Выбрать главу

La mana lingvo ne nur donadis la eblecon esprimadi siajn pensojn, bildojn-nociojn, kaj komunikadi kun la kolektivo, sed ankaŭ evoluigi imagojn kiel rimedon de komunikado kaj kun fremda gento kaj kun la propra, kiel ankaŭ kun unuopaj ĝiaj membroj, jam havantaj intimajn bezonojn de la persona vivo, kiu en tiu epoko ankoraŭ ne apartiĝis en la kolektivo.[47].

Kiun gradon de perfekteco povas atingi la interkompreniĝo per gesta lingvo — diras Marr — vidiĝas el multaj kazoj de tia lingvo en diversaj mondopartoj eĉ en la nuntempo. En Aŭstralio, ekzemple, en la tribo Warramunga la vidvinoj ne rajtas paroli, kelkfoje eĉ dum plenaj dekdu monatoj, post la morto de la edzo. Dum tiu tempo ili interkompreniĝas ekskluzive per la lingvo de la gestoj. La vidvinoj kutime tiel ekŝatas tiun manieron, ke eĉ post la periodo de malpermeso ili preferas turni sin al aliaj per la gesta anstataŭ ol per la sona lingvo. Citante Levy-Bruhl, li rakontas, ke ne malofte, kiam en la kamparo okazas kunveno de virinoj, regas preskaŭ kompleta silento, kvankam fakte ili vigle konversacias per la fingroj, per la manoj kaj brakoj. Ili parolas tiel rapide, ke estas tre malfacile imiti iliajn gestojn. La mana lingvo estas multe uzata en la tuta Ameriko. La Indianoj, apartenantaj al malsamaj triboj, ne komprenas unu la alian, kiam ĉiu el ili uzas sian propran sonlingvon, kaj tial ili utiligas la gestan lingvon por interkompreniĝo. Amerika esploristo — daŭrigas Marr — asertis, ke estus eble skribi grandan gramatikon de la gesta lingvo. Pri la riĉeco de tia lingvo estas eble juĝi, se oni konsideras, ke du Indianoj de malsamaj triboj povas pasigi duonan tagon en konversacio, rakontante unu al la alia ĉiaspecajn aferojn nur per la movado de la fingroj, de la kapo kaj de la piedoj[48].

Laŭ la opinio de Marr, la mana lingvo regis multajn dekojn, se ne centojn da jarmiloj.

En la laborprocezo, en la lukto por la subigo de la naturaj fortoj, la iamaj antaŭaj membroj de la antropoidaj simioj ĉiam pli kaj pli adaptiĝadis al la novaj bezonoj. Ili fariĝadis pli kaj pli fundamentaj homorganoj, la ĉefaj bataliloj por la vivteno de la homo. Per la nove formiĝanta organo nia praulo ĵetadis la unuajn ŝtonojn por sin defendi aŭ por havigi al si nutraĵon; per ĝi li deŝiradis — jam meze de la paleolitiko — konvenajn arbobranĉojn aŭ eĉ eluzis el siliko faritajn kojnojn por bati, bori, fosi, tranĉi k.t.p. Utiligate tiel senĉese en la laborprocezo kaj samtempe por la reciproka — certe tre primitiva — komunikado en la kadro de la hordo, la antaŭaj membroj ĉiam pli evoluis, delikatiĝis, fariĝis sensemaj. Tio, siavice, konstante pligrandigis ilian lertecon kaj de laboriloj kaj de komunikiloj ĝis, fine, adaptiĝante al la novaj funkcioj, ili tiom aliformiĝis, ke ili esence ŝanĝis sian originan karakteron: ili fariĝis manoj.

La praulo de la homo kaj poste la prahomo havis, tamen, kapablon eligi ankaŭ diversajn sonojn. Marr konkludis, ke tiuj prasonoj estis SAL, BER, JON kaj ROŜ. Ĉiu el tiuj ĉi sonkompleksoj estis prononcata kune, maldise, profunde el la gorgo, eligata kiel unueca, samtempa sono. Nur poste, sekvante kaj samtempe ebligante la evoluadon de la parola lingvo, tiuj ĉi sonaj kompleksoj komencis diferenciĝi, leviĝante ĉiam pli en la laringon kaj en la buŝon.[49]

La prahomo eligadis tiujn ĉi sonkompleksojn, komence, sen ia ajn difinita senco; ili ne estis pli signifaj ol blekado, per kiu la bestoj esprimas kelkajn elementajn sentojn. Laŭ la opinio de Marr, la menciitaj sonkompleksoj estis sendube uzataj ankaŭ dum dancado, senvorta kantado, religia kulto, sorĉado kaj precipe dum la laboro: ĉasado, kolektado de sovaĝaj fruktoj, fiŝkaptado.

Iom post iom la elementaj sonkompleksoj, eligataj komence kiel nekonsciaj reagoj sen aparta signifo, fariĝis, iamaniere signaloj kaj poste signoj aŭ anstataŭantoj (simboloj) de la fenomenoj ĉirkaŭantaj kaj interesantaj la koncernan homgrupon. Okazis la unua asociiĝo inter la sono kaj la objekto aŭ fenomeno.

Tiu asociiĝo, ankoraŭ tre neklara kaj eĉ konfuza, estis esenca por la parolata lingvo, kiu ja estas nenio alia ol daŭra simbola asociigado inter la sonoj kaj tiuj fenomenoj, kiujn ili signas kaj tiel ankaŭ iamaniere anstataŭigas.

Miljaroj devis forpasi antaŭ ol la homo ekkonsciis pri tiu ĉi vere revolucia ebleco. «Grandega estis la revolucia signifo de tiu momento — diras Marr — kiam la mano kaj la okuloj estis anstataŭigitaj de aparato tute koncentrigita en la kapo, en senpera ligiteco kun la cerbo, en ĝia proksimo, kaj en rilato kun la buŝo kaj la lipoj». Foje ekkonsciinte pri tiu ebleco, la homo nepre devis daŭrigi sur tiu vojo. La gesta lingvo restis ankoraŭ dum longa tempo la ĉefa komunikilo, sed ĝi estis ĉiam pli helpata de la sona lingvo, tio estas de sonaj simboloj signifantaj ankoraŭ tre nebulajn, kompleksajn, faskajn konceptojn pri multnombraj objektoj, fenomenoj, situacioj, agoj, ĉio ĉi depende de la vivmaniero de la koncerna homgrupo. Tiel, ekzemple, «mano» signifis ne nur mano, sed ankaŭ forto, forta, potenco, esti potenca, riĉaĵo, dio, racio.[50] Precipe grava estas ĝia signifo de racio. Tiun ĉi sencon la vorto mano havas en pluraj lingvoj, ekzemple en la armena, kartvela kaj rusa[51]. Ĝi montras ĝis kiu grado la prahomo ligis sian menson al la mano. Ĝi montras la gravecon, kiun la prahomo atribuis al la ebleco komuniki kun la samspeculoj.

La iom-post-ioma transirado de la mana al la sona lingvo okazadis dum jarmiloj[52]. Evoluante, kreskante, diferenciĝante, la sona lingvo ĉiam pli forpuŝadis la gestan. Tamen, eĉ ĝis la hodiaŭa tago tiu ĉi lasta parte konserviĝis. Nur la roloj inversiĝis: komence helpata de la rudimenta sona lingvo, la gesta lingvo fariĝis nura helpanto de la sona. La rolo de la gestoj fortigi, kolorigi aŭ nuancigi la vorton, do la sonan esprimon, estas ankoraŭ sufiĉe grava eĉ en la ĉiutaga vivo. Sed ilia plena signifo evidentiĝas precipe en du artobranĉoj: la aktorado kaj la parolarto. Estos, do, necese dediĉi al la gestoj specialan atenton en la dua parto de tiu ĉi libro.

La problemo pri la nombro de «pralingvoj» estas solvita en la jafetida teorio favore al poligenezo. Se, fakte, la unua instrumento de interkompreniĝo estis la gesto, se nur iom post iom, en la longdaŭra procezo de sia homiĝado, nia praulo kreadis al si la sonan lingvon, tiam, evidente, tiu lingvo ne povis esti unueca. Laŭ Marr, «en la komenco» ekzistis nek unu, nek pluraj «pralingvoj», sed ĉiu el la multnombraj homgrupoj kreadis al si propran lingvon. Sekve, la «komencoj» (jarmiloj) de la sona lingvo estas karakterizataj de grandega diverseco. «Komence — diras Marr — ekzistis multaj lingvoj, kiuj per interkruciĝo aliformiĝadis, kunfluiĝadis, englutadis unu la alian, denove disiĝadis k.t.p., rezulte, do, formante lingvajn unuiĝojn aŭ novajn disiĝojn, ili moviĝadis kaj nun moviĝas al ĉiam malpli granda nombro da lingvoj, kio finfine devos doni al la estonta unueca homaro ĝian unuecan komunan lingvon»[53].

Aliloke Marr esprimas la saman penson, forte akcentante la ĝeneralan evolulinion, kiu kondukas de multlingveco en la malproksima estinteco al unulingveco en la pli aŭ malpli proksima estonteco: «La jafetida teorio instruas, ke la homaro ne komencis per unu sola lingvo, sed ke ĝi iris kaj iras de multlingveco al unulingveco de la tuta homaro».

Marr, kompreneble, ne pretervidas la diversajn similaĵojn vortajn (radikajn), gramatikajn (strukturajn) kaj sonajn — inter la diversaj lingvoj. Tiun fakton li klarigas ne per la senbaza aserto pri la supozita iama unusola pralingvo, sed per la kruciĝoj, kunfandiĝoj, eventualaj disiĝoj, novaj unuigoj, vortpruntoj k.s. de origine malsamaj lingvoj, kiuj apartenis al diversaj homgrupoj: hordoj, gentoj, triboj, popoloj k.t.p.

вернуться

[47]

N. J. Marr, Po Etapam Razvitija Jafetiĉeskoj Teoriji (Evoluetapoj de la Jafetida Teorio), Moskva-Leningrad, 1926, p. 323.

вернуться

[48]

Ankaŭ E. Sapir, la granda usona specialisto precipe pri indianaj lingvoj, raportis en pluraj okazoj pri tiaj gestaj lingvoj. Li diras, ke tiuj lingvoj kontentigas la bezonojn de komunikado inter triboj, kiuj parolas malsamajn lingvojn. Vidu, ekzemple, Edward Sapir, Selected Writings in Language, Culture and Personality (Elektitaj Studoj pri Lingvo, Kulturo kaj Personeco), redaktita de David G. Mandelbaum, London, 1949, p. 28.

вернуться

[49]

A. P. Andreev, verko cit. sub (99), p. 23.

вернуться

[50]

Tiamaniere estas donita ankaŭ la respondo al la demando, ĉu la unuaj vortoj estis nomoj aŭ ili simbolis agojn. Adam Smith, la granda skota sciencisto (ekonomiisto) kaj filozofo, opiniis en malmulte konata verko, ke la verboj estis la unuaj konsciaj vortoj. La nomoj — li diris — estis malpli gravaj, malpli urĝe necesaj, ĉar la objektojn oni, ja, povas montri aŭ imiti, dum la agojn oni ne povas sammaniere esprimi: «La verboj necese devis esti samtempaj al la plej unuaj klopodoj en direkto de la lingvoformiĝo. Neniu aserto povas esti esprimita sen la helpo de iu verbo» (p. 459). Li poste eksplikas, ke, vidante leonon, la «unuaj sovaĝuloj, kiuj inventis la lingvon», diris «ĝi venas» kaj tiamaniere esprimis la eventon sen la helpo de kiu ajn alia vorto. Nur en la posta evoluo, kiam la homoj komencis doni nomojn al apartaj objektoj, ili aldonis la nomon al la vorto «venas» kaj diris: «urso venas», «lupo venas». Vidu Adam Smith, Considerations Concerning the First Formation of Languages (Konsideroj Rilate la Unuan Formiĝon de Lingvoj) en la verko The Theory of Moral Sentiments (La Teorio de Moralaj Sentoj), London, 1774, p. 461. Ankaŭ J.G. Herder opiniis, ke la unuaj vortoj signis agojn.

Aliaj, inter kiuj estas menciinda alia skota filozofo, Dugald Stewart, havis kontraŭan opinion. La unuaj vortoj — ili diris — estis la nomoj (substantivoj), dum la verboj estis farataj per gestoj. Ambaŭ starpunktoj estas nekorektaj. Ili atribuas al la prahomo pensan kapablon, kiun li ne povis havi. Nia praulo el la epoko de formiĝo de la sona lingvo tute ne povis efektivigi pensajn operaciojn kiel la hodiaŭa homo. La unuaj vortoj apartenis al neniu aparta gramatika kategorio. Ili havis multoblan, neprecizan signifon, kiu variis de situacio al situacio.

вернуться

[51]

En la rusa lingvo «mano» signifas ruka; ĝi transformigas tra la verbo ruŝit’ (ruĥnut), tra ruĥ en duĥ kaj duŝa, kio signifas «animo». La saman transformiĝon oni trovas en la kroata kaj serba lingvoj.

вернуться

[52]

Ankaŭ Locke esprimis la penson, ke antaŭ la sona lingvo la homo komprenigis sin per la movoj de diversaj korporganoj. Adam Smith, en la menciita disertacio pri la origino de la lingvo, defendas la opinion de Locke kaj asertas, ke la homo uzis tiun signan, gestan lingvon ĝis oni «ekkonsideris necesa la inventon de artefaritaj signoj, kies signifo estis fiksita surbaze de reciproka interkonsento».

вернуться

[53]

Laŭ A. P. Andreev, verko cit. sub [97], p. 11.