Выбрать главу

La suno estis subiranta malrapide. Al Ptolemeo ŝajnis stulte stari ĉe la pordego de la ĝardeno de Tais, sed li deziris precize plenumi ŝian deziron. Li malrapide malleviĝis sur la ankoraŭ varman teron, apoginte la dorson al ŝtonoj de la muro, kaj komencis atendi kun neelĉerpebla pacienco de militisto. Lastaj fajroj de la vesperruĝo estingiĝis sur la pinto de Egalejono. La malhelaj trunkoj de la olivarboj svagis en krepusko. Li ĵetis rigardon trans la ŝultron al la fermita pordo, apenaŭ konturiĝanta sub la elstaraĵo de la portiko, kaj decidis, ke la tempo venis. Antaŭsento de senekzemplaj travivaĵoj por li, venkita de Eroso kiel neniam antaŭe, tremigis lin, kiel knabon, ŝtelirantan al la unua rendevuo kun plaĉanta cedema sklavino. Ptolemeo fluge surkuris la ŝtuparon, frapis la pordon kaj, ne ricevante respondon, malfermis ĝin, neŝlositan.

En la niĉo de la trairejo, sub duflama lampiono, pendanta sur bronza ĉeno, staris Tais en malhela eksomido, mallonga, kiel ĉe amazono. Eĉ en malforta lumo de la olea lampo Ptolemeo rimarkis, kiel flamis la vangoj de la juna virino, kaj faldoj de ŝtofo sur la alta brusto leviĝadis pro ofta spirado. La okuloj, preskaŭ nigraj sur la ombrigita vizaĝo, rigardis rekte al Ptolemeo. Rigardinte en ilin, la makedono rigidiĝis. Sed ombro de la longaj, fleksitaj okulharoj ekkuŝis sur bluetajn kavetojn de la malsupraj palpebroj, kovrinte la obeigantan, preskaŭ freneze sreĉitan forton de la rigardo de Tais. Rubando, samkolora kun la ĥitono, estis kuntiranta krutajn harajn buklojn sur la verto. «Kiel ĉe Atena Lemna», — pensis Ptolemeo kaj tuj decidis, ke Tais, serioza kaj koncentriĝinta, kiel militisto antaŭ batalo, kun atenta rigardo kaj preskaŭ minaca klino de la fiera kapo, vere similas la minacan lemnaninon.

— Mi atendas vin, kara, — simple diris ŝi, unuafoje tiel nominte la makedonon kaj enmetinte en tiun vorton tiom da karesa signifo, ke Ptolemeo malpacience suspiris kaj alproksimiĝis, etendinte la manojn.

Tais, deirinte je duonpaŝo, elprenis el ie post la porda elstaraĵo larĝan himation kaj per ĝia svingo estingis la lampon. Ptolemeo embarasite haltis en la mallumo, kaj la juna virino glitis al la elirejo. Ŝia mano trovis la manon de la makedono, firme kunpremis ĝin kaj ektiris post sin.

— Ni iru. — Ŝia ordonema tono devigis Ptolemeon obei. Ili eliris tra flanka pordeto en arbustoj kaj direktis sin laŭ pado malsupren al rivero Iliso, fluanta tra la Ĝardenoj ekde Likeo kaj la templo de Heraklo ĝis la kuniĝo kun Kefiso. La malalta lunarko estis prilumanta la vojon.

Tais iris rapide, preskaŭ kure, ne retrorigardante, kaj al Ptolemeo transdoniĝis ŝia seriozeco. Li sekvis ŝin silente, admirante ŝian irmanieron, rektan, kun libere etenditaj ŝultroj, donantan majestecon al ŝia nealta figureto. La svelta kolo fiere tenis la kapon kun peza nodo de haroj sur la alta nuko. Ŝi dense ĉirkaŭvolvis sin per la malhela himatio, ĉe ĉiu paŝo falanta profunde jen ĉe unu, jen ĉe la alia flanko de ŝia talio, substrekante fleksiĝemon de ŝia korpo. La malgrandaj piedoj paŝadis facile kaj certe, kaj periscelidoj — piedaj braceletoj — arĝente tintadis sur ŝiaj maleoloj. Ombroj de gigantaj platanoj baris la vojon. Trans tiu muro da mallumo malvarme ekbrilis blankmarmora placeto — duonrondo da glataj platoj. Sur alta piedestalo staris bronza statuo de la diino. Malsupre estis apenaŭ aŭdeble lirlanta Iliso.

Apenaŭ klininte la kapon, la diino estis demetanta de sur la ŝultroj maldikan kovrilon, kaj rigardo de ŝiaj okuloj el verdaj lumantaj ŝtonoj estis alforĝanta la atenton. Speciala, rara por bildoj de diaĵo, esprimo de kunsento kaj malkaŝemo konsterne kombiniĝis kun mistera profundeco de la ĉioscia rigardo. Ŝajnis, la diino kliniĝas al la mortemuloj, por en silento kaj senhomeco de stela nokto malkovri al ili sekreton — al ĉiu la propran. Per la maldekstra mano la diino — tio estis la fama por la tuta helena mondo «Afrodito Urania en la Ĝardenoj» — estis etendanta luksan rozon — la simbolon de la virina esenco, la floron de Afrodito kaj de la amo. La forta korpo, ĉirkaŭfluata de faldoj de la peplo, rigidiĝis en kvieta entazo[1]. La vesto, neordinare malfermita sur la ŝultro laŭ antikva azia aŭ Kreta kanono, nudigis la mamojn, altajn, proksimajn kaj larĝajn, kiel vinaj krateroj, akre kontraŭdirantajn per sia volupta forto al la inspira mistero de la vizaĝo kaj al la severa pozo de la Ĉiela Afrodito.

El ĉiuj artistoj de Helenujo Alkameno la unua sukcesis kunigi antikvan forton de volupta belo kun spirita ekflugo, kreinte la religian imagaĵon de nevenkebla altiremo kaj pleniginte ĝin per promeso de flama feliĉo. La Diino-Patrino kaj Urania kune.

Tais pie aliris la diinon kaj, flustrante ion, brakumis la piedojn de la fama verko de Alkameno. Ŝi rigidiĝis ĉe la soklo de la statuo kaj subite retiriĝis malantaŭen al senmove staranta Ptolemeo. Apogiĝinte je lia forta mano, la juna hetajro silente kaj atente rigardis en la vizaĝon de la makedono, penante trovi necesan respondon. Ptolemeo sentis, ke Tais serĉas en li ion, sed plu silente staris, perplekse ridetante pri la konduto de la kunulino. Kaj ŝi same subite, per unu salto, iĝis en la mezo de la marmora placeto. Trifoje klakfrapinte per la manplatoj, Tais ekkantis himnon al Afrodito kun emfazita ritmo, kiel oni kantas en temploj de la diino antaŭ eliro de sanktaj dancistinoj.

«…Ne foriras ridet' de sur ĉarma vizaĝo de ŝi, kaj belegas la flor' de l' diino», — en egalmezura danca moviĝo ŝi ree alproksimiĝis al Ptolemeo. «La kanton akceptu, diin', kaj en Tais flamigu vi ardan pasion!» — subite ektondris Ptolemeo kaj kaptis la junulinon. Ĉi-foje ŝi ne retiriĝis. Ĉirkaŭvolvinte per la brakoj lian kolon, firme alpremiĝis al li. La himatio falis sur la teron, kaj tra la maldika ŝtofo de la ĥitono la varmega, fortika korpo de Tais iĝis tute proksima.

— Ĉu vi, militisto, scias himnojn de Afrodito?! Sed ne indas peti la diinon pri flamo, vi mem ne forbrulu en ĝi, — flustris la junulino.

— Tiam… — Ptolemeo trovis la lipojn de Tais, kaj ambaŭ rigidiĝis. Subite la juna hetajro per tuta forto puŝis la larĝan bruston de Ptolemeo kaj elŝiriĝis.

— Ni iru… pluen, — anhelante, diris ŝi, — mi speciale atendis tiun ĉi tagon. Hodiaŭ oni forkondukis bovojn sur montojn…

— Kaj kio? — ne komprenis Ptolemeo.

Tais, leviĝinte sur la piedpintojn, alpremiĝis al lia orelo.

— Mi deziras esti via. Laŭ la antikva tradicio de atenaj kultivistoj, sur ĵus plugita kampo.

— Sur kampo? Por kio?

— Nokte, sur trifoje plugita kampo. Nudaj, kiel Geo mem… enpreni la fruktodonan forton de Geo, veki ĝin…

Ptolemeo kunpremis la ŝultrojn de la junulino, senvorte konsentante, kaj Tais impetis malsupren laŭ la rivera fluo, poste turniĝis norden al la sankta Eleŭzisa vojo.

En la valo de Iliso ekkuŝis profunda mallumo, la luno kaŝiĝis post la monta kresto, la steloj brilis ĉiam pli hele.

— Kiel vi vidas la vojon? — demandis Ptolemeo. — Ĉu ĝi estas konata de vi?

— Konata. Ni iras sur la kampon de Skirono. Tie en plenluna nokto virinoj festas la feston de Demeter Leĝoporta.

— Ĉu al hetajroj estas permesite partopreni en la Tesmoforioj? Kaj kion oni faras sur la kampo de Skirono? Mi penos trafi tien, se mi restos en Ateno ĝis la plenluno.

— Vi ne trafos! Nur al virinoj, nur al junaj estas permesite veni tien en la nokto de la Tesmoforioj post kurado kun torĉoj. Sed ne al hetajroj!

вернуться

1

helene: streĉo (trad.).