Выбрать главу

Ĉe tia stadio la societo atingis la reĝan tipon. La reĝo absorbas la diojn de la tuta lando, heredas ilian magian forton, iliajn riĉojn kaj fariĝas respondeca pri la vivo kaj nutraĵo de la homoj, fariĝintaj liaj regatoj. Li regas la funkciadon de la mondo kaj lia popolo devas danki al li pro la pluvo kaj la sunlumo, kiuj fekundigas la teron. Por ke tiu grandega povo, tiu intensa forto ne perdiĝu, la reĝo devas obei severajn regulojn. Li estas netuŝebla, tabuo. El tiuj malpermesoj originas la kortegaj ceremoniaroj, kiuj ekzistas ankoraŭ nuntempe en la reĝlandoj, eĉ se fakte la reĝo ne plu posedas la estrecon, kiel, ekzemple, en Britio kaj Svedio.

Tiuj ĝeneralaj trajtoj pri la evoluado de la homaj grupiĝoj renkontiĝas ĉe ĉiuj primitivaj kaj antikvaj popoloj.

Restas neklarigita — kaj eble neniam klarigebla — la kialo pri la kredo de la klananoj je totemo, tabuo kaj fetiĉoj. Ŝajnas al ni tro riske hipotezi sur tiu kampo. Lastatempe, la fama psikanalizisto Sigm. Freŭd provis per sia metodo doni klarigon pri tiuj strangaj kredoj ei sia verko: «Totemo kaj Tabuo»[26], sed, niaopinie, li ne pli bone sukcesis ol la etnografoj. La problemo restas nesolvita.

Ni do prefere restu ĉe la firma grundo de konstatitaj faktoj kaj rimarkigu nur, ke ekzistas konstanta paralelismo inter la evoluado de la vivkondiĉoj kaj tiu de la ideoj. Se la klanoj, ekzemple, restus ĉiam nomadaj, kredeble neniam la estriĝo de individuoj povus okazi.

Ni ankaŭ ne hipotezos por klarigi, kial kelkaj klanoj unue fiksiĝis kaj formis teritoriajn grupiĝojn, dum aliaj daŭris esti nomadaj. Ĉu la ideoj ludis ian rolon en tio ? Aŭ ĉu nur materiaj ŝanĝiĝoj en la medio aliigis la ideojn? Ni emas pensi, ke ambaŭ kaŭzoj efikis.

III. Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj

Esploretinte la socian vivon de la «primitivaj» popoloj, ni ekrigardetu sur la historion de malaperinta civilizo, nuntempe konsiderata kiel plej antikva. Ĝi troviĝis en la valo de la riverego Nilo, en Egiptio.

Laŭ prahistoriaj dokumentoj, tie oni trovas homojn jam grupiĝintajn en nomeoj (vilaĝoj) 4000 jarojn antaŭ Kristo. Sur monumentoj kaj vazoj estas figuroj de falkoj, de vulturoj, de hundoj, de skorpioj, de fiŝoj, de sagoj ktp. El tio historiistoj hipotezas, ke tiuj bestoj aŭ objektoj reprezentas totemojn aŭ fetiĉojn: «Estas verŝajne, diras More kaj Davi, ke la pradinastia Egiptio, inter 4500 kaj 3500 antaŭ Kristo ne ankoraŭ preterpasis la stadion, en kiu postrestas tiom da primitivaj societoj: la klana reĝimo protektata per fetiĉo aŭ totemo.»

La bildoj gravuritaj sur diversaj objektoj rakontas pri la bataloj, kiuj okazis inter la nome-oj. La fetiĉoj partoprenis la batalojn, kiel tio vidiĝas per la bildoj. La batalinto ne kredis je sia propra forto; estis la totemo, la fetiĉo, kiu direktis la sagojn kaj tiel mortigis la malamikojn. Malvenko signifis ĉefe la malforton de la venkita fetiĉo. Tiel la venkinto sin trudis al ĉiuj venkitoj. La rezulto de tiuj bataloj estis la starigo de du reĝaj regnoj: unu ĉe la Alta kaj alia ĉe la Malalta Egiptio. Ambaŭ reĝoj havis t.n. «parolantajn armilojn». Unu vestis sian kapon per ruĝa kufo, talismano, en kiu loĝis diino; alia portis blankan mitron, super kiu ŝvebis la vultur-diino, protektantino de la reĝo. Pli poste ambaŭ kapvestoj kombiniĝos kaj formos la Psĉenton,[27] simbolon de la du Egiptioj kuniĝintaj. Por la tiutempaj egiptoj tiuj insignoj posedis magian forton; ili faris miraklojn.

Ĉe la lasta periodo oni konstatas, ke la dio Horuso (Falko) akiris la superregecon. Ĝi trudis sian kulton al la tuta Egiptio. Kaj okazis, ke la reĝo finfine fariĝis la viva enkorpiĝo de la dio.

La tuta evoluo resumiĝas jene: la iama ĉefosorĉisto fariĝas unue la reĝopastro kaj fine la reĝodio, la Faraono.

La popolo kredas, ke la reĝo-dio posedas la povon briligi la sunon, faligi la pluvon, ĝermigi la grenojn. La Faraono estas la reĝo de l’ fajro, reĝo de l’ akvo, reĝo de l’ rikoltoj. Unuvorte la reĝo-dio posedas magiajn sekretojn tiom potencajn, ke ĉiuj naturaj riĉaĵoj kreiĝas laŭ lia ordono. La Faraono estas la granda «nutranto» de sia popolo.

La komplemento de tiu grandega magia potenco estis, ke la reĝoj devis iajn regulojn rigore obei. Ili, ekzemple, ne povis manĝi aŭ trinki kion ajn. Tiuj tabuoj (malpermesoj) devenas evidente de la treege antikvaj kutimoj, kiaj estis la malpermeso manĝi la totemon.

La faraonoj estis respondecaj pri ĉio, pri la malbonaj rikoltoj, pri la epidemioj, unuvorte pri ĉiuj malfeliĉegoj. Kiam okazis, ke reĝo estis ĉu malsana, ĉu tro maljuna por povi malhelpi tiujn malfeliĉegojn, la popolo postulis, ke li estu mortigata:

«Tuj kiam aperas ĉe reĝo simptomoj pri maljuneco, aŭ ĉe antaŭdifinita dato, post dek du, dudek aŭ tridek jaroj da regado, oni mortigas la reĝon dum granda ceremonio kaj oni anstataŭas lin per juna heredanto. Plej ofte, la reĝoj sukcesis mildigi tiujn kutimojn, delegante kiel anstataŭantojn homajn aŭ bestajn oferatojn; sed tiuj anstataŭoj estis tolerataj nur se ili donis al la maljuniĝintaj reĝoj renoviĝon de juneco kaj saneco.»[28]

Cetere, post lia morto la rolo de reĝo ne estas finita; ĝi eble estas eĉ pli grava. La reĝo, kiu estas dio, ne povas ja vere morti. Lia surtera morto estas nur la komenco de supernatura vivo. Li restas la protektanto de la mortintaj homoj, kiel li estis surtere la protektanto de la vivantoj. Tio klarigas, kial fervorege kaj penege la egiptoj konstruis por la mortintaj faraonoj grandegajn kaj belegajn tombojn. La kolosaj piramidoj estas ja nur tombaj fortikaĵoj, kiuj defendas la kadavron de la dio-reĝo.

Ĉe la antikvaj egiptoj la kulto al kadavroj de reĝoj havis realan signifon; ĝi tute kongruis kun la tiutempa kredo. Nuntempe oni ankoraŭ konstatas similan kulton al kadavroj, sed ĝi estas nur formortinta restaĵo de iam vivanta ideo. Por kompreni kial «materialisme» pensantaj homoj povas ankoraŭ honori putrantan karnon kaj ĝin zorge konservi en maŭzoleoj, necesas scii, ke tiu kutimo havis en la antikvo ian logikan signifon.

Ĉi-okaze ni rimarku, kiom longe vivas ideoj, kiom forte ili influas la agojn de la homoj. En nia epoko, kiun karakterizas la scienco, la tekniko, fruktoj de la Racio, oni tamen konstatas, ke la mistiko, la religio ankoraŭ forte influas eĉ «liberpensantajn» homojn.

La leganto ne konkludu el tiu nia rimarko, ke ni kredas je la ekzisto de ideoj, havantaj vere faktan vivon. Ni bone scias, ke la unuiĝo de la tuta Egiptio sub la regadon de unu sola reĝo-dio povis okazi nur tial, ke la ekonomiaj kondiĉoj postulis tion. La vivo en la Nila valo estis ebla nur per discipline organizita socio. La loĝantoj de la Delto ne povus vivi, se okaze de seka periodo, tiuj de la Alta Egiptio retenus la akvojn de la riverego; same okazus, se la riveraltiĝo superakvigus la Delton. Necesis konstrui kaj prizorgadi kanalojn, digojn, akvujojn. Kaj tio estis ebla nur per unueca regado. Necesis ankaŭ defendi la riĉaĵojn de la lando kontraŭ la oftaj atakoj de la nomadoj el la dezerto. Ni do konstatas, ke la ekonomio estis la ĉefkaŭzo en la estiĝo de la sociaj fenomenoj. Sed samtempe la kredoj, la ideoj ludis ankaŭ grandan rolon. La homo ja estas partoprenanto en la ekonomio; kaj ĝi estas animalo havanta ideojn…

Laŭ tio, ĉu tiuj ideoj estas mistikaj, religiaj aŭ raciaj, la nepra malvolviĝo de la sociaj fenomenoj okazas pli aŭ malpli rapide kaj glate. Estas ja tute logike, ke ideoj vivantaj per la cerbo de homo influu la historian procezon. Kaj tiuj ideoj evoluas, aliiĝas, seniĝas pli kaj pli je ĉio mistika por atingi finfine racian fundamenton.

IV. La egiptiaj imperialismo kaj internaciismo

La faraonoj sukcesis trudi sian regadon ne nur al la tuta Egiptio, sed ankaŭ al najbaraj popoloj. Plivigliĝis la socia kaj politika vivo de la egiptia popolo. Naskiĝis rimarkinda literaturo populara kaj filozofia; kreiĝis grandioza arto, kiu vekas ankoraŭ admiron ĉe nuntempuloj.

вернуться

[26]

Franca traduko (1924) de S. Jankeviĉ.

вернуться

[28]

Lanti mislegis la ambiguan latinliterigon Pschent de la greka ψχέντ /psĥent/, responda al la egipta /pa-seĥemti/ = «la du potencaj». (Noto de la redaktoro.)

вернуться

[28]

More kaj Davi.