Выбрать главу

Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.

Ĉu vi aŭdis pri Kartezio[3]? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris: «Mi pensas, do mi estas». Mi diras malsame: «Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas». Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. «Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?» vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.

«Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando», diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi — eble ne por vi! — bela fakto. Antaŭ la demando «ĉu esti, ĉu ne esti», mi tute ne timas. Mi respondas simple «esti», kaj restas tute trankvila.

«Mi aŭdas, do mi ekzistas», mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.

Same pri mia vidpovo: mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas?

Se mi metas mian forton en tiun laboron — pensi estas labori, ĉu ne? — mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta[4].

Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.

Ĉu vi aŭdis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel «ĉu esti, ĉu ne esti», «ĉu mi pensas, kaj do ekzistas? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?». Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas. Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.

Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!

7. Oni venis el alia mondo

La unua afero estas informi ilin. Jes, mi devos unue informi la aŭtoritatojn. Mi konas min: mi jam nun timas tiun devon, kaj mi timos ĝin multe pli, poste, kiam la tago venos kaj mi devos iri al ili, kaj diri: «Jen kio okazis, jen kio certe okazos».

Ili opinios, ke mi ne diras la veron. Tute certe ili rigardos min malverulo. Ankaŭ kiam mi montros la... la «aĵon»[5], ili ne konsentos pri la vero de miaj diroj. Ili rigardos ĝin kaj ili ne komprenos. Ili diros, ke temas pri io tre stranga kaj nekomprenebla, sed ili ne opinios, ke mi diras la veron. Aŭ ĉu eble tamen...?

Ili eble vokos fakulojn, specialistojn. Mia koro batos! Mi jam povas imagi tion: kiel rapide mia koro batos, kiam mi staros antaŭ ili kaj devos diri, kio okazis, kiel kaj de kiu (diable!) mi ekhavis tiun neimageblan aĵon.

Kion oni povas fari por superi la timon? Kion faras la aliaj, kiam granda forta timo envenas en ilian koron? Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj[6]. Ili deziros tutforte, ke mi malpravu. Ili multe preferus, ke mi malpravu. Ofte la aŭtoritatoj tute ne deziras aŭdi la veron. Ili konsentas kompreni ĝin, nur se la vero estas normala. Kiam la faktoj estas strangaj, kiam okazis io ne normala, io pli malpli supernatura, tiam ili preferas scii nenion.

Ankaŭ mi preferus dormi trankvile kaj vivi trankvilan vivon. Ne mi petis... eee[7]... «tiujn» veni. Ne mi deziris aŭdi iliajn timofarajn parolojn. Ĉu vi opinias, ke mi amas dramojn? Tute ne.

Kaj tamen, kion fari? Mi faros mian devon. Mi iros. Kaj mi devos iri sola. La afero, kompreneble, estas plej sekreta. Se almenaŭ mi povus paroli pri ĝi kun iu! Sed sekreto estas sekreto. Kaj kun... tiuj... tiuj uloj... eee... tiuj estaĵoj, la risko estus tro granda.

La simpla fakto pensi, ke mi staros tie, antaŭ la aŭtoritatoj, jam faras, ke mi timas. Mi grave antaŭtimas tiun tagon. Ili sin demandos, ĉu mia kapo laboras normale. Ili diros, ke miaj ideoj estas absurdaj. Mi respondos, ke ne temas pri ideoj, sed pri faktoj, simplaj faktoj, pri kiuj mi preferus neniam paroli.

Tiam mi diros: «Estaĵoj alimondaj[8] venis al mi. Jen. Ili petis min montri al vi jenan aferon, por ke vi certiĝu, ke mi diras la veron kaj ke ververe ili petis min veni por diri al vi, kion ili volas, ke mi diru». Kaj mi montros la... la aĵon... kaj ili ne scios, kion pensi. Sed ili certe devos diri unu al la alia, ke tiu... tiu aĵo... ne povus esti niamonda (nenio sama povas ekzisti en nia mondo; oni do ĝin faris alimonde; alimonduloj do ekzistas kaj venis al mi).

Ili demandos kaj demandos. Mi respondos, ke mi scias nenion, ke la afero same misteras al mi, kiel al ili, kaj ke mi preferus ne havi la devon ilin informi. Mi respondos plu, ke estis mia devo veni, tiel ke mi venis, malbonvole, eble, sed tamen venis. Se ili ne volas aŭdi tion, kion mi devas diri, estas ilia afero. Ili iru al la diablo, se ili preferas.

Mi venis por fari mian devon. Tio estas la ĝusta faro, ĉu ne? Kio estas pli ĝusta ol tio? Kio estus pli prava ol informi la superulojn? Ankaŭ mi preferus sidi kun la kapo en imago kaj la piedoj sur la tablo, se vi vidas, kion mi volas diri, sed ne gravas mia prefero, ĉu? Gravas multe pli, ke iu informu la aŭtoritatojn pri tiu grava, stranga, drama afero. Kion fari, se tiu «iu» nur povas esti mi? Sincere, mi preferus, ke iu alia iru.

Unu eble konsentos iomete aŭdi min, sed ne la aliaj, ne la plimulto. Nu, estas ilia afero. Ne, mi diras malveron al mi. Ne estas nur ilia afero. Estas ankaŭ mia afero. Estas mia devo. Kiam mi ekpensas pri tio, kio okazos al la tuta mondo, se oni faros nenion, kiel mi ektimas! Mi preferus resti trankvile ĉi tie ol devi informi ilin.

La vero ofte ŝajnas pli absurda ol imagaĵoj. Estas vere, ke la aŭtoritatoj estos en malkomforta pozicio. Sed ne mi decidis, ke ili havos superan, aŭtoritatan pozicion. Ili decidis mem. Ili mem tion deziris.

Jes, karaj granduloj, vi deziris iĝi superaj aŭtoritatoj. Vi deziris la Povon, la povon super ni simpluloj. Nun, vi havas ĝin. Agu do! Vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu, sed tamen ne tro timu. Ĉu tio estas ebla? Mi timas, ke ne. Mi timas, ke oni ne povas fari, ke la mondo ne timu. Sed kion fari? Ĉu fari nenion, ĝis la dramo okazos? Ne. Neeble. Vi certe faros vian devon. Mi estas kore kun vi.

вернуться

3

Kartezio = Descartes.

вернуться

4

En Esperanto, oni diras: estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke ... Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature.

вернуться

5

Aĵo: afero.

вернуться

6

Mi scias pri tiuj aŭtoritatoj: mi scias, kiel agas tiuj aŭtoritatoj; mi scias, kiel ili reagas al okazaĵoj; mi konas tiujn aŭtoritatojn.

вернуться

7

La viro, kiu parolas, ne scias, kiel esprimi la penson; li do diras 'eee'; en aliaj lingvoj oni diras 'hm', 'aaa', 'er', 'euh', 'nu', 'oh' ...

вернуться

8

Alimondaj (= alia-mond-aj)