Выбрать главу

Fulmotondro

119
Batalo estas granda, mireginda! Roland’ kaj Olivir’ fervore frapas, Ĉefepiskop’ pli ol milfoje batas, Kaj dek du konsilistoj rapidegas, Kaj Francoj kontraŭbatas ĉiuflanken… Po cent kaj po mil, Idolanoj mortas. Jes! kiu ne forkuras ne evitos La morton! Nepre ili ĉiuj mortas. Sed Francoj perdas la plej bonajn ilojn,   1420 La hastojn fortajn kaj la lancojn tranĉajn, Kaj la standardojn bluajn, ruĝajn, blankajn! De glavoj ekrompiĝis ŝtala plato! Da bravaj kavaliroj kiom mortis! Ne vidos ili plu parencojn, patrojn, Nek Karlon atendantan ilin tie!…
──────
Renverso stranga regas sur Francujo. Jen estas fulmotondroj, turnoventoj, Pluvegoj, kaj hajladoj eksterordaj! Jen estas akraj, oftaj fulmotondroj! Kaj (tio tute certa) jen tertremo! De Sankta Miĉjo de l’ danĝer’ ĝis Kölno, De Besancuno ĝis Gitsand’ haveno, En ĉiuj urboj, muroj disĵetiĝas,   1430 Je la tagmezo, mallumiĝas. Oni Ekvidas nur se nubo ekfendiĝas! Tremegas ĉiuj kiuj vidas tion! Kaj kelkaj diras: «Jen finiĝ’ de mondo! › Konsumo de centjaroj plenumiĝas!» Eraro! ĉar neniel scias ili Funebron pro la morto de Rolando!   Aŭdu.
120
Teruraj mirindaĵoj, fulmotondroj Aperas antaŭsignoj en Francujo: De la tagmez’ ĝis horo de la Vesproj, Densega, mallumega nokto regas; Ne brilas suno kaj ne lumas luno. Je tia vido, oni nur ekpensas Pri mort’; kaj tute prave, ĉar mortiĝas Rolando, kondukinto de l’ aliaj!… Neniam egalulo Idolanojn Batalis kaj Reĝlandojn almilitis!   Aŭdu.

Daŭrigo de Interpuŝego

121
Grandega, terurega batalado! Per tranĉaj glavoj ĉiuj Francoj frapas. Per sango ruĝiginte glavojn, ĉiuj Ekkrias: «Je Munĝoj’, devizo glora!» Forkuras Saracenoj tra kamparo. El batalejo Francoj sekvas ilin. Jes, certe, estis batalad’ terura!   Aŭdu.
122
Malgaje kaj kolere, Idolanoj Eliras el batalo kaj forkuras… Sed viglaj Francoj persekutas ilin. Vi kredus, ke kamparo drapiriĝis; Ĉar tere kuŝas multaj Saracenoj, Fervestoj helaj kaj kirasoj brilaj, Rompitaj hastoj, kaj standardaj pecoj. En la batalo, Francoj certe venkis, Sed, ve! penad’ ankoraŭ pligrandiĝos! Kaj Karlo iom perdos forton, gloron! Francujo dolorege ekfrapiĝos!   Aŭdu.
123
Kuraĝe kaj fervore Francoj frapas; Po mil, po masoj Idolanoj mortis. El cent mil, nun apenaŭ du mil vivas.   1440 Ĉefepiskop’: «Bravuloj estas niaj, › Nenie ia Reĝo havas tiajn! › En franca Ĝesto[11] estas priskribite: —«Estiĝas plena rajt’ en Franca Tero, › Ke niaj estroj havu bravajn anojn.»— Tra kampo ili iras, serĉas fratojn, Dolore, kortuŝite, ploras larmojn Pro kora amo al parencoj. Baldaŭ Marsil’ al ili venos kun anaro!   Aŭdu.
124
Rolando estas brava kavaliro, Kaj Olivir’ kaj dek du konsilistoj, Kaj ankaŭ Francoj estas laŭdegindaj. Jes, ili mortigadis Idolanojn, El cent mil ne nur unu mil postvivas, Kun Margarizo … sed jen li forkuras… Vi ne riproĉu lin pri tio, ĉar li Sur korpo povas montri noblajn vundojn. Li estas trapikata de kvar batoj… Al Hispanujo li returnen iras; Al Reĝ’ Marsilo li rakontos ĉion.   Aŭdu.
125
Forkuris sola Reĝo Margarizo. Rompiĝis hasto; ŝildo, traborita, Sub centr’ nur almezuras duonfuton, Per sang’ ruĝiĝis ŝtalo de la glavo, Fervesto disŝiriĝis, disrompiĝis. Li estas trapikita de kvar batoj, Kaj brave batalinte, li revenas! Ho! Kiel nobla se Kristan’ li estus! Al Reĝ’ Marsilo li rakontas ĉion. Subite, antaŭ Reĝ’ li genufleksas, Kaj diras: «Via Reĝa Moŝto, rajdu, «Vi trovos Francojn de Francujo lacajn; «Ĉar ili nin frapadis kaj batadis; «Iliaj hastoj estas disrompitaj, «El ili pli ol la duono mortis, «Kaj nunvivantoj estas nur malfortaj. «Ruĝiĝis la plimulto per vundsango; «De nun malestas helpaj armilaĵoj, «Kaj vi facile venĝos niajn. Francoj «Venkeblaj estas, Via Reĝa Moŝto!»
──────
Sed Francoj krias: «Olivir’, Rolando, «Kaj dek du konsilistoj, donu helpon!» Ĉefepiskop’ unua ekparolas: «Dianoj! Estu viglaj kaj fieraj; «Hodiaŭ vi kroniĝos per glorlaŭroj, «Kaj Sankta Paradizo vin ricevos!» En korkuneco kaj doloro, ili Pro amikeco ploras reciproke, Kompate kisas nun la alian! —Rolando diras: «Vi, baronoj, rajdu «Ĉar jen Marsilo kun cent mil rajdantoj!»   Aŭdu.

Alveno de Marsilo

126
Marsilo Reĝo trairadas valon. Armeon multenombran li kunigis; Korpusojn dudek dispartigis de ĝi. Rebrilas oraj kaj belŝtonaj kaskoj, Pikstangoj, hastoj kaj standardoj rektaj, Kaj ŝildoj kaj fervestoj ornamitaj. Sep mil trumpetoj «Por atak’» sonoras. Tra la kamparo, kia granda bruo! —Rolando: «Olivir’, kolego, frato, › Perfida Geno ĵuris, ke ni mortu; › Videbla estas lia perfidaĵo; › Imperiestro nin venĝegos al li. › Hodiaŭ ni fortege batos; oni   1460 › Neniam vidis tian renkontiĝon! › Ni frapu, mi per glavo Durendalo, › Kaj vi, koleg’, per via Halteklero. › (Ni ilin tiom portis tra fremdlandoj, › Per ili tiom venkis en bataloj!) › Ne oni kantu pri ni malbonaĵon!»   Aŭdu.
вернуться

[11]

Laŭ PIV ĝesto estas «Eposa poemo de la franca Mezepoko». E. Noël nomis tion «gesto», sed ĉi tiu fundamenta vorto tiun kromsignifon ne havas.