Выбрать главу

(Almetante la pistolon.) Tempo kaj eterneco – alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon de la eterna nokto, – diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas, kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian kredemecon per iaj strangaj fantomoj… Ne, ne! Viro ne devas ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, – nur tiu ĉi mia «mem» restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian «mi». Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo – mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.

Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo, kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo, teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri, kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi. (Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas.) Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos! (Li forĵetas la pistolon.) La turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos ĝis la fino. (Fariĝas ĉiam pli mallume.)

(Hermano venas el post la arboj.)

Hermano. – Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo… tie en la vilaĝo batas la dekdua horo… Bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (Li aliras al la ruina kastelo kaj frapas.) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via manĝo estas pretigita.

Moor, senbrue repaŝante. – Kion tio ĉi signifas?

Voĉo, el la kastelo. – Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano, mia korvo?

Hermano. – Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado kaj manĝu. (Strigoj krias.) Terure trilas viaj dormokamaradoj, maljunulo. Ĉu bongusta?

Voĉo. – Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?

Hermano. – Silentu!… Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu vi nenion aŭdas?

Voĉo. – Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?

Hermano. – La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo – nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas. Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo… Hu, hu, hu!

Voĉo. – Ĉu vi ion vidas?

Hermano. – Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto… Malbenita filo! (Li volas forkuri.)

Moor, elirante kontraŭ lin. – Haltu!

Hermano, kriante. – Ho ve!

Moor. – Haltu, mi diras!

Hermano. – Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!

Moor. – Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!

Hermano. – Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.

Moor, eltirante la spadon. – Kion mi aŭdos?

Hermano. – Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto… sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie… en la ĉielo estas Dio… tie estas via propra patro… mi bedaŭris lin… Mortigu min!

Moor. – Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas ĉion scii.

Voĉo, el la kastelo. – Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano, kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?

Moor. – Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (Li alkuras al la turo.) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?

Hermano. – Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato foriru de ĉi tie! (Baras al li la vojon.)

Moor. – Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (Li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto.)

Maljunulo. – Kompatu mizerulon! Kompatu!

Moor, resaltas kun teruro. – Ĝi estas la voĉo de mia patro!

Maljuna Moor. – Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.

Moor. – Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas, por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco? Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.

Maljuna Moor. – Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per mizera, kompatinda vivo!

Moor. – Kiel? vi ne estis enterigita?

Maljuna Moor. – Mi estis enterigita, – tio estas: malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi – jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas, nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.

Moor. – Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?

Maljuna Moor. – Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.

Moor. – Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!

Maljuna Moor. – Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro, preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan koron..

Moor. – Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.

Maljuna Moor. – Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.

Moor, ekscitite deturnante sin de li. – Tio ĉi estas certa!

Maljuna Moor. – Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia filo Francisko staris antaŭ mi. «Kio!» li ekkriis per terura voĉo, «ĉu vi volas vivi eterne?» Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin malfermis – mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo, mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, – sed la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron. «Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!» ektondris el lia buŝo, «li vivis sufiĉe», – kaj oni puŝis min malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post mi.