Выбрать главу

— Sed kiel vi revenigos min en Kansason, sinjorino? — demandis la knabino.

— La arĝentaj ŝuetoj transportos vin trans la montojn kaj arbarojn, — respondis la sorĉistino. - Se vi scius ilian miraklan kvaliton, vi revenus hejmen samtage, kiam via dometo dispremis la malican Gingemon.

— Sed tiam mi ne ricevus mian mirindan cerbon! — ekkriis Timigulo. - Kaj mi ĝis nun timigus la kornikojn sur la kampo.

— Sed mi ne ricevus mian amoplenan koron, — diris Fera Hakisto.- Mi starus en la arbaro kaj rustiĝus ĝis mi disŝutiĝus en polvon!

— Kaj mi ĝis nun estus poltrono, — muĝis Leono, — kaj, certe, ne fariĝus la reĝo de la bestoj!

— Tio estas vero, — respondis Elli, — kaj mi ne bedaŭras, ke mi tiel longe devis loĝi en Magia Lando. Mi estas nur malforta malgranda knabino, karaj amikoj, sed mi amis vin kaj ĉiam penis helpi al vi! Nun, kiam viaj intimaj deziroj estas plenumitaj, mi devas reveni hejmen, kiel estas skribite en la magia libro de Villina.

— Estas dolore kaj malgaje disiĝi kun vi, Elli, — diris Timigulo, Hakisto kaj Leono, — sed ni benas la minuton, kiam la uragano ĵetis vin en Magian landon. Vi instruis nin al la plej valora kaj la plej bona, kio ekzistas en la mondo, — al amikeco!..

Stella ridetis al la knabino. Elli ĉirkaŭprenis la kolon de la granda Kuraĝa Leono kaj karese taŭzis lian densan vilan kolhararon. Ŝi kisis Feran Hakiston, kaj li amare ploris, forgesinte pri siaj makzeloj. Ŝi karesis la molan pajloŝtopitan korpon de Timigulo kaj kisis lian ĉarman, bonaniman, pentritan vizaĝon…

— La arĝentaj ŝuetoj posedas multajn miraklajn kvalitojn, — diris Stella, — sed la plej mirakla ilia eco estas tio, ke ili per tri paŝoj transportos vin eĉ al la mondolimo. Necesas nur frapi unu kalkanumon per la alia kaj nomi la lokon…

— Ili tuj transportu min en Kansason!

Sed kiam Elli komprenis, ke ŝi por ĉiam disiĝas kun siaj fidelaj amikoj, kun kiuj ŝi tiel multe suferis, kiujn ŝi tiom da fojoj savis, kaj kiuj same sindoneme savis ŝin, ŝia koro premiĝis pro malĝojo kaj ŝi laŭte ekploregis.

Stella lasis la tronon, karese ĉirkaŭprenis Elli kaj adiaŭante kisis ŝin.

- Ĉio, mia infano! — karese diris ŝi. - Amara estas disiĝo, sed renkonto estas dolĉa. Vi rememoru, ke vi tuj trafos hejmen kaj ĉirkaŭprenos viajn gepatrojn. Adiaŭ, ne forgesu nin!

— Adiaŭ, adiaŭ Elli! — ekkriis la amikoj.

Elli prenis Totoĉjon, frapis unu kalkanumon per la alia kaj kriis al la ŝuetoj:

— Portu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo!

Furioza ciklono cirkulis Elli, ĉio miksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, la suno ekbriletis en la ĉielo kiel flama arko, kaj, antaŭ ol la knabino sukcesis ektimi, ŝi malleviĝis surteren tiel abrupte, ke kapreolis kelkfoje kaj ellasis Totoĉjon el la manoj…

Fino

Kiam Elli rekonsciiĝis, ŝi ekvidis proksime novan dometon, kiun konstruis ŝia patro anstataŭ la furgono forportita de la uragano.

La patrino mire rigardis ŝin de-sur la peroneto, kaj de la bruta korto kuris la patro, fervore svinganta la manojn.

Elli ĵetis sin al ili kaj rimarkis, ke sur ŝiaj piedoj estas nur ŝtrumpoj: la magiaj ŝuetoj malaperis dum la lasta, tria paŝo de la knabino. Sed Elli ne bedaŭris pri ili: ja en Kansaso ne estas loko por mirakloj. Ŝi trafis sur la manojn de la patrino, kiu kisis kaj aspergis per la larmojn la mildan vizaĝon de Elli.

- Ĉu vi falis de la ĉielo al ni, mia etulino?

— Ho, mi estis en Magia Lando de Gudvin, — simple respondis la knabino.- Sed mi konstante memoris pri vi… kaj… ĉu vi vizitis, paĉjo, la foiron?

— Do kion vi parolas, Elli, — respondis li kun rido kaj ploro.- Pri kia foiro ni povis pensi, kiam ni opiniis, ke vi estas morta, kaj ege malĝojis pri vi!

Kelkaj tagoj pasis dum senĉesaj rakontoj de Elli pri la mirakla regno de Gudvin kaj pri la fidelaj amikoj — Saĝa Timigulo, Bonkora Hakisto, Kuraĝa Leono.

Totoĉjo ĉeestis dum ĉi tiuj rakontoj. Li ne povis konfirmi per vortoj ilian veron, ĉar post la reveno en Kansason li perdis la parolkapablon, sed lia vosteto elokvente parolis anstataŭ la lango.

Estas superflue mencii, ke la batalo kontraŭ la najbara Hektoro okazis vespere tuj post la reveno de Totoĉjo el Magia Lando. La batalo finiĝis nule, kaj la rivaloj tiel ekestimis unu la alian, ke fariĝis nedisigeblaj amikoj, kaj poste atakis la ĉirkaŭajn hundojn nur kune.

La farmisto Ĝon veturis en apudan urbon al foiro kaj kondukis la knabinon en cirkon. Tie Elli subite renkontis Ĝejms Gudvin kaj la reciproka ĝojo estis senlima.

Postparolo

Miaj karaj legantoj, knabinoj kaj knaboj!

La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo", kiun vi tralegis, havas sufiĉe longan historion. Unue ĝi estis publikigita en 1939, preskaŭ antaŭ kvardek jaroj. Sekve ankoraŭ antaŭ la milito ĝin legis viaj gepatroj kaj eĉ geavoj.

Ĝi estas verkita laŭ motivoj de fabelo de usona verkisto Frank Baum(?) "Saĝulo el lando Oz", sed mi multe ŝanĝis ĝin, verkis novajn ĉapitrojn. En mia novelo mi strebis montri, ke la plej bona, la plej valora en la mondo estas amikeco kaj interhelpo. Ili helpis al Elli kaj ŝiaj amikoj eviti la danĝerojn en Magia Lando kaj atingi la plenumon de iliaj la plej intimaj deziroj.

La fabelo "Magiisto de Smeralda Urbo" havas feliĉan sorton: ĝin legis milionoj da geknaboj en diversaj landoj de la terglobo. Ĝi estis tradukita en 13 lingvojn.

Sed poste rezultis, ke Elli, Timigulo kaj la aliaj herooj de «Magiisto» brave paŝis el ĉi fabelo en aliajn, renkonten al novaj vojaĝoj kaj aventuroj.

Kiel okazis tio?

Tio okazis tiel. Leginte «Magiiston», geknaboj komencis skribi al mi leterojn, en kiuj petis rakonti pri tio, kion faris ĝiaj herooj post kiam Elli revenis hejmen, kaj ŝiaj tri amikoj fariĝis la regantoj de la tri landoj.

Estis multe da tiaj leteroj.

"Ja ne povas esti, — skribis al mi junaj legantoj, — ke Elli ne revizitis Magian Landon, ke ŝi kaj ŝiaj amikoj ne trafis en novajn aventurojn. Rakontu al ni pri ili!"

La aŭtora koro ne eltenis, kaj mi prenis la plumon.

La dua fabelo estas "Urfin Ĝus kaj liaj lignaj soldatoj". En ĝi estas skribite pri tio kiel malbona kaj malica Urfin Ĝus hazarde akiris vivigan pulvoron, faris grandajn kaj fortajn lignajn soldatojn Ŝtipkapulojn, vivigis ilin kaj konkeris Magian Landon. Sed lia potenco daŭris nelonge: por helpi al la malgrandaj loĝantoj de Magia Lando venis Elli kaj ŝia onklo, unupieda maristo Ĉarli Black.

La nova fabelo plaĉis al la infanoj.

Estas tro longe rakonti pri la aliaj fabeloj de Magia Ciklo, mi skribu nur iliajn nomojn. Tio estas "Sep subteraj reĝoj", "Fajra dio de la Marranoj" kaj "Flava nebulo".[1] Eventuale multaj geknaboj jam legis ĉi tiujn fabelojn, la aliaj sukcesos konatiĝi kun ili poste.

Mi volus, ke vi konservu bonajn impresojn pri ĉi tiu libro.

Aleksandr Volkov.

вернуться

1

Poste aperis ankoraŭ unu fabelo de A.Volkov: "Mistero de forlasita kastelo" (bedaŭrinde la lasta). (rimarko de la trad.)