Выбрать главу

Londono, la 10ª de februaro 1892

F. Engels

Antaŭparolo al la itala eldono de 1893

Al la itala leganto

La publikigo de la «Manifesto de la Komunista Partio» samtempis precize preskaŭ je la tago kun la 18ª de marto 1848, kiam okazis la revolucioj de Milano kaj Berlin, kiam en la centro de la eŭropa kontinento unuflanke kaj de la Mediteraneo aliflanke leviĝis du nacioj, kiuj ĝis tiam estis malfortigitaj pro teritoria dishakiteco kaj internaj kvereloj kaj pro tio subiĝintaj sub fremda regado. Dum Italio estis subigita al la imperiestro de Aŭstrio, Germanio devis porti, se ankaŭ ne tiel rekte, la ne malpli pezan jugon de la caro de ĉiuj rusoj. La efikoj de la 18ª de marto 1848 liberigis Italion kaj Germanion el tiu honto. Se ambaŭ grandaj nacioj estis restarigitaj kaj certagrade redonitaj al si mem en la tempo inter 1848 ĝis 1871, tiam, kiel diris Karl Marx, tio okazis pro tio, ĉar la samaj homoj, kiuj sufokis la revolucion de 1848, fariĝis kontraŭvole ties testamento-realigantoj.

La revolucio estis tiam ĉie la faro de la laborista klaso. Estis la laborista klaso, kiu starigis la barikadojn pagante per sia vivo. Nur la laboristoj de Parizo, kiam ili faligis la registaron, havis la deklaritan celon, faligi la burĝan reĝimon. Sed kiom ajn ili konsciis la neeviteblan antagonismon, ekzistintan inter ilia propra klaso kaj la burĝaro, nek la ekonomia progreso de la lando nek la spirita evoluo de la francaj laboristaj amasoj estis atinginta tiun gradon, kiu estus ebliginta reorganizon de la socio. Pro tio fine la fruktojn de la revolucio enpoŝigis la kapitalista klaso. En la aliaj landoj, kiel Italio, Germanio, Aŭstrio, Hungario, la laboristoj ekde la komenco faris nenion alian ol helpi al la burĝaro akiri la potencon. Tamen en neniu lando estas ebla la regado de la burĝaro sen nacia sendependeco. Tial la revolucio de 1848 devis sekvigi la unuecon kaj sendependecon de la nacioj, kiuj ĝis tiam ne havis ilin: Italio, Germanio, Hungario, Pollando sekvos siatempe.

Kvankam la revolucio de 1848 ne estis socialista revolucio, ĝi tamen ebenigis la vojon al tia, pretigis al ĝi la terenon. Kun la evoluo de la grandindustrio en ĉiuj landoj la burĝa reĝimo dum la lastaj 45 jaroj estis kreinta multnombran, koncentritan kaj fortan proletaron, estis produktinta — por uzi esprimon el la «Manifesto» — sian propran tombofosiston. Sen restarigo de la sendependeco kaj sen unueco de ĉiu eŭropa nacio estus realigita nek la internacia unuiĝo de la proletaro nek trankvila komprenema kunagado de tiuj nacioj por atingi komunajn celojn. Oni nur imagu komunan internacian agadon de italaj, hungaraj, germanaj, polaj, rusaj laboristoj sub la politikaj cirkonstancoj antaŭ 1848!

La batalegoj de 1848 do ne estis vanaj, ankaŭ ne vanaj la 45 jaroj, kiuj disigas nin de tiu revolucia etapo. La fruktoj ekmaturiĝas, kaj mi nur deziras, ke la publikigo de ĉi tiu itala traduko de la «Manifesto» estu bona antaŭsigno por la venko de la itala proletaro, tiel, kiel tio estis la publikigo de la originalo por la internacia revolucio.

La «Manifesto» juste akceptas la revolucian rolon, kiun ludis la kapitalismo dum la pasinteco. La unua kapitalisma nacio estis Italio. La fino de la feŭda mezepoko kaj la komenco de la moderna kapitalisma epoko estas markitaj per granda figuro — per la italo Dante, kiu samtempe estis la lasta poeto de la mezepoko kaj la unua poeto de la moderna tempo. Hodiaŭ, same kiel ĉirkaŭ la jaro 1300, komenciĝas nova historia epoko. Ĉu Italio donacos la novan Dante, kiu proklamos la naskiĝhoron de la proleta epoko?

Londono, la 1ª de februaro 1893

Friedrich Engels

MANIFESTO DE LA KOMUNISTA PARTIO

Fantomo hantas en Eŭropo — la fantomo de komunismo.

Ĉiuj potencoj de la malnova Eŭropo alianciĝis por sankta ĉaskampanjo kontraŭ tiu fantomo: la Papo[26] kaj la Caro[27], Metternich[28] kaj Guizot[29], francaj radikaluloj kaj germanaj policistoj.

Kie estas tiu opozicia partio, kiu de siaj regantaj kontraŭuloj ne estas misfamigita kiel komunista? Kie estas la opozicia partio, kiu ne estis reĵetinta la stigmatizan riproĉon de komunismo kaj al la pli progresintaj opoziciuloj kaj al siaj reakciaj kontraŭuloj?

Du aferoj sekvas el tiu fakto.

La komunismo jam estas agnoskita mem kiel potenco de ĉiuj eŭropaj potencoj.

Estas urĝa tempo, ke la komunistoj antaŭ la tuta mondo malkaŝe prezentu siajn vidpunktojn, siajn celojn, siajn tendencojn kontraŭmetante al la fantomfabelo pri la komunismo manifeston de la partio mem.

Por tiu celo komunistoj de plej diversaj nacioj kunvenis en Londono kaj skizis la sekvan Manifeston, publikigotan en la lingvoj angla, franca, germana, itala, flandra kaj dana.

I. Burĝoj kaj proletoj[30]

La historio de la tuta ĝisnuna socio[31] estas la historio de klasbataloj.

Liberulo kaj sklavo, patricio kaj plebano, barono kaj servutulo, gildano kaj submajstro, unuvorte, subpremantoj kaj subprematoj, staris unu kontraŭ la alia en daŭra opozicio, havis seninterrompan batalon, foje kaŝe — foje malkaŝe, batalon, kiu ĉiufoje finiĝis per revolucia transformo de la tuta socio aŭ per komuna pereo de la batalintaj klasoj.

En la antaŭaj epokoj de la historio ni preskaŭ ĉie trovas kompletan strukturiĝon de la socio en diversajn klasojn, multspecan gradigon de la sociaj rangoj. En la antikva Romo ni havas patriciojn, kavalirojn, plebanojn, sklavojn; en la Mezepoko — feŭdajn sinjorojn, vasalojn, gildanojn, submajstrojn, servutulojn, kaj aldone al tio specifajn rangogradigojn en preskaŭ ĉiu el tiuj klasoj.

La moderna burĝa socio, elirinta el la ruinoj de la feŭda socio, ne forigis la klasajn antagonismojn. Ĝi nur metis novajn klasojn, novajn subpremkondiĉojn, novajn batalformojn sur la lokon de la malnovaj.

Sed nia epoko, la epoko de la burĝaro, distingiĝas per tio, ke ĝi simpligis la klasajn antagonismojn. La tuta socio pli kaj pli fendiĝas en du grandajn malamikajn kampojn, en du grandajn klasojn, unu al la alia rekte kontraŭa: burĝaro kaj proletaro.

El la servutuloj de la Mezepoko fariĝis la palisburĝoj[32] de la unuaj urboj; el ĉi tiu palisburĝaro evoluis la unuaj elementoj de la burĝaro.

La malkovro de Ameriko, la ĉirkaŭnavigado de Afriko kreis al la estiĝanta burĝaro novan agadterenon. La orienthinda kaj ĉina merkatoj, la koloniigo de Ameriko, la komerco kun la kolonioj, entute la multiĝo de interŝanĝaĵoj kaj varoj donis al la komercado, al la navigado, al la industrio prosperon antaŭe nekonatan kaj per tio rapidan disvolvon al la revolucia elemento en la disfalanta feŭda socio.

La ĝisnuna feŭda aŭ gilda funkciado de la industrio ne plu sufiĉis por la bezonoj kreskintaj kun la novaj merkatoj. La manufakturo anstataŭis ĝin. La gildestrojn forpuŝis la industria meza klaso; la labordivido inter la diversaj kooperacioj malaperis antaŭ la labordivido en la unuopa laborejo mem.

Sed daŭre kreskis merkatoj, daŭre kreskis la bezono. Ankaŭ la manufakturo ne plu sufiĉis. Do la vaporo kaj la maŝinaro revoluciigis la industrian produktadon. Sur la lokon de la manufakturo venis la moderna grandindustrio, sur la lokon de la industria meza klaso venis la industrimilionuloj, la ĉefoj de kompletaj industriaj armeoj, la modernaj burĝoj.

вернуться

[26]

Temas pri la papo Pius la IX-a (1792–1878). (Trad.)

вернуться

[27]

Temas pri la caro Nikolao la Unua (1796–1855), nomita «ĝendarmo de Eŭropo». (Trad.)

вернуться

[28]

Klemens Lothar Wenzel (Vencel), princo de Metternich (1773–1859), aŭstra politikisto, malamiko de ĉiuj liberalaj aŭ naciaj movadoj, kiu provis kunteni la habsburgan monarkion per absolutisma polica reĝimo. (Trad.)

вернуться

[29]

François Pierre Guillaume Guizot (Gizo) (1787–1874), franca liberala politikisto, faligita per la Februara Revolucio 1848. (Trad.)

вернуться

[30]

Sub burĝaro estas komprenata la klaso de modernaj kapitalistoj, kiuj estas posedantoj de sociaj produktado-rimedoj kaj eluzas dungan laboron. Proletaro estas la klaso de la modernaj dungolaboristoj, kiuj, ĉar neposedantoj de propraj produktado-rimedoj, estas devigitaj vendi sian laborforton por povi vivi. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

вернуться

[31]

Tio signifas, precize dirite, la skribita historio. En 1847 la antaŭhistorio de la socio, la socia organiziĝo, kiu antaŭiris ĉiun skribitan historion, estis preskaŭ nekonata. Ekde tio Haxthausen* malkovris la komunan proprieton je tero en Rusio. Maurer pruvis, ke ĝi estis la socia bazo, de kiu historie eliris ĉiuj germanaj triboj. Kaj iom post iom oni komprenis, ke la vilaĝa komunumo kun komuna terposedaĵo estis la praformo de la socio, de Hindio ĝis Irlando. Per sia glora malkovro de la vera naturo de gento kaj de ĝia pozicio en la tribo Morgan fine klarigis la internan organiziĝon de tiu praa komunisma socio en sia tipa formo. Per la disvolviĝo de tiu origina komunumo komenciĝas la disiĝo de la socio en apartaj kaj fine antagonismaj klasoj. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888 kaj al la germana eldono de 1890) Mi provis sekvi tiun procezon de disvolviĝo en «La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato», dua eldono, Stuttgart 1886. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

* August Haxthausen (1792–1866), prusa barono, kiu studis en Ruslando (1843–1844) la agrikulturon kaj kamparanan vivon. (Trad.)

Georg Ludwig Maurer (1790–1872), germana historiisto, kiu studis la mezepokon. (Trad.)

Lewis Henry Morgan (1818–1881), usona etnografo, arkeologo kaj historiisto. (Trad.)

вернуться

[32]

En la germana originalo „Pfahlbürger“ (palisburĝoj). Temas pri civitanoj de la feŭda Mezepoko, loĝintaj ekster la limpalisoj de urbo, kiuj ricevis burĝajn rajtojn, i.a. liberigo el la servuteco, pro ilia kunhelpo en la protekto de la urbo (kastelo, burgo). En figura senco: mallarĝhorizonta homo, filistro, ankaŭ etburĝo. La aŭtoroj de la Manifesto uzas ambaŭ signifojn. (Trad.)