Выбрать главу

“Jen la veturpago”, diris sinjoro Pikviko, etendante la ŝilingon al la fiakristo.

Kiom surpriziĝis la klerulo, kiam tiu nekomprenebla persono ĵetis la monon sur la pavimojn kaj petis per metaforaj esprimoj la plezuron interbatiĝi kun li (sinjoro Pikviko) por la monsumo!

“Vi estas freneza”, diris sinjoro Snodgraso.

“Aŭ ebria”, diris sinjoro Vinklo.

“Aŭ ambaŭ kune”, diris sinjoro Tupmano.

“Ek al!” diris la fiakristo, daŭre pugnogestante kvazaŭ risorta meĥanismo. “Ek al! La tuta kvaropo”.

“Jen spritaĵo!” kriis sesopo da fiakristoj. “Eklaboru Sam”, — kaj ili tre gaje amasiĝis ĉirkaŭ la partio.

“Kial la kverelo, Sam?” demandis iu sinjoro kun nigraj kalikotaj manikoj.

“Kverelo, ĉu?” respondis la fiakristo, “por kio li volis mian numeron?”

“Mi ne volis vian numeron”, diris la mirigita sinjoro Pikviko.

“Kial do vi notis ĝin?” demandis la fiakristo.

“Mi ne ĝin notis”, diris sinjoro Pikviko indigne.

“Ĉu iu volus kredi”, daŭrigis la fiakristo, apelacie al la homamaso, “ĉu iu volus kredi, ke informisto[6] veturus en ies fiakro, ne nur notante ties numeron, sed krome ĉiun vorton, kiun li elparolas”. (Lumo ekflagris al sinjoro Pikviko — temis pri la notkajero.)

“Ĉu vere tamen?” demandis alia fiakristo.

“Jes, tion li faris”, respondis la unua, — “kaj instiginte min ataki lin, alvokis tri atestantojn por pruvi la atakon. Sed mi regalos lin, eĉ se mi pro tio enkarceriĝos por ses monatoj. Ek al!”

La fiakristo ĵetis sian ĉapelon sur la teron, kun malprudenta senzorgo pri sia privata propraĵo, kaj forfrapis la okulvitrojn de sinjoro Pikviko, kaj sekvis tiun atakon per bato al la nazo de sinjoro Pikviko, kaj alia al la brusto de sinjoro Pikviko, kaj la tria al la okulo de sinjoro Snodgraso, kaj la kvara por iom variigi la aferon, al la veŝto de sinjoro Tupmano, kaj poste saltis sur la vojon, kaj poste reen sur la trotuaron, kaj fine frape eligis la tutan provizon da spiro el la korpo de sinjoro Vinklo; kaj ĉio ĉi dum seso da sekundoj.

“Kie estas policisto?” diris sinjoro Snodgraso.

“Akvumu ilin sub la pumpilo”, proponis vendisto de varmaj pasteĉoj.

“Vi suferos pro tio ĉi”, anhelis sinjoro Pikviko.

“Informistoj!” kriis la homamaso.

“Ek al”, kriis la fiakristo, kiu senĉese pugnogestis la tutan tempon.

Ĝis nun la homamaso estis pasive spektanta la scenon, sed kiam disvastiĝis la sciigo, ke la pikvikanoj estas informistoj, ili komencis varbi sufiĉe vigle por la taŭgeco de realigo de la propono de la vendisto de varmaj pasteĉoj; kaj ne antaŭvideblas, kiajn agojn persone agresemajn ili eble kulpus, se ne ĉesigus la interbatiĝon neatendita enmiksiĝo de nova veninto.

“Kio estas la amuzaĵo?” diris iom alta maldika junulo en verda surtuto, kiu subite alvenis el la diliĝenca korto.

“Informistoj!” kriis denove la homamaso.

“Ni ne estas”, muĝis sinjoro Pikviko, laŭ tono, kiu alportis konvinkon al la senpartia aŭskultanto.

“Ĉu vere ne – ĉu vere?” diris la junulo, demande al sinjoro Pikviko, kaj trapasante la homamason per la senmanka metodo de kubutado al la vizaĝoj de ties individuaj membroj.

Tiu klerulo per kelkaj hastaj vortoj klarigis la realan aferstaton.

“Venu do”, diris la verdsurtutulo, trenante post si sinjoron Pikviko per plena forto kaj parolante la tutan vojon. “Jen, numero 924, akceptu vian veturpagon, kaj foriru – respektinda sinjoro – konas lin bone – for la sensencaĵojn – ĉi tien, sinjoro – kie estas viaj amikoj? – tuta eraro, mi konstatas – ne ĝenu vin – akcidentoj nepre okazas – eĉ en plej regulaj familioj – neniam rezignu – mankas favoro – haltigu lin – ŝtopu tion en lian pipon – ŝatas la guston – damnindaj friponoj”.

Kaj kun longa sinsekvo de simile senkoheraj frazoj, eldiritaj laŭ eksterordinara vortŝutado, la nekonato kondukis en la atendejon por vojaĝontoj, kien dense lin sekvis sinjoro Pikviko kaj ties disĉiploj.

“Ĉi tien, kelnero!” kriis la nekonato, ege forte tintante per sonorilo, “glasojn al ĉiuj – brando kun akvo, varmega kaj forta, kaj dolĉa, kaj abunda – okulo ĉu damaĝita, sinjoro? Kelnero! Krudan bifstekon por la okulo de la sinjoro – nenio pli bona ol kruda bifsteko al kontuzo, sinjoro – malvarma lanternofosto tre bona, sed lanternofosto maloportuna – damne strangaspektas stari duonhoron sur la senŝirma strato kun la okulo al la lanternofosto – he – tre bone – ha, ha!”

La nekonato, ne ĉesinte por enspiri, glutis seninterrompe plenan duonpajnton da fumanta brando kun akvo, kaj ĵetis sin sur seĝon tiel senĝene, kvazaŭ okazus nenio nekutima.

Dum liaj tri kunuloj vigle okupiĝis proponante siajn dankojn al la nova konato, sinjoro Pikviko estis libera ekzameni ties kostumon kaj aspekton.

Li estis mezalta, sed la maldikeco de la korpo kaj la longeco de la kruroj aspektigis lin multe pli alta. La verda surtuto estintis moda formala vestaĵo en la epoko de frakoj, sed tiutempe ĝi evidente ornamis viron multe malpli altan ol la fremdulo, ĉar la makulitaj kaj velkintaj manikoj apenaŭ atingis la manradikojn. Ĝi estis butonumita dense ĝis la kolo, je forta risko fendi la dorson; kaj malnova skarpo, sen eĉ spuro de ĉemiza kolumo, ornamis lian kolon. Lia magra nigra pantalono vidigis ie-tie tiujn briletantajn makulojn, kiuj atestas pri longa servado, kaj estis rimenitaj tre strikte super paro da flikitaj kaj riparitaj ŝuoj, kvazaŭ por kaŝi la malpurajn blankajn ŝtrumpetojn, kiuj klare videblis malgraŭ tio. Liaj longaj nigraj haroj eskapis neglekt-onde el sub ambaŭ flankoj de lia malnova pinĉverta ĉapelo; kaj ekaperoj de liaj nudaj manradikoj estis observeblaj inter la supraĵo de liaj gantoj kaj la manumoj de liaj surtutaj manikoj. Lia vizaĝo estis malgrasa kaj marasma, sed nepriskribebla mieno de gaja impertinento kaj perfekta sinrego traondis lian tutan personecon.

Tia estis la individuo, al kiu sinjoro Pikviko rigardis tra siaj okulvitroj (kiujn li feliĉe reakiris), kaj al kiu li, kiam liaj amikoj jam elĉerpis sin, komencis redoni per zorge elektitaj esprimoj siajn plej varmajn dankojn pro la lastatempa helpo.

“Negrave”, diris la fremdulo, tranĉante tre abrupte la alparolon, “diris sufiĉe – jam ne plu, lertulo tiu fiakristo – bone uzis siajn kvinopojn, sed se mi estus via amiko en la verda surtuto – estu mi damnita – pugnus lian kapon – Dio, jes ja – porka flustro – ankaŭ la pasteĉiston – senblage”.

Tiun koheran parolon interrompis alveno de la fiakristo de la Roĉestera diliĝenco, kiu anoncis, ke “La Komodoro” estis ĝuste ekironta.

“Komodoro!” diris la fremdulo ekstariĝante, “mia diliĝenco – sidloko antaŭmendita – unu ekstere – lasos vin pagi la brandon kun akvo – mankas moneroj krom kvinpunda bileto – miskvalita arĝento – Birminghamaj butonoj[7] – ne taŭgas – ne utilas – he?” kaj li skuis sian kapon tre spertule.

Nu, okazis tiel, ke ankaŭ sinjoro Pikviko kaj liaj tri kunuloj jam decidis, ke Roĉestero estu ilia unua haltejo; kaj sciiginte al sia nove trovita konato, ke ili vojaĝos al tiu sama urbo, ili interkonsentis okupi la suprajn sidlokojn je la malantaŭo de la diliĝenco, kie ili povos ĉiuj sidi kune.

“Supren”, diris la fremdulo, pelante sinjoron Pikviko sur la tegmenton per tiom da trorapideco, kiom lezis la dignon de la sinteno de tiu sinjoro tre signife.

“Ĉu valizoj, sinjoro?” demandis la veturigisto.

“Ĉu mi? – Brunpapera pakaĵo jenas, nur tio – cetera propraĵo iris kanale – pakskatoloj, najlitaj – domece grandaj – pezaj, pezaj, damninde pezaj”, respondis la fremdulo, ŝovante en sian poŝon laŭeble multon da brunpapera pakaĵo, kiu montris plej suspektindajn indikojn, ke ĝi enhavis unu ĉemizon kaj poŝtukon.

“Kapojn, kapojn – gardu la kapojn!” kriis la parolema fremdulo, kiam ili eliris sub la malaltan arkaĵon, kiu tiutempe formis la enirejon de la diliĝenca korto. “Terura loko – danĝera tasko – lastatempe – kvin infanoj – patrino – altulino manĝis sandviĉojn – forgesis pri l’ arkaĵo – kraŝ – bat – infanoj ĉirkaŭrigardas – patrina kapo for – sandviĉo en la mano – neniu buŝo por manĝi ĝin – kapo de l’ familio for – ŝoke, ŝoke! Ĉu rigardas Vajthalon[8], sinjoro? – bela loko – fenestreto – for alies kapon tie, ĉu ne, sinjoro? – ankaŭ li ne sufiĉe gardatentis – ĉu ne, sinjoro?”

вернуться

6

Informisto (informer). Familiara nomo por civilulo informanta la policon pri eldiroj kaj konvinkoj de popolanoj.

вернуться

7

Birminghamaj butonoj. Falsaj moneroj, nomitaj laŭ Birminghamo, kiu estis tiutempe centro de monerfalsado.

вернуться

8

Vajthalo (Whitehall). Grava strato centre de la Civito de Londono, ricevinta sian nomon laŭ la palaco Whitehall, el kies fenestro reĝo Karlo la Unua estis kondukita al eŝafodo kaj ekzekutita en 1649. En 1698 la palaco forbrulis, kaj restis nur unu konstruaĵo.