Выбрать главу

La ŝokita pastrino de Ambologera fermis la vizaĝon per la manoj.

— Ekzistas eterna reenkarniĝo! — ŝi kuraĝis malkovri al ŝi la orfeisman sekreton.

— Kun repago pro la pasinteco, kiam oni jam ne povas ion korekti! — daŭrigis Eris. — Oni instruis min en Eriduo pri la nocio de Karmo, kaj mi ekkredis je ĝi. Tial tiom malfacila estas por mi la kvara vojo. Mi povus mortigi ĉiujn, kaŭzantajn suferojn, kaj… tiujn, kiuj per mensoga vorto kondukas homojn en abismon de kruelo, instruas murdi kaj detrui kvazaŭe por homa bono. Mi kredas, kiam iĝos multe da tiaj, kiel mi, kaj ĉiu mortigos po dek kanajloj, la rivero de homaj generacioj kun ĉiu jarcento iĝados ĉiam pli pura, ĝis iĝos kristala fluo. Mi pretas dediĉi al tio la vivon, sed mi bezonas instruiston. Ne tian, kia nur ordonas. Tiam mi iĝus simpla murdisto, kiel ĉiuj fanatikuloj. Mi bezonas instruiston, kiu montros, kio estas ĝusta kaj kio estas malĝusta, kio estas hela kaj kio estas malhela, kaj la lasta decido restos por mi. Ĉu ne povas esti tia vojo? Kaj tian instruiston, kiu scias, kiel distingi malvivan animon disde la viva, scias, kiu ne meritas eĉ dum unu plia horo paŝi sur la tero! Por ke homo povu preni sur sin la pezan devon de puno, li devas havi diecan precizon de celilo. Nur la plej alta konscio, firmigita fare de saĝa instruisto, helpos eviti tion, kio ĉiam rezultas el perforto. Oni hakas sanan arbon, lasante putraĵon, mortigas valoregajn ĝermojn de estontaj herooj, helpante al prospero de homaj sarkindaĵoj…

La pastrino de Ambologera ne kuraĝis levi la kapon sub la arda rigardo de Eris.

Tais aliris kaj, brakuminte la amikinon, eksentis, ke en tiu tremas ĉiu muskolo.

— Mi ne povas respondi al vi, eĉ ĉerpinte la antikvan saĝon en la templo de Eriduo, — malgaje diris la atenanino. — Eble, vi kaj similaj al vi estos ilo de la Karmo kaj ne ŝarĝos vin per responso. Mi scias malmulte kaj ne estas tre saĝa. Sed mi sentas, kun tiaj, kiel vi, estus multe malpli da malfeliĉo kaj veneno en la ekumeno.

— Mi ne scias, de kie venis vi, bruligita de la suno, — finfine ekparolis la pastrino de Ambologera, — kaj kiu enmetis en vian buŝon la vortojn, al kiuj mi ne scias respondon. Eble, vi estas heroldo de novaj homoj, senditaj al ni el estonteco, sed eble, vi venis kiel restaĵo de tio, kio forpasis. Viaj pensoj pri Urania estas malĝustaj kaj malbelaj. Via amikino diros, ke, okupante altan staton, oni povas fari multon por la Ĉiela Amo!

— Mi vidas, vi neniam leviĝis alte! — ridetis Tais. — Regantino estas senhelpa pli ol la ceteraj. Kaj ne nur pro reguloj de konduto, pro preskriboj de religio kaj moroj, ne nur estas limigita per reĝa neatingebleco. Super ŝi staras konsilistoj, dirantaj: «Tio estas profita, kaj tio — ne». Profita por potenco, profita por akumulado de trezoroj, profita por milito. Kaj tute ne estas paroloj, kio estas profita por la koro, de vi kaj de aliaj homoj. Ĉu virino, vi diris, devas fari por la koro? Mi estis reĝino — kaj kiel malmulte mi sukcesis en tio. Mi eĉ ne sukcesis savi mian infanon de vira eduko, faranta junulon batalmaŝino, sed ne servanto de Urania!

Tais rememoris Leontiskon, lian knaban kredon je belaj nereidinoj, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj.

Eris mallaŭte diris:

— Ni kutimiĝis pensi pri dioj kiel pri enviemaj estaĵoj, neniigantaj perfektecon de homoj kaj ties kreaĵojn. Ĉu vera ŝatanto de belo kapablas al tio? Ĉu tio signifas, ke la homo estas super ĉiuj dioj? Certe — ne! Nur tion, ke la dioj estas elpensitaj kaj oni donis al ili la plej malbonajn trajtojn de ni, homoj, reflektantajn tutan malpravecon kaj malindecon de nia vivo, en kiu la sorto, tio estas ni mem, forprenas bonulojn, gardante malbonulojn. Tian sorton devas korekti ni mem, kaj se ne eblas savi bonulojn, do, almenaŭ, eblas ekstermi la homan aĉaĵon, ne permesinte al ĝi vivi pli longe kaj pli bone.

La pastrino de Ambologera, konsternita, staris apud la du neordinaraj, unuafoje renkontitaj de ŝi virinoj, tiel malsamaj kaj tiel similaj per sia interna grandeco.

Ŝi malalte riverencis al ili, kiel ankoraŭ neniam kaj al neniu, kaj modeste diris:

— Vi ne bezonas miajn konsilojn kaj helpon de Ambologera. Bonvolu vesti vin kaj deiri malsupren. Mi vokos saĝulon, amikon de nia filozofo. Li antaŭnelonge venis ĉi tien el Ionio kaj rakontis strangajn aferojn pri Aleksarĥo, frato de Kasandro.

— Ĉu frato de la fia murdisto? Kion bonan oni povas atendi de tia homo? — akre diris Tais.

— Tamen, mi pensas, vi ambaŭ devas ekscii pri Uranopolo, la Urbo de la Ĉielo, la loko por agado de homoj, similaj al vi.

Kaj la amikinoj eksciis ion senekzemplan, ankoraŭ neniam okazintan en la ekumeno, ne fiksitan en firma memoro de ŝtonaj surskriboj, en popolaj legendoj kaj pergamenoj de historiistoj. Filo de Antipatro kaj la malpli aĝa frato de Kasandro, Aleksarĥo ricevis de la frato, la reganto de Makedonujo, pecon de tero en Ĥalkidiko, sur tiu terkolo malantaŭ la monto Atoso, kie iam Kserkso ordonis fosi kanalon. Tie Aleksarĥo fondis urbon Uranopolon, je tridek stadioj en cirklo. Aleksarĥo, estante klera scianto de filologio, elpensis specialan lingvon, en kiu devis paroli la loĝantoj de la urbo. Li ordonis ne nomi sin reĝo, akceptis nur titolon de la Supera Konsiliano en la Konsilio de filozofoj, regantoj de la urbo. Aleksarĥon nomis frenezulo lia propra frato, iam deklarinta Aleksandron freneza. Tiam Aleksarĥo ĉesigis la konstruadon en Ĥalkidiko kaj transportis Uranopolon en Pamfilion[39]. El la antaŭa urbo li elveturigis posteulojn de pelasgoj, kiuj loĝis ĉe la monto Atoso. Al ili aliĝis liberemaj efesanoj, klazomenanoj kaj karianoj. La loĝantoj de Uranopolo ĉiuj estas gefratoj, egalaj en rajtoj, kaj nomas sin ne uranopolanoj, sed akceptis fieran nomon uranidoj — Idoj de la Ĉielo. Ili kultas al la Virgulino de la Ĉielo — Afrodito Urania, kiel la atenanoj al la Virgulino Atena, kaj cizelas ŝian bildon sur siaj moneroj. Aliaj dioj de la loĝantoj de la urbo — la suno, la luno kaj la stela ĉielo, estas same montritaj sur moneroj, same kiel plej famaj urbanoj. Aleksarĥo revas disvastigi la ideon de frateco de la homoj sub egido de Urania, la ideon de universala amo, al la tuta ekumeno, kaj antaŭ ĉio neniigi diferencon de lingvoj kaj kredoj. Li skribas leterojn al Kasandro kaj al aliaj regantoj en la lingvo, inventita por la Urbo de la Ĉielo. La saĝulo vidis du tiajn leterojn, ilin neniu komprenas kaj povas legi…

La aŭditaĵo renversis ĉiujn intencojn de Tais. Tio, pri kio ŝi revis dum sendormaj noktoj en Ateno, Egiptujo, en Babilono kaj Ekbatano, plenumiĝinte, blovis al ŝi varmon de la Likiaj montoj. Amo, ne servanta al komerco, al enviemaj diaĵoj, ne trenanta sin post militistaroj, estis iĝanta apogo de la civito de Afrodito, la filino de la Ĉielo, de la supera diaĵo de saĝo kaj espero!

Ŝi havas la celon por apliko de la riĉo, de la arto inspiri artistojn kaj poetojn kaj de propraj pensoj pri vojoj al Urania! Tiel proksime, trans la maro, norde de la Ora golfeto, nur je iaj mil stadioj! Dankon al Ambologera! Ŝi povus neniam ekscii pri la urbo de ŝia sorĉa sonĝo!..

Estas nemirinde, ke post kelkaj monatoj, kolektinte ĉiujn siajn riĉaĵojn, lasinte Irana-n edukiĝi en Kipro, Tais kun la nedisigebla amikino troviĝis sur ŝipo, eniranta en la larĝan Adalian golfon. En la nord-okcidento estis leviĝantaj el la lazura maro per pezaj ŝtonaj kupoloj, kun ĉapoj de blindige blankaj neĝoj, la Likiaj montoj, kiel promeso de speciala pureco. La ŝipo malrapide ĉirkaŭiris akran klifon. Aperis profunda blua golfeto kun enfluejo de rapida rivereto. Sur ties okcidenta bordo estis muroj kaj domoj de la Urbo de la Ĉielo — Uranopolo. Cipresoj kaj platanoj jam sukcesis leviĝi laŭlonge de stratoj kaj fasadoj de nealtaj domoj. Sur la centra placo brilis per freŝe tajlita blanka kalkoŝtono kaj soklo el blueta ŝtono, videbla el malproksime, ĵus konstruita domo de la Konsilio de la Ĉielo.

вернуться

39

Parto de Okcidenta Taŭro kaj Iĉelo — sur la suda bordo de Turkio.