Выбрать главу

La grandindustrio estis establinta la mondan merkaton, kiun preparis la malkovro de Ameriko. La monda merkato donis nemezureblan evoluon al la komerco, al la navigado, al la landaj komunikligoj. Tiu evoluo siavice reefikis pliampleksige al la industrio, kaj same kiom etendiĝis industrio, komerco, navigado, fervojoj, same tiom la burĝaro disvolviĝis multigante siajn kapitalojn, puŝante en la fonon ĉiujn klasojn hereditajn el la Mezepoko.

Ni do vidas, kiel la moderna burĝaro mem estas produkto de longa evoluvojo, de vico da revolucioj en la sferoj de produktado kaj interŝanĝo.

Ĉiu paŝo de tiu evoluo de la burĝaro estis akompanata de konforma politika progreso. Subpremita klaso dum la feŭdsinjora regado, armita kaj sinmemadministrinta asocio en la mezepoka komunumo[33], jen sendependa urba respubliko, jen tria impostodeva klaso de la monarkio, poste dum la tempo de la manufakturo kontraŭpezo al la nobelaro en la duonfeŭda aŭ en la absoluta monarkio, entute ĉefa bazo de la grandaj monarkioj, finfine ĝi batalakiris la ekskluzivan politikan potencon en moderna reprezenta ŝtato[34] ekde la establo de la grandindustrio kaj de la monda merkato. La moderna ŝtatpovo nur estas komitato administranta la komunajn aferojn de la tuta burĝa klaso.

La burĝaro ludis en la historio altgrade revolucian rolon. Kie la burĝaro akiris la potencon, ĝi detruis ĉiujn feŭdajn, patriarkajn idiliajn rilatojn. Ĝi senkompate disŝiris la buntajn feŭdajn ligilojn, kiuj ligis la homon al sia natura superulo, kaj lasis neniun alian ligilon inter homo kaj homo krom la nuda memintereso, krom la senanima «kontanta monopago». Ĝi dronigis en la glacian akvon de la egoisma kalkulado la sanktajn tremojn de pia ekstazo, de kavalira entuziasmo, de filistra sentimentaleco. Ĝi dissolvis la personan dignon en la interŝanĝvaloron kaj metis sur la lokon de sennombraj leĝe garantiitaj kaj bone akiritaj liberecoj la unusolan senskrupulan agadliberecon. Unuvorte, sur la lokon de ekspluatado, vualitan per religiaj kaj politikaj iluzioj, ĝi metis la ekspluatadon malkaŝan, impertinentan, rektan, brutalan.

La burĝaro senigis de ĝia aŭreolo ĉiujn agojn ĝis nun honorindajn kaj rigarditajn per pia timideco. Ĝi transformis la kuraciston, la juriston, la pastron, la poeton, la scienculon al siaj pagitaj dungaj laboristoj.

La burĝaro forŝiris de la familiaj rilatoj ties kortuŝe sentimentalan vualon kaj reduktis ĝin al pura monrilato.

La burĝaro malkaŝis, kiel la brutala fortomontro de la reakcio tiom admirita ĉe la Mezepoko, trovis sian konvenan kompletigon en la plej inerta maldiligentado. Ĝi estis la unua, kiu pruvis, kiom kapablas fari la agado de la homo. Ĝi realigis mirindaĵojn, kiuj superas la egiptajn piramidojn, romiajn akvoduktojn kaj gotikajn katedralojn. Ĝi faris ekspediciojn multe pli grandajn ol la popolmigradoj kaj krucmilitoj[35].

La burĝaro ne povas ekzisti sen revoluciigi seninterrompe la produktado-instrumentojn, do sekve la produktado-rilatojn, do ĉiujn sociajn rilatojn. Sed, kontraŭe al tio, neŝanĝita konservado de la malnovaj produktado-manieroj estis la plej grava ekzistokondiĉo de ĉiuj antaŭaj industriaj klasoj. La konstanta revoluciigo de la produktado, la seninterrompa skuado de ĉiuj sociaj statoj, la eternaj necerteco kaj moviĝo distingas la epokon de la burĝaro disde ĉiuj aliaj antaŭaj. Ĉiuj fikse enrustiĝintaj rilatoj kun sia postsekvo de malnove honorindaj imagoj kaj vidpunktoj estas dissolvataj, ĉiuj nove formiĝintaj malnoviĝas antaŭ ol ili povas rigidiĝi. Ĉio solida kaj daŭra forvaporiĝas, ĉio sankta estas profanata, kaj la homoj finfine estas devigataj rigardi per sobraj okuloj sian vivpozicion, siajn reciprokajn rilatojn.

La bezono al daŭre pli etendita merkato por siaj varoj pelas la burĝaron ĉirkaŭ la tutan terglobon. Ĉie ĝi devas ennestiĝi, ĉie kultivadi, ĉie starigi interligojn.

Per sia ekspluatado de la monda merkato la burĝaro donis al la produktado kaj konsumado en ĉiu lando kosmopolitan karakteron. Je la granda bedaŭro de la reakciuloj ĝi fortiris la nacian grundon el sub la piedoj de la industrio. La ege malnovaj naciaj industrioj estas detruitaj kaj ankoraŭ estas detruataj ĉiutage. Ili estas forpuŝataj per novaj industrioj, kies enkonduko fariĝas vivodecida por ĉiuj civilizitaj nacioj; per industrioj prilaborantaj ne plu enlandajn krudmaterialojn, sed krudmaterialojn, kiuj venas el plej foraj regionoj kaj kies produktoj ne nur estas konsumataj en la lando mem, sed samtempe en ĉiuj mondpartoj. Sur la lokon de la malnovaj bezonoj, kontentigitaj per la enlandaj produktoj, venas novaj, kiuj postulas por sia kontentigo produktojn de la plej foraj landoj kaj klimatoj. La malnovan lokan kaj nacian memsufiĉon kaj izolitecon anstataŭas ĉien-direkta komunikado, ĉiuflanka interdependeco de la nacioj. Kaj kiel en la materia tiel ankaŭ en la spirita produktado. La spiritaj produktoj de la unuopaj nacioj fariĝas komuna posedo. La nacia unuflankeco kaj limigiteco pli kaj fariĝas neebla, kaj el la multaj naciaj kaj lokaj literaturoj elformiĝas monda literaturo.

La burĝaro tiras ĉiujn naciojn, ankaŭ la plej barbarajn, en la civilizacion per la rapida plibonigo de ĉiuj produktadoinstrumentoj, per la senfine plifaciligita komunikado. La malaltaj prezoj de ĝiaj varoj estas la peza artilerio, per kiu ĝi teren disbatas ĉiujn ĉinajn murojn, per kiu ĝi devigas al kapitulaco la plej obstinan kontraŭfremdulan malamon de la barbaroj. Ĝi devigas ĉiujn naciojn alproprigi al si la produktadomanieron de la burĝaro, se ili ne volas perei; ĝi devigas ilin, enkonduki ĉe si mem la tiel nomatan civilizacion, t. e. fariĝi burĝo. Unuvorte, ĝi kreas al si mondon laŭ sia propra imago.

La burĝaro subigis la kamparon al la regado de la urbo. Ĝi kreis grandegajn urbojn, ĝi altgrade pligrandigis la nombron de la urba loĝantaro kompare al la kampara, tiel elŝirinte konsiderindan parton de la loĝantaro el la idioteco de la kampara vivo. Kiel ĝi faris dependa la kamparon de la urbo, tiel ĝi faris dependaj la barbarajn kaj duonbarbarajn landojn de la civilizitaj, la kamparanajn popolojn — de la burĝaj popoloj, la orienton de la okcidento.

La burĝaro pli kaj pli nuligas la dissplitiĝon de la produktadorimedoj, de la posedaĵo kaj de la loĝantaro. Ĝi amase kunigis la loĝantaron, centralizis la produktadorimedojn kaj koncentris la proprieton en malmultajn manojn. La necesa sekvo de tio estis la politika centralizo. Sendependaj, aŭ nur malfirme ligitaj provincoj kun malsamaj interesoj, leĝoj, registaroj kaj dogansistemoj estis kunpremitaj en unu nacion, kun unu registaro, unu leĝaro, unu nacia klasintereso, unu doganlimo.

Dum sia apenaŭ centjara klasa regado la burĝaro kreis pli da amasaj kaj pli da kolosaj produktado-fortoj ol ĉiuj antaŭaj generacioj kune. Subjugigo de naturfortoj al la homo, maŝinaro, aplikado de la kemio por industrio kaj agrokulturo, vaporŝipado, fervojoj, elektraj telegrafoj, kultivado de kompletaj mondpartoj, navigebligo de riveroj, tutaj loĝantaroj kvazaŭ elpremitaj el la tero — kiu antaŭa jarcento antaŭsentis, ke tiaj produktado-fortoj dormetis en la sino de la socia laboro?

Ni do vidis: La produktado-rimedoj kaj la rimedoj de interkomunikado surbaze de kiuj formiĝis la burĝaro, estis kreitaj en la feŭda socio. Dum certa evoluŝtupo de ĉi tiuj rimedoj de produktado kaj interkomunikado la cirkonstancoj, sub kiuj la feŭda socio produktis kaj interŝanĝis, la feŭda organizado de la agrikulturo kaj manufakturo, unuvorte, la feŭdaj proprieto-rilatoj, ne plu respondis al la jam evoluintaj produktivaj fortoj. Ili malhelpis la produktadon anstataŭ ĝin akceli. Ili ŝanĝiĝis al same multaj katenoj. Ili devis esti rompitaj, ili estis rompitaj.

Sur ilian lokon venis la libera konkurenco kun politika kaj socia konstitucioj adaptitaj al ĝi, kun la ekonomia kaj politika regadoj de la burĝa klaso.

вернуться

[33]

«Komunumo» nomiĝis la en Francio evoluantaj urboj, eĉ antaŭ ol ili kapablis kiel «tria klaso» devigi siajn feŭdajn sinjorojn kaj mastrojn permesi lokajn memadministrojn kaj politikajn rajtojn. Ĝenerale dirite, ni ĉi tie mencias kiel la tipan landon por la ekonomia evoluo de la burĝaro Anglion, por la politika evoluo Francion. (Noto de Engels al la angla eldono de 1888)

Tiel la urbanoj de Italio kaj Francio nomis sian urban kunvivadon, post kiam ili estis aĉetintaj aŭ eldevigintaj de siaj feŭdaj sinjoroj la unuajn memadministrajn rajtojn. (Noto de Engels al la germana eldono de 1890)

вернуться

[34]

Ekz. ŝtato kun parlamento aŭ alia formo, en kiu estas reprezentataj sociaj klasoj kaj tavoloj. (Trad.)

вернуться

[35]

La krucmilitoj estis militaj kaj koloniigaj ekspedicioj dum la 11ª ĝis 13ª jarcentoj, entreprenitaj de kristanaj eŭropaj feŭdistoj kaj kavaliroj kontraŭ nekristanaj popoloj por pliampleksigi aŭ reakiri la potencon de la kristanaj feŭdistoj. (Trad.)