Выбрать главу

La senco de la lingva genealogia arbo[19] estis montri, ke la homaro havis iam unu solan pralingvon, kiu poste (pro nekonataj kaŭzoj) disbranĉiĝis en plurajn lingvojn. Tiuj ĉi lastaj, siavice, plue disbranĉiĝadis naskante novajn lingvojn. Tiamaniere la evolutendenco devus iri de unulingveco en la malproksima pasinteco al hodiaŭa multlingveco kaj, verŝajne, al ankoraŭ pli granda nombro da lingvoj en la estonteco.

Jen kion diras Max Müller pri tiu ĉi punkto:

Ni povas koncepti ne nur la originon de la lingvo, sed ankaŭ ĝian necesan disrompiĝon; kaj ni komprenas, ke neniu kvanto da variaĵoj en la materiaj kaj formaj elementoj de la lingvo kontraŭdiras al la supozita sola komuna fonto. La lingvoscienco kondukas nin tiel al la plej alta supro, de kie ni vidas la komenciĝon mem de la homvivo sur la tero kaj kie la vortoj, aŭditaj tiel ofte ekde la tagoj de nia infaneco — sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero — ricevas sencon pli naturan, pli kompreneblan, pli konvinkan ol ili iam havis antaŭe.[20]

Aliloke la sama aŭtoro asertas, ke nenio estis iam ajn aldonita al la esenco mem de la lingvo; ke ĉiuj lingvaj ŝanĝiĝoj estis nur «ŝanĝiĝoj de formo»; ke, ekde la plej malnovaj generacioj, neniu nova radiko estis iam inventita kaj ke, sekve, «oni povas diri, ke ni uzas la samajn vortojn, kiuj iam eliris el la buŝo de la dia kreaĵo»[21].

La saman monogenezan koncepton pri la ekesto de la lingvo havas multaj aliaj pli aŭ malpli signifaj aŭtoroj. El ili estas aparte karakteriza, pro sia mistikisma radikaleco, la itala lingvisto Alfredo Trombetti. Bagateligante tutan aron da lingvoj, li kuraĝe provas konvinki:

Ĉar la esploroj, kiujn mi ĝis nun povis fari pri la amerikaj lingvoj, sufiĉas por evidentigi ilian reciprokan koneksecon kaj la malproksiman koneksecon kun la lingvoj de Orienta Azio, mi larĝigas mian konkludon al la aserto, ke la homa lingvo havas unuecan aŭ monogenezan originon.[22]

Trombetti starigas ankaŭ la demandon kia estis tiu unueca pralingvo. La respondon, kompreneble, li evitas, ĉar nek li, nek iu ajn alia kapablas ĝin doni. En ĉiu okazo, tiu fantazia unueca pralingvo ne disrompiĝis, laŭ la opinio de Trombetti, tuj post la formiĝo. La procezo de diferenciĝo devis komenciĝi nur post kiam la supozita pralingvo estis atinginta certan gradon de vortara kaj gramatika evoluo. «Sekve, la lingvoj derivitaj de ĝi devis heredi iun kvanton da vortoj kaj da gramatikaj formoj» — opinias la aŭtoro. Kial kaj kiel la imagita unueca pralingvo povis longe vivi sen disfalo; kial kaj kiel ĝi subite komencis disbranĉiĝadi post atingo de difinita evoluŝtupo, la aŭtoro ne diras! Ŝajnas, do, sufiĉe klare ke ĉio ĉi devis okazi nur por pravigi lian starpunkton! Ĉar kiel li povus, surbaze de radikaj similaĵoj[23], konstrui sian teorion, se tiu pralingvo konsistus, ekzemple, nur el kelkaj neartikigitaj sonoj aŭ sonkompleksoj? Ne, la pralingvo devis havi jam multajn vortojn, kiuj koncernis, ekzemple, la mastrumadon, la parencaron, eĉ la nombrojn, por ke oni povu rilatigi ĝiajn radikojn al la radikoj de la nun parolataj lingvoj! Tiamaniere, anstataŭ konstrui teorion sur la firma fundamento de esploritaj faktoj, la aŭtoro agis inverse: li inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn!

Aliaj lingvistoj kaj filozofoj, okupiĝintaj pri tiu ĉi problemo, opiniis, ke iam ekzistis pluraj pralingvoj. Al tiuj apartenis ekzemple, Friedrich von Schlegel kaj Friedrich Müller, kiuj opiniis, ke la lingvoj ne devenas el ununura komuna fonto, sed el kelkaj. La eminenta brita lingvisto W. E. Collinson, en verko publikigita en 1927, ne prenis pozicion rilate tiun demandon:

Ni devas konfesi — li skribis —, ke ni ne scias, en la tuta lingvaro de la mondo eliras el unu sola fonto (teorio de monogenezo aŭ unuobla origino) aŭ el pluraj (poligenezo)[24].

Sed li prave akcentas, ke «jam en la tagiĝo de la historio ni trovas disajn lingvogrupojn»[25].

Eĉ la aŭtoroj, kiuj akceptis la vidpunkton pri monogeneza lingva origino, plej ofte estis devigitaj krei pluajn hipotezojn por iel akordigi tiun sian starpunkton kun la realaĵo. Max Müller, kies opinio pri unueca pralingvo estas jam citita, konfesas:

«Kia ajn estu la origino de la lingvo, ĝia unua tendenco devis celi al senfina varieco»[26].

La aŭtoro do, kiu en la sama verko opinias la lingvan originon unueca, ne povante fermi la okulojn antaŭ la faktoj, starigas novan, tute ne pruvitan kaj ne pruveblan hipotezon, ke tiu ĉi unueca pralingvo devis rapide disrompiĝi en amason da lingvoj kaj dialektoj!

Hodiaŭ ne troviĝas serioza teorio, kiu baziĝus sur la hipotezo de unu sola pralingvo, komuna al la tuta homaro. G. Révész diras en sia verko pri la originoj kaj antaŭhistorio de la lingvo:

La koncepto de lingva genealogia arbo estas forlasita en la esploroj de la lasta tempo. Eĉ por Joh. Schmidt la ideo pri «pralingvo» etiĝis al nura fantomo. Simile al «la unua homo» kaj al «la unua popolo», «la unua lingvo» estas fantaziaĵo, senfundamenta hipotezo bazita sur nepravigebla interpretado de la koncepto de la evoluo … Ekzistas nenia pruvo, ĉu historia ĉu de kompara lingvistiko, por tia hipotezo.[27]

Mario Pei, kvankam sendube li troviĝas sub la premo de la ideo pri komuna «pralingvo», rekonas, ke nenio aŭ nur tre malmulte kunligas tiajn lingvogrupojn kiel la hindeŭropa kaj la malaja-polinezia, aŭ la ĉina kaj hotentota[28].

Ankaŭ aliaj teoriistoj ne liberiĝis plene de la penso, kiu ankoraŭ peze ŝvebas super iliaj laboroj, pri la monogeneza deveno: se ne povas esti unu sola pralingvo, estu, do, la nombro de «pralingvoj» almenaŭ kiom eble plej limigita. Tio, fakte, estas la kerno de iliaj tiurilataj klopodoj.

4. Diversaj opinioj pri la lingvoformiĝo

La maniero, laŭ kiu ekestis la lingvo kaj kiel ĝi plue formiĝadis, estis kaj estas ankoraŭ tre diskutata. Ankaŭ koncerne tiun punkton ekzistas tre malsamaj opinioj. Kompreneble, plej simple estas aserti, ke la lingvo apartenas al la homo surbaze de lia propra naturo, de lia homeco mem. Por la aŭtoroj, kredantaj ke la homo iun belan tagon subite aperis sur la tero ĝuste tia, kia li estas hodiaŭ, ne ekzistas tiurilate malfacilaĵoj. Se tiu aŭ alia supernatura forto — depende de la kredo — efektive kreis la homon kaj donis al li difinitajn ecojn, evidente nenio malhelpis, ke unu el tiuj ecoj estu la kapablo paroli per ellaborita kaj polurita esprimilo, kun sufiĉa kvanto da vortoj kaj fleksioj, por ke en la 19-a kaj eĉ en la 20-a jarcentoj parto de la lingvistoj ovu skribi pri tio romantikajn fabelojn.

Aliflanke, ankaŭ en sciencaj rondoj aŭ en medioj pretendantaj havi tian karakteron, ne malofte okazadis diversspecaj strangaĵoj. Unu el tiuj vere meritas esti menciita. Opiniante verŝajne, ke la demandoj ligitaj al la ekesto kaj formiĝo de la lingvo estas nesolveblaj, la franca Societo de Lingvistiko (Societe de Linguistique) formale malpermesis en 1866 ĉian plian diskuton pri la afero.

Superflue diri, ke la scienco nek kliniĝis antaŭ superstiĉoj aŭ dogmoj, nek multe observis tiaspecajn malpermesojn. La homon interesis tiu ĉi mirinda fenomeno kaj, klopodante ĝin kompreni, li serĉis ĝiajn kaŭzojn, ĝian signifon, ĝian plej profundan sencon.

Unu el la ĉefaj problemoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj okupis la antikvan filozofion kaj dividis la tiamajn pensulojn en du ĉefajn kampojn, estis la demando pri la rilato inter la vortoj, la rilato inter la objektoj kaj iliaj nomoj. Ankaŭ en tiu ĉi sfero la grekaj sofistoj ĵetis la unuajn semojn.

Laŭ la sofisto Hermogeno (meze de la 5-a jarcento antaŭ nia erao), la lingvo estas nenio alia ol iaspeca konvencio inter la personoj, kiuj ĝin uzas. Li eksplikadis, ke «piro» estus povinta nomiĝi «pruno», kaj ke la nomo de «pruno» povus tute bone esti «piro», se al la homoj tio estus plaĉinta. Hermogeno, do, opiniis, ke la lingvo estas plene arbitra kreaĵo de la homo.

вернуться

[19]

Estas akcentinde ke la plej famaj lingvistoj neniel akordiĝas pri la definitiva klasifiko de la lingvoj, nek pri la kriterio de tiu klasifiko. Du ĉefaj metodoj estas aplikataj: 1/ la genealogia, nome la klasigo laŭ la parenceco surbaze de «komuna deveno»; 2/ la tipologia, nome surbaze de strukturaj karakterizoj de la lingvoj. En la praktika apliko de la du metodoj, la unuopaj lingvistoj alportis novajn kriteriojn, el kiuj la plej grava estas la psikologia, enkondukita jam de Wilhelm von Humboldt kaj aplikita poste precipe de H. Steinthal. Por montri la grandegan malkonkordon inter la lingvistoj estu menciitaj nur kelkaj opinioj. Laŭ Max Müller la lingvoj estas dividitaj je tri grandaj grupoj (turaniaj, semidaj kaj arjaj), el kiuj ĉiu havas plurajn subgrupojn, familiojn k.t.p. La itala lingvisto Alfredo Trombetti asertis en sia verko L’Unita d’Origine del Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, ke 20 grupoj estas distingeblaj. Poste li plurfoje ŝanĝis siajn tiurilatajn konkludojn precipe en la verkoj «Personaj Pronomoj» (I Pronomi. Personali, Bologna, 1908) kaj «La Numeraloj» (I Numerali, Bologna, 1912). En la fina periodo de sia scienca aktiveco (1912–1929), Trombetti reduktis al 9 la nombron de la grandaj lingvaj grupoj. En la verko «La Lingvoj de La Mondo» (Les Langues du Monde, Paris, 1952) de A. Meillet kaj M. Cohen estas rekonite, ke la grupigo de la lingvoj en «familioj» atingis «tre variajn rezultojn» depende de la esploritaj lingvoj en diversaj mondopartoj. Laŭ tiu elstara verko, ĉiuj lingvoj de la «malnova mondo» povas esti dividitaj en malpli ol 20 «vivantaj familioj», pli aŭ malpli klare konstituitaj, sed Ameriko prezentas pli ol 100 apartajn familiojn, al kiuj estas aldonendaj multnombraj «izolitaj lingvoj»!

вернуться

[20]

Max Müller, Lecture sopra la Scienza del Linguaggio (Lekcioj pri la Lingvoscienco), itala traduko de G. Nerucci el la angla lingvo, Milano, 1864, p. 400.

вернуться

[21]

Max Müller, verko cit. sub [20], p. 27. Ne estus juste prisilenti la fakton, ke post tiu kliniĝo antaŭ la tiama oficiala koncepto pri la kreo de la homo (tiurilate estas tre instrua ankaŭ la sorto de la teorio de Darwin), la meritplena lingvisto faris multajn vere sciencajn konkludojn surbaze de objektive esploritaj faktoj.

вернуться

[22]

Alfredo Trombetti, L’Unita d’Origine dell Linguaggio (La Origina Unueco de la Lingvo), Bologna, 1905, p. 6.

вернуться

[23]

Trombetti estas unu el la maloftaj lingvistoj, kiuj bazas sian starpunkton pri la parenceco de certaj lingvoj sur la fakto de similaĵoj inter iliaj radikoj. Estas jam menciita la opinio de Hervás y Pandurro pri la graveco de la gramatikaj similaĵoj (v. noton 13). La plimulto de postaj lingvistoj konsideris la gramatikajn similaĵojn esencaj por la lingva parenceco. A. Meillet diras: «La vortaraj konkordancoj neniam absolute pruvas, ĉar oni neniam povas aserti, ke ili ne ŝuldiĝas al pruntoj». Vidu pri tio lian verkon Linguastique Historique et Lingunstique Generale (Lingvistiko Historia kaj Lingvistiko Ĝenerala), Paris, 1926, Vol. I, precipe pp. 88 kaj sekv., kie li klarigas ke la parenceco povas baziĝi nur sur la gramatikaj kaj fonetikaj rilatoj de kunligo kaj ne sur tiuj de vorta parenceco. Ankaŭ Mario Pei en la verko citita sub (9) atentigas, ke la vorta simileco povas esti rezulto de pura hazardo (p, 357). Male, A. L. Kroeber en The Determination of Linguistic Relationship (La Determinado de la Lingva Parenceco), artikolo aperinta en la revuo Anthropos, 1913, p. 389 esprimis opinion similan al tiu de Trombetti.

вернуться

[24]

W.E. Collinson, La Homa Lingvo, Berlin, 1927, p. 89.

вернуться

[25]

Verko cit. sub [24], p. 89.

вернуться

[26]

Max Müller, verko cit. sub [20], p. 57.

вернуться

[27]

G. Révész, The Origins and Prehistory of Language (La Originoj kaj Antaŭhistorio de la Lingvo), tradukita el la germana de J. Butler, London, 1956, p. 88.

вернуться

[28]

Mario Pei, The Story of Language (Historio de la Lingvo), dua represo, London, 1957, p. 357.