Выбрать главу

Sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco oni devas koni la rimedojn, kiuj ebligas, helpas, antaŭenigas la koncernan agadon. Metiisto ne povas bone labori, se li ne majstras sian ilaron. Same tiel kuracisto, inĝeniero, soldato, aŭtisto… Nenia escepto pri la artistoj. Ili devas studi la internan konsiston kaj la multflankajn ecojn de siaj espriminstrumentoj. Ju pli atente, ju pli serioze kaj profunde, des pli bone!

Sen talento oni ne povas esti artisto. Tio estas senduba. Sed la nura talento ne sufiĉas. Artan sukceson — kaj ne nur artan — ĉiam gepatras talento kaj diligento. Lernado kaj studado estas necesaj. Nepras, ke granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj, pere de kiuj oni laboras: ŝtono, koloro, sono, vorto

La oratoro — ni jam diris — utiligas la lingvon. Ĝi estas la materialo, per kiu li kreas. Kio, do, pli natura ol komenci studon pri retoriko per kelkaj, almenaŭ tre ĝeneralaj, prilingvaj konsideroj? Certe ne estas hazardo, ke la grekaj sofistoj — la unuaj instruistoj pri la parolarto — estis samtempe ankaŭ la unuaj gramatikistoj. Por instrui la retorikon, ili estis devigataj studi ankaŭ la strukturon de la lingvo, la forton, la amplekson, la atingopovon de la vorto, la stilon kaj la esprimmanieron. Dank’ al retoriko ekĝermis la unuaj rudimentoj de la lingvoscienco.

UNUA PARTO: LINGVO

Ĉapitro II.

Ekesto de la lingvo

Multnombraj estas la hipotezoj kaj teorioj, kiuj pritraktas la problemojn pri la ekesto de la lingvo, pri la maniero de ĝia formiĝo, pri la vojoj de ĝia evoluo. Grandan intereson elvokas precipe la grava demando — cetere firme ligita kun la menciitaj — pri la monogeneza aŭ poligeneza lingvoorigino. Ĉu la hodiaŭaj lingvoj devenas de unu sola, unueca pralingvo, aŭ, male, iam ekzistis multaj tiaj pralingvoj? Korekta, scienca respondo al la supraj demandoj estas antaŭkondiĉo por ĝisfunda kompreno de la lingvo kaj de la funkcio, kiun ĝi havas en la socio. Kvankam la scienco ankoraŭ ne sukcesis respondi al ĉiuj detaloj de tiuj ĉi fundamentaj demandoj, tamen multe da lumo estas jam alportita kaj kelkaj faktoj estas pruvitaj kun granda scienca certeco.

1. En plena mallumo

Diversaj religiaj konceptoj asertas, ke la lingvo estis donita al la homo de supernaturaj fortoj. Tiele, la bramanoj en la Vedoj donis al la lingvo la rangon de diaĵo. Sarasvatî, la edzino de Bramo, estis konsiderata kiel la Diino de la lingvo kaj klereco. Similan identigon faras la kristanismo. La Nova Testamento diras: «En la komenco estis la Vorto kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio» (Joh. 1, 1). Laŭ la Malnova Testamento la homo ricevis la parolkapablon rekte de sia kreinto:

Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.

Genezo 2:19.

Jam antaŭ ol la homo nomis la bestojn surbaze de tiu kapablo apartenanta al li kiel integra parto de lia homeco mem, li interkompreniĝis kun sia kreinto, kiu parolis al li:

Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.

Genezo 2:15–17.

Tiu lingvo de Adamo kaj Eva[1] kaj ilia posteularo estis unueca sur la tuta terglobo. Nur poste, en la tempo de la provo konstrui la turon de Babelo, ĝi estis, pro puno, konfuzita kaj la homoj tial komencis paroli multajn lingvojn:

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero … Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon…

Genezo 11:1,5–9.

Estas tute nature, ke sub la influo de la kristanismo oni konsideris la lingvon de la «elektita popolo» supera al ĉiuj aliaj[2]. Tiel, bazante sin sur la Biblio, la unuaj opinioj — pli precize: religiaj kredoj aŭ mistikaj, nesciencaj hipotezoj — asertis, ke la hebrea estas la pralingvo, el kiu fontis ĉiuj postaj lingvoj ĝis la hodiaŭa tago. S-kta Hieronimo, ekzemple, diris laŭvorte: «La tuta antikveco pruvas, ke la lingvo hebrea, en kiu estis skribita la Malnova Testamento, estis la komenco de ĉiuj homaj lingvoj».

La ideo, konfirmita de la Ekleziaj Patroj, ke la hebrea — la lingvo de la revelacio — estas la pralingvo de la homaro, regis la mensojn dum jarcentoj. Eĉ Dante en sia verko De Vulgari Eloquentia, skribita en 1303 aŭ 1304, ligis la originon de la eŭropaj lingvoj al la konfuzo de Babelo. Sed tiu ĉi mistika «adamoeveca» koncepto vivos longe post la morto de la granda poeto. Ankoraŭ en la unua duono de la 16-a jarcento la fama tiutempa itala historiisto Pierfrancesco Giambullari tute serioze klarigadis, ke la itala lingvo — la toskana de Florenco — troviĝas ligita en rekta linio al la hebrea[3].

Estas preskaŭ nekredeble kiajn argumentojn kaj ruzaĵojn oni aplikadis por pruvi la koneksecon de la eŭropaj lingvoj kun la hebrea. Ĉiu hazarda simileco estis prezentata kiel pruvo, ke la lingvoj de Eŭropo devenas de la hebrea. Oni ne hezitis utiligi permutojn de sonoj aŭ de literoj, se la du komparataj vortoj havis ian ajn sencan ligon. Eĉ la fakto, ke la hebrea lingvo estas skribata de dekstre maldekstren, dum en la eŭropaj lingvoj oni skribas de maldekstre dekstren, estis konsiderata kiel sufiĉa pravigo por la plej perfortaj transmetoj de literoj en la etimologiaj klarigoj.[4]

La unuaj burĝonoj de la formiĝanta naciismo rezultigis novajn «teoriojn». Iu Hispano romantike asertadis fine de la 16-a jarcento, ke la lingvo de Adamo estis la — baska. Goropius pruvadis en verko, publikigita en Antverpeno en 1580 ke nur la nederlanda lingvo povis esti tiu, per kiu oni parolis en la tera paradizo[5]. Alia tiaspeca «lingvisto», A. Kempe, deziris esti iom pli justa. Laŭ li, tri lingvoj estis parolataj aŭ almenaŭ komprenataj, de la unuaj homoj: Dio parolis al Adamo svede, Adamo respondadis al li dane, dum la serpento tentis Evan (ĉu komplimente aŭ ofende por la Francoj?) en la lingvo — franca[6].

Ankaŭ aliaj lingvoj estis prezentataj kiel la pralingvoj de la homaro. John Webb of Butleigh montradis en verko, publikigita en Londono en 1678, «la probablon, ke la lingvo de Ĉinio estis la origina lingvo parolata tra la tuta mondo antaŭ la konfuzo de Babelo». Alia aŭtoro, Philippe Masson, rilatigis la ĉinan lingvon al la lingvo de la Biblio. Fine de la 19-a jarcento troviĝis aŭtoro — generalo Frey — kiu proklamis la anaman kiel «la patrinon de la lingvoj»[7].

Estus granda eraro pensi, ke hodiaŭ ne plu estas troveblaj tiaspecaj asertoj. Turka lingvista kongreso, okazinta en 1934, okupiĝis pri tute serioza argumentado, ke la turka lingvo troviĝas en la radiko de ĉiuj lingvoj, ĉar ĉiuj vortoj devenas de günes, la turka vorto por «suno», kiu estis la unua objekto altirinta la atenton de la homo kaj tial postulinta ian nomon[8]. Aliflanke, en libro publikigita de la Irlanda Eldona Kompanio en New York estas pruvate, ke la Biblio estis skribita de Irlandanoj kaj ke la hebrea estas nur dialekto de la kelta[9].

вернуться

[1]

Por eviti ĉiun konfuzon, mi prefere uzas la finaĵon -a por la virinaj nomoj. Zamenhof mem uzis tiun formon (Marta). Vidu, cetere, pri tio la tre interesan studon de K. Kalocsay en Lingvo-Stilo-Formo, Budapest, 1931, p. 81. Por la propraj kaj geografiaj nomoj mi uzis la formojn, kiuj troviĝas en la bonega Grand Dictionnaire Esperanto-Français de G. Waringhien (Paris, 1957), se ili enestas. Por la propraj kaj geografiaj nomoj, kiuj ne troviĝas en tiu vortaro mi uzis formon adekvatan al la principoj de Waringhien. Tio rilatas nur al la nomoj, kiuj povas esti esperantigitaj. En la piednotoj estas indikita la eldonloko tiel, kiel ĝi estas presita en la koncerna verko.

вернуться

[2]

Estas interese rimarkigi, ke ankaŭ en la postaj epokoj diversaj «elektitaj popoloj» akcentadis la «superecon» de sia respektiva lingvo. Ne estis kaj ne estas malofta la absurda postulo, ke pro tiuj kvazaŭaj «superaj kvalitoj» tiu aŭ alia lingvo devus fariĝi la komuna lingvo por la internaciaj rilatoj.

вернуться

[3]

Pierfrancesco Giambullari, Origine della Lingua Fiorentina (Origino de la Florenca Lingvo), in Fiorenza, 1569, precipe p. 7.

вернуться

[4]

Laŭ Otto Jespersen, Language — Its Nature, Development and Origine (Lingvo — Ĝia Naturo, Evoluo kaj Origino), deka represo, London, 1954, p. 21.

вернуться

[5]

Ioannes Goropius Becanus, Hermathena, publikigita en la verko Opera Ioannis Coropii, Becani… (Verkoj de Ioannes Goropius Becanus…), redaktita de Laevinus Torrentius, Antverpiae, 1580.

вернуться

[6]

Laŭ Federico Garlanda, La Filosofia delle Parole (La Filozofio de la Vortoj) dua itala eldono, Roma, 1900, p. 134. La samon mencias Mario Pei, The Story of Language (Historio de la Lingvo), dua represo, London, 1957, p. 18.

вернуться

[7]

Laŭ Les Langues du Monde, verkita de grupo da lingvistoj sub la redaktado de A. Meillet kaj M. Cohen, Paris, 1952, p. 525.

вернуться

[8]

Laŭ la verko de Mario Pei citita sub [6], p. 18.

вернуться

[9]

Laŭ la gazeto Evening Standard (Londono) de la 5-a de marto 1943, menciita de Leopold Stein, The Infancy of Speech and the Speech of Infancy (La Infanaĝo de la Lingvo kaj la Lingvo de la Infanaĝo), London, 1949, p. 2.