Выбрать главу

Temas nun pri tio, ke precize tiun lingvon, do la lingvon, oni provis ekspliki kiel naturan, biologian aperaĵon, kaj ne kiel socian fenomenon.

Tiu «natureca» ideo servis kiel elirpunkto de pluraj teorioj kun diversaj nuancoj.

Iuj, ekzemple A. Schleicher kaj liaj sekvantoj ĉefe el la skolo de la t.n. «junaj gramatikistoj», rigardis la lingvon mem kiel naturan organismon. Schleicher diris: «La lingvoj vivas same kiel ĉiuj naturaj organismoj; ili, certe, ne kondutas kiel la homoj, kaj ne havas historion, kaj tial ni uzas la vorton «vivo» en pli mallarĝa laŭlitera senco»[63]. Laŭ Schleicher, la vivo de la lingvo esence ne distingiĝas de la vivo de ĉiuj aliaj «vivantaj organismoj — kreskaĵoj kaj animaloj». Kiel la animaloj, la lingvoj havas periodon de kreskado de la plej simplaj strukturoj al pli komplikaj formoj, kaj periodon de maljuniĝado, dum kiu la lingvoj ĉiam pli kaj pli malproksimiĝas de la atingita plej alta evolugrado kaj iliaj formoj degeneras. La naturistoj nomas tion — diras Sehleicher — inversa metamorfozo. Ankoraŭ pli klare li esprimis tiun starpunkton en sia libro La Teorio de Darwin, kaj La Lingvistiko (Weimar, 1873, p. 7) per jenaj vortoj:

La lingvoj estas naturaj organismoj, kiuj ne dependas de la homa volo, sed naskiĝas, kreskas kaj evoluas laŭ la leĝoj propraj al ili, kaj poste maljuniĝas kaj mortas.[64]

Aliaj opiniis, ke la lingvo estas ennaskita, apartenanta laŭ la naturo mem al la homo, do integra parto de li kiel biologia estulo, tute adekvate al la krioj kaj bruoj produktataj de la bestoj. Tiuj teorioj fakte identigas la antaŭlingvan, do ankaŭ antaŭhoman, stadion de la homaj antaŭuloj el la animala mondo kun la lingva stadio ne nur de la Homedoj, sed eĉ de Homo Sapiens. Eble nenio pli bone ilustras la esencon de tiu starpunkto, ol la fakto, ke eĉ S-kta Bazilo estis akuzata de Eŭnomio (Eunomius) pro ateismo tial, ĉar li opiniis, ke la infanoj «lernas paroli»! Tiel ennaskita estas, do, la lingvo (ne la voĉprodukta aparato), ke infanoj ne akiras ĝin de sia ĉirkaŭaĵo, sed ĝi ekzistas kiel konsista parto de ilia homeca naturo mem, ĉe kio ne multe gravas en tiu ĉi kunteksto, ĉu tiu naturo estas konsiderata kiel antaŭfiksita de supernaturaj fortoj aŭ ne.

2. Lingvo kaj socio

Diference de tiu rigardado al la lingvo kiel natura, biologia aperaĵo en tiu ĉi aŭ tiu senco, aliaj jam delonge komencis observi ĝin kiel fenomenon socian. Oni komprenis, ke, se la lingvo estas io ekzistanta sole en la homa socio, ĝi povas esti eksplikita nur kiel socia fenomeno. Ankaŭ tiu koncepto servis kiel elirpunkto por multaj teorioj, malsamaj inter si kaj ne malofte kontraŭantaj unu la alian. Sed ili havas unu ĝeneralan komunan trajton: ili rigardas la lingvon kiel socian fenomenon, kio ĝi ja objektive estas. Hodiaŭ ne troviĝas unu sola iom serioza filologo aŭ sociologo, kiu ne konsentas pri tiu fundamenta fakto. Alia afero estas, ke ekzistis kaj ekzistas diversaj interpretadoj de tiu fakto.

La plej grandajn meritojn por tiu nova, korekta studado de la lingvo havas la fama svisa lingvisto Ferdinand de Saussure. Li klare distingas inter la lingvo (langue), la parolo (parole) kaj la parolkapablo (langage). La parolkapablo estas multforma kaj koncernas plurajn sferojn: la fizikon, la fiziologion, la psikologion. La parolo estas ago individua, dum la parolkapablo (langage) apartenas «ankoraŭ al la sfero individua kaj al la sfero socia». Pri la lingvo mem F. de Saussure diras:

Sed kio estas la lingvo? Por ni ĝi ne konfuziĝas kun la parolkapablo; ĝi estas nur difinita parto, esenca — tio estas vera — de la parolkapablo. Ĝi estas samtempe socia produkto de la parolkapablo (faculté du langage) kaj tuto de necesaj konvencioj, adoptitaj de la socia korpo por permesi la praktikadon de tiu ĉi kapablo ĉe la individuoj.[65]

Aliloke li diras:

Disigante la lingvon de la parolo, oni disigas per la sama bato: unue, tion, kio estas socia de tio, kio estas individua; due, tion, kio estas esenca, de tio, kio estas akcesora kaj pli-malpli hazarda.[66]

La lingvo ne estas funkcio de la subjekto, kiu parolas; ĝi estas produkto, kiun la individuo registras pasive. Male, la parolo estas rezulto de individua volo kaj inteligento. En tiu individua ago estas necese distingi (a) la kombinojn, per kiuj la parolanta subjekto utiligas la lingvon por esprimi sian personan penson kaj (b) la psikofizikan meĥanismon kiu permesas al li eksterigi, manifesti tiujn kombinojn. Male, la lingvo estas

… la socia parto de la parolkapablo, ekstera al la individuo, kiu per si mem povas nek krei nek modifi ĝin; ĝi ekzistas nur surbaze de iaspeca kontrakto, farita inter la membroj de la komunaĵo … Ni ĵus vidis, ke la lingvo estas socia institucio, sed pluraj trajtoj ĝin distingas de la aliaj institucioj, politikaj, juraj k.t.p.[67].

Jen ankoraŭ nur kelkaj opinioj pri la socia karaktero de la lingvo. Unu el la plej grandaj lingvistoj de ĉiuj epokoj, Antoine Meillet, skribis en sia verko Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Generala:

Fakte, la lingvoj ne estas objektoj havantaj aŭtonoman materian ekziston kaj evoluantaj per si mem. Lingvo estas institucio apartenanta al socia kolektivo, kaj la modifoj, kiujn ĝi trapasas, estas ligitaj al la historio de tiu kolektivo.[68]

Alia granda franca lingvisto, J. Vendryès, same tiel komprenis la lingvon kiel socian fakton. «La sino de la socio — li diras — estas la loko, kie formiĝis la lingvo». La lingvo, laŭ Vendryès, ekestis tiam, kiam la homoj eksentis la bezonon komuniki unuj kun la aliaj. Kaj li daŭrigas:

La lingvo, kiu estas socia fakto par excellence, estas rezulto de sociaj kontaktoj. Ĝi fariĝis unu el la plej fortaj ligiloj, kiuj unuigas la sociojn kaj ĝi ŝuldis sian evoluon al la ekzisto de socia grupo.[69]

Tial Vendryès opinias, ke nur esplorante la socian rolon de la lingvo estas eble ricevi imagon kio ĝi efektive estas.

вернуться

[63]

A. Schleicher, Compendium der Vergleichenden Grammatik der Indogermanischen Sprachen (Kompendio de la Kompara Gramatiko de la Hindogermanaj Lingvoj), Weimar, 1876, Antaŭparolo.

вернуться

[64]

Cit. laŭ Giuliano Bonfante, The Neolinguistic Position (La Neolingvistika Pozicio), publikigita en Language, Vol. 23, n-ro 4./1947.

вернуться

[65]

Ferdinand de Saussure, Cours de Linguistique Génerale (Kurso de Ĝenerala Lingvistiko), publikigita de Charles Bally kaj Albert Sechehaye, en kunlaboro kun Albert Riedlinger, Lausanne-Paris, 1916, p. 25.

вернуться

[66]

Ferdinand de Saussure, verko cit. sub [65], p. 31.

вернуться

[67]

Ferdinand de Saussure, verko cit. sub [65], pp. 32 kaj 33.

вернуться

[68]

A. Meillet, Linguistique Historique et Linguistique Générale (Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Ĝenerala), Vol. I, Paris, 1926, p. 79.

вернуться

[69]

J. Vendryès, verko cit. sub (58), p. 13.