La eblo komunikiĝi kun la Spiritoj estas dolĉega konsolo, ĉar ĝi havigas al ni rimedon, por interparoli kun parencoj kaj amikoj, lasintaj la Teron pli frue ol ni. Per elvoko ni ilin alproksimigas al ni, ili estas ĉe nia flanko, nin aŭdas kaj respondas; jam do ne estas, se tiel diri, muro inter ili kaj ni.

Ili helpas nin per siaj konsiloj, atestas al ni sian amon kaj la ĝojon, kiun ili sentas pro nia memoro pri ili. Estas por ni plezuro scii, ke ili estas feliĉaj, ekkoni de ili mem la detalojn de ilia nova ekzistado, kaj ekhavi la certecon, ke ni iutage estos kun ili.[40]

936. Kiel la senkonsolaj doloroj de l' postvivantoj tuŝas la Spiritojn, kiujn oni priploras?

«La Spiriton tuŝas la memoro kaj resopiro de tiuj, kiujn li amis, sed senĉesa, malprudenta doloro lin penige impresas, ĉar li vidas en tiu troa doloro nefidon je l' estonteco kaj je Dio, kaj do baron kontraŭ la progreso kaj eble kontraŭ la kuniĝo».

Ĉar la Spirito estas pli feliĉa en la spaco ol sur la Tero, bedaŭri, ke li forlasis ĉi-tiun vivon, estas kiel bedaŭri lian feliĉon. Du amikoj estas enŝlositaj en sama karcero; ambaŭ estas iam reĝuontaj liberecon, sed unu ĝin ricevas la unua. Ĉu estus laŭkaritate, se tiu, kiu ankoraŭ restas, ĉagreniĝus pro tio, ke lia amiko estas liberigita pli frue ol li? Ĉu en li ne estus pli bone egoismo ol amikeco, ke li volas, ke la amiko dividu plue kun li malliberecon kaj suferojn? Io sama okazas al du homoj, sin reciproke amantaj sur la Tero; kiu la unua foriras, tiu estas jam liberigita; ni devas lin gratuli kaj pacience atendadi, ĝis ankaŭ nia horo sonos.

Ni faros pri ĉi-tiu temo alian komparon. Vi havas amikon, kiu, ĉe via flanko, troviĝas en tre peniga situacio; lia sano kaj interesoj postulas, ke li foriru en alian landon, kie estos al li pli bone, laŭ ĉiuj vidpunktoj. Li ĉesos dum kelka tempo esti ĉe vi, sed li estos en konstanta korespondado kun vi; la disiĝo estos nur materia. Ĉu vi bedaŭros lian foriron, se ĝi celas lian propran utilon?

вернуться

40

Voki difinitajn Spiritojn ne plu estas uzate, kiel en la tempo de Kardec. Nun oni preferas atendi spontaneajn komunikaĵojn de la Spiritoj, kiuj venas ĉu memvole, ĉu kondukataj de siaj gvidantoj. — La Trad.