Выбрать главу

(Ĉiuj: Ni ribelos, ni bruligos la domon de Brutus!)

Ho ve, amikoj, kion vi volus fari? Kiel Cezaro meritis vian amon? Vi ĝin ne scias, do mi diros al vi. La testamenton vi jam forgesis![142]

(Ĉiuj: Ni restu, do, aŭdi la testamenton!)

Jen ĝi, sub la sigelo de Cezaro. Al ĉiu roma civitano, al ĉiu homo li donas po sepdek kvin drahmoj.

(Voĉoj: Ho, la plej nobla Cezaro! Ni venĝos lian morton!)

Aŭskultu min pacience!

Al vi li lasas, krome, la aleojn, siajn privatajn laŭbojn kaj la ĝardenojn ĝis la bordo de Tibero. Ĉiuj ĉi bienoj estas viaj, je via komuna dispono por promenadi kaj, plezuri!

Kia Cezaro! Kiam venos alia tia?!

(Krioj: Neniam, neniam! Venu, venu tuj! Ni sankte kremacios lian korpon! Per torĉoj ni bruligos la domojn de ĉiuj perfidistoj! Alportu fajron! Altrenu benkojn! Benkojn fenestrojn, pordojn, kion ajn!)[143]

La analizo de la parolado el forma vidpunkto estas donita en ĉap. XIII:2 k.s. en tiu ĉi libro.

III.

Parolado de d-ro Zamenhof

Noto de Ivo Lapenna[144]

La parolado estis eldirita ĉe la Solena Malfermo de la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en St. Petersburg, en la j. 1910. Traleginte ankoraŭfoje ĉiujn paroladojn de D-ro Zamenhof, la aŭtoro opiniis la elektitan plej taŭga ekzemplo de Zamenhofa esperantlingva parolarto precipe pro du kaŭzoj: 1) el enhava vidpunkto la parolado traktas problemon, kiu ankaŭ hodiaŭ en pluraj esperantistaj medioj estas aktuala; 2) el forma vidpunkto, ĝi estas bela ekzemplo de konvena, proporcia divido de la parolado.

La parolado havas enkondukon, ĉefparton kaj finon. En la enkonduko, kiu komenciĝas per titolado, estas esprimita la temo de la parolado: la signifo de la esperantlingva parolado dum la kongresoj.

La ĉefparto konsistas el du partoj. En la unua parto la oratoro parolas ĝenerale pri la instrua kaj eduka signifo de la Esperanto-kongresoj. Tiu parto pritraktas du punktojn: la instruan signifon kaj la edukan signifon. La dua parto aplikas la konkludon de la unua al la cirkonstancoj en Ruslanda Regno kaj klarigas la celon de la kongreso. Ĝi, do, havas du punktojn, same kiel la unua parto. La fino konsistas el alvoko al laboro. Ĝia skemo estas klasike simpla:

La paroladeto estas interesa ankaŭ tial, ĉar D-ro Zamenhof atentigas pri la rolo de la Esperanta parolarto en la evoluigo kaj disvastigo de la lingvo. Dufoje li mencias la «bonajn kaj spertajn esperantajn oratorojn», kies belaj kaj fluaj paroladoj en Esperanto «entuziasmigas» la ĉeestantojn.

La parolado

(Pri la instrua kaj eduka signifo de la Esperanto-kongresoj)

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke ĉar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj ĉiuj, aŭ almenaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kaŭzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la naciaj, havas antaŭ ĉio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, disĵetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aŭ malpli granda amaso, por aŭdi nian lingvon, por kontroli, ĉu ili ĝuste ellernis la lingvon, ĉu ili bone ĝin komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de ĉiu aparta regno, sed en ĉiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni aŭdas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio aŭ lando li apartenas. La plena aŭtonomia vivo de nia lingvo, kun ĝia absolule propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, ĉiam pli kaj pli fortikiĝas tiamaniere, kvazaŭ ĉiuj esperantistoj de la mondo loĝus kune sur unu malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, ĉu efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreniĝi. Eĉ interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuraĝas paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekuraĝeco de la parolado aperas ankaŭ nekuraĝeco de propagando, ĉar la esperantistoj-balbutantoj malgraŭvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, ol praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon aŭdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.

Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la esperanta parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la «malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido», nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.

Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tio devigus min eniri en regionan politikon, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel ruslandano.

Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke nia prova kongreso ne restos sen utilo por la esperantismo en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn, sur kiuj poste konstruiĝos ĉiam pli kaj pli grandioza ruslanda esperantismo.

вернуться

[142]

Antonio atingis la ĉefan celon de sia parolado sen uzo de la testamento. Nun li eluzas sian plej fortan atuton. Li legas al la amaso la testamenton kaj tiel plifortigas ĝian decidon agi kontraŭ la konspirintojn. Antonio konscias, ke nura emociiĝo povas baldaŭ vaporiĝi. Tial li donas konkretan motivon, kiu tuŝas la personan intereson.

вернуться

[143]

La venko de Antonio estas kompleta. La amaso agas plene laŭ liaj deziroj.

вернуться

[144]

En la papera libro ĉi tiu enkonduka peco aperas en formo de plurpaĝa piednoto. — Red.