Выбрать главу

— Kaj la mian, — ŝi aldonis.

Mi fikse rigardis ŝin kaj akceptis seriozan aspekton. Poste la tutan tagon mi diris al ŝi neniun vorton… Vespere ŝi estis meditema, hodiaŭ matene ĉe la puto ŝi estis ankoraŭ pli meditema. Kiam mi alpaŝis ŝin, ŝi aŭskultis distre Gruŝnickij, kiu, ŝajne, estis admiranta la naturon, sed apenaŭ vidinte min, ŝi komencis ridegi (tute sen preteksto), montrante kvazaŭ ŝi min ne rimarkus. Mi foriris malproksimen kaj komencis observi ŝin: ŝi turnis sin for de la konversacianto kaj dufoje oscedis. Efektive, Gruŝnickij tedis ŝin. Ankoraŭ du tagojn mi ne parolos kun ŝi.

La 3an de junio.

Mi ofte demandas min, pro kio mi tiel persiste aspiras la amon de juna knabino, kiun mi ne volas delogi kaj kun kiu mi neniam edziĝos? Por kio necesas tiu virina koketeco? Vera amas min pli forte ol la princidino Mary amos min iam ajn; se ŝi ŝajnus al mi nevenkebla belino, eble, min logus la malfacileco mem de l’ entrepreno.

Sed nenio simila! Sekve ĝi ne estas tiu sentrankvila bezono ami, kiu turmentas nin en unuaj junaj jaroj, ĵetas nin de unu virino al la alia, ĝis ni trovos iun, kiu nin ne toleras; tiam komenciĝas nia konstanteco — vera senĉesa pasio, kiun matematike oni povas esprimi per linio, direktanta sin el unu punkto en spacon. La sekreto de tiu senfineco estas neeblo atingi la celon, tio estas, la finon.

Pro kio do mi fervoras? Pro envio al Gruŝnickij? Kompatinda! Li tute ĝin ne meritas. Aŭ tio estas la sekvo de tiu malbona sed nevenkebla sento, kiu igas nin neniigi dolĉajn misrevojn de proksimulo por havi bagatelan plezuron diri al li, kiam en malespero li demandas, kion li kredu: «Mia amiko, mi travivis la samon! Kaj vi vidas, ke mi tamen tagmanĝas, vespermanĝas kaj dormas plej trankvile kaj, espereble, mi povos morti sen krio kaj larmoj!»

Kaj ja estas neampleksebla ĝuo en posedo de l’ juna, apenaŭ burĝoniĝinta animo! Ĝi estas kvazaŭ floro, kies plej bona aromo vaporiĝas renkonten al la unua radio de l’ suno; oni devas deŝiri ĝin tiuminute kaj, spirinte ĝissate, ĵeti survoje: eble iu hazarde levos ĝin. Mi sentas en mi tiun nesatigeblan avidon, englutantan ĉion renkontatan survoje: mi rigardas la suferojn kaj ĝojojn de aliuj nur rilate min, kvazaŭ nutraĵon, subtenantan miajn animajn fortojn. Mi mem ne plu kapablas furiozi sub influo de pasio; mia ambicio estas subpremita de cirkonstancoj, sed ĝi manifestiĝas aliaspekte. Ĉar ambicio estas nenio alia ol soifo de potenco, kaj mia unua plezuro — subigi al mia volo ĉion, kio min ĉirkaŭas; eksciti senton de amo al mi, sindonemo kaj timo — ĉu ĝi ne estas la unua simptomo kaj la plej granda triumfo de potenco? Esti por iu kaŭzo de suferoj kaj ĝojoj, havante por tio tute nenian rajton — ĉu tio ne estas la plej dolĉa nutraĵo al mia fiero? Kaj kio estas feliĉo? Satigita fiero. Se mi konsiderus min la plej bona, plej potenca el ĉiuj en la mondo, mi estus feliĉa; se ĉiuj amus min, mi trovus en mi senfinajn fontojn de amo. Malbono naskas malbonon, la unua sufero donas komprenon pri la plezuro turmenti aliun; la ideo de malbono ne povas eniri la homan kapon sen ke li deziru apliki ĝin reale; la ideoj estas kreaĵoj organikaj, diris iu: ilia naskiĝo jam donas al ili la formon, kaj tiu formo estas la ago; tiu, en kies kapo naskiĝis pli da ideoj, agas pli ol aliuj. Pro tio la geniulo, katenita al burokrata tablo, devas morti aŭ freneziĝi, samkiel la homo kun herkula korpo pro sida vivmaniero kaj modesta konduto mortas pro apopleksio.

La pasioj estas nenio alia ol ideoj ĉe sia komenca evoluo: ili estas apartenaĵo de kora juneco, kaj stultulo estas tiu, kiu intencas emocii pro ili la tutan vivon: multaj trankvilaj riveroj komenciĝas per tondraj akvofaloj, sed neniu el ili saltas kaj ŝaŭmas ĝis la maro mem. Sed tiu trankvilo estas ofte simptomo de granda kvankam kaŝita forto: pleneco kaj profundo de sentoj kaj pensoj ne allasas furiozajn impulsojn: la animo, suferante kaj ĝuante, donas al si en ĉio severan raporton kaj konvinkiĝas en tio, ke tiel devas esti: ĝi scias, ke sen tempestoj konstanta ardo de l’ suno sekigos nin; ĝi estas, penetrata kaj saturata de la propra vivo, ĝi dorlotas kaj punas sin kvazaŭ la amatan infanon. Nur en tiu supera stato de l’ memkono la homo povas aprezi la justecon de Dio.

Relegante tiun ĉi paĝon, mi rimarkas, ke mi forlogiĝis malproksimen de mia objekto… Sed kio do?.. Ja mi skribas la taglibron por mi, kaj, sekve, ĉio ajn, kion mi ĵetas en ĝin kun paso de tempo, iĝos por mi valora rememoraĵo.

* * *

Venis Gruŝnickij kaj sin ĵetis sur mian kolon, — li ricevis rangon de oficiro. Ni trinkis ĉampanon. Doktoro Verner venis sekvante lin.

— Mi ne gratulas vin, — li diris al Gruŝnickij.

— Pro kio?

— Ĉar la soldata kapoto tre konvenas al vi, kaj konfesu, ke la armea infanteria uniformo, kudrita ĉi tie en la akvoj, aldonos al vi nenion interesan… Ĉu vi vidas, ke ĝis nun vi estis escepto, kaj nun vi pasos kiel ĝenerala regulo.

— Komentu, komentu, doktoro! Vi ne malhelpos al mi ĝoji. Li ne scias, — aldonis Gruŝnickij al mi flustre en orelon, — kiom da esperoj donis al mi la epoletoj… Ho, epoletoj, epoletoj! Viaj steletoj, vojmontraj steletoj… Ne! Mi nun estas absolute feliĉa.

— Ĉu vi iros kun ni promeni al la abismo? — mi demandis lin.

— Mi?.. Pro neniuj trezoroj mi montros min al la princidino, ĝis estos preta mia nova uniformo.

— Ĉu estos via volo, ke mi anoncu al ŝi pri via ĝojo?

— Ne, bonvolu ne diri… Mi volas surprizi ŝin…

— Diru al mi tamen, kiel statas viaj aferoj kun ŝi?

Li konfuziĝis kaj enpensiĝis: li volus fanfaroni, mensogi, sed lin haltigis konscienco, kaj samtempe estus honte konfesi la veron.

— Kiel vi pensas, ĉu ŝi amas vin?

— Ĉu ŝi amas? Indulgu, Peĉorin, kiujn ideojn vi havas? Kiel oni povas tiel rapide?.. Kaj se eĉ ŝi amas, virino el bona familio neniam diros tion…

— Bone! Kaj verŝajne laŭ vi viro, el bona familio, ankaŭ devas silenti pri sia pasio?..

— Ho fratulo! Por ĉio estas sia maniero; multo estas ne parolata, nur konjektata…

— Vere… Sed la amo, kiun mi legas en okuloj, al nenio devigas virinon, dum la vortoj… Gardu vin, Gruŝnickij, ŝi vin mistifikas…

— Ŝi?.. — li respondis levinte la okulojn ĉielen kaj memkontente ridetante. — Mi kompatas vin, Peĉorin!..

Li foriris.

Vespere multnombra societo sin direktis al la abismo piede.

Laŭ opinio de lokaj sciencistoj, la abismo estas nenio alia ol estingiĝinta kratero; ĝi situas sur deklivo de la monto Maŝuk, je unu versto for de l’ urbo. Al ĝi kondukas mallarĝa vojeto inter arbustoj kaj rokoj, grimpante la monton, mi proponis la brakon al la princidino, kaj ŝi ne forlasis ĝin dum la tuta promeno.

Nia konversacio komenciĝis per rikanoj: mi komencis kribri niajn ĉeestintajn kaj forestintajn konatojn, komence demonstrante iliajn ridindajn kaj poste malbonajn trajtojn. Mia galo ekscitiĝis, mi komencis per ŝercoj kaj finis per kolero. Unue tio amuzis ŝin, sed poste timigis.

— Vi estas danĝera homo! — ŝi diris al mi. — Mi preferas trafi en arbaro sub ponardon de murdisto, ol al via lango… Mi vin petas tute neŝerce: kiam vi estos dironta pri mi malbonon, prenu prefere ponardon kaj tranĉu min, — mi pensas, ke tio ne estos por vi tro malfacila.

— Ĉu mi similas murdiston?..

— Vi estas pli malbona…

Mi enpensiĝis por unu minuto kaj poste diris, alpreninte profunde kortuŝan aspekton:

— Jes, tia estas mia sorto de l’ infaneco mem![24] Ĉiuj legis sur mia vizaĝo simptomojn de aĉaj emoj, kiujn mi ne havis; sed oni supozis ilin — kaj ili naskiĝis. Mi estis modesta — oni kulpigis min en malico: mi iĝis kaŝema. Mi profunde sentis bonon kaj malbonon; neniu karesis min, ĉiuj ofendis: mi iĝis rankora. Mi estis malgajema — aliaj infanoj estis gajaj kaj babilemaj; mi sentis min pli alta ol ili — oni konsideris min pli malalta. Mi iĝis enviema. Mi estis preta ami la tutan mondon, — neniu min komprenis, kaj mi ellernis malami. Mia senkolora juneco pasis en batalo kontraŭ min kaj kontraŭ la mondon; timante mokojn mi kaŝis miajn plej bonajn sentojn en profundo de mia koro: ili mortis tie. Mi diris veron — oni ne kredis min: mi komencis trompi; studinte bone la mondon kaj risortojn de la socio, mi iĝis lerta en la scienco de l’ vivo kaj vidis, ke aliuj sen lerteco estas feliĉaj, uzante senpene la avantaĝojn, kiujn mi aspiris tiel senlace. Kaj tiam naskiĝis en mia brusto malespero — ne tiu malespero, kiun oni kuracas per plumbo de pistolo, sed senemocia senforta malespero, ŝirmita de afableco kaj bonanima rideto. Mi iĝis morala kriplulo: unu duono de mia animo ĉesis ekzisti, ĝi sekiĝis, vaporiĝis, mortis, mi ĝin detranĉis kaj forĵetis, dum la alia vegetis kaj vivis por komplezo de ajnulo, sed tion neniu rimarkis, ĉar neniu sciis pri la ekzisto de l’ pereinta duono; sed vi nun vekis en mi rememoron pri ĝi, kaj mi tralegis al vi ĝian epitafon. Al multaj ĉiuj epitafoj, ĝenerale, ŝajnas ridindaj, sed al mi ne, precipe, kiam mi rememoras pri tiu, kiu ripozas sub ĝi. Cetere, mi ne petas vin kunkonsenti mian opinion: se mia ekstravagancaĵo ŝajnas al vi ridinda, bonvolu ridi: mi avertas vin, ke tio min neniom ĉagrenos.

вернуться

[24]

La vortoj de Peĉorin, direktitaj al Mary, paŭsas la monologon de Aleksandr Radin el la dramo de Lermontov Du fratoj (Akto 2, Sceno 1).