Выбрать главу

(Ĉiuj: Vivu, Brutus, vivu! Krio: Fariĝu li Cezaro! Per li la bonaj ecoj de Cezaro reĝos!)

Komentario

La parolado de Brutus estas abstrakta apologio de altprincipa homo. Klasika oratoraĵo kun kadencaj antitezoj, noblaj alvokoj, alta stilo.

La mankoj kaj vundaj punktoj estas pluraj. Bruto erare supozas, ke la amaso komprenos liajn abstraktajn, principajn idealojn. Fakte ĝi entuziasmiĝas nur pri la patoso. En la parolado mankas detala pruvo pri la kulpo de Cezaro. Tial la mortigo ne estas sufiĉe pravigita.

Brutus faras pluan eraron, kiam li foriras kaj lasas al Antonio liberan agadkampon. Li estas tiel serene fida pri sia pravo, ke la eblo de kia ajn refuto fare de Antonio tute ne okupas lian menson.

Post kiam Brutus finis sian paroladon, aŭdiĝis el inter la amaso krioj, postulantaj, ke li fariĝu Cezaro. Evidenta pruvo, ke la amaso ne komprenis liajn demokratajn, respublikismajn ideojn.

Antaŭ ol foriri, Brutus petas la amason resti kaj aŭskulti Antonion. Li opinias, ke la parolpermeso donita al Antonio pruvos al la amaso la justecon de la konspirintoj.

La forman analizon de la parolado vidu en ĉap. XIII:2.

II.

Parolado de Antonio

(El «Julio Cezaro» de William Shakespeare, III-a akto, 2-a sceno)

(La amaso bruas malkontente).

Antonio:

Amikoj!… Romanoj!… Samlandanoj!…

Alklinu la orelojn! Mi ja venas por entombigi Cezaron, ne por glori lin. La malbonaj faroj de la homoj ofte postvivas ilin, dum la bonfaroj foriras en la teron kun iliaj ostoj. Tiel estu kun Cezaro![124] La nobla Brutus diris: Cezaro estis ambicia. Se jes, nu, tio estis peza kulpo kaj peze ja Cezaro tion pagis. Nun, laŭ la permeso de Brutus kaj de la ceteraj — ĉar Brutus estas viro althonora kaj ĉiuj ceteraj ankaŭ tre honoraj[125] — mi parolas funebre pri Cezaro.

Mi trovis lin amiko lojala kaj justa, sed Brutus diris, ke li estis ambicia — kaj Brutus estas viro althonora. Al Romo li kondukis multajn kaptitojn, kiuj tributis al la kaso komuna. Ĉu Cezaro per tio montris econ ambician?

Kiam lamentis la malriĉa plebo, Cezaro kunsente ploris. Ambicio devus el ŝtofo pli fortika…[126] Sed Brutus diris, ke li estis ambicia — kaj Brutus estas viro althonora!

Vi ĉiuj vidis, ke dum Luperkalo tri fojojn mi proponis al li kronon. Tri fojojn li rifuzis ĝin.

Ĉu tio atestas ambicion de Cezaro? Sed Brutus diris, ke li estis ambicia — kaj certe Brutus estas althonora!

Ne por refuti Brutus mi parolas, sed mi devas diri kion mi scias.

Vi iam amis lin, kun bona kaŭzo. Pro kia kaŭzo, do, vi lin nepriploras nun? Prudento! Vi al brutaj bestoj fuĝis; juĝkapablon la homoj perdis! Indulgu min: Mia koro nun kuŝas en la ĉerko kun Cezaro! Mi devas paŭzi, por ke ĝi revenu![127]

(Li ekploras.[128] Komentarioj de la civitanoj: Ŝajnas, ke li tamen iom pravas! Se ĉion vi pripensas, sur Cezaron granda malgranda plago sekvas! Cezaro, ja, la kronon malakceptis, kaj sekve li ne povis esti ambicia! Pri Antonio — Ha, povra! Liaj okuloj fajre ruĝas pro plorado! En Romo ne troviĝas pli nobla homo ol Antonio!)

Hieraŭ, unusola vorto de Cezaro estus povinta kontraŭstari la mondon. Nun li kuŝas tie, kaj neniu homo, eĉ ne la plej humila, venas por lin omaĝi!

Se mi volus, civitanoj, inciti al vi la korojn kaj la cerbojn al ribelo,[129] mi ofendus Brutus kaj Kasion kiuj, vi scias, estas honoruloj. Ilin, do, mi ne ofendos; prefere mi ofendos la mortinton, min kaj vin, por ne ofendi tiajn honorulojn…

Sed jen pergameno kun sigelo de Cezaro.[130] En lia kabineto mi ĝin trovis. Se la popolo aŭdus tiun lian testamenton, kiun — pardonu — mi ne volas legi, ĉiuj kisus la vundojn de Cezaro kaj trempus siajn tukojn en lia sankta sango, eĉ petegus hareton pro memoro, kaj, je sia morto, testamentus ĝin kiel riĉan heredaĵon al la posteuloj!

(Aŭdiĝas voĉoj: Legu la akton! Legu la testamenton! Ni ĝin aŭdu!)

Trankviliĝu, amikoj! Mi ne rajtas ĝin laŭtlegi. Vi ne devas ekscii kiel vin Cezaro amis. Vi ne estas ŝtipoj aŭ surdaj ŝtonoj. Homoj vi estas! Kaj se vi aŭdus la testamenton de Cezaro, tuj ĝi vin flamigus, farus vin rabiaj. Prefere vi ne sciu, ke vi estas la heredantoj de Cezaro, ĉar se tion vi ekscius, kio sekvus?

(Krioj: Legu la testamenton!)

Ho ne postulu, estu paciencaj! Mi tro impetis aludante pri ĝi. Mi timas, ke mi jam ofendis la honorulojn, kiuj en Cezaron puŝis siajn ponardojn. Jes, tion mi ja timas!

(Krioj: Ĉu honoruloj? Perfiduloj ili estas! La akton, la testamenton!)[131]

Kio? Ĉu vi do devigas min legi la testamenton? Stariĝu, do, ringe ĉirkaŭ la kadavro de Cezaro, por ke mi montru al vi tiun, kiu faris la testamenton. Ĉu mi descendu? Ĉu vi ĝin permesas?[132]

(Voĉoj: Descendu! Venu malsupren! For de la ĉerko, for de la kadavro! Lokon por Antonio, lokon por la plej nobla Antonio!… Antonio descendas).

Pretiĝu larmi, se vi larmojn havas.[133] Vi konas tiun ĉi mantelon. Mi memoras kiam Cezaro unue ĝin surmetis: en sia tendo, dum somervespero, post sia venko super la Nerveoj.[134] Jen kie tranĉis glavo de Kasio; tie Kasko ŝiris per insida bato; trapikis tie ĉi Brutus, la amata. Kaj kiam li elŝiris la fiŝtalon, jen kiel la sango de Cezaro sekvis kvazaŭ ĝi volus konstati ĉu vere Brutus batis tiel akre: Ĉar Brutus, kiel vi scias, por Cezaro estis anĝelo! Ho dioj, kiel lin Cezaro amis![135] El ĉiuj tranĉoj, ĝi estis la plej amara, ĉar kiam Cezaro vidis lin bati, maldankemo — pli forta ol la perfidaj[136] armiloj — tutvenkis lin. Lia granda koro krevis tiam kaj, la vizaĝon volvinte en la mantelo, ĉe la bazo de Pompeo-statuo, kiu sangverŝis dume, jen Cezaro la granda falis!

Ho kia falo, miaj samlandanoj! Falegis tiam mi kaj vi, ni ĉiuj, dum la sanga perfido[137] baŭmis venke.

Ha, nun vi ploras, nun kompato tranĉas, viajn korojn: Sanktaj estas tiuj larmoj. Karaj animoj, ĉu vi ploras nur pro la vundoj en la vesto de Cezaro?

(Li malkovras la kadavron.)

Rigardu do! Jen li mem buĉe breĉita de la perfidistoj!

(Krioj kaj voĉoj: Ho, kortuŝa vido! Ho, la nobla Cezaro! Kanajloj, perfidistoj! Ni venĝu lin! Venĝon! For! Bruligu! Fajron! Morton al perfidistoj![138] Silenton por la nobla Antonio! Ni lin aŭskultos! Ni lin sekvos! Kun li ni mortos!)

Amikoj karaj, dolĉaj, paŭzu iom en via ŝtorma, ekribela tajdo! Honoruloj faris ĉi tiun faron! Pro kia kaŭzo privata ili tiel agis, ve, mi ne scias: ili estas saĝaj, honoraj viroj, kaj ili respondos al vi sendube per klarigoj kaj rezonoj.[139] Mi ne venis por ŝteli viajn korojn. Mi oratoro ne estas, kiel Brutus, sed, kiel vi min konas, simpla homo, kiu amas sian amikon. Kaj tion tre bone scias tiuj, kiuj permesis al mi paroli ĉi tie publike. Mi, ja, ne havas spriton aŭ kvalitojn, vortojn aŭ gestojn, nek mi havas la parolpovon eksciti la korojn![140] Mi nur paroladas ripetante tion, kion vi mem bone scias. Mi montras la karajn vundojn de Cezaro — ĉi dolĉajn, mutajn buŝojn — kaj petas ilin paroli anstataŭ mi. Sed se mi estus Brutus, kaj li, male Antonio, jen estus Antonio, kiu scius provoki la animojn kaj enmeti en ĉiun vundon de Cezaro langon, kiu instigus eĉ la romajn ŝtonojn leviĝi kaj ribeli![141]

вернуться

[124]

Antonio komencas hezite. La amaso estas malamike agordita. Antonio palpas ĝian pulson por trovi la ĝustan vojon. Unua aludeto pri la virtoj de Cezaro.

вернуться

[125]

Zorgema laŭdo al Brutus kaj al aliaj konspirintoj. En tiu ĉi loko ĝi havas la celon havigi la simpation de la amaso, kiu aplaŭdegis Brutus. La frazo, plurfoje ripetita fariĝas ĉiam pli kaj pli ironia.

вернуться

[126]

Pruvado, ke Cezaro ne estis ambicia. Unua apelo al emocio de la amaso.

вернуться

[127]

Dua apelo, nun pliforta, al emocio. Kuraĝa vortludo pri la nomo de Brutus.

вернуться

[128]

Antonio lasas iom da tempo, por ke la amaso povu digesti liajn argumentojn.

вернуться

[129]

Unua sugesto al ribelo!

вернуться

[130]

Antonio montras sian plej fortan atuton: la testamenton de Cezaro. Li tuj aludas, ke la popolo profitos de ĝi. Sed antaŭ ol diri tion klare, li ankoraŭ sonigas la kordon de la sentimento. Iom hezite, ne sciante ankoraŭ kiel la popolo akceptos la unuan provbalonon pri ribelo, li parolas en us-formo. Incitinte ankoraŭ la scivolon de la amaso, li malkaŝas ke la amaso heredos el la testamento.

вернуться

[131]

La vorto «honorulo» farigas drasta, kaj la amaso reagas favore. Antonio elmanovris, ke unue la amaso eldiru «perfidulo».

вернуться

[132]

Antonio promesas legi la testamenton. Fakte li tion ankoraŭ ne faros. Li nur eluzos la permeson malsupreniri de la tribuno por montri la kadavron kaj tiel ankoraŭ pli impresi la emociojn.

вернуться

[133]

Antonio elvokas kompaton por Cezaro kaj koleron kontraŭ la murdintojn.

вернуться

[134]

Li ruze mencias la gloran venkon de Cezaro super la Nerveoj — venkon, pri kiu la Romanoj aparte fieras.

вернуться

[135]

Emocio kaj patoso.

вернуться

[136]

Antonio uzas por la unua fojo la vorton «perfida».

вернуться

[137]

Duan fojon li uzas la vorton «perfida».

вернуться

[138]

Post la supra forta kresĉendo, Antonio malkaŝe nomas la konspirintojn «perfidistoj».

вернуться

[139]

Ŝajnigante ke li pledas por la konspirintoj, li vekas ankoraŭ pli fortan indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo. «Honoruloj», kiuj murdas pro «kaŭzo privata» — sovaĝa mokado pri la konspirintoj.

вернуться

[140]

Tre efika paroladparto. Antonio direktas la pensojn de la aŭskultantoj aparte al Brutus, kiun li prezentas kiel grandan oratoron scipovantan per rezonado konvinki la amason, dum li mem prezentas sin naive-sincera parolanto.

вернуться

[141]

Aperta sugesto pri ribelo, sed sugesto farita tre lerte: se Antonio havus la oratoran kapablon de Brutus, tiam li instigus eĉ la romajn ŝtonojn ribeli!