— Kaj Ferdinando?
— Ĉu vi scias, ke Ferdinando, tiel korekta kaj rigidafekta, estas ekslegiano[6], kaj li partoprenis en danĝeraj misioj? Neniu iras por vidi, kion li faras vespere super la garaĝoj, kiujn li akceptas, nek kien li iras…
— Ankaŭ vi inklinas opinii tiel?
La advokato hezitis unu sekundon kaj decidis esti sincera.
— Ne.
— Kial?
— Neniu el ili estus skribinta la frazojn, kiujn oni trovas en tiuj leteroj, uzinta iujn vortojn…
— Ĉu ekzistas armiloj en la domo?
— Mia edzino posedas du ĉaspafilojn, ĉar ŝi ofte estas invitita al ĉasadoj. Mi ne pafas.
— Pro via vido?
— Ĉar mi malamas mortigi bestojn.
— Ĉu vi havas revolveron?
— Malnovan braŭningon en tirkesto de mia noktotablo. Kutimo de multaj homoj, mi pensas. Oni opinias, ke se rompŝtelistoj…
Li dolĉe ridetis.
— Mi maksimume povus timigi ilin. Vidu…
Li malfermis tirkeston de sia skribotablo kaj eltiris skatolon de kartoĉoj.
— La revolvero estas en mia ĉambro, ĉe la alia fino de la apartamento, kaj la kartoĉoj estas tie ĉi, kutimo, kiun mi prenis, kiam la infanoj estis pli junaj kaj mi timis akcidenton.
» Tio pensigas al mi, ke ili havas nun pli ol la prudentaĝon kaj ke mi povus ŝargi mian braŭningon…
Li plu esploris la tirkeston kaj eltiris el ĝi ĉi-foje amerikan kaprompilon.
— Vi scias, el kie devenas ĉi tiu ludileto? Antaŭ tri jaroj mi havis la surprizon esti alvokita al la polica komisaro. Kiam mi estis tie, oni demandis min, ĉu mi havas filon antaŭnomatan Jacques. Li estis tiam dekdujara.
» Okazis kverelego inter buboj ĉe la elirejo de la liceo kaj la urbopolicano trovis tiun kaprompilon en la posedo de Gus…
» Mi demandis lin reveninte hejmen kaj eksciis, ke li akiris ĝin de kamarado interŝanĝe kontraŭ ses pakoj de maĉgumo!
Li ridetis, amuzita per tiu rememoro.
— Ĉu li estas perfortemulo?
— Li trapasis malfacilan periodon, inter dek du kaj dek tri jaroj. Okazis, ke li ekkoleregis violente, sed mallonge, precipe kiam lia fratino permesis al si rimarkon al li. Depost tiam, tio pasis. Pli ĝuste, mi opinius lin tro kvieta, tro soleca laŭ mia gusto…
— Li ne havas amikojn?
— Mi konas nur unu lian amikon, kiu iom ofte venas aŭskulti muzikon kun li, iun nomatan Génuvier, kies patro estas kukisto en Faubourg Saint-Honoré…Vi certe konas la nomon… La dommastrinoj venas de tre malproksime…
— Kun via permeso, mi nun reiros al via sekretariino…
— Kiel vi trovas ŝin?
— Inteligenta, samtempe spontana kaj pripensema…
Tio ŝajnis plaĉi al Parendon, kiu ronronis:
— Ŝi estas tre valora al mi…
Dum li denove ensorbiĝis en siajn dosierojn, Maigret reiris al fraŭlino Svaga en ŝia oficejo. Ŝi ne ŝajnigis laboron kaj videble atendis lin.
— Demando, kiu ŝajnos al vi ridinda, fraŭlino… Ĉu la filo de Parendon…
— Ĉiuj nomas lin Gus…
— Bone! Ĉu Gus jam amindumis vin?
— Li estas dekkvinjara.
— Mi scias. Estas ĝuste la aĝo de iuj sciemoj, aŭ de iuj sentimentalaj entuziasmigoj…
Ŝi pripensis. Kiel Parendon, ŝi prenis la tempon por pripensi antaŭ ol respondi, kvazaŭ li estus instruinta al ŝi la ekzaktecon.
— Ne, — ŝi fine diris. — Kiam mi ekkonis lin, li estis bubo, kiu venis peti de mi markojn por sia kolekto kaj kiu ŝteletis de mi nekredeblan kvanton da krajonoj kaj da glubendo. Iafoje ankaŭ, li petis mian helpon por siaj lernejaj taskoj.
Li sidiĝis kie vi estas kaj gravmiene rigardis min labori…
— Kaj nun?
— Li estas duonkape pli alta ol mi kaj razas sin de unu jaro. Se li okaze ŝteletas de mi ion, estas cigaredoj, kiam li forgesis aĉeti ilin.
Tiuokaze ŝi ekbruligis unu, dum Maigret malrapide ŝtopis la pipon.
— Liaj vizitoj ne oftiĝas?
— Male. Ŝajnas, ke mi diris al vi, ke li havas propran vivon ekster la familio, krom la manĝoj. Kaj eĉ li rifuzas sidi ĉetable, kiam estas gastoj kaj preferas manĝi en la kuirejo.
— Ĉu li bone rilatas kun la servistaro?
— Li ne faras distingon inter la homoj. Eĉ se li malfruiĝis, li ne akceptas, ke la ŝoforo konduku lin al la liceo pro timo esti vidata en limuzino antaŭ siaj kunlernantoj…
— Entute, ĉu li hontas loĝi en la domo kiel ĉi tiu?
— Jes, estas iom tiel.
— Ĉu liaj rilatoj kun la fratino pliboniĝis?
— Ne forgesu, ke mi ne ĉeestas en la manĝoj kaj ke mi malofte vidas ilin kune. Miaopinie, li rigardas ŝin kiel kuriozan estaĵon, kies mekanismon li provas kompreni, kvazaŭ li rigardus insekton…
— Kaj lia patrino?
— Ŝi estas iom bruema por li… Mi volas diri, ke ŝi ĉiam moviĝas, ke ŝi estas ĉiam parolanta pri multaj homoj…
— Mi komprenas… Kaj la junulino?.. Paulette, se mi bone memoras…
— Tie ĉi oni diras Bambi… Ne forgesu, ke ĉiu infano havas sian kromnomon… Gus kaj Bambi… Mi ne scias, kiel ili nomas min inter si; tio certe estas iom stranga…
— Kiel Bambi rilatas kun sia patrino?
— Malbone.
— Ili disputas?
— Eĉ ne. Ili apenaŭ interparolas…
— De kiu flanko venas la malamo?
— De Bambi… Vi vidos ŝin… Kvankam juna, ŝi prijuĝas la homojn ĉirkaŭ si kaj sentiĝas laŭ ŝia rigardo, ke ŝi ilin prijuĝas kruele…
— Nejuste?
— Ne ĉiam.
— Ŝi bone rilatas kun vi?
— Ŝi toleras min.
— Ĉu ŝi iam venas vidi vin en via oficejo?
— Kiam ŝi bezonas, ke mi tajpu por ŝi kurson aŭ ke mi fotokopiu dokumenton.
— Ĉu ŝi neniam parolas al vi pri siaj amikinoj, pri siaj amikoj?
— Neniam.
— Ĉu vi havas la impreson, ke ŝi konas viajn rilatojn kun sia patro?
— Mi foje demandis tion al mi. Mi ne scias. Iu ajn povas esti surprizinta nin nesciate de ni.
— Ŝi amas sian patron?
— Ŝi prenis lin sub sia protekto… Ŝi certe konsideras lin kiel viktimon de sia patrino kaj tial ŝi rankoras kontraŭ ŝi, ke ŝi okupas tro grandan lokon.
— Entute, en la familio, sinjoro Parendon ne ludas gravan rolon?
— Ne eminentan rolon…
— Li neniam provis?
— Eble iam, kiam mi ankoraŭ ne estis ĉi tie. Li certe konsciis, ke la batalo estis antaŭperdita kaj…
— … kaj li kuntiriĝis en sian konkon.
Ŝi ridis.
— Ne tiom, kiom vi kredas. Ankaŭ li scias, kio okazas… Li ne demandas, kiel sinjorino Parendon… Li nur aŭskultas, observas, deduktas… Li estas ege inteligenta homo…
— Mi havis tiun impreson…
Li vidis ŝin tute ravita. Pro tio, ŝi rigardis lin amike, kvazaŭ li ĵus konkerus ŝin. Li komprenis ke, se okazis al ŝi kuŝi kun Parendon, ne estis tial, ke li estas ŝia ĉefo, sed ĉar ŝi havas por li veran pasion.
— Mi vetas, ke vi ne havas amanton…
— Estas vere. Mi ne volas…
— Ĉu vi ne suferas, pro tio, ke vi vivas sola?
— Male. Havi iun apud mi estus por mi neelporteble… Des pli havi iun en mia lito…
— Neniam iu tempa kaprico?
Ĉiam tiu ioma hezito inter vero kaj mensogo.
— Kelkfoje… Sufiĉe malofte…
Kaj kun komika fiereco, ŝi aldonis, kvazaŭ ŝi eldirus kredokonfeson:
— Sed neniam en mia hejmo…
6
Membro de la Fremda Legio (Legion étrangère), kiu rekrutas soldatojn nur inter alilandanoj. Tial Ferdinando devis nomi sin belgo por esti akceptita.