Выбрать главу

Aliloke en la mondo ekzistis homgrupoj proksimume samtempaj kaj samkarakteraj al la java kaj pekina. El tiuj la plej grava estas la hejdelberga, nomita tiel laŭ la makzelo trovita proksime de Hejdelbergo (Heidelberg) en Germanio. Same kiel la java kaj pekina, li ne havis elstaran mentonon. En la jaro 1954 estas trovitaj en Alĝerio du makzelaj fosilioj, similaj al la hejdelberga. Apud ili estas trovitaj ŝtonaj laboriloj. Kelkaj opinias, ke la Hejdelbergulo vivis en la dua glacia periodo, antaŭ proksimume 450 mil jaroj, dum aliaj lokigas lin en la unuan interglacian periodon, do eble eĉ antaŭ 550 mil jaroj. Estu kiel ajn, en ĉiu okazo estas pruvite kun plena scienca certeco, ke homaj prauloj jam antaŭ proksimume 550 mil kaj 400 mil jaroj estis disvastiĝintaj en tiel malproksimaj regionoj kiel Javo, Ĉinio, Germanio kaj Alĝerio. Tio respondas al la granda disvastigiteco de la multe pli fruaj antropoidaj prauloj, kies fosilioj estas trovitaj same tiel en diversaj mondopartoj.

La sekvanta tipo estas la Neandertalulo, nomata tiel laŭ la loko, en kiu estas unue trovitaj liaj fosilioj (Neandertal, Germanio). La Neandertalulo vivis en la tria interglacia periodo, eble ĝis la finiĝo de la lasta glacia periodo, en grupoj sur vastegaj teritorioj de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En ĉiuj ĉi regionoj estas trovitaj liaj restaĵoj. Fosilioj de tre similaj tipoj estas trovitaj en aliaj partoj de Afriko kaj sur Javo. Tiun ĉi tipon, interalie, karakterizas larĝa nazo, fortaj brovarkoj, fortika makzelo, grandaj dentoj, iom kurbaj femuraj ostoj, kio montras, ke li ankoraŭ ne estis tute rekta. La malsupra makzelo de la Neandertalulo estis pli evoluinta antaŭe, kio indikas la formiĝon de la mentono en komencaj stadioj. La evoluo de la cerbo montras, ke la parolata lingvo estis en plena formiĝo.

Gravegaj malkovroj estas faritaj en la kavoj de Monto Karmelo en Palestino. En unu el ili oni trovis skeleton de virino, kiu estas ĉefe neandertala laŭ la strukturo, sed ĝi havas ankaŭ plurajn trajtojn de la moderna homo. En alia kavo estas trovitaj kelkaj skeletoj kun ĝeneralaj trajtoj de la moderna tipo, sed kun kelkaj neandertalaj karakterizoj. Se oni akceptas — kiel kelkaj esploristoj opinias — ke la Neandertalulo prezentas la finon de alia, paralela evolulinio, dum la hodiaŭa homo formiĝis sur la linio liganta lin al la tipo de Pitekantropo tra diversaj intertipoj, estas en ĉiu okazo tre kredeble, ke la Neandertalulo povis kruciĝi kaj fakte kruciĝis kun estuloj de tiu paralela linio. Oni, do, povas rigardi la restaĵojn de Monto Karmelo kiel la lastan stadion antaŭ la nuntempa homo, iranta tute rekta kaj havanta, interalie, elstaran mentonon.

Resume, oni havas jenan evolucian linion: primatoj el mioceno kiel komunaj antaŭuloj de la postaj simioj kaj Homedoj — sudafrikaj antropoidaj simioj kun skeleto ebliganta dupiedan iradon, sed kun simia kranio kaj malgranda cerbo — la plej fruaj ilo-farantoj, plue rektiĝantaj, kun pli grandaj cerboj kaj kranioj pli similaj al la homaj, sed ankoraŭ sen mentono (Pitekantropo kaj liaj samtipuloj en diversaj mondopartoj) — Neandertalulo, ankoraŭ pli rekta, kun granda cerbo, sed ankoraŭ sen elstara mentono — la skeletoj de Monto Karmelo kiel transiraj tipoj inter la neandertala stadio kaj la hodiaŭa Homo Sapiens, dum la Neandertalulo malaperas.

En tiu ĉi longega evoluprocezo de multaj centoj da jarmiloj la brovaj ostarkoj preskaŭ tute malaperis, retiriĝis la antaŭe puŝita buŝego, sed elstaris la nazo por konservi la necesan spacon por la nazaj kavoj. Formiĝis ankaŭ la mentono plej kredeble en kunligo kun la ekesto kaj ĉiam pli vasta uzado de la lingvo kaj la paralela evoluo de la parolorganoj, unuavice de la lango. Kiam ekestis la unuaj rudimentoj de la parolata lingvo, la lango devis efektivigi grandan laboron. Preskaŭ seninterrompe, de tago al tago, de naskiĝo ĝis la morto, de unu generacio al la alia, ĝi agis ĉiam pli kaj pli, kio ebliĝis, ĉar ŝoviĝis antaŭen ĝia osta fiksaĵo. Samtempe fortikiĝadis la langaj muskoloj, kiuj bezonis sufiĉe da spaco por plenumi la novan taskon. Tiamaniere, en la daŭro de multaj jarmiloj formiĝadis la mentono ĝis ĝi, fine, atingis la hodiaŭan formon. Fakte, la tuta malsupra makzelo aliformiĝis kaj ricevis la nunan karakteron. La liberigo de la manoj havis unuarangan signifon en la formiĝo de la homo. Iliaj movoj estis ĉiam pli koordinataj kun la vido. La homa okulo, same kiel tiu de la simioj kaj eĉ de kelkaj prasimioj, povas distingi la kolorojn kaj, krome, ambaŭ okuloj povas esti fiksitaj al la sama punkto, kio ebligas precizan juĝadon de la distancoj, observadon de la spacaj rilatoj inter la objektoj kaj, gravege, kontrolon de la movoj, precipe de la manoj. La daŭra grandiĝado de la cerbo postulis pli da spaco en la kranio kaj la kraniaj ostoj maldikiĝis. En la cerbo mem la partoj rilatantaj la flaron reduktiĝis, kaj tiuj pri la vido vastiĝis. Dum multaj jarmiloj evoluadis iom post iom la cerbaj parolcentroj.

La multnombrajn pruvojn de la kompara anatomio kaj de la antropologio pri la origino de la homo kaj pri la evolucia procezo de homiĝo konfirmas la embriologio. Ĝi montras, ke la homa ontogeneza evoluo, ekde la fekundigita ovo ĝis la naskiĝo, ripetas la pli fruajn evoluajn stadiojn, do reproduktas en diversaj etapoj embriajn formojn de iuj pratipaj organoj (brankoj, vosteto, aranĝo de pluraj muskoloj, arterioj, k.t.p.), kiuj transformiĝas aŭ rearanĝiĝas en aliajn, homajn organojn. Restaĵoj de tiaj praorganoj estas troveblaj kelkfoje ankaŭ ĉe plenkreskintaj individuoj. Parolante tre larĝe, oni povas diri, ke la homa embrio en naŭ monatoj trapasas preskaŭ kalejdoskope multajn milionojn da jaroj de evolucia progreso.

Tiuj sendube konstatitaj faktoj donas plian apogon al la koncepto pri poligeneza deveno de la lingvo. J. Vendryès prave diras, ke la problemo pri la origino de la lingvo kunfandiĝas kun tiu pri la origino de la homo kaj la origino de la homaj socioj[57].

Kion, do, indikas tiuj konstatoj?

Antaŭ ĉio ili montras, ke la lingvo nek havas vivon per si mem, nek ĝi estas «donacita» aŭ «ennaskita», sed ke ĝi estis kreata iom post iom de la homo dum multegaj jarmiloj. La unuaj komenciĝoj de iaspeca lingvo kiel rimedo de la plej simpla komunikado estas samtempaj al tiu malproksimega epoko de la frua plejstoceno, kiam la unuaj Homedoj intence ekfaris la unuajn plej primitivajn ilojn. Tio certe okazis en la tempo de Pitekantropo, sed tre verŝajne eĉ pli frue. La formo de la hejdelberga makzelo supozigas, ke ĝia portanto ne povis havi artikigitan lingvon. H.G. Wells asertas, ke la hejdelberga makzelo estas «absolute senmentona, multe pli peza ol vere homa makzelo kaj pli mallarĝa, tiel ke estas malverŝajne, ke la lango de tiu kreaĵo povus ĉirkaŭmoviĝi»[58]. Aliaj aŭtoroj samopinias kaj akcentas la similaĵojn inter la hejdelberga makzelo kaj tiu de la antropoidaj simioj. Ili aldonas, ke tiu fakto, en konekso kun la muskola strukturo de la lango, indikas, ke tre verŝajne la Hejdelbergulo ne povis uzi sian langon por paroli.

Se, sekve, la Hejdelbergulo kaj liaj prauloj ĝis la unuaj Homedoj ne povis havi artikigitan sonan lingvon, sed tamen devis iamaniere komunikadi — kion montras la fakto, ke ili faradis laborilojn — tiam estas evidente, ke por kontentigi tiun bezonon ili povis uzi nur la gestojn. Tio estas des pli verŝajna pro la unuaranga signifo de la mano-vido en la procezo de homiĝo. Ankaŭ la fakto, ke la unuaj formoj de komunikado kaj pensado en tiu prastadio devis havi konkretan karakteron, donas fortegan apogon al la koncepto, ke la unua rimedo de komunikado estis la movoj de la manoj kaj ankaŭ la gestoj de la aliaj korpopartoj, precipe de la vizago, kiu kapablas esprimi diversajn emociojn. Al tio certe aldoniĝis krioj, komence kiel nekonsciaj, integraj partoj de la sentoj, sed poste ĉiam pli kaj pli ankaŭ kiel iliaj simboloj.

Sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al la cerbaj partoj de la parolo. Tiun fakton pluraj[59] interpretas kiel signon, ke tiu pratipo jam posedis rudimentojn de la parola lingvo.

вернуться

[57]

J. Vendryès, verko cit. sub [56], p. 8.

вернуться

[58]

H. G. Wells, A Short History of the World (Mallonga Historio de la Mondo), London, 1927, p. 30.

вернуться

[59]

Ekzemple V. G. Childe, Elliot Smith, J. G. Kerr, D. Davison k.a.