Выбрать главу

Tais izoliĝadis por ludoj kaj konversacioj kun la filino en aparta loko inter la malantaŭa ferdekdomo kaj la ferdeka rando, barita per kanaj plektaĵoj kontraŭ vento kaj ŝprucoj. En unu el tiaj sinceraj konversacioj Irana ŝokis Tais-on per sia revo fariĝi hetajro. Kun infana naiveco Irana estis rakontanta pri riĉaj donacoj, kiujn ricevas hetajroj, pri festenoj kun muziko kaj dancoj, pri adorado de viroj, faligitaj al la piedoj per sola rigardo de la hetajro.

Ju pli kuntiradis la brovojn la patrino kaj pli larĝe ridetadis Eris, des pli elokvente la knabino penis pruvi sian pravecon. Ŝi atingis ditirambojn al kisoj kaj karesaj brakumoj de viroj.

Kolera Tais komprenis, en kio estas la afero. Ŝi trankviliĝis kaj komencis pacience klarigi al la filino, ke oni rakontis al ŝi fabelojn: en la vivo, pri kio ajn okupiĝu homo, kaj speciale virino, ĉio okazas ne tiel facile kaj sennube.

— Por ni, virinoj, ekzistas ne tiom multaj vojoj en la vivo, kiom donis la dioj al la viroj, — mallaŭte parolis ŝi al la filino, karesante ŝiajn rektajn kaŝtankolorajn harojn kaj rigardante en la seriozajn brunajn okulojn. — Ĉiu vojo tial devas esti elektata skrupule. Necesas scii kaj pesi ĉiujn kapablojn, donitajn al ni de la dioj, kaj eblojn de ilia plibonigo. La vojo de hetajro estas unu el la plej malfacilaj. Ĝi similas al vivo de pentristo, muzikisto, arĥitekto. Kiu el viroj estos tiom stulta, por fariĝi muzikisto, ne havante muzikan aŭdon? Sed junulinoj ofte pensas, ke ĉarmo de juneco, melodia rido kaj malpeza irmaniero estas rimedoj, jam sufiĉaj por atingo de sukceso. Ne, malĝuste. Misa vojo dum jaro, dua — kaj poste estos porka vivo en drinkadoj kun krudaj, brutsimilaj fremduloj en apudhavenaj domaĉoj. Se vi posedas perfektan korpon, belan vizaĝon, bonegajn harojn, kapablojn de kantistino kaj dancistino, do tio sufiĉas nur por sklava aktorino, nemalofte premiata per batoj de la trupestro. Sed por iĝi bona hetajro, krom eksteran aspekton kaj graciecon, vi devas havi elstaran memoron, legi en la tri dialektoj[38], ami kaj memori historion, scii fundamentojn de filozofiaj instruoj. Tiam vi parolos kun poetoj kaj filozofoj kiel egala kaj leviĝos super viroj malpli dotitaj. Kaj eĉ tio ne sufiĉas! Vi devas havi senriproĉan guston en vestoj, kompreni la arton de skulptado, pentrado, eble, pentri mem. Vi devas rekonadi homojn per unua rigardo, obeigi virojn, ne perfortante ilian volon, esti mastrino en simpozioj. Ankoraŭ interesiĝi pri atletiko, tia, en kiu vi povos konkuri kun viroj. Min, ekzemple, oni opinias bona rajdistino kaj eĉ pli bona naĝistino… Mi ankoraŭ ne diras al vi alion, almenaŭ tion, ke necesas havi eltenemon de spartano, reziston al vino de barbaro, sanon de Kreta virbovo. Se vi, havante embriojn de ĉio listigita, ekde la sesa ĝis la dek tria jaroj pasos en Korinto la lernejon kaj tiuj sep jaroj estos priverŝitaj per viaj infanaj larmoj de ofendoj, elprovoj, laboroj kaj punoj — tiam vi iĝos vere fama hetajro! Se al vi fortunos, se vi ne ekmalsanos kaj via belo ne velkos tro frue…

Tais apogis la dorson al la plektaĵo kaj fermis la okulojn, kvazaŭ lacigita de la rememoroj.

Mallaŭtiĝinta Irana longe silentis, alpremiĝinte al la patrino, kaj diris:

— Mi komprenis, panjo! Mi ne plu deziras esti hetajro.

— Vi estas racia kaj prudenta, filino de la reĝo, kiu famiĝis per singardema saĝo. Iru dormi, venas varmego. Kaj sendu al mi la vartistinon.

Tuj kiam la knabino foriris, Tais salte ekstaris kaj en malpacienco kelkfoje pasis sur la ferdeko. Eris brakumis ŝin, bone sciante humorojn de la amikino.

— Nenio okazis, simple la knabinaĉo maturiĝis por edzineco, kaj la deliraĵojn, kiuj nebuligas ŝian kapon, ŝi eldiras al Irana.

— Mi malmulte okupiĝas pri la filino, se…

— Do tio estas via kulpo, sed ne de la vartistino! — ridetis Eris.

Tais stamfis kaj subite ekridis.

— Vi pravas. Sed mi montros al ŝi hetajron!

— Tro malfrue komencis vi montri ferocon de reĝino. Se vi deziras scii, do ankaŭ en tio estas via miso.

— En kio, ho diino de justo!

— Vi preteratentis. Por la knabinaĉo venis la tempo. Ŝi malŝparos sin al vanaj sinturmentoj, ŝiaj streĉitaj mamoj malleviĝos sen amo. Kiu kulpos? La pli aĝa! Ŝi ja loĝas ĉe vi, do anstataŭu por ŝi la patrinon.

— Estas malfacile kun kleraj knabinoj el bonaj familioj. Ŝi tro frue kaj tro multe legis!

— Eble, pri viaj aventuroj? Nemalmultaj libroj jam estas verkitaj pri Aleksandro kaj liaj proksimuloj…

Alkuris la vartistino — grandmama rapida knabino kun nigraj revemaj okuloj kaj longaj okulharoj.

— Voku Rojkon! Diru, ke li alportu pecon de ŝnuro.

Venis la maljuna tesaliano, atende rigardante al Tais.

— Malvestu vin! — ordonis la atenanino al la vartistino, kiu mirigite ekgapis al la mastrino. Eris, kaŝante rideton, ŝiris agrafojn de ŝia ĥitono. Kiel vera helenino, la junulino portis nenion, krom supera vesto.

Tais tuŝis la mamon de la junulino, balancis la kapon kaj demandis:

— Ĉu vi ŝmiradis per suko de cikuto? Ĉu longe?

— En Pianepsiono estos kvina monato de dua jaro, — balbutis la vartistino.

— Frenezulino! Vi povus konsiliĝi kun mi… Nun ili restos tiaj ŝtonaj!

— Kaj bone! — kuraĝiĝis la junulino.

— Ĉu cikuta suko estas tiom sorĉa? — miris Eris.

— Se mamo estas malgranda, ĝi kreskigas ĝin kaj por ĉiam fiksas. Tamen necesas strikta mezuro, sed nia stultulino, ŝajnas al mi, trouzis ĝin.

— Denove via miso, — severe diris Eris, — la mastrino devus iam anstataŭi la patrinon.

— Jes, mia justa amikino, vi pravas, — diris Tais, kritike pririgardinte la florantan korpon de la vartistino.

— Reĝino… sinjorino… mi ne scias, per kio…

— Ne, vi scias! — interrompis Tais, penante doni al la voĉo necesan ferocon. — Vi ekrevis pri amoro, deziras iĝi hetajro kaj ŝtopis per viaj deliraĵoj la kapon de mia knabino.

— Sinjorino, mi nur rakontis, kion mi legis!

— Malvero! Vi aldonis ankaŭ viajn proprajn revojn. Mi ilin plenumos. Iru, kiel vi estas, tien, kie lokiĝas niaj maristoj. Vi plezurigos ilin ĝis la fino de la navigado. Vi komencos vian vojon al la servo por Afrodito. La maristoj sopiras pri virinoj, iliaj kisoj estas firmaj, la korpoj estas fortaj, brakumoj estas senlacaj. Kion vi ankoraŭ deziras.

— Reĝino!..

— Mi malpermesis rememori mian titolon! Forgesu ĝin!

— Sinjorino, indulgu! Mi ne pensis… ne deziris…

— Ĉu vi ne deziras servi al Afrodito, fordoninte vian zonon al la ŝipo? Tiuokaze vi malbonintence tentis mian filinon! Viaj vortoj estis mensogaj, kaj vin oni devas fordoni al la Mara Maljunulo. Rojko! Ligu al ŝi la manojn kaj la piedojn kaj ĵetu en la maron! — nerimarkeble palpebruminte, ordonis Tais al la tesaliano.

— Oĉjo Rojko! Vi ne povos! — ekkriis la junulino.

— Povos! Donu la manojn! — respondis la maljuna militisto, terure montrinte la dentojn. La junulino falis al la piedoj de Tais, tremante kaj plorante.

— Sufiĉas. La ludo estas finita! — subite ekridis la atenanino. — Ekstaru. Nun dekfoje pensu, antaŭ ol ion rakonti al Irana.

— Ho sinjorino, ĉu vi ŝercis? Ĉu vi ne koleras?

— Koleras! Sed mi ne povas plu turmenti vin kaj… lin. — Ŝi almontris trans la angulon de la konstruaĵo, kie, pli pala ol kreto, la pli aĝa filo de Rojko kunpremiĝis, preta al salto.

— Ĉu mi povas iri? — demandis la junulino, kliniĝante, por levi la ĥitonon.

— Iru! Kaj jen al vi por memoro! — Tais tiel plaŭdbatis la vartistinon, ke sur la haŭto restis spuro de la fingroj, kaj la junulino ŝrikeris. Eris donis al ŝi duan plaŭdbaton kaj puŝis en la dorson. La junulino ekkuris en la ejon, disponigitan por la virinoj.

вернуться

38

temas pri la dialektoj de la helena lingvo, tre rimarkeble diferencintaj inter si.