Выбрать главу

Tiu hipotezo ebligas klarigi la prahistorian epokon de malaperintaj civilizoj per la nun ankoraŭ ekzistantaj primitivaj popoloj.

Ni do esploretu la toteman organizformon por vidi kiel, post longa evoluado, la unuaj homaj grupiĝoj povis aliiĝi en unuecan, centralizitan aŭtokration, kies estreca principo tamen sin bazis sur la primitiva totemo. Tiu esploreto tre plifaciligos la komprenon pri la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj superstiĉoj diversspecaj.

Laŭ A. More[18] profesoro ĉe la Pariza Universitato, kaj la historiisto G. Davi[19], dekano ĉe la Diĵona Universitato, en ilia verko: «De la Klanoj al la Imperioj»[20], la klanoj estas la plej elementaj organizformoj ĝis nun konataj. Ili ne estas laŭteritoriaj grupiĝoj, kaj estis unue nomadaj. Grandega nombro da duonpruvoj montras, ke la religio antaŭ la geografio decidis pri la maniero, laŭ kiu la homoj grupiĝos. La primitiva konstitucia juro estas el mistika naturo. La klananoj sin sentas kunigitaj per la kredo, ke ili ĉiuj havas saman totemon.

La sociologo E. Durkhejm[21], kiun citas la aŭtoroj, difinas jene la klanon:

«La klano estas grupo el individuoj, kiuj konsideras sin parencoj, sed rekonas tiun parencecon ekskluzive per tiu signo tre speciala, ke ili portas saman totemon. La totemo mem estas viva aŭ malviva estaĵo, generale besto aŭ planto, el kiu la grupo estas supozata deveni kaj kiu servas al ĝi kiel insigno kaj kolektiva nomo. Se la totemo estas lupo, ĉiuj anoj de la klano kredas, ke ilia prapatro estis lupo kaj sekve, ke ili havas en si ion lupan.»

La klananoj opinias, ke ili estas parencoj, ne laŭ la sango, sed rezulte de mistika komuniiĝo de ĉiuj kun unu totemo. Individua estreco ne ekzistas. La klano estas komuneca kaj egaleca societo, kies anoj estas ĉiuj samrangaj. Sed tiu senestreca grupiĝo havas tamen severajn regulojn, kiujn ĉiuj obeas. Inter tiuj reguloj estas la devo partopreni la kulton al la totemo, la malpermeso edziĝi inter samklananoj, la malpermeso manĝi la beston, kiu estas la totemo de la klano, krom en kelkaj esceptaj okazoj, kiam ĝi estas solene, laŭrite buĉata. Tiam la klananoj komune partoprenas la manĝadon, opiniante per tio pligrandigi la mistikan forton, kiu ligas ilin al la totemo.

La totemo ne estas la praulo; ĝi estas areca kaj nedividebla principo, la liga, nepre efika forto, la disa animo de la klano. La totemo estas reprezentata per objektoj, kiujn la klananoj konsideras sanktaj kaj por kiuj ili havas kulton.

«La totemismo ne estas religio, kiun konsistigas ĉu bestoj, ĉu homoj, ĉu figuroj, sed ia sennoma, nepersona forto, ekzistanta en ĉiuj klananoj, ne aparte kuniĝanta tamen kun iu el ili. Neniu posedas entute tiun forton, sed ĉiuj partoprenas ĝin. Ĝi estas tiel sendependa de la apartaj klananoj, en kiuj ĝi enkorpiĝas, ke ĝi antaŭ- kaj postvivas ilin.»

(Durkhejm)

La aŭstraliano ne kapablas prezenti al si tiun forton, sed la melaneziano kaj amerika indiano jam havas ideon pri tiu komuna forto, disa en ĉiuj estuloj, ligitaj per totema parenceco. Ili donas al ĝi diversajn nomojn, el kiuj la plej konata estas mana‑o. Ĉe la antikvaj egiptoj tiu sama forto estis nomata ka‑o.

La mana‑o ne nur estas ia forto, ia estaĵo, sed plie ĝi estas eco kaj stato. Alivorte, la termino estas samtempe substantiva, adjektiva kaj verba… La mana‑o estas ĝuste tio, kio faras la valoron de la aĵoj kaj individuoj; ĝi estas la magia religio kaj eĉ socia valoro… Oni eĉ povas plilarĝigi ĝian sencon kaj diri, ke la mana‑o estas la forto en ĝia plej alta grado, la vera efikeco de la aĵoj, kiu pligrandigas ilian mekanikan agadon, ne detruante ĝin. La mana‑o kaŭzas, ke la fiŝreto kaptas, ke la domo estas fortika, ke la boato bone naĝas. En la kampo ĝi estas la fruktodoneco, en la kuraciloj la eco, kiu kuracas aŭ mortigas. En la sago ĝi estas tio, kio mortigas.

La mana‑o estas la esenco mem, la potenco kaj suvereneco de la klano. Tiu anonima forto, nepersona kaj disa estas la pratipo el tio, kion ĉiuj religioj konsideras kiel sanktan kaj individuigas kiel dion; ĝi estas nenio alia ol la kolektiva potenco, ĝi sekve konsistigas la socian estaĵon de la primitiva klano, reprezentita sub la formo de totemo.

La pure totema organizformo ekzistas nur tiom longe, kiom la klanoj estas nomadaj. Kiam ili fiksiĝas sur iu loko, tiam ili aliiĝas. La loka komuna vivmaniero kreas kutimojn, kiuj fariĝas sociaj instinktoj. La ligiloj el totema mistika komuniiĝo ne plu estas tiom necesaj por firmigi la sociemon. Kiam la klanoj vagadis de iu loko al alia, ili povis posedi nur kelkajn, ajojn kaj ilojn. Pro tio sendube leĝoj kaj estroj ne estis necesaj. Sed kiam ekestis teritoriaj grupiĝoj (vilaĝoj), la kondiĉoj fariĝis malsamaj. Estas tiam eble amasigi kaj gardi diversajn objektojn kaj vivnecesaĵojn. Oni plie komencas iomete kulturi la teron. Ĉe tia stadio la propraĵo estas ankoraŭ komuna.

Sed ne ĉiuj klanoj fiksiĝis samtempe. Kelkaj vivas ankoraŭ nomade kaj iafoje minacas la posedaĵojn de la vilaĝoj. Necesas do por ĉi tiuj lastaj sin ŝirmi kaj defendi. Tiucele okazas kuniĝo de vilaĝoj en pli vastajn unuojn, kiujn oni nomas fratrioj. Ĉi tiuj lastaj ankaŭ kuniĝas kaj formas tribojn.

Tiam aperas estroj.

Estas tre interese esplori kiel individuoj akiris estrecon. Ni jam vidis, ke en la unua stadio de la klano la mana‑o estas ia disa, nepersona forto, kiun ĉiuj klananoj posedas komune, nedividite. Tiu forto devenas de la totemo komuna al ĉiuj klananoj. Sekve la individua estreco povas deveni nur el la totemo de la klano. Kiel tio okazis? Kiel tiu komuna, disa, nedividebla mana‑o povis, post diversaj aliformiĝoj, koncentriĝi en unu solan individuon?

La scienculoj ne liveras tute klarajn kaj senmankajn respondojn al tiuj demandoj. La mitologo Freza asertas, ke la unuaj estroj estis magiistoj, sorĉistoj. Spense[22], Giln[23], Durkhejm opinias, ke ili estis iaj pastroj, aŭ simple gardistoj de la sanktaj objektoj.

Ĉe la aŭstraliaj indiĝenoj oni trovas individuojn, nomitajn alatunĵoj, kiuj ŝajnas ludi ian estran rolon: «La estreco de alatunĵo, diras Spense kaj Giln en sia verko: «La indiĝenaj triboj de la centra Aŭstralio»[24], estas tre nepreciza. Li ne havas difinitan povon sur la grupanojn. Li kunvokas la maljunulojn, kiujn oni ĉiam konsultas pri gravaj aferoj, ekzemple pri plenumado de sanktaj ceremonioj, pri puno al la individuoj, kiuj malobeis la triban kutimon; kaj lia opinio entenas ekzakte la pezon, kiun donas al li lia reputacio… Li ne estas nepre konsiderata kiel la plej grava ano de la konsilantaro; lia opinio ne estas legdona; nur se li estas maljuna kaj sperta, li povas havi grandan influon.»

La alatunĵoj havas kiel ĉefan mision gardi la sanktejon, kiu ĝenerale troviĝas en iu fendaĵo de ŝtonego aŭ en iu kavo. Tiun sanktejon ja ne devas eniri profanulo. Tie kuŝas la simbolaj relikvoj, kiuj, supozate, entenas la animon kaj la korpon de la prauloj. Ĉi-okaze, kiel ĉie inter la primitivuloj, la granda mastro estas la kutimo, la kolektiva kaj hereda kutimo, kies nur obeemaj servistoj estas la individuoj, havantaj ian aŭtoritaton.

«Fatale okazis, ke kunvenigante periode la klanon, por plenumi la kutimajn kaj devigajn ritojn, kaj kuniĝante kun la alatunĵoj de la najbaraj klanoj, kiuj siaflanke kaj samcele okazigis saman kunvenon, tiuj «estroj», tiel kunvenintaj, interkonsiliĝis, estis influataj de tiuj, kiuj sciis sin trudi, parolis kun ili pri ŝanĝoj farindaj kaj tiel naskiĝis kaj enradikiĝis la unuaj kutimoj el personaj iniciativo kaj estreco. Kuŝas tie provo unue skizita sur la rita kampo, pri parlamenta kaj federacia regado, plenumita de la kunvenantaro el la lokaj estroj, agantaj kiel ritaj estroj en tribaj ceremonioj, kies trafpovo transiras la limojn de la klano, ĉar temas pri tribaj ceremonioj.»[25]

вернуться

[18]

France: Moret.

вернуться

[19]

France: Davy.

вернуться

[20]

France: Des Clans aux Empires (1923, Bibliothèque de Synthèse historique).

вернуться

[21]

France: Durkheim.

вернуться

[22]

Angle: Spencer.

вернуться

[23]

Angle: Gillen.

вернуться

[24]

Anglalingve: The native tribes of central Australia (1899).

вернуться

[25]

A. More kaj G. Davi.