Выбрать главу

“Hieraŭ.”

“Sed kiu estas la novedzo?”

“Angla advokato nomita Nortono.”

“Sed ŝi ne povas ami lin.”

“Mi esperas, ke male.”

“Kaj kial vi tion esperas?”

“Ĉar savas vian Moŝton de venontaj ĉagrenoj. Se la sinjorino amas la edzon, ŝi ne amas vian Moŝton, kaj ŝi ne malhelpas la planon de via Moŝto.”

“Vere. Kaj tamen – nu! Mi deziras ke ŝi estas de mia rango! Kia reĝino ŝi iĝus!” Li ree silentiĝis, kaj ne plu parolis ĝis ni alvenis en Avenuo Serpentino.

La pordo de Briona Loĝejo malfermiĝis, kaj maljunulino staris sur la ŝtupoj. Ŝi rigardis nin per sardona okulo dum ni elveturiĝis.

“S-ro Ŝerloko Holmso, ĉu?” ŝi diris.

“Mi estas s-ro Holmso,” respondis mia kunulo iom surprizite.

“Vere! Mia mastrino diris al mi ke vi eble vizitos. Ŝi foriris ĉi-matenon kun sia edzo per la 5:15a trajno de Ĉaring-Kruco al la kontinento.”

“Kio!” diris Holmso tute surprizite. “Ĉu vi volas diri ke ŝi foriras Anglion?”

“Ŝi neniam revenos.”

“Kaj la paperoj?” raŭke diris la Reĝo, “ĉio estas perdita.”

“Ni vidu.” diris Holmso, kiu preterpasis la servistinon kaj hastis en la salonon dum ni sekvis. La mebloj estis senordaj kun malplenaj bretoj kaj apertaj tirkestoj, kvazaŭ la sinjorino rapide ĝisfunde traserĉis antaŭ ol ŝi eskapis. Holmso kuregis al la sonorilo, malfermis la kaŝejon, plonĝis la manon internen kaj eligis foton kaj leteron. La foto estas pri Irena Adlero mem formale vestita. Oni adresis la leteron al “Ŝerloko Holmso, eskviro, kiam li alvenas.” Mia amiko ŝire malfermis, kaj ni tri legis kune. Oni datis je meznokto de la antaŭa nokto kaj ĝi tekstis:

MIA KARA S-RO ŜERLOKO HOLMSO:

Vere vi faras bone. Vi tute ruzis min. Ĝis post la fajra alarmo, mi ne suspketis. Sed tiam, kiam mi trovis kiel mi perfidis min mem, mi komencis pensi. Antaŭ kelkaj monatoj oni avertis min kontraŭ vi. Oni diris al mi, ke se la Reĝo dungas agenton, tiu estas certe vi. Kaj oni donis al mi vian adreson. Tamen, post ĉio, vi igis min riveli tion, kion vi volas scii. Eĉ post kiam mi suspektis, mi malfacile fiopinias pri tia kara, bonkora pastoro. Sed, vi scias ke mi estas aktorino. La vira vestaĵo estas konata al mi. Mi ofte ekspluatas la liberecon provizitan de tia vestaĵo. Mi sendis Johanon, la koĉeron, por gvati vin, dum mi supren iris, surmetis la virvestaĵojn kaj malsupren iris ĵus kiam vi eliris.

Nu, mi sekvis vin ĝis via pordo, kaj tiele mi certigis min ke la eminenta s-ro Ŝerloko Holmso interesiĝas pri mi. Tiam mi tre malprudente deziras al vi bonan vesperon kaj ekiris al la Templo por renkonti mian edzon.

Ni ambaŭ opinias ke la plej bona plano estas tio, ke ni eskapas, se tia imponega antagonisto postkuras min; do vi trovos ke la nesto estas vaka, kiam vi vizitos morgaŭ. Rilate al la foto, via kliento restu trankvile. Mi amas kaj estas amata de pli bona viro ol li. La Reĝo faru ion ajn, kaj mi, kiun li kruele mistraktis, ne intervenos. Mi retenas la foton por sekurigi min kaj por preservi armilon, kiu ĉiam protektas min. Mi postlasis foton, kiun li volu posedi; kaj mi restas, mia kara s-ro Ŝerloko Holmso,

VIA,

IRENA NORTONO, naskita ADLERO.

“Kia virino – ho, kia virino!” kriis la Reĝo de Bohemio, kiam ni finlegis la epistolon. “Ĉu mi ne diris al vi kiel vigla kaj rezoluta ŝi estas? Ĉu ŝi ne iĝas admirinda reĝino? Domaĝe ke ŝi ne estas de mia rango!”

“De tio, kion mi vidis, la sinjorino estas certe ne samnivale kun via Moŝto,” diris Holmso impertinece. “Mi bedaŭras ke mi ne sukcese konkludas la aferon de via Moŝto.”

“Male, mia kara sinjoro,” kriis la Reĝo. “Nenio estus pli sukcese. Mi scias ke ŝia vorto estas sankta. La foto estas tiel sekura kiel se oni bruligus ĝin.”

“Mi ĝojas tion aŭdi.”

“Mi grandege ŝuldas vin. Diru al mi, mi petas, kiel mi povas rekompenci vin. Tiun ringon – ” li diris kaj formetis smeraldan serpentforman ringon de la fingro kaj metis sur la manplato.

“Via Moŝto havas ion, kion mi pli multe estimas,” diris Holmso.

“Vi devas nur diri.”

“Tiun foton!”

La Reĝo fiksrigardis pro miro.

“La foton pri Irena!” [32] li kriis, “Certe, se vi deziras.”

“Mi dankas al via Moŝto. Do la afero finiĝas. Estas mia honoro adiaŭi vin.” Li riverencis, turnis sin kaj ŝajne ne observis la etenditan manon de la Reĝo. Ni foriris la ĉambron.

Kaj jen la skandalo, kiu minacis la Regnon de Bohemio, kaj kiel la plej bonan planon de s-ro Ŝerloko Holmso venkis la intelekto de virino. Li antaŭe rikanis la virinan spritecon, sed nun mi ne tion aŭdas de li. Kaj kiam li priparolas Irenan Adleron aŭ la foton, estas ĉiam sub la honorinda titolo de la virino. [33]

вернуться

32

Foto pri Irena – Holmso malsubtile refuzis la smeraldan ringon sed poste ricevis multkostaĵojn de aliaj klientoj.

вернуться

33

La originalo de ĉi tiu novelo estis en la biblioteko de la Universitato de Teksaso en Aŭstino, Teksaso. Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis ĉi tiun rakonton numero 5.