Выбрать главу

La signifo de la kritike-utopieca socialismo kaj komunismo troviĝas en inversa rilato al la historia evoluo. Same kiom evoluas kaj elformiĝas la klasbatalo, same tiom tiu fantazia leviĝo super ĝi, tiu fantazia batalo kontraŭ ĝi perdas ĉiun praktikan valoron, ĉiujn teoriajn pravigojn. Kvankam la fondintoj de tiuj sistemoj estis multrilate revoluciaj, iliaj disĉiploj tamen ĉiufoje fondis reakciajn sektojn. Ili konservas la malnovajn konceptojn de la majstroj, ignorante la historian evoluon de la proletaro. Pro tio ili konsekvence klopodas malakrigi la klasbatalon kaj kompromisi inter la antagonismoj. Ili ankoraŭ revas pri la eksperimenta realigo de siaj sociaj utopioj, fondo de unuopaj falansteroj, fondo de Hejm-Kolonioj, kreo de Malgranda Ikario[46], miniatura eldono de la Nova Jerusalemo, — kaj por konstrui tiujn aerkastelojn ili devas apelacii al la filantropio de la burĝaj koroj kaj monujoj.

Iom post iom ili sinkas en la kategorion de la supre priskribitaj reakciaj aŭ konservativaj socialistoj kaj distingiĝas de tiuj nur per ankoraŭ pli da sistema pedanteco, per fanatika superstiĉa kredo al la miraklaj efikoj de sia socia scienco. Pro tio ili fantastike agas kontraŭ ĉiu politika movado de laboristoj, kiu, laŭ ili, povis ekestiĝi nur pro blinda ignoro de la nova evangelio.

La Owen-istoj en Anglio, la Fourier-istoj en Francio jen agas kontraŭ la ĉartistoj[47], jen kontraŭ la adeptoj de la reformistoj[48].

IV. Rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj

Post ĉapitro II kompreniĝas de si mem la rilato de la komunistoj al la jam konstituiĝintaj laboristaj partioj, sekve al la ĉartistoj en Anglio kaj al la agroreformistoj en Norda Ameriko.

La komunistoj batalas por realigi la senpere aktualajn celojn kaj interesojn de la laborista klaso, sed en sia aktuala movado ili samtempe reprezentas la estontecon de la movado. En Francio la komunistoj aliĝas al la socialista-demokratia partio[49] kontraŭ la konservativa kaj radikala burĝaro, ne rezignante la rajton rilati kritike al sensencaj frazoj kaj iluzioj, devenantaj el la revolucia tradicio.

En Svisio ili apogas la radikalulojn, ne forgesante, ke tiu partio konsistas el kontraŭdiraj elementoj, parte el demokrataj socialistoj laŭ la franca senco, parte el radikala burĝaro.

En Pollando la komunistoj apogas la partion por kiu la agrara revolucio estas kondiĉo de la nacia liberigo. Temas pri tiu sama partio, kiu iniciatis la Insurekcion de Krakovo en 1846[50].

En Germanio ĉiam kiam la burĝaro sekvas revolucian vojon, la Komunista Partio batalas komune kun ĝi kontraŭ la absoluta monarkio, kontraŭ la feŭda terproprieto kaj etburĝaro.

Sed eĉ por momento ĝi neniam ĉesas elformi ĉe la laboristoj kiom eble klaran konscion pri la malamika antagonismo inter burĝaro kaj proletaro, por ke la germanaj laboristoj tuj povu direkti kontraŭ la burĝaro kiel armilojn tiujn sociajn kaj politikajn kondiĉojn, kiujn neeviteble estigos la burĝaro per sia regado, por ke tuj povu komenciĝi la batalo kontraŭ la burĝaro mem post la faligo de la reakciaj klasoj en Germanio.

La komunistoj turnas sian ĉefan atenton al Germanio, ĉar Germanio troviĝas ĉe la antaŭkomenco de burĝa revolucio kaj ĉar ĝi realigas tiun revolucion sub plej progresintaj kondiĉoj de la eŭropa civilizacio entute, kaj kun multe pli evoluinta proletaro ol en Anglio en la 17ª kaj en Francio en la 18ª jarcentoj. Pro tio la germana burĝa revolucio nur povas esti la senpera preludo al proletara revolucio.

Unuvorte, la komunistoj ĉie subtenas ĉiun ajn revolucian movadon kontraŭ la ekzistantaj sociaj kaj politikaj cirkonstancoj.

En ĉiuj ĉi movadoj ili elstarigas la demandon pri la proprieto kiel la bazan demandon de la movado, en kiu ajn pli aŭ malpli evoluinta formo aperis tiu demando.

Fine, la komunistoj laboras ĉie por la unuiĝo kaj interkompreniĝo de la demokrataj partioj de ĉiuj landoj.

La komunistoj malŝatas kaŝi siajn konceptojn kaj intencojn. Ili malkaŝe deklaras, ke iliaj celoj povas esti atingitaj nur per perforta renverso de ĉiu ĝisnuna sociordo. Timtremu la regantaj klasoj pro komunista revolucio. La proletoj per ĝi povas perdi nenion, krom siaj ĉenoj. Ili povas gajni mondon.

Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!

Pri la Esperanta eldono de la «Komunista Manifesto»

I

La «Manifesto de la Komunista Partio» apartenas al la plej multe tradukitaj verkoj de la politika literaturo. «Nuntempe ĝi sendube estas la plej disvastigita, la plej internacia produkto de la tuta socialisma literaturo, la komuna programo de multaj milionoj da laboristoj ĉiulandaj de Siberio ĝis Kalifornio», skribis Engels jam en la jaro 1890.

Ĝi estas tradukita en pli ol 120 lingvojn. Aperis pli ol 1200 eldonoj.

Tiu ankaŭ hodiaŭ fascina malmultpaĝa dokumento de la komunismo, kiu «samvaloras kiel kompletaj volumoj» (Lenin), estis tradukita ankaŭ en Esperanton. Aperis du tradukoj kaj 6 eldonoj.

1. En la jaro 1908 en Ĉikago ĉe la eldonejo “Charles H. Kerr and Company” publikiĝis traduko de Arthur Baker: «Manifesto de la Komunista Partio de Karolo Marks kaj Frederiko Engels. El la Aŭtoritata Angla Traduko, Redaktita kaj Alnotita de Frederiko Engels. Tradukita Esperanten (de) Arturo Baker. Verkinto de “The American Esperanto Book”. Redaktoro de „Amerika Esperantisto“». La 65-paĝa libreto ankaŭ entenis la anglan tradukon de Samuel Moore kun antaŭparolo kaj notoj de Friedrich Engels.

En sia anglalingva antaŭparolo, karakterizante la tutmondiĝon de la batalo inter la organizita laboristaro kaj la posedantoj de la produktadorimedoj, Baker skribis:

En la disvolviĝo de tiu mondvasta batalo la internacia lingvo Esperanto devas ludi gravan rolon. Ĝuste kiel la telegrafoj, la fervojoj kaj la vaporŝipoj ebligas al la modernaj nacioj rapide decidi pri la rezulto de la milito inter la Rusa Kapitalo kaj la Japana Kapitalo, tiel Esperanto post multaj jaroj plirapidigos la rezulton de la lukto inter la Tuta Laboro kaj la Tuta Kapitalo.

La Manifeston li nomis “the fundamento of the great political and economic struggle” (la fundamento de la granda politika kaj ekonomia batalo).

La ideo de Baker, presi paralele al la Esperanta traduko la anglan version, estas tre bonvena, ĉar oni povas taksi la anglan tradukon de Moore kvazaŭ dua originalo, pro la fakto, ke Engels trarigardis, korektis kaj redaktis ĝin kaj pro tio sendube garantiis altgradan fidelecon al la de li kaj Marx verkita germana originalo.

Kiu estis Baker? Laŭ la Enciklopedio de Esperanto (L. Kökény/V. Bleier 1933, p. 37) Arthur Brooks Baker (Bejkr) estis usona prelegisto kaj ĵurnalisto, naskita en 1877. Li fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono («La Amerika Esperantisto») kaj verkis broŝurojn kaj lernolibrojn pri Esperanto, eldonitajn en grandaj eldonkvantoj.

2. La dua provo traduki la Manifeston estas de Emil Pfeffer. En la volumo «Dokumentoj de Komunismo» (Leipzig: SAT 1923, 132 p.) aperis la 48-paĝa Manifesto. La aŭstro Pfeffer (naskita en 1891) publikigis beletrajn kaj sciencajn tradukojn, verkis lernilojn kaj redaktis kelkajn revuojn.

En la organo de „Arbeiter-Esperanto-Bund für das deutsche Sprachgebiet“ (Laborista Esperanto-Asocio por la germanlingvaj regionoj), „Der Arbeiter-Esperantist“ («La Laborista Esperantisto» n-ro 11/12 1923, p. 58) ni trovas koncizan informon pri la libro el la plumo de la redaktoro Adolf Sproeck, kiu kritikis la tradukon de Pfeffer skribante, ke «la stilo… tro multe respegulas germanan stilon, kiu tute ne povas pretendi esti internacia».

вернуться

[46]

Falansteroj nomiĝis la socialistaj kolonioj planitaj de Charles Fourier. Cabet nomis sian utopion Ikario kaj tiel pli poste sian komunisman kolonion en Ameriko. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

Home-Colonies (kolonioj enlandaj) Owen nomas siajn komunismajn modelsocietojn. Falansteroj estis la nomo de sociaj palacoj, planitaj de Fourier. Ikario nomiĝis la utopia lando de fantazio, kies komunismajn instituciojn priskribas Cabet. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

вернуться

[47]

Memstara politika movado de la angla proletaro meze de la 19ª jarcento ekde 1832 ĝis 1854. Nomata laŭ ĝia baza dokumento (People’s Charter, popola ĉarto), la «unua laborista partio de nia tempo» (Engels). (Trad.)

вернуться

[48]

La reformistoj, adeptoj de la pariza gazeto «La Reforme», agitis por starigo de respubliko kaj la apliko de demokratiaj kaj socialaj reformoj. (Trad.)

вернуться

[49]

Temas pri la partio, kiu siatempe estis reprezentita en la parlamento de Ledru-Rollin*, en la literaturo de Louis Blanc kaj en la taga gazetaro per la ĵurnalo «Reforme». La nomo «socialdemokratio» signifis ĉe ĝiaj inventintoj sekcio de la demokratia aŭ respublikana partio kun pli aŭ malpli da socialisma koloro. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888). La partio en Francio, siatempe nominta sin social-demokrata estis politike reprezentita per Ledru-Rollin kaj literature per Louis Blanc; ĝi do estis abisme malsama al la hodiaŭa germana socialdemokratio. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

* Alexandre-Auguste Ledru-Rollin (Ledri-Rolen) (1807–1874), franca publicisto, unu el la ĉefoj de la demokrata etburĝaro, estis redaktoro de la ĵurnalo «La Reforme», en 1848 membro de la provizora registaro. (Trad.)

Louis Blanc (Blan) (1811–1882), franca historiisto kaj etburĝa socialisto. (Trad.)

вернуться

[50]

Dum la nacia liberiga batalo en Polando la ribeluloj sukcesis la 22ªⁿ de februaro 1846 konstitui en Krakovo Nacian Asembleon. La ribelo en Krakovo estis komence de marto 1846 disbatita de aŭstraj, prusaj kaj rusaj trupoj. (Trad.)