Выбрать главу

La «Manifesto» havis propran biografion. En la momento de la apero entuziasme bonvenigita de la tiam ankoraŭ malgranda avangardo de la scienca socialismo (kiel pruvas la tradukoj menciitaj en la unua antaŭparolo), ĝi baldaŭ estis premita de la reakcio en la malantaŭon post la malvenko de la parizaj laboristoj en junio 1848 kaj fine «laŭleĝe» proskribita per la kondamno kontraŭ la kolonaj komunistoj, en novembro 1852[20]. Kiam la laborista movado, kalkulita ekde la Februara Revolucio, malaperis de la publika scenejo, ankaŭ la «Manifesto» malaperis en la fono.

Kiam la eŭropa laborista klaso denove estis sufiĉe refortiĝinta por nova atako kontraŭ la potenco de la regantaj klasoj, kreiĝis la Internacia Laborista Asocio. Ĝi havis la celon kunfandi en unu grandan armean korpon la tutan batalpretan laboristaron de Eŭropo kaj Ameriko. Pro tio ĝi ne povis eliri de la principoj prezentitaj en la «Manifesto». Ĝi devis havi programon, kiu ne fermu la pordon al la anglaj sindikatoj, la francaj, belgaj, italaj kaj hispanaj Proudhon-istoj kaj al la germanaj Lassalle-anoj[21]. Tiu programo — la enkonduko al la statuto de la lnternacio — estis skizita de Marx kun majstreco, kiun eĉ Bakunin kaj la anarkistoj agnoskis. Laŭ Marx la finfina venko de la principoj fiksitaj en la «Manifesto» venos sole el la intelekta evoluo de la laborista klaso, kiu necese rezultas el la unuigitaj agoj kaj diskutadoj. La eventoj kaj sortoŝanĝoj en la batalo kontraŭ la kapitalo, pli la malvenkoj ol la venkoj, ne povis malhelpi montri al la batalintoj la nesufiĉecon de iliaj ĝisnunaj ĉiopovaj rimedoj kaj malfermi iliajn kapojn por pli profunda kompreno de la veraj kondiĉoj por la laborista emancipado. Kaj Marx pravis. La laborista klaso de 1874, kiam la Internacio estis malfondita, estis tute alia ol tiu de 1864, kiam ĝi estis fondita. La Proudhon-ismo en la romanlingvaj landoj, la specifa Lassalle-ismo en Germanio estis mortantaj kaj eĉ la siatempe konservativegaj anglaj sindikatoj malrapide atingis la punkton, kiam en la jaro 1887 la prezidanto de ilia kongreso en Swansea povis deklari en ilia nomo: «La kontinenta socialismo por ni perdis sian terurecon». La kontinenta socialismo — sed tio jam en 1887 estis nur la teorio prezentita en la «Manifesto». Kaj tiel certagrade la historio de la «Manifesto» spegulas la historion de la moderna laborista movado ekde 1848. Nuntempe ĝi sendube estas la plej disvastigita, la plej internacia produkto de la tuta socialisma literaturo, la komuna programo de multaj milionoj de laboristoj ĉiulandaj de Siberio ĝis Kalifornio.

Kaj tamen, kiam ĝi aperis, ni ne estus rajtintaj nomi ĝin socialista manifesto. Sub socialistoj en 1847 oni komprenis du specojn da homoj. Unuflanke temis pri adeptoj de diversaj utopiecaj sistemoj, speciale la Owen-istoj en Anglio kaj la Fourier-istoj en Francio, ambaŭ jam tiam ŝrumpiĝintaj al nuraj malrapide formortantaj sektoj. Aliflanke la plej multspecaj sociaj ĉarlatanoj, kiuj per siaj ĉiopovaj medicinaĵoj kaj per ĉiaspeca flikado volis helpi forigi la sociajn mankojn, sen ajna danĝero por la kapitalo kaj profito. En ambaŭ kazoj temas pri homoj starintaj ekster la laborista movado kaj prefere serĉintaj subtenon ĉe la «kleraj» klasoj. Tamen tiu parto de la laboristaro, kiu estis konvinkita pri la nesufiĉeco de nuraj politikaj reformoj kaj postulis totalan rekonstruon de la socio, tiu parto siatempe sin nomis komunista. Estis nur malglate ellaborita, nur instinkta, foje iom kruda komunismo; sed ĝi estis sufiĉe potenca, por krei du sistemojn de la utopieca komunismo, en Francio la «ikarian» de Cabet, en Germanio tion de Weitling. Socialismo en 1847 estas burĝa movado, komunismo estas laborista movado. La socialismo, almenaŭ sur la kontinento, estis salonakceptebla, la komunismo estis la rekta kontraŭo. Kaj ĉar ni jam tiam tre firme opiniis, ke «la emancipado de la laborista klaso devas esti la faro de la laborista klaso mem», dum neniu momento povis ekesti dubo, kiun el la du nomoj ni elektos. Ankaŭ poste neniam venis al ni la penso refuti ĝin.

«Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!» — Nur malmultaj voĉoj respondis, kiam ni vokis tiujn vortojn en la mondon, antaŭ nun jam 42 jaroj, ĉe la antaŭtago de la unua pariza revolucio, kiam la proletaro aperis kun siaj propraj postuloj. Sed la 28an de septembro 1864 la proletoj de la plej multaj okcidenteŭropaj landoj unuiĝis en la Internacia Laborista Asocio, glormemore. Tamen, la Internacio mem nur vivis naŭ jarojn. Sed ke ankoraŭ vivas la de ĝi fondita eterna ligo de la proletoj el ĉiuj landoj, pli forte vivas ol iam ajn, por tio ne ekzistas pli bona atestanto ol la hodiaŭa tago. Ĉar hodiaŭ, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, la eŭropa kaj amerika proletaroj unuan fojon inspektas siajn batalfortojn, mobilizitajn kiel unu armeo, sub unu flago kaj por unu proksima celo: por la okhora leĝe garantienda normala labortago, proklamita jam de la Ĝeneva Kongreso de la Internacio en 1866 kaj denove de la Pariza Laborista Kongreso en 1889[22]. Kaj la spektaklo de la hodiaŭa tago malfermos la okulojn al la kapitalistoj kaj terposedantoj de ĉiuj landoj pri tio, ke vere hodiaŭ la proletoj el ĉiuj landoj unuiĝis.

Se nur Marx ankoraŭ starus apud mi, por tion vidi propraokule!

Londono, la 1ª de majo 1890

F. Engels

Antaŭparolo al la dua pola eldono de 1892

La fakto, ke fariĝis necesa nova pola eldono de la «Komunista Manifesto», donas motivon por diversaj konsideroj.

Unue estas rimarkinde, ke lastatempe la «Manifesto» fariĝis kriterio por la evoluo de la grandindustrio sur la eŭropa kontinento. Tiom, kiom en difinita lando la grandindustrio plivastiĝas, tiom ankaŭ kreskas inter la laboristoj de la sama lando la postulo je klarigoj pri ilia pozicio kiel laborista klaso rilate al la posedantaj klasoj, disvastiĝas inter ili la socialista movado kaj kreskas la akirbezono al la «Manifesto». Tiel ne nur la stato de la laborista movado sed ankaŭ la evoluostato de la grandindustrio en ĉiu lando povas esti sufiĉe precize mezurata per la nombro da ekzempleroj de la «Manifesto», disvastigita en la lingvo de la lando.

Laŭ tio la pola eldono indikas decidan progreson de la pola industrio. Kaj ke tiu progreso ekde la lasta eldono, aperinta antaŭ dek jaroj, vere okazis, pri tio ne povas esti dubo. La Rusia Pollando, Kongreso-Pollando[23] fariĝis la granda industridistrikto de la rusia regno. Dum la rusia grandindustrio estas sporade dissemita — unu parto ĉe la Finna Golfo, alia parto en la Centro (Moskvo kaj Vladimir), tria parto ĉe la Nigra kaj Azova Maroj, ankoraŭ aliaj dissemitaj, — la pola industrio estas kunpremita sur relative eta teritorio kaj ĝuas la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tiu koncentriĝo. La avantaĝojn rekonis la konkurantaj rusaj fabrikantoj, kiam ili postulis protektajn importdoganojn kontraŭ Pollando, malgraŭ sia arda deziro transformi la polojn en rusojn. La malavantaĝoj — por la polaj fabrikantoj kaj por la rusa registaro — montriĝis en la rapida disvastiĝo de socialistaj ideoj inter la polaj laboristoj kaj en la kreskanta akirbezono pri la «Manifesto».

Sed la rapida evoluo de la pola industrio, superinta la rusan, estas siavice nova pruvo por la neestingebla vivoforto de la pola popolo kaj nova garantio por ĝia antaŭstaranta nacia restarigo. Sed la restarigo de sendependa forta Pollando estas afero koncernanta ne nur la polojn sed nin ĉiujn. Sincera internacia kunagado de la eŭropaj nacioj nur eblas, se ĉiu el tiuj nacioj estos plene aŭtonoma en sia propra domo. La revolucio de 1848, sub proleta flago, igis la proletajn batalintojn nur fari la laboron de la burĝaro, se ankaŭ ties testamento-realigintoj Louis Bonaparte kaj Bismarck[24] atingigis la sendependecon de Italio, Germanio, Hungario; sed Pollandon, kiu ekde 1792 estis farinta pli multe por la revolucio ol ĉiuj tri landoj kune, Pollandon oni lasis al sia propra sorto, kiam ĝi en 1863 malvenkis pro la dekobla rusa superforto[25]. La sendependecon de Pollando la nobelaro nek povis konservi nek reakiri; al la burĝaro ĝi hodiaŭ almenaŭ estas indiferenta. Kaj tamen ĝi estas neceso por la harmonia kunagado de la eŭropaj nacioj. Nur la juna pola proletaro povas elbatali ĝin, kaj en ties manoj ĝi estas sekura. Nome, la laboristoj de la tuta cetera Eŭropo same bezonas la sendependecon de Pollando kiel la polaj laboristoj mem.

вернуться

[20]

En la kolonja proceso kontraŭ komunistoj (4.10.–12.12.1852) oni akuzis 12 membrojn de la Ligo de Komunistoj (1847–1852) pro ŝtatperfido. La akuzo baziĝis sur «protokollibro» pri la centra administrejo de la Ligo, fabrikaĵo de la prusa polico kaj sur aliaj falsaĵoj. En sia verko «Malkaŝigoj pri la kolonja proceso kontraŭ komunistoj» Marx prezentis la verajn kaŭzojn de la proceso kaj senmaskigis la prusan policismon. (Trad.)

вернуться

[21]

Lassalle al mi persone ĉiam konfesis sin «disĉiplo» de Marx kaj kiel tiu kompreneble staris sur la fundamento de la «Manifesto». Alia afero estis kun tiuj liaj adeptoj, kiuj restis ĉe la postuloj de produktadaj kooperativoj kun ŝtata kredito kaj kiuj disdividis la tutan laboristan klason en ŝtathelpantojn kaj memhelpantojn. (Noto de Engels)

вернуться

[22]

La unua kongreso de la Internacia Laborista Asocio okazis de la 3ª ĝis 8ª de septembro 1866 en Ĝenevo. La plej gravaj decidoj de la kongreso baziĝas sur la de Marx ellaboritaj «instrukcioj por la delegitoj de la Provizora Centra Konsilantaro pri la unuopaj demandoj». La kongreso akceptis i.a. ses el la entute naŭ de Marx verkitaj punktoj, inter ili rezolucion pri limigo de la taga labortempo. La Internacia Socialista Kongreso en Parizo, kiu fariĝis la fondokongreso de la 2ª Internacio, okazis de la 14ª ĝis 20ª de julio 1889. La kongreso ellaboris la bazon por internaciaj leĝoj por gardi la rajtojn de la laboristoj. La decido de la kongreso, je la 1ª de majo 1890 en ĉiuj landoj organizi manifestaciojn por la okhora labortago kaj internacia solidareco, fariĝis la naskiĝa horo de la bataltago de la laborista klaso. (Trad.)

вернуться

[23]

Kongreso-Pollando oni nomis tiun parton de Pollando, kiu fariĝis parto de Ruslando sub la oficiala nomo Reĝa Regno Pollando. Tio okazis surbaze de la decidoj de la Kongreso en Vieno en la jaroj 1814/1815. (Trad.)

вернуться

[24]

Otto von Bismarck (1815–1898), prusa politikisto kaj diplomato, ludis en 1871 gravan rolon ĉe la unuigo de Germanio sub prusa egido. Li estis kanceliero de la imperiestra Germanio de 1871–1890. (Trad.)

вернуться

[25]

Aludo al la nacia ribelo, kiu komenciĝis en januaro 1863 sur pola tero (sed parto de la rusa imperio) kaj estis kruele sufokita per la caraj trupoj. (Trad.)