Выбрать главу

Rolandkanto

Tradukis d-ro Eugène NOËL

Al Sinjoro Th. Cart

Profesoro en Liceo Henri IV kaj en la Lernejo de politikaj Sciencoj

tiun ĉi verkon danke dediĉis

Doktoro Noël
Januaro 1905

Antaŭparolo

Parolante pri Rolandkanto, eminenta scienculo kaj akademiano Gaston Paris diras: «tiu infano jam fortika kaj sana, plena je forteco, boneco kaj kuraĝo… estas jam la granda franca popolo.»

Tute bone, ĉar, efektive, en tiu mezepoka poemo oni jam trovas la ĉefajn ecojn de nia franca nacio:

• unuflanke, tiun deziron porti al aliaj la proprajn ideojn, tiun emon propagandi, kion oni kredas la vero, kaj tiun inklinon batali por la progreso en vicoj unuaj, kiel protagonisto: tiel batalas por Kristo kontraŭ Saracenoj[1] Rolando, glora nepo de Karlo granda!

• aliflanke, profundan senton de nacia unueco, dank’ al kiu, kvankam multaj ekzistas Francujoj malsamaj, kvankam ĉe ni ankaŭ la kutimoj kiel la kostumoj, la moroj kiel la lingvaĵoj ofte estas tre diversaj, tamen pli ol iu ajn nacio ni sentas nin antaŭ la fremdo nur unu popolo, kaj faras eksterlande tiun saman impreson: neniu lando malpli ol Francujo estas «geografia esprimo» kaj jam en tempo de nia Rolando.

Vere franca kaj eĉ france «klasika» estas plie la Rolanda kanto laŭ la simpleco de la agado, laŭ la sobreco aŭ, pli ĝuste, laŭ la malesto de epizodoj—oni nur komparu ĝin kun alia belega poemo, la Nibelungenkanto de la Germanoj—kaj, fine, laŭ la malmulteco de personaĵoj, super kiuj ĉiam aperas tiu nobla figuro: dolĉa Franclando.

──────

D-ro Noël agis tre prave, kiam, kun mirinda lerteco, li tradukis por Esperantistaro la kanton pri Rolando, kiu en mezepoko ĝuis universalan famon kaj estis ĉie tradukata aŭ imitata.

Ĉar, vere, granda estas devo kaj tasko de esperanta beletristiko. Ĝi devas konigi al ni la ĉefverkojn de naciaj literaturoj, kiuj estas kvazaŭ morala vivo, kvazaŭ konscienco de ĉiu popolo. Dank’ al tiu kono ne nur ni pli ĝuste ŝatos unu la alian,—kio jam estas granda profito,—sed ankaŭ, per internacia lingvo Esperanto, plej «konvena» tradukilo, post multaj, multaj jaroj, iom post iom sed tre certe, kolektiĝos trezoro komuna de l’ homa literatura kulturo kaj konstruiĝos kiel muzeo de niaj plej ŝatindaj intelektaj riĉecoj, kien, apud tiu genie tradukita angla Hamleto (por nomi nur ĝin), oni metos sendube, kun aliaj belaj tradukaĵoj, kanton francan pri Rolando.

Samtempe aŭ nur poste, sub influo de tiaj verkoj, naciaj laŭ la deveno, internaciaj laŭ la komuna formo, naskiĝos pure esperanta literaturo. Geniaj aŭtoroj venos, kiuj, senpere pensante kaj skribante internacie, esprimos en siaj verkoj novajn internaciajn sentojn, novan komun-intelektan vivon, novan homan konsciencon.

Kiel Esperanto jam ekzistas apud la aliaj vivaj lingvoj, tiel ekzistos internacia literaturo apud la naciaj, ĉiam vivaj.

Revo! diros kelkaj.

Jes, eble!…

──────

Brave batalinte, mortis Rolando, kaj lia revo efektiviĝis.

Kiel li, brave ni bataladu:

«Munĝojo! krios ni, deviz’ de venko»

Hometoj, homunculi, baldaŭ ni malaperos, sed glore efektiviĝos nia revo!

Th. CART
Oktobro 1905

Rolandkanto

Perfido de Geno

Komenco de kanto

1
Jam Reĝo Karlo, nia glora Estro En Hispanujo restis dum sep jaroj, Akiris altan landon ĝis la maro Kaj submetadis ĉion. Nek kastelo Nek urbo, nek remparo kontraŭstaras, Krom monta Zaragozo[2]; ĝin defendas Marsilo, reĝo Dion malamanta, Mahometano kaj Apolonano. Sed nepre malfeliĉo lin atingos.   Aŭdu.[3]

Konsiliĝo ĉe Marsilo

2
En Zaragozo estas Reĝ’ Marsilo;   10 Sub ombro de ĝardeno fruktodona Li sidas sur seĝego blumarmora. Pli ol dudek mil viroj ĉirkaŭstaras; Li diras: «Dukoj, Grafoj, vidu, kia › Malfeliĉego nin premegas! Karlo, › Imperiestro de Francujo dolĉa, › Ĉi tien venis por nin neniigi; › Armeon mi ne havas por batali, › Nek virojn por dispeli liajn virojn! › Konsilu min, mi petis vin, Saĝuloj,   20 › Kaj savu min de morto kaj de honto!» Neniu eĉ respondas unu vorton, Krom Blankandrino de Val-Fond’ Kastelo.   Aŭdu.
3
Ĉi tiu estas plej elturniĝema El Idolanoj, brava Kavaliro, Bonkonsilant’ por Reĝo; li ekkrias: «Nun, via Reĝa Moŝto, trankviliĝu; › Al Karl’ fiera, aroganta, skribu; › Promesu amikecon kaj fervoron; › Donacu hundojn, ursojn kaj leonojn,   30 › Sepcent kamelojn, kaj mil akcipitrojn › Plenaĝajn, kvarcent mulojn ŝarĝigitajn › Je oro kaj arĝento, tiom, kiom › Forporti povas kvindek veturiloj, › Por ke li superpagu siajn anojn. › Li jam de longe tie ĉi militas. › Francujon baldaŭ, Ajkson[4] li revenos. › Vi, diru, ke vi sekvos lin je festo › De Sankta Miĉjo kaj Kristan’ fariĝos, › Kaj estos lia volebonservanto. › Garantiulojn al li ne rifuzu,   40 › Dek, dudek, por lin plene konfidigi. › Ni sendu filojn de edzinoj niaj, › Mi mem oferos riske mian filon. › Pli bone estos ili perdu kapon, › Ol ni majstraĵon kaj propraĵon nian, › Vivonte nur per peto pri almozo!» Respondas Idolanoj: «Ni aprobas!»   Aŭdu.
4
Sed Blankandrin’: «Pro dekstra man’ kaj barbo › Je vento antaŭ mi disbloviĝanta › Vi tuj ekvidos Francojn translokiĝi, › Reiri al Francuj’, ilia lando.   50 › Kaj kiam ĉiu estos reveninta › En hejmon, Karlo en kapelo sia › Ĉe Ajkso solenigos Sanktan Miĉjon. › Li vane vin atendos al kunveno; › Pri ni malestos vortoj kaj novaĵoj. › Fiera estas Karlo, kormalbone › Garantiulajn kapojn li tranĉigos! › Pli bone certe ili perdu kapon, › Ol ni belegan, gloran Hispanujon, › Kaj tiom da malbonoj ni suferu!»   60 Ekkrias Idolanoj: «Povas esti!»   Aŭdu.

Sendo de deligitoj

5
Marsilo reĝo konsiliĝon finis. Kunvokas li Klarinon Balageran, Estramarinon, ankaŭ Eŭdropinon, Priamon kaj Garlanon la barbulon, Kaj Makineron, lian onklon Mahon, Transmaran Malbienon, Ĵoimeron, Kaj Blankandrinon, por elmontri celon. Li tiel vokas dek plej perfidulojn: «Sinjoroj kaj baronoj, vi kuniru   70 › Al Karlo, nun Kordovon sieĝanta; › Vi, en la mano portos olivbranĉojn, › Montrante tiel pacon, submetiĝon; › Kaj se vi scios interkonsentigi, › Mi donos al vi (kiom vi deziros) › Arĝenton, oron, kampojn kaj majstraĵojn.» «Vi estas prava!» diras Idolanoj.   Aŭdu.
вернуться

[1]

En ĉi tiu eldono la arkaika «sarazeno» estas ŝanĝita al la PIV-a «saraceno».

вернуться

[2]

La urbonomo «Saraguso» (laŭ la malnovfranca «Sarraguce») estas ŝanĝita laŭ la PIV-a esperantigo.

вернуться

[3]

En la originalo fine de multaj strofoj aperas (marĝene) la triliteraĵo AOI, kies signifon oni ne scias. En ĉi tiu traduko al ĝi respondas la vorto Aŭdu.

вернуться

[4]

Temas pri Aĥeno, la ĉefurbo de Karlo la Granda («Ajkso» estas sensukcesa esperantigo de ĝia franca nomo Aix-la-Chapelle).