Выбрать главу

Rilate fremdulojn, la egipto konsciis pri sia socia, politika kaj intelekta supereco. La fiero esti regato de potenca faraono vekis ĉe li koncepton pri egiptia nacio.

Kaj, kiel logike devis okazi, la faraonoj estis devigataj fari imperialisman politikon. La popolo ja bezonis krudaĵojn el eksterlando; ĝi bezonis eksporti naturaĵojn de la kampoj kaj produktojn el la laborejoj sur la fremdajn bazarojn. La lando tendencis fariĝi iu «plej granda Egiptio». Militaj ekspedicioj plioftiĝis. Invadintoj estis forpelitaj, barbaroj venkitaj. Palestino kaj Sirio estis konkeritaj; egiptia imperio en Azio fondita. Dum tuta jarcento (1460–1360) la egiptia superregado sin trudis preskaŭ sen milita enmiksiĝo. Tiutempe jam ekzistis ŝtataj monopoloj, interalie la mineja, kaj la eksterlanda komerco, same kiel nun en Sovetio.

Tiu imperialismo estis ja ekonomia neceso. Ĝi provis sin trudi ne nur per armiloj, sed ankaŭ per diplomatiaj rimedoj. La faraono ne ĉiam kaj ĉie trudis sian personan regadon. Li kontentiĝis per la vasaleco de la venkitaj reĝoj, kiuj pagis al li tributojn. La nuntempaj regmanieroj kiel la protektorato estis jam aplikataj. La egiptia kulturo sin trudis per tute similaj rimedoj, kiel tiuj uzataj hodiaŭ de la Grandaj Potencoj. La egiptia administrado lasis ian sendependecon al la «protektataj» popoloj; la kutimoj kaj moroj de ĉiu urbo estis respektataj; same ankaŭ la diversaj religiaj kultoj. Tio estas historie pruvita.

En la jaro 1887 oni ja eltrovis en la ruinoj de la antikva ĉefurbo Ikhutatono (nuntempe Tel el-Amarna) proksimume 300 brikojn, gravuritajn laŭ kojnforma skribo kaj kiuj konsistigis la arkivajn dokumentojn de la departemento por eksteraj aferoj de la tiutempe reganta faraono, Amenofis la IV (1380–1362 a.K.). Por la unua fojo en la historio de l’ mondo aperis skribaj dokumentoj, kiuj rakontas per klara maniero pri eksterlanda politiko de la antikva Egiptio.

Kiel ĉe nia epoko, imperialismo kaj internaciismo kunekzistis, se ne laŭ la sama amplekso kaj doktrina difiniteco, almenaŭ kiel pli malpli konsciaj tendencoj. Pri tio ni lasu denove la parolon al A. More kaj Davi, la aŭtoroj de la verko, el kiu grandparte estas ĉerpita la materialo por ĉi tiu ĉapitro:

«Dum la regado de Amenofis la III, la reciproka penetriĝo de la diversaj orientaj civilizoj estas efektivigita fakto: Babilonanoj, Mitanianoj, Hititoj, Egeanoj komunikas kun Egiptio. La interrilatoj ne plu estas necertaj, nek individuaj kiel en la estinta tempo: post la granda interpuŝiĝo de la armeoj, anstataŭita de negocistaj interrilatoj, la reĝoj kaj iliaj familioj, iliaj administrantoj, iliaj agentoj individue interkonatiĝas, sin ligas per amikaj kaj edziĝaj interrilatoj, faras komercajn kontraktojn, skizas kunagajn planojn pri milita kaj politika ekspansio, interŝanĝas siajn ideojn, siajn projektojn, siajn gustojn pri arto kaj sur ĉiu kampo. Granda komerca, idea, artinterŝanĝa, ekonomia fluo cirkulas de nun inter ĉiuj ĉefurboj, Babilono, Ninivo, Boghaz-Keuio, Knososo, kaj sin fine direktas, kiel multbranĉa riverego, al la Nila delto, kie ili kunfandiĝos en la egiptian civilizon. Por la unua fojo, laŭ nia scio, en la monda historio la homoj ekkonscias pri la preferindecoj de tutmonda paco kaj sentas la utilon de komuna politiko: per sama interkonsento, volentes nolentes (vole nevole), ili konfide komisias ties direkton al Egiptio, kies militan, politikan kaj materian superecon ili konfesas. La diplomatiaj dokumentoj unuafoje uzas formulojn, kiuj spegulas la amikecon de la popoloj kaj princoj: „havi nur unu penson“, „havi nur unu koron“, — terminoj, kiuj mirinde karakterizas la evoluon de la spiritoj al ia internaciismo

Ni ne forgesu, ke la tiutempa ideologio, kiu direktis la socistaton, povis esti nur religia. La paco en Oriento signifis, ke la dioj de la diversaj popoloj ĉesis interbatali kaj faris packontraktojn. Regis dum la tuta unujarcenta egiptia paco tia toleremo, ke ne okazis religia konflikto inter la diversaj popoloj, kies raso, lingvo kaj kredo estis tre diversaj.

Homoj, kiuj vivis en tiu epoko, dum kiu regis ia internaciismo, povis kredi, ke la mondo trovis definitivan ekvilibron, ke la paco eterniĝos.

Tiel tamen ne okazis, kaj eĉ la faraonoj pli malpli klare ekvidis, ke tiu ekvilibro estas tre nefirma, ke necesas iu kulto komuna al ĉiuj popoloj, iu imperia diaĵo, kiu superregos ĉiujn aliajn. Tiam estiĝis kaj disvastiĝis la kulto al la Suno, kies surtera enkorpiĝo estis la faraono. Sub la regno de Amenofiso la IV, unu el la grandaj imperiestroj de la unuiĝinta Oriento, Atono (suna disko) fariĝis la ĉefdio. Sur la monumentoj oni vidas ĝin reprezentita sub la formo de flugilhava disko. Tiam ĉiuj homoj estas filoj de l’ suno kaj sekve regatoj de la faraono. «Por la unua fojo, la religio estas komprenata kiel ligilo, kiu kunigas homojn de malsamaj rasoj, lingvoj kaj haŭtkoloroj…» (More kaj Davi).

Tiu provo de internaciisma politiko estis tro antaŭtempa. La egiptia imperio, kiu atingis sian apogeon ĉirkaŭ la jaro 1400, ne plu ekzistis 40 jarojn poste. La pastra klaso kun la helpo de l’ popolo, kiu estis gardinta sian tradicieman kredon, forte opoziciis. Amenofiso la IV kaj liaj partianoj estis konsiderataj kiel perfiduloj kaj fremduloj. Okazis ribeloj kaj dum longa tempo regis en Egiptio grandega malordo. Diversaj popoloj invadis la landon.

Aliaj faraonoj, la Ramzesoj, provis pli malpli sukcese restarigi unuecon kaj pacon en Oriento. Fakte, dum kelkaj jarcentoj, militoj sekvis militojn. La «Egiptia paco», kiu estis daŭrinta dum tuta jarcento, fariĝis nur historiaĵo.

Pli poste, hindo-eŭropanoj, sub la gvidado de Dario, de Aleksandro, de la Ptolemoj kaj de la Cezaroj, restarigos, sur la ruinoj de la egiptia imperio, ian unuecon kaj pacon en la orienta mondo.

* * *

Ŝajne ne plu ekzistis io komuna inter tiuj grandaj imperioj kaj la malgrandaj ĉeloj, la klanoj, kiuj unue konsistigis la socian vivon en la Nila delto. Tamen oni povas konstati, ke la totemo-fetiĉo, kiu estis la unuecigilo kaj rekonigilo de la klananoj, aliigite retroviĝas sub la formo de reĝaj insignoj, unue la falko kaj poste la flugilhava disko. La mana‑o, kiu animis la primitivan klanon, daŭras ekzisti sub la nomo ka‑o kaj enkorpiĝas en la persono de la reĝo. La tiutempaj teologoj klarigis, ke la ka‑o estas la dia substanco, la genio de la raso.

Ĉu hodiaŭ simile ne parolas la apologiistoj de la patriotismo?

Dum la daŭro de kelkaj jarmiloj, la antikva Egiptio atingis tre altan civilizon. La faraonoj estris potencan imperion, kaj unu el ili, Amenofiso la VI, provis apliki internaciisman politikon. Ni povus aldoni, ke dum sufiĉa longa periodo ekzistis eĉ ia socialismo:

«La reĝo ne opinias malfortigi sian aŭtoritaton per la partoprenigo de tuta sia popolo al la mastrumadoj de siaj bienoj, diras A. More en sia verko: La Nilo kaj la Egiptia civilizo[29]. La tiama reĝimo alproksimiĝas al ia ŝtata socialismo: Faraono restas la posedanto de la bienoj kaj de la vivo de siaj regatoj, sed kondiĉe, ke ĉio celu la socian bonon. En la ŝtato, la reĝo servas; laŭ lia ekzemplo, ĉiu homo, la plej riĉa kiel la plej malriĉa, laboras por la socio, ĉu sur la kampoj, ĉu en la metiejoj, ĉu en la ŝtataj oficejoj; eĉ la diaj kaj naturaj fortoj estas varbitaj por partopreni la kolektivan vivon».

Kaj tiu mirinda socia konstruo forfalis; pereis la potenca imperio, ĉefe pro tio, ke la idea superstrukturo de la socio tro forte baris al normala evoluado.

La spiritostato de egiptoj ne permesis normalan adaptiĝon al la necesaj, novaj kondiĉoj. La kadavra religio akiris en ilia vivo tioman gravon, ke preskaŭ la tuta energio de l’ popolo estis foruzata por servado al la morto. La tero pli kaj pli loĝatiĝis de mortintoj. Apud ĉiu urbo estis grandega mortintejo, kie mumie konservitaj kadavroj kvazaŭ spitis la tempon kaj uzurpis spacon al la vivantoj.

вернуться

[29]

France: Le Nil et la Civilisation Égyptienne (1925, Bibliothèque de Synthèse historique).