Выбрать главу

Al tiu penso, kiu laŭ mia opinio kapablas doni al la historiscienco la saman progreson kiel la teorio de Darwin al la naturscienco — al tiu penso ni ambaŭ estis malrapide alproksimiĝintaj jam kelkajn jarojn antaŭ 1845. Kiom memstare mi mem estis progresinta en tiu direkto plej bone montras mia laboraĵo «La situacio de la laboranta klaso en Anglio»[17]. Sed kiam mi rerenkontiĝis kun Marx printempe de 1845 en Bruselo, li estis komplete ellaborinta tiun penson kaj metis ĝin al mi per preskaŭ same klaraj vortoj, kiel mi resumis ĝin supre.

El nia komuna antaŭparolo al la germana eldono de 1872 mi citas jenon:

Kiom ajn ŝanĝiĝis la cirkonstancoj dum la lastaj dudek kvin jaroj, la ĝeneralaj principoj, evoluigitaj en ĉi tiu «Manifesto», entute restas plene validaj ankaŭ hodiaŭ. Jen kaj jen oni devus plibonigi detalojn. Kiel la «Manifesto» mem klarigas, la praktika apliko de tiuj principoj ĉie kaj ĉiam dependas de la ekzistantaj historiaj kondiĉoj. Pro tio ankaŭ ne estas metita aparta akcento sur la revoluciajn intervenojn, proponitajn fine de la ĉapitro II. Tiu parto hodiaŭ aspektus multrilate alia. Rigarde al la grandega evoluo de la grandindustrio ekde 1848 kaj la plibonigita kaj progresinta partia organiziĝo de la laborista klaso, akompaninta ĝin, rigarde al la praktikaj spertoj kolektitaj unue dum la Februara Revolucio kaj eĉ multe pli dum la Pariza Komunumo, kie unuan fojon la proletaro dum du monatoj havis la politikan potencon, rigarde al tio ĉi tiu programo hodiaŭ kelkaloke estas malnoviĝinta. La Komunumo aparte pruvis, ke «la laborista klaso ne simple povas preni en posedon la pretan ŝtatmekanismon kaj ekfunkciigi ĝin por siaj propraj celoj» (Vidu “The Civil War in France. Address to the General Council of the International Working-Men’s Association” London, Truelove, 1871, p. 15, kie la temo estas plutraktita). Plue kompreneblas, ke la kritiko pri la socialisma literaturo hodiaŭ estas mankhava, ĉar ĝi nur traktas ĝis 1847; la samo koncernas la rimarkojn pri la rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj (ĉapitro IV), kvankam ili nuntempe ankoraŭ estas ĝustaj en la bazaj trajtoj, tamen en sia prezento ili hodiaŭ estas malnoviĝintaj jam pro tio, ĉar la politika situacio totale transformiĝis kaj la historia evoluo elmondigis la plej multajn de la tie menciitaj partioj.

Tamen, la «Manifesto» estas historia dokumento, kiun ni ne plu rajtigas nin ŝanĝi.

La prezentata traduko devenas de s-ro Samuel Moore, la tradukinto de la plej granda parto de la «Kapitalo» de Marx. Ni komune trarigardis ĝin, kaj mi aldonis kelkajn notojn por klarigi historiajn aludojn.

Londono, la 30ª de januaro 1888

Friedrich Engels

Antaŭparolo al la germana eldono de 1890

Post kiam la supra[18] estis skribita, denove nova germana eldono de la «Manifesto» fariĝis necesa kaj ankaŭ multo okazis kun la «Manifesto», kio estas ĉi tie mencienda.

Dua rusa traduko — de Vera Zasuliĉ — aperis en 1882 en Ĝenevo. La antaŭparolon al tio verkis Marx kaj mi. Bedaŭrinde mi perdis la germanan originalan manuskripton, mi do devas retraduki el la rusa, per kio la laboraĵo tute ne pliboniĝas[19]. Ĝi tekstas:

La unua rusa eldono de la «Manifesto de la Komunista Partio» en la traduko de Bakunin, aperis komence de la 60-aj jaroj en la presejo de «Kolokol». Tiam la rusa eldono de tiu verko por la okcidento maksimume havis la signifon de literatura kuriozaĵo. Tia opinio hodiaŭ ne plu estus ebla. Kiom limigita estis la kampo de disvastigiteco de la proleta movado dum la tempo de la unua publikigo de la «Manifesto» (januaro 1848), plej bone montras la lasta ĉapitro: «Rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj». Tie antaŭ ĉio mankas Ruslando kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Estis la tempo, kiam Ruslando estis la lasta granda rezervujo de la eŭropa reakcio kaj kiam la elmigrado al la Unuiĝintaj Ŝtatoj absorbis la superfluajn fortojn de la eŭropa proletaro. Ambaŭ landoj provizis Eŭropon per krudmaterialoj kaj samtempe servis kiel merkatoj por la vendo de ĝiaj industriaj varoj. Do tiam ambaŭ landoj tiel aŭ aliel estis kolonoj de la eŭropa socia ordo.

Kiom ĉio ĉi hodiaŭ ŝanĝiĝis! Ĝuste la eleŭropa enmigrado ebligis la kolosan evoluon de la nordamerika agrikulturo, kies konkurenco ekskuas la fundamentojn de la granda same kiel de la malgranda terproprietoj en Eŭropo. Samtempe tio donis al la Unuiĝintaj Ŝtatoj la eblecon komenci la ekspluatadon de siaj riĉaj industriaj fontoj, kaj fari tion per tia energio kaj en tia skalo, ke tio certe finos post mallonga tempo la industrimonopolon de okcidenta Eŭropo. Kaj ambaŭ tiuj cirkonstancoj reefikas revoluciige al Ameriko mem. La malgranda kaj meza terproprietaĵoj de la memlaborantaj farmantoj, la bazo de la tuta politika ordo de Ameriko, estas pli kaj pli venkita per la konkurenco de la grandaj farmbienoj. En la industriaj regionoj samtempe unuan fojon disvolviĝadas amasa proletaro apud neimagebla koncentriĝo de kapitaloj.

Kaj nun pri Ruslando! Dum la revolucio 1848/49 ne nur la eŭropaj monarkoj sed ankaŭ la eŭropaj burĝoj vidis en la rusa interveno la solan savon kontraŭ la proletaro, kiu ĵus konsciiĝadas pri siaj fortoj. Ili proklamis la caron ĉefo de la eŭropa reakcio. Hodiaŭ li sidas kiel militkaptito de la revolucio en Gatĉina, kaj Rusio formas la avangardon de la revolucia movado de Eŭropo.

Estis la tasko de la «Komunista Manifesto» proklami la neeviteble antaŭstarantan pereon de la hodiaŭa burĝa proprieto. Sed en Ruslando ni trovas, krom la hastege evoluanta kapitalisma ordo kaj la nur ĵus evoluanta burĝa terproprieto, la duonon de la tero kiel komunan proprieton de la kamparanoj.

Nun la demando: Ĉu la rusa kamparana komunumo, tiu tamen jam tre degenerita formo de origina komuna proprieto je tero, povas transiri al la pli alta komunisma formo de la terproprieto, aŭ ĉu ĝi antaŭe devas trairi la saman procezon de dissolviĝo, kiu karakterizas la historian evoluon de la Okcidento?

La hodiaŭ sole ebla respondo al tiu demando estas la sekva. Se la rusa revolucio fariĝos la signalo por laborista revolucio en la Okcidento, tiel ke ambaŭ kompletigos unu la alian, tiam la hodiaŭa rusa komuna proprieto povas servi kiel elirpunkto de komunisma evoluo.

Londono, la 21ªⁿ de januaro 1882.

Nova pola traduko aperis proksimume samtempe en Ĝenevo: «Manifest Komunistyczny».

Krome aperis nova dana traduko en «Socialdemokratisk Bibliotek», Kopenhago 1885. Ĝi bedaŭrinde ne estas tute kompleta. Kelkaj esencaj partoj mankas, kiuj por la tradukinto ŝajne estis malfacilaj, kaj krome jen kaj jen rimarkeblas spuroj de supraĵeco, kiuj estas malagrable rimarkeblaj, des pli ĉar oni vidas en la laboro, ke la tradukinto kun iom pli da zorgemo povintus fari bonegan tradukon.

En la jaro 1886 aperis nova franca traduko en «Le Socialiste», Parizo; ĝi estas la ĝis nun plej bona, kiu aperis.

Post ĝi samjare aperis hispana traduko, unue en la Madrida «El Socialista» kaj poste kiel broŝuro: «Manifesto del Partido Comunista» por Carlos Marx y F. Engels, Madrid, Administración de «El Socialista», Hernán Cortes 8.

Kiel kuriozaĵon mi ankoraŭ mencias, ke en 1887 oni ofertis al konstantinopola eldonisto la manuskripton de armena traduko. La bonulo tamen ne kuraĝis presi ion, sur kiu aperas la nomo Marx kaj opiniis, ke pli bone la tradukinto mem aperu kiel verkinto, kion tiu tamen rifuzis.

Post kiam en Anglio plurfoje estis represita foje tiu foje alia pli aŭ malpli erara amerika traduko, fine aperis aŭtentika traduko en la jaro 1888. Ĝi devenas de mia amiko Samuel Moore kaj antaŭ la preso estas ankoraŭfoje komune trarigardita de ni ambaŭ. La titolo estas: «Manifesto of the Communist Party», by Karl Marx and Frederick Engels. Authorized English Translation, edited and annotaded by Frederick Engels, 1888, London, William Reeves, 185 Fleet st. E. C. Kelkajn notojn de tiu eldono mi transprenis en la ĉi tie prezentitan.

вернуться

[17]

“The Condition of the Working Class in England in 1844”. By Frederick Engels. Translated by Florence K. Wishnewetzky. New York — Lovell London, W. Reeves, 1888. (Noto de Engels)

вернуться

[18]

Engels aludas je la antaŭparolo al la germana eldono de 1883. (Trad.)

вернуться

[19]

La germana originalo, kiun Engels kredis perdita, estis tamen retrovita kaj iĝis la bazo de la esperantigo de la antaŭparolo al la dua rusa eldono de 1882. (Trad.)