Oni eĉ povis konstati, ke la pastroj el ĉiuj religioj fariĝis ankaŭ fervoraj apologiistoj kaj propagandistoj de l’ patriotismo.
Post kiam tiu religio estas infektinta Eŭropon, ĝi nun disvastiĝas tra la tuta mondo, ĉie kie indiĝena burĝa klaso celas akiri la regadon. Kelkokaze la patriotismo eĉ ludas revolucian rolon, en tiu senco, ke ĝi vekas dormantajn popolojn al nova vivo.
Tre trafan ekzemplon pri tio oni povas nuntempe observi en Hindio. La tiea popolo, de jarcentoj dormanta en la kastaj kaj tradiciaj vindoj, ekvekiĝas ĉe la instigoj de sia burĝaro, kiu ne plu volas dividi la profitojn de sia ekspluatado super la proletaro kun la angla burĝaro, invadinta la landon antaŭ du jarcentoj.
En la revuo Eŭropo[48] Romen Rolan[49] skribis jenon:
«Nenio estas pli emociiga ol vidi, en Hindio, la grandegan flamon el religia kolektiva halucino, kiu regis tiujn tricent milionojn da homoj, subite aliiĝi en formon de Patrio! La Patrino Hindio, kiun prikantas, en sia Marsejezo de Hindio, Bankim Ŝandra, la Ruĵe de Lil[50] el Bengalio, estas la patrino Kali, reenkarnigita en la korpo de la Nacio.»
Kredeble la naciismo reprezentas etapon, kiun trapasi devas la historia procezo. Ni nun simple notu la fakton, klarigante ĝin al ni per la jam faritaj konstatoj, nome, ke la mistikaj fortoj, la ideologiaj faktoroj ludas grandan, ofte negativan rolon en tiu procezo.
En la antaŭaj ĉapitroj ni vidis, ke la patrio havis en la antikvo materian bazon, ke ĝi rilatis al io konkreta: la malgranda bieno, kie naskiĝis, vivis, mortis kaj diiĝis la patroj. La tiutempaj patriotoj havis do realan intereson en la defendo de sia patrio, ĉar ili fakte defendis la teron, kiun ili kulturis, la bienon, kiu donis al ili ĉiujn vivrimedojn.
Ni ankaŭ konstatis, ke la ideologio, kiu stariĝis sur tiu materia bazo, baldaŭ fariĝis baro al plilarĝigo de sociaj unuoj. Tiu plilarĝiĝo, postulita de novaj ekonomiaj kondiĉoj, povis sekve okazi nur per bataloj, per sangaj militoj. La hodiaŭa patriotismo estas same danĝera ideologio.
Ni ekzamenos pli poste kelkajn el la argumentoj, per kiuj nuntempaj apologiistoj de l’ patriotismo provas pravigi la ekziston de nacioj.
II. Diversaj difinoj pri la vortoj ‹patrio›, ‹nacio› kaj ‹nacieco›
La difinoj, kiujn oni trovas en vortaroj, pri la vorto patrio, estas mallongaj kaj ĝenerale nur mencias la etimologian signifon de l’ vorto. Se oni ne kontentiĝas per tiaj difinoj kaj serĉas en verkoj de patri-apologiistoj, oni tuj konstatas ilian embarason; ĝi montriĝas per granda neprecizo en la klarigoj.
Kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, ŝtato. Ni ne perdos tempon nek inkon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj.
Tion ankaŭ asertas Emilo Durkhejm en «La Sociologia Jaro» (France: L'Année Sociologique, 1915):
«Iu nacieco estas homa grupo, kies membroj, pro etnologiaj aŭ simple historiaj motivoj, volas vivi sub samaj leĝoj, formi komunan Ŝtaton, ne gravas, ĉu grandan aŭ malgrandan; kaj tio estas hodiaŭ iu principo, inter la civilizitaj nacioj, ke tia komuna volo, kiam gi estas persiste montrata, rajtas esti respektata, ke ĝi eĉ estas la sola solida fundamento de la Ŝtatoj.»
Por nia instruo ni citu do kelkajn difinojn de aŭtoritataj patriotoj kaj naciistoj. Sed tuj unu rimarkon: Kiam parolas militisto, li ne maskas la realon kaj montras malkaŝe la vizaĝon de la patrio sub ĝia ĝusta aspekto:
«La nuntempa patriotismo ne povas malkonfesi la tradiciojn, kiuj, malrapide, dum la daŭro de l’ jarcentoj, kunigis ĉiujn fragmentojn de la tero de l’ prauloj kaj daŭrigis ties sendependecon; tamen, nova faktoro aldoniĝis. Same kiel ĉe la tempo de la Roma civito, la kulto al la institucioj prenis lokon en la ideo pri patrio.
La moderna patrio, ĝi estas la nacio; ĝi estas la suverena popolo, mastro de sia sorto, fariĝinta, mem, posedanto de granda parto el la nobelaj bienaroj, aŭ vivanta libere per la produktoj de sia laboro.»[51]
La aŭtoro, konstatinte, ke ne ĉiuj nacianoj posedas bienon, ke ne ĉiuj povas vivi libere per la produkto de sia laboro, tute malkaŝe konfesas, ke la patrio ĉefe ekzistas por la bonstato de iu klaso:
«La libero, la egalo, la frateco… estas altruistaj virtoj, kiujn oni devas, sendube, kontraŭstarigi al la malnova leĝo de egoismo kaj ordonpovo, sed ilia kompleta triumfo okazigus la dekadencon kaj, baldaŭ, la ekstermiĝon de la ideo pri patrio… Tiom longe, kiom nacio ekzistas, ĝi konsistas el du klasoj, kiujn neniu dislima linio apartigas, sed kies kontraŭecaj tendencoj ekvilibriĝas.»[52]
Laŭ tiu aŭtoro ni do notu: se ne ekzistus klasoj, ankaŭ ne ekzistus patrioj. Konsentite!…
Aŭdinte la opinion de aŭtoritata maristo, ni nun aŭskultu tiun de generalo:
«Ĉiu vivanto estas luktanto, kiu utiligas ciujn siajn kapablojn por konservi kaj pliintensigi sian vivon; la nacioj estas vivaj organismoj,[53] kiuj senĉese, senripoze serĉas plibonigi la kondiĉojn de sia ekzistado. Por la socioj kiel por la individuoj, la lukto estas necesa kondiĉo de perfektiĝo; ĝi pliforligas kaj hardas la karakterojn, ĝi donas sukceson al la fortuloj[54]
Tiaj instruoj pri la patrio taŭgas nur por la filoj de la reganta klaso. Por mistifiki la simplajn spiritojn de la proletoj, ekzistas pli subtilaj kaj ruzaj apologiistoj:
«La homo ŝuldas ĉion, kion li havas, al sia patrino. La civitano ŝuldas ĉion, kion li havas, al la influo de sia patrio…
… Nia libero rezultas el la suferoj de milionoj da kreitoj, kiuj batalis por ĝin certigi al ni; nia trankvilo kuŝas sur grandega disĵetita amaso da martiroj, kiuj donacis sian sangon por ĝin prepari; nia arto, nia scienco, nia bonstato estas la fruktoj de la maldormoj, de la senĉesaj laboroj, de la amasigita geniaĵo de multegaj kreintoj, kiuj penegis por riĉigi nin per siaj eltrovoj kaj laboroj.»[55]
Per tia sofisma dialektiko oni pli facile sukcesas trompi la naivan popolon. En la «demokrate» regataj landoj, la laboristoj ja havas la iluzion esti liberaj — tial ke ili rajtas voĉdoni en la balotoj por elekti reprezentantojn. Se tian «liberon» ili ŝuldas al la patrio, same kiel ili ŝuldas la vivon al sia patrino, nu, por ĝin defendi ĉu ili povus rifuzi oferi sian vivon?…
Jen alia pli lerta, eĉ pli subtila difino:
«Nacio estas animo, spirita principo. Du aferoj, kiuj, verdire, estas nur unu sama, konsistigas tiun animon, tiun spiritan principon. Unu kuŝas en la pasinta tempo, la alia en la estanta. Unu estas la komuna posedo de riĉa heredaĵo el memoraĵoj, la alia estas la reciproka konsento, la deziro vivi kune, la volo daŭrige produktigi la heredaĵon, kiun nedividita ni ricevis. La kulto al la prauloj estas el ĉiuj la plej prava; la prauloj faris nin tiaj, kiaj ni estas. Pasinto el gloro, eminentaj homoj, jen la socia kapitalo, sur kiu oni starigas nacian ideon. Posedi komunajn glorojn en la pasinta tempo, komunan volon en la estanta, esti kune farinta grandaĵojn kaj voli fari aliajn, jen la ĉefaj kondiĉoj por esti popolo. Oni amas proporcie al la oferoj, kiujn oni faris, al la malfeliĉoj, kiujn oni suferis. Oni amas la domon, kiun oni konstruis, kaj kiun oni transdonas. La sparta kanto: „ni estas tio, kio vi estis, ni estos tio, kio vi estas“, tre simple resumas la himnon de ĉiu patrio….»[56]
Ni preskaŭ konsentus kun la klarigoj de la fama franca filologo kaj verkisto, se oni rilatigus ilin al la tutmonda Proletaro, anstataŭ al la kunmiksaĵo el diversaj klasoj, kiuj konsistigas nacion.
[51]
Ŝipkapitano Renato le Nepvu de Karfor en «La pravo de l’ milito». 1914. (France: René le Nepvou de Carfort «
[55]
Abato Gafr en «La leĝo de amo — La patrio». France: Gafre «
[56]
Ernesto Renan. France: «