Выбрать главу

La edzo vekiĝis jam ĉe la unua helo de la taglumo. Lia bopatro ankoraŭ vivis. Li skuis sian edzinon, maltrankvila pro tiu rezisto de la maljunulo.

— Diru do, Femio, li ne volas finiĝi. Kion ni faru, laŭ vi?

Li sciis ke ŝi estas bonkonsila. Ŝi respondis:

— Li certe ne trapasos la tagon; absolute ne. Ni ne bezonas timi. Kompreneble la komunumestro ne kontraŭstaros al la enterigo, kiu tamen okazos morgaŭ, ĝuste kiel oni aranĝis por mastro Renard, la patro, kiu forpasis precize ĉe la tempo de la semado.

La evidento de ŝia rezonado konvinkis lin kaj li ekiris al la kampoj.

Lia edzino bakis la pomkukojn kaj plenumis ĉiajn bienulajn laborojn.

Tagmeze la maljunulo ankoraŭ ne estis mortinta. La taglaboristoj dungitaj por la replantado de l' kolzo venis are por rigardi la maljunulon, kiu ŝajnis malfruigi sian finon. Ĉiu diris sian opinion kaj reiris al la teroj.

Je la sesa horo, kiam oni revenis, la patro ankoraŭ spiris. La bofilo finfine ektimegis.

— Kion vi farus ĉihore, Femio?

Ankaŭ ŝi ne plu sciis kiel aranĝi la aferon. Oni iris al la komunumestro. Li promesis ke li «fermos la okulojn» kaj permesos por la morgaŭa tago la enterigon. La ĉefo de l' Higienservo, kiun oni vizitis, ankaŭ promesis antaŭdati la primortan ateston por helpi mastron Chicot. La viro kaj la virino revenis trankvilaj.

Ili enlitiĝis kaj ekdormis kiel la antaŭan vesperon, miksante siajn sonorajn spirojn kun la spiro pli malforta de la maljunulo.

Kiam ili vekiĝis, li ne estis mortinta.

Tiam ili teruriĝis. Ili restis starantaj ĉe la kapkuseno de la patro, lin rigardante kun malfido, kvazaŭ li volus fari al ili malbonan ŝercon, trompi ilin por plezuro ilin ĉagreni, kaj ili estis al li koleraj, precipe pro tio ke li kaŭzis al ili tempoperdon.

La bofilo demandis:

— Kion ni faru?

Ŝi tute ne sciis; ŝi respondis:

— Kia terura malagrablaĵo!

Oni nun jam ne povis averti la invititojn, kiuj estis tuj alvenontaj. Oni decidis ke oni atendos ilin kaj klarigos al ili la aferon.

La unuaj aperis ĉirkaŭ dek minutoj antaŭ la sepa. La virinoj nigre vestitaj, kun la kapo kovrita de granda vualo, venis kun malgaja mieno. La viroj ĝenataj en siaj drapvestoj antaŭeniĝis pli libere, duope, amike parolante pri siaj aferoj.

Mastro Chicot kaj lia edzino, freneze konsternitaj, akceptis ilin kun malĝojaj vortoj; kaj ambaŭ subite kaj samtempe komencis plori dum ili proksimiĝis al la unua grupo. Ili klarigis la aventuron, rakontis sian embarason, prezentis seĝojn, moviĝis, senkulpigis sin, volis pruvi ke ĉiu ajn estus aginta same kiel ili kaj parolis senfine. Ili subite fariĝis tiel babilemaj, ke ili lasis al neniu la eblon respondi.

Ili iris de unu al la alia.

— Ni ne povis supozi tion; estas vere nekredeble ke li povas tiel daŭradi!

La invititoj, konsternitaj, iom ĉagrenitaj kiel homoj, kiuj ne povas ĉeesti atenditan ceremonion, ne sciis kion fari, restis sidantaj aŭ starantaj. Kelkaj volis foriri. Mastro Chicot retenis ilin.

— Ni tamen rompu krustaĵon[1]. Ni faris pomkukojn; ni tamen profitu la okazon.

Je tiu ideo la vizaĝoj ekradiis. Oni ekparolis per mallaŭta voĉo. La korto pleniĝis iom post iom kaj la unuaj vizitantoj diris la novaĵon al la lastaj alvenintoj. Oni murmuris; la ideo pri la pomkukoj gajigis ĉiujn.

La virinoj eniris por rigardi la mortanton. Ili faris la krucosignon apud la lito, balbutis preĝon kaj revenis eksteren. La viroj, malpli avidaj je tiu spektaklo, ĵetis nur unu supraĵan rigardon tra la fenestro, kiun oni estis malferminta.

Sinjorino Chicot klarigis pri la agonio:

— Fariĝis nun du tagoj, de kiam li tiel statas nek pli esperiga nek malpli. Ĉu li ne similas pumpilon, kies akvo tute elĉerpiĝis?

Post kiam ĉiuj vidis la agonianton, oni pensis pri la posttagmeza manĝeto. Sed ĉar ili estis tro multaj por sidi en la kuirejo, oni metis la tablon eksteren antaŭ la pordo. La kvar dekduoj da pomkukoj orkoloraj, apetitigaj, servataj sur grandaj pladoj, altiris la rigardojn. Ĉiu etendis la brakon por preni unu, timante ke la kvanto ne sufiĉas. Sed restis kvar.

Mastro Chicot kun plena buŝo prononcis:

— Se li nin vidus, la patro, kiel funebre li malĝojus. Li tiel ŝatis ilin en sia vivo!

Dika gajema kamparano deklaris:

— De nun li ne plu manĝos ilin. Ĉiu en sia vico.

Tiu parolo, anstataŭ malĝojigi la invititojn, ŝajnis ilin meti en bonan humoron. Nun estis ilia vico; al ili nun la ĝuo manĝi la bulojn!

Sinjorino Chicot, malĝojigita pro la elspezo, iris senĉese al la kelo por preni cidron. La kruĉegoj sekvis unu la alian kaj malpleniĝis tuj post ĉiu reveno. Nun oni ridis, oni parolis laŭte, oni komencis krii kiel oni kutimas ĉe la manĝoj.

Subite maljuna kamparanino restinta ĉe la mortanto, retenita de avida timo pri tiu afero, kiu estis baldaŭ al ŝi mem okazonta, aperis ĉe la fenestro kaj kriis kun akra voĉo:

— Li forpasis! Li forpasis!

Ĉiu eksilentis. La virinoj leviĝis rapide por iri kaj vidi.

Efektive li estis mortinta. Lia stertoro estis finita. La viroj rigardis unu la alian, mallevis la okulojn kun sento de embaraso. Oni ankoraŭ ne finmaĉis la bulojn! Li vere malbone elektas sian momenton, la sentaŭgulo! La Chicot-anoj nun ne ploris plu. Estis finite. Ili nun estis trankvilaj. Ili ripetis:

— Ni ja sciis ke tio ne povos daŭri. Se li nur estus decidiĝinta la pasintan nokton, ni nun ne havus tiom da ĝeno.

Kiel ajn, estis finite. Oni lin enterigos lundon, simple tiel, kaj ree manĝos pomkukojn pro la okazo.

La invititoj foriris parolante pri la afero, tamen kontentaj ke ili tion vidis, kaj ankaŭ pro tio ke ili rompis krustaĵon.

Kaj kiam la viro kaj lia edzino retroviĝis tute solaj, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ŝi diris kun trajtoj kuntiritaj de la angoro:

— Iel ajn estos necese denove baki kvardek ok bulojn! Se li nur estus decidiĝinta pasintnokte!

Kaj la edzo, kvankam pli rezignema, respondis:

— Tio ne povus okazi ĉiutage.

вернуться

1

Rompi krustaĵon: «casser une croûte», signifas tutsimple manĝi.