Выбрать главу

La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika

Ĉapitroj 1–7

El la angla tradukis William Auld

Antaŭparolo

Bill (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj en libroj) Auld, kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.

Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

Hodiaŭ, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo. Ni esperas, ke – danke al Bill Auld – vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.

Agrablan vojaĝon!

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Kaliningrado

La 7an de februaro 2012

Ĉapitro 1

La pikvikanoj

La unua lumradio iluminanta la malhelon kaj blindige briliganta tiun obskuron, en kiu la pli frua historio de la senmorta Pikviko ŝajnas volvita, deriviĝas de tralego de la sekvonta enskribo en la Protokolo de la Klubo Pikvika, kiun la redaktoro de ĉi tiuj paperoj kun plej granda plezuro elmetas antaŭ la legantaron, kiel pruvon pri la zorga atento, senlaca diligento, kaj fajna elektemo, laŭ kiuj estis plenumita lia serĉado inter la multspecaj dokumentoj konfiditaj al li.

“La 12an de majo 1827. Sinjoro Jozefo Smigerso, E.V.P.M.K.P.[1], prezidis. La jenaj rezolucioj estis unuanime akceptitaj:

“Ke tiu ĉi Asocio aŭdis kun sentoj de sendevia kontento kaj senrezerva aprobo legadon de papero komunikita de sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P.[2], sub la titolo ‘Rezonado pri la Fonto de la Hampstedaj Lagetoj, kun kelka observado rilate al la Teorio pri Gasterosteoj’; kaj ke tiu ĉi Asocio jene esprimas plej varman dankon al la dirita sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., pro tio.

“Ke kvankam tiu ĉi Asocio profunde konscias pri la avantaĝoj nepre aldoniĝantaj al la progreso de la scienco pro la verko ĵus aludita — ne malpli ol pro la senlacaj esploroj far sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., en Hornseo, Altpordego, Brikstono kaj Kambervelo — ĝi ne povas ne sperti viglan senton pri la nekalkuleblaj gajnoj, kiuj neeviteble rezultiĝus, se la rezonadon de tiu klera viro estus portitaj al kampo pli vasta, pro plilarĝigo de liaj vojaĝoj kaj sekva pligrandigo de lia sfero de observado, por la novaj konoj kaj diskonigado de kleraĵoj.

“Ke, pro la ĵus menciita kaŭzo, tiu ĉi Asocio serioze konsideris proponon, lanĉitan de la menciita sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., kaj de tri aliaj pikvikanoj sube nomitaj, ke estu formita nova filio de Unuiĝintaj Pikvikanoj, sub la titolo la Koresponda Societo de la Klubo Pikvika.

“Ke la dirita propono ricevis la konsenton kaj aprobon de tiu ĉi Asocio.

“Ke la Koresponda Societo de la Klubo Pikvika tial estas formita, kaj ke sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., sinjoro Tresio Tupmano, M.K.P., sinjoro Aŭgusto Snodgraso, M.K.P., kaj sinjoro Natanielo Vinklo, M.K.P., estas per tio ĉi nomumitaj kaj difinitaj kiel membroj de tiu sama; kaj ke ili estu petitaj sendi de tempo al tempo aŭtentajn priskribojn pri siaj vojaĝoj kaj esploroj, pri sia observado de karakteroj kaj moroj, kaj pri la tuto de siaj aventuroj, kune kun ĉiuj rakontoj kaj paperoj leviĝontaj pro la lokaj pejzaĝoj aŭ renkontiĝoj, al la Klubo Pikvika, lokita en Londono.

“Ke tiu ĉi Asocio kore agnoskas la principon, ke ĉiu membro de la Koresponda Societo respondecu pri la propraj vojaĝelspezoj, kaj ke ĝi konstatas neniun ajn obstaklon al tio, ke la membroj de la menciita societo daŭrigu siajn esplorojn tiel longe kiel plaĉos al ili laŭ la samaj kondiĉoj.

“Ke la membroj de la menciita Koresponda Societo estu, kaj estas, informitaj, ke ilia propono pagi la afrankon de siaj leteroj kaj la transporton de siaj pakaĵoj, estas pripensita de tiu ĉi Asocio, kaj ke tiu ĉi Asocio taksas tian proponon inda je la grandiozaj mensoj, el kiuj ĝi devenis, kaj ke per tio ĉi ĝi signas sian perfektan konsenton pri tio”.

Hazarda observanto, aldonas la sekretario al kies notoj ni ŝuldas la sekvontan priskribon, hazarda observanto eble rimarkus nenion eksterordinaran pri la kalva kapo kaj rondaj okulvitroj, kiuj atente direktiĝis al lia (de la sekretario) vizaĝo dum la legado de la supraj rezolucioj; sed al tiuj, kiuj sciis, ke la giganta cerbo de Pikviko funkcias malantaŭ tiu frunto, kaj ke la ridetaj okuloj de Pikviko ekbrilas malantaŭ tiuj okulvitroj, la spektaklo vere estis interesa. Tie sidis la homo, kiu spuris ĝis la fonto mem la gravajn lagetojn de Hampstedo kaj perturbis la sciencan mondon per sia Teorio pri Gasterosteoj, tiel trankvile kaj senemocie kiel la profunda akvo de la unua dum frosta tago, aŭ kiel unuopa specimeno de la alia plej funde de fajenca bokalo. Kaj kiom pli interesa estiĝis la spektaklo, kiam plene vigliĝante kaj verviĝante pro simultana voko por “Pikviko” eksplodinta el liaj adeptoj, tiu glora homo malrapide surgrimpis la brakseĝon, sur kiu li antaŭe sidis, kaj alparolis tiun klubon, kiun li mem fondis. Kian studaĵon por pentrartisto prezentis tiu ekscita vidaĵo! La elokventa Pikviko, kun unu mano gracie kaŝita sub la basko, kaj la alia gestanta en la aero, por helpi lian ardan deklamadon; lia altigita pozicio rivelis tiujn striktan pantalonon kaj gamaŝojn, kiuj, se ili vestus aliulon, povus resti nerimarkitaj, sed kiuj, kiam Pikviko vestis ilin — se ni rajtas tiel esprimi — inspiris sendevigan imponiĝon kaj respekton, ĉirkaŭita de la homoj, kiuj sin proponis por partopreni la glorojn de liaj eltrovoj. Dekstre sidis sinjoro Tresio Tupmano — la tro impresebla Tupmano, kiu al la saĝo kaj sperto de la aĝo pli matura aldonis la entuziasmon kaj ardon de knabo, pro la plej interesa kaj pardoninda el ĉiuj homaj malfortaĵoj — la amo. Tempo kaj nutrado plilarĝigis tiun figuron iam romantikan; la nigra silka veŝto iĝis ĉiam pli vasta; colon post colo la ora horloĝa ĉeneto sub ĝi malaperis el la vidkampo de Tupmano; kaj iom post iom la ampleksa mentono invadis la terenon de la blanka kravato: sed la animo de Tupmano spertis neniun ŝanĝiĝon — admiro al la bela sekso daŭre estis lia reganta pasio. Maldekstre de sia glora ĉefo sidis la poeziema Snodgraso, kaj post li la sportema Vinklo, la unua poetece volvita en la mistera blua frako kun hundhaŭta kolumo, kaj la dua aldonanta katizon al nova verda ĉasredingoto, plejda koltuko, kaj strikta lanpantalono.

La oratoraĵo de sinjoro Pikviko ĉiuokaze, kune kun la debato pri ĝi, estas enskribita en la Protokolo de la Klubo. Ambaŭ forte similas la diskutojn de aliaj famaj asocioj, kaj tial ke estas ĉiam interese spuri similecojn inter la proceduroj de grandiozuloj, ni transskribas la raporton al tiuj ĉi paĝoj.

“Sinjoro Pikviko komentis (diris la sekretario), ke famo estas tre kara al la koroj de ĉiuj homoj. Poezia famo estis kara al la koro de lia amiko Snodgraso, famo pri sukcesoj estis egale kara al lia amiko Tupmano, kaj la deziro meriti famon en la sportoj kampaj, aeraj kaj akvaj estis ĉefaĵo en la brusto de lia amiko Vinklo. Li (sinjoro Pikviko) ne volis malagnoski, ke li estas influita de homaj pasioj, kaj homaj sentoj (huraoj) — eble de homaj malfortoj — (laŭtaj krioj ‘Ne!’), sed tion ĉi li volis diri, ke se iam fajro de propra graveco ekbrulis en lia sino, la deziro prefere profiti al la homa raso efike estingis ĝin. La laŭdo de l’ homaro estis lia balancilo[3], filantropio estis lia asekura oficejo (frenezaj huraoj). Li spertis iom da fiero, kiam li prezentis al la mondo sian Gasterostean Teorion; ĝi eble estas fama, aŭ eble ne. (Krioj ‘Ĝi famas’ kaj multaj huraoj.) Li akceptis la aserton de tiu honorinda pikvikano, kies voĉon li ĵus aŭdis — ĝi famis, sed se la famo pri tiu traktato etendiĝus ĝis la plej foraj limoj de la konata mondo, la fiero laŭ kiu li meditus pri la aŭtoreco de tiu verko estus bagatela kompare kun la fiero, laŭ kiu li ĉirkaŭrigardus dum tiu ĉi, la plej fiera momento de lia ekzistado (huraoj). Sed li estas individuo humila (‘Ne, ne!’). Tamen li ne povis ne senti, ke ili elektis lin por servado ege honorinda kaj iom danĝera. Vojaĝado estis en stato maltrankvila, kaj la mensoj de la koĉeroj estis perturbitaj. Ili ĉirkaŭrigardu kaj meditu pri la eventoj, kiuj okazadas en la ĉirkaŭaĵo. Diliĝencoj renversiĝas ĉiudirekte, ĉevaloj forkuras, boatoj dronas, kaj kaldronegoj eksplodas. (Huraoj… Voĉo: ‘Ne!’) Ne! (Huraoj.) Tiu honorinda pikvikano, kiu kriis ‘Ne’ tiel laŭte, prezentu sin kaj malagnosku, se li povas. (Huraoj.) Kiu kriis ‘Ne’? (Entuziasmaj huraoj.) Ĉu temis pri iu vanta kaj seniluziigita viro — li ne dirus merceristo (laŭtaj huraoj) — kiu, ĵaluza pro la laŭdoj kiuj estis — eble senmerite — aljuĝitaj al liaj (de sinjoro Pikviko) esploroj, kaj suferanta je la malaprobo amasigita sur la proprajn feblajn klopodojn rivali, nun utiligis tiun fian kaj kalumnian manieron de…

вернуться

1

Eterna VicPrezidanto, Membro de Klubo Pikvika.

вернуться

2

Ĝenerala Prezidanto, Membro de Klubo Pikvika.

вернуться

3

lia balancilo — La angla vorto swing en la originala frazo (The praise of mankind was his swing…) tiutempe asociiĝis kun incendio, ĉar per la nomo “Kapitano Swing” estis subskribataj leteroj minacantaj aranĝi incendion al riĉaj bienmastroj. Cetere, temas pri misdatigo, ĉar la minacaj leteroj de Swing estis dissendataj en la 1830aj jaroj, dum la koncerna fragmento priskribas eventojn de printempo 1827.