Выбрать главу

Eŭgeno Lanti

Naciismo: studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj

La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la permesilo troviĝas ĉe la paĝo pri la aŭtoro: Eŭgeno Lanti.

Antaŭparolo

Tiu ĉi studo jam aperis en formo iom alia kaj pli konciza sur la paĝoj de l’ semajna gazeto Sennaciulo. Tiam multaj legantoj eldiris sian deziron, ke ĝi estu presota libroforme. Ili do ricevas kontentigon.

Kvankam ĉi tiu libro formas per si mem unu tuton, la leganto devas tamen scii, ke ĝi estas la unua parto de pli ampleksa, trivoluma verko. La dua parto estos titolita Internaciismo kaj la tria Sennaciismo. La unua parto sekve iel estas nur la elmeto de l’ problemo. Sed ties klara elmeto tre faciligos eltrovon de ĝusta solvo.

La ŝanĝoj kaj aldonoj faritaj neniel aliigis la ĝeneralan tendencon de la studo. Neŝanceliĝe ni sekvis la vojon al objektiva esploro. Ni penis koncepti kaj prezenti al la legantoj sufiĉe detalan skizon pri la deveno kaj evoluado de l’ naciismo, ne atentante, ĉu tiu nia koncepto konformas aŭ ne kun la vidpunkto de iu ajn el la nuntempaj socipolitikaj skoloj pri tiu demando…

Ĉar temas pri historiaj faktoj, t.e. okazintaĵoj neniel ŝanĝeblaj, ni ankaŭ tute malatentis la demandon: ĉu la historia evoluado povus aŭ ne sekvi alian vojon ol la sekvitan. Sendube, jes, ĝi povus, se — sed grava estas tiu «se» — la inter si batalantaj fortoj estus aliaj aŭ aliproporciaj. Senutila demando. Eĉ Dio, se ĝi ekzistus, ne povus aliigi pasintaĵon. La estanto kaj estonto estas influeblaj, ne la estinto.

Celante prezenti la evoluadon de homaj socioj ĝis la hodiaŭa stadio, ni opinias plie, ke estus tute senutile plorĝemi ĉe la konstato, ke tiu evoluado ĉiam okazis per sangaj militoj, per rabadoj kaj ekstermoj, per ĉiaj plej bedaŭrindaj rimedoj. Se tiel okazis, estas simple pro tio, ke ne povis aliel okazi: Racio ja ne regis la spiritojn…

Kiam la nacio — la patrio — konsistis nur el la malgranda bieno, en kiu estis entombigitaj la prapatroj de iu familio; kiam ekster tiu malgranda areo la koncerna naciano estis tute fremda je religia kaj jura vidpunktoj, tiam la hejma, pripatra religio tiom forte regis la spiritojn, ke estis tute neeble, ke la tiamuloj povu pace interkonsenti pri la kunfandiĝo de tiuj nacietoj en pli larĝan unuon. Kaj tamen, sekve de aliiĝoj en la produktorimedoj, tiu plilarĝiĝo fariĝis necesa. Perforto, milito, ekstermado fare de la pli fortaj solvis la problemon…

Hodiaŭ la demando restas esence la sama: milionoj da angloj, da francoj, da germanoj, da japanoj k.a. nacianoj ne povas prezenti al si sen abomeno la malaperon de sia patrio, ĝian kunfandiĝon en pli ampleksan unuon. Ili pretas oferi sian vivon por konservi sendependa la nacion, suverena la ŝtaton, al kiu ili apartenas. Se forestus sendependeco, ŝajnas al ili, ke la koloro de l’ ĉielo super ilia lando, la klimato, la pejzaĝoj, ĉio, kion ili amas, aĉe aliiĝus. Tia konstato pruvas, kiom forte en la cerboj efikas spekulativaj ideoj.

Ĉiu homo iomete klera tamen bone scias, ke tiuj nacioj, tiuj ŝtatoj ne ĉiam ekzistis. Ili rezultas de historiaj faktoroj; ili reprezentas nur ian provizoran ekvilibron de fortoj. Sekve ne ekzistas kaŭzo por ke ili restu senfine en sia nuna formo. La senĉese malvolviĝantaj ekonomiaj fortoj neeviteble kaŭzos rompon de la nuna ekvilibro, postulos plivastiĝon de la naciaj kadroj. Kaj tiel daŭre okazos, venkon de la teknika, racia tendenco super la mistike spekulativa.

La homo ĉiam estis homo faber kaj homo loquens. Nur tiuj du kapabloj, cetere, distingas lin de la aliaj animaloj. Sed li ne ankoraŭ atingis la stadion de homo sapiens. Oni almenaŭ povas esperi, ke li antaŭeniras, kvankam malrapide, laŭ tiu direkto. La naciismo neniel estas pravigebla de la saĝo. Ni ŝatus, ke la leganto akiru tiun firman opinion ĉe la finlego de ĉi tiu studo.

Januaron 1930
E.L.

Unua ĉapitro

Deveno de la naciismo

I. Klanoj kaj Totemismo. — II. Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo. — III. Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj. — IV. La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo.

I. Klanoj kaj Totemismo

Por havi ĝustan komprenon pri naciismo, necesas unue ekrigardeti sur la historion. Tie ni konstatos, ke la idea enhavo de tiu vorto tre variis laŭ la pasado de jarcentoj. Sed ni ankaŭ konstatos, ke restas en ĝi io konstanta: ĝia mistika, religia karaktero. La kulto de la primitivulo por sia totemo kaj tiu de la nuntempa patrioto por sia standardo estas esence la samaj.

Studante la morojn, kutimojn kaj superstiĉojn de la t.n. sovaĝuloj, oni pli bone komprenas la nuntempan sovaĝecon kun ĝiaj stultaj kaj kruelaj militoj, kun ĝia ekspluatado de homoj kontraŭ homojn.

En la nuna stato de la etnografia, sociologia kaj historia sciencoj estas neeble havi tute certajn sciojn pri la unuaj homgrupiĝoj. La scienculoj mem paŝas sur kampo de hipotezoj. Kaj la rezultoj de ilia esplorado konsistas ĉefe en tio, ke ĝi montras la erarojn de la antaŭaj esploristoj.

Ĉu en la pratempo ekzistis amorfaj grupiĝoj, en kiuj regis neniaj reguloj, sed plej kruda mikseco, el kiu malrapide formiĝis la familio? Aŭ ĉu jam ekzistis la triunuo: patro, patrino, infano, kiu plilarĝiĝante formis klanon? Tiuj demandoj restas ĝis nun nerespondeblaj per nerefuteblaj argumentoj. Cetere tio ne tre domaĝas por nia tezo. Sed ni almenaŭ esploretu la diversajn hipotezojn.

Al tiu lasta hipotezo aliĝis Johano Jakobo Ruso[1], en sia fama Parolado pri deveno kaj fundamentoj de la malegalo inter la homoj[2]. Li ja opiniis, ke la plej antikva kaj plej natura homa societo estis la familio, sub formo laŭ kiu, ĝeneraltrajte, ĝi ekzistas ankoraŭ nuntempe.

La historiisto Füstel de Kulanĵ[3], en sia verko La Antikva Civito[4], ankaŭ prezentas la familion kiel la unuan ĉelon societan. Sed li jam parolas pri familio iom pli larĝa ol tiu priparolita de Ruso; ĝi entenas servistojn kaj klientojn[5].

Laŭ la sama aŭtoro, la sentoj de la primitiva homo estis unue limigitaj je la amo de la patro por la infanoj, de la fratoj inter si, de la filoj por la gepatroj. Ekzistis nur familia amo. Poste la fila amo postvivis la morton de la patro; ĝi memoris pri liaj heroaĵoj kaj la mortinta heroo fariĝis ia dio. La kulto por la prauloj konsistigis la unuan religion; la unuaj temploj estis tomboj, kie, laŭ la tiutempa kredo, vivis la animo de la mortintoj[6].

Komence la ideo pri patrio kuniĝas kun tiu unua religio. Ĝi unuigas, en la saman kulton, la grundon, kiu entenas la kadavrojn de la prauloj (latine: terra patria), la memoron pri iliaj heroaĵoj, kaj la familipatron (pater familias), kiu estas samtempe militestro, juĝisto kaj pastro.

Laŭ Füstel de Kulanĵ la primitiva homaro konsistis el aro da neintermikseblaj familioj, grupiĝintaj ĉirkaŭ siaj hejmaj dioj. Poste la samrasaj familioj interligiĝos por sin defendi aŭ batali kontraŭ la komunaj malamikoj. El la praulo, la nomdona (greke: eponyme) heroo, ili faros novan religian ligilon por pli vasta grupiĝo, kiun oni nomas gento (lat.: gens). La gentoj ankaŭ kuniĝos kaj konsistigos kuriojn (fratrioj, ĉe la grekoj). Pli poste tiuj kurioj ankaŭ interligiĝos kaj tiam aperos la triboj. Ne haltas tie la evoluo: triboj federaciiĝas kaj tiel estiĝas nacioj.

Ĉe la unua ŝtupo (la familio) de tiu procezo la tuta komuna riĉaĵo apartenas al la patro; ĉe la lasta stadio, la nacio simile apartenas al la reĝo, kiu reprezentas dion sur la tero, se li mem ne estas dio, kiel la faraonoj, la cezaroj, aŭ ankoraŭ nuntempe la imperiestro de Japanio.

вернуться

[1]

France: Jean-Jacques Rousseau.

вернуться

[2]

France: Discours sur l’origine de l’inégalité parmi les hommes (1750).

вернуться

[3]

France: Fustel de Coulanges.

вернуться

[4]

La Cité Antique (1864).

вернуться

[5]

Ĉi tiun vorton necesas kompreni laŭ ĝia latina senco. La kliento (cliens) estis plebano, sub la patroneco de iu patricio (romana nobelo). Ĉi tiu lasta devis protekti sian klienton kvazaŭ patro protektas sian infanon.

вернуться

[6]

Hodiaŭ oni povas ankoraŭ konstati similan kulton por mortintoj per la maŭzoleoj konstruitaj por honori ilin.