Выбрать главу

Li ne suspektas, ke ĝuste necesas forigi la pozicion de la virinoj kiel nuraj produktado-instrumentoj.

Cetere, nenio estas pli ridinda ol la moralega ŝoko de niaj burĝoj pri la laŭdire oficiala komuna posedo pri virinoj ĉe la komunistoj. La komunistoj ne devas enkonduki la komunan posedon pri virinoj, ĝi preskaŭ ĉiam ekzistis.

Niaj burĝoj, ne kontentaj ke al ilia dispono estas la virinoj kaj filinoj de iliaj proletoj — ne parolante pri la oficiala prostituado — trovas grandan plezuron en la reciproka delogado de siaj edzinoj.

La burĝa geedzeco en vero estas komuna posedo pri edzinoj. Maksimume oni povus riproĉi al la komunistoj, ke ili volas enkonduki oficialan, malkaŝan komunan posedon pri virinoj anstataŭe al la hipokrite kaŝita. Cetere estas memkompreneble, ke kun la forigo de la nunaj produktadorilatoj ankaŭ malaperos la el tio deveninta komuna posedo pri virinoj, t.s. la oficiala kaj neoficiala prostituadoj.

Al la komunistoj oni krome riproĉis, ke ili volas forigi la patrujon, la naciecon.

La laboristoj ne havas patrujon. Oni ne povas de ili preni, kion ili ne posedas. Devante unue konkeri la politikan potencon, evolui al nacia klaso, mem konstituiĝi al nacio, la proleto mem ankoraŭ estas nacia, eĉ se tute ne en la senco de la burĝaro.

La naciaj diferencoj kaj antagonismoj inter la popoloj malaperas pli kaj pli jam pro la evoluo de la burĝaro, la libereco de la komerco, la monda merkato, la monotoneco de la industria produktado kaj pro la vivkondiĉoj respondantaj al ĝi.

La regado de la proletaro malaperigos ilin ankoraŭ pli. Unuigitaj agadoj, almenaŭ flanke de la civilizitaj landoj, estas unu el la plej gravaj kondiĉoj de ĝia emancipiĝo.

Same tiom, kiom estas forigita la ekspluatado de unu individuo per alia, same tiom finiĝos la ekspluatado de unu nacio per alia.

Lige al la malapero de klasaj antagonismoj interne de la nacio malaperos la malamikeco inter la nacioj.

La akuzoj kontraŭ la komunismo, levitaj el religiaj, filozofiaj kaj ĝenerale ideologiaj vidpunktoj, ne meritas detalan pritrakton.

Ĉu necesas profundaj ekkonoj por kompreni, ke la konceptoj, opinioj kaj nocioj de la homoj, unuvorte, ilia konscio, ŝanĝiĝas kun iliaj sociaj rilatoj, ilia socia vivo?

Kion alian pruvas la historio de ideoj ol tion, ke la intelekta produktado transformiĝas kune kun la materia? La regantaj ideoj de epoko ĉiam estis nur la ideoj de la reganta klaso.

Parolante pri ideoj, kiuj revoluciigas tutan socion, oni nur esprimas la fakton, ke interne de la malnova socio kreiĝis la elementoj de nova, ke al la disfalo de la malnovaj vivkondiĉoj paralelas sampaŝe la disfalo de la malnovaj ideoj.

Kiam la antikva mondo estis pereanta, la antikvajn religiojn venkis la kristanismo. Kiam la kristanismaj ideoj dum la 18ª jarcento estis venkitaj de la ideoj de la racionalismo, la feŭda socio batalis agonie kontraŭ la siatempe revolucia burĝaro. La ideoj pri libereco de pensado kaj religio nur esprimis la regadon de la libera konkurenco sur la kampo de scioj.

«Kompreneble», oni diros, — «religiaj, moralaj, filozofiaj, politikaj, prijuraj ideoj k.s. ja modifiĝis dum la paso de la historia evoluo. Sed religio, moralo, filozofio, politiko, juro daŭre postvivis tiun ŝanĝon.

Krom tio ekzistas eternaj veroj, kiel libereco, justeco ktp, kiuj komunas al ĉiuj sociaj statoj. Sed la komunismo forigos tiujn eternajn verojn, ĝi forigos la religion, la moralon, anstataŭ renovigi ilin. La komunismo do agas kontraŭ ĉiuj ĝisnunaj historiaj spertoj».

Al kio redukteblas ĉi tiu akuzo? La historio de la tuta ĝisnuna socio moviĝas inter klasaj antagonismoj, dum la diversaj epokoj diverse formitaj.

Kian ajn formon ili havis, la ekspluatado de unu parto de la socio fare de la alia estas komuna fakto al ĉiuj pasintaj jarcentoj. Pro tio estas neniu miraklo, ke la socia konscio de ĉiuj jarcentoj, spite al ĉiu multeco kaj diverseco, moviĝis en certaj komunaj formoj aŭ ĝeneralaj ideoj, kiuj plene dissolviĝos nur kun la kompleta malapero de la klasaj antagonismoj.

La komunista revolucio estas la plej radikala rompo kun la tradiciaj proprieto-rilatoj, ne mirinde, ke ĝia evoluo inkludas plej radikalan rompon kun la tradiciaj ideoj.

Sed ni lasu la obĵetojn de la burĝaro kontraŭ la komunismo.

Ni jam supre vidis, ke la unua paŝo en la laborista revolucio estas la leviĝo de la proletaro al reganta klaso, la elbatalo de la demokratio.

La proletaro uzos sian politikan regadon por iom post iom eltiri el la burĝaro la tutan kapitalon, por centralizi ĉiujn produktado-instrumentojn en la manon de la ŝtato — tio signifas la proletaro, organizita kiel reganta klaso — kaj por multigi kiom eble rapide la produktado-fortojn.

Tio kompreneble povos okazi komence nur pere de despotaj intervenoj en la rajton je proprieto kaj en la burĝajn produktado-rilatojn, do pere de intervenoj, kiuj ŝajnas ekonomie nesufiĉaj kaj neteneblaj, sed kiuj dum la evoluo de la movado superos sin mem, fariĝantaj neeviteblaj kiel rimedoj de la revoluciigo de la tuta produktadomaniero.

Tiuj intervenoj nature estos malsamaj laŭ la diversaj landoj. Por la plej progresintaj landoj jenaj intervenoj estos aplikataj relative ĝenerale:

1. Senpropriigo de la tero kaj utiligo de la terrento por ŝtataj elspezoj.

2. Imposto forte laŭgrada.

3. Forigo de la heredorajto.

4. Konfiskado de la proprietaĵo de ĉiuj elmigrintoj kaj ribeluloj.

5. Centralizo de la kredito en la manojn de la ŝtato pere de nacia banko kun ŝtata kapitalo kaj ekskluziva monopolo.

6. Centralizo de la transportaj aferoj en la manojn de la ŝtato.

7. Plimultigo de ŝtatproprietaj fabrikoj, de produktadoinstrumentoj, kultivado kaj plibonigado de la terposedaĵoj laŭ komuna plano.

8. Sama labordevo por ĉiuj, kreo de industriaj armeoj, aparte por la agrikulturo.

9. Kunigo de agrikulturo kun industrio, laŭgrada iom-postioma forigo de la diferenco inter urbo kaj vilaĝo.

10. Publika kaj senpaga edukado de ĉiuj infanoj. Forigo de la fabriklaboro de infanoj en la nuna formo. Kunligo de la edukado kun la materiala produktado ktp.

Se la klasaj diferencoj estos malaperintaj dum la paso de la evoluo, kaj se ĉiu produktado estos koncentrita en la manojn de la unuiĝintaj individuoj, la publika forto perdas la politikan karakteron. La politika forto en sia propra signifo estas la organizita forto de unu klaso por la subpremado de alia. Se en la batalo kontraŭ la burĝaro la proletaro necese unuiĝas kiel klaso, per revolucio, fariĝas reganta klaso kaj kiel reganta klaso perforte detruas la malnovajn produktado-cirkonstancojn, tiam ĝi detruas per tiuj produktado-cirkonstancoj la ekzisto-kondiĉojn de la klasa antagonismo, entute detruos la klasojn kaj tiel sian propran regadon kiel klaso.

Sur la loko de la malnova burĝa socio kun siaj klasoj kaj klasaj antagonismoj ni havos asocion, kie la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.

III. Socialisma kaj komunisma literaturoj

1. LA REAKCIA SOCIALISMO

a) La feŭda socialismo

Laŭ sia historia pozicio la franca kaj la angla aristokratioj estis kompetentaj verki pamfletojn kontraŭ la moderna burĝa socio. En la franca Julia Revolucio de 1830 kaj en la angla reformmovado[37] ili denove estis venkitaj de la malamata parvenuo. Ne plu eblis paroli pri serioza politika batalo. Restis nur la batalo per rimedoj de la literaturo. Sed ankaŭ sur la kampo de la literaturo fariĝis neakcepteblaj la malnovaj paroloj de la restaŭra periodo[38]. Por gajni simpation, la aristokratio devis laŭŝajne malatenti siajn interesojn por povi formuli en la intereso de la ekspluatata laborista klaso sian akuzon kontraŭ la burĝaro. Tiel la aristokratio sin venĝis kantante mokkantojn pri sia nova reganto kaj flustrante en ties orelojn pli malpli katastrofajn profetaĵojn.

Tiel formiĝis la feŭdisma socialismo, duone plendkanto, duone pamfleto, duone eĥo pri la pasinteco, duone minaco de la estonteco, foje vundinte la koron de la burĝaro per amara, sprite detrua juĝo, ĉiam impresante komika pro la kompleta nekapableco kompreni la iron de la moderna historio.

вернуться

[37]

Temas pri movado por reformoj de la balotrajto en Anglio. (Trad.)

вернуться

[38]

Ne temas pri la angla re staŭra periodo de 1660–1689 sed pri la franca de 1814–1830. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)