Выбрать главу

Tais eniris en mildan duonlumon de la giganta halo kaj haltis ĉe unu el la cent kolonoj, kiuj, malgraŭ sia proporcia svelteco, plenigis la halon, kiel palmaj trunkoj boskon. La okcidentan angulon de la halo, hele prilumitan kaj pristarigitan per tabloj, plenigis brua amaso de servistoj kaj muzikistoj, pro kiuj Tais ne tuj ekvidis la festenantojn. Grupo da junaj flutistinoj lokiĝis inter kolonoj. Aliaj muzikistoj instalis sin en la fino de la linio de la tabloj, ĉe la ekstrema vico de kolonoj, post kiuj videblis balancataj de trablovo pezaj kurtenoj sur altaj triklapaj fenestroj. Tais profunde suspiris kaj, levinte la kapon, eliris al lumo de multegaj lampionoj kaj torĉoj, alfiksitaj al la muroj. Salutaj krioj kaj aplaŭdoj eksplodis tempeste, kiam la ebriaj kunuloj de Aleksandro ekvidis la atenaninon. Ŝi staris senmova dum kelkaj minutoj, kvazaŭ proponante al ĉiuj kontempli ŝin sen orgojla majesto, ĉiam postulanta humiligon kaj malgrandigon de alia homo. Tais aperis antaŭ la festenantoj kun bonega sento de interna trankvilo kaj digno, kiu donas eblecon ne timi mallaŭdojn kaj ne venkadi sinĝenemon per aroganteco.

La gastoj de Aleksandro estis trodorlotitaj per atingebleco de virinoj. Grandega kvanto de kaptitinoj, sklavinoj, muzikistinoj-aŭletridoj, vidvinoj de mortigitaj persoj — de ajna aĝo, nacio, haŭtkoloro, por ajna gusto — neeviteble difektis la rilaton al virino kiel al juvelaĵo, edukitan en Helenujo kaj transprenatan de la makedonoj. Sed Tais, la fama hetajro, estis multe pli neatingebla, ol ĉiuj virinoj en la ĉirkaŭaĵo de la makedona armeo. Antaŭ lampionoj, prilumita tra la maldikega ĥitono, ridetante, ŝi korektis la neoobeemajn harojn kaj poste nehaste ekiris al la bazo de la trono de Kserkso, kie estis sidanta la granda militestro.

En ŝia irmaniero jubilo de virina belo kaj ĝuo pri propra fleksiĝemo kombiniĝis kun tiu svelteco de linioj de la figuro, kiun prikantis poeto en la himno pri Kaliroa[27]. Glataj sinuoj striiĝis de la ŝultroj al la piedoj, kvazaŭ defluante laŭ malmilda polurita ŝtono de ŝia korpo, kaj «kantis per moviĝo», kiel ondoj de la rojo de Kaliroa.

Ĉe la helenoj, facile flamiĝantaj pro belo, la spiro haltis en la brusto kaj la okuloj observis ĉiun paŝon de Tais. En la disfloro de siaj neplenaj dudek kvin jaroj ŝi havis tiun antikvan belon, kiu ne havas aĝon, kombinante knabinan freŝecon de la haŭto, la okuloj, la mamoj kun virina forto de la femuroj, ŝultroj kaj kruroj.

La persoj, neniam vidintaj Tais-on, tuj komprenis, ke antaŭ ili estas trezoro de Helenujo, kie multegaj generacioj, fidelaj al sano kaj malfacila terkulturista laboro sur malabundaj maraj bordoj, vivante en kuniĝo kun la homfavora naturo, kreis belegan aspekton de homo. Ili ne sciis, ke en Tais estis almikso de eĉ pli antikva, same sana kaj forta sango de homoj de la mara Kreto, sango de parencoj kaj samtempanoj de la prapatroj de la hindaj popoloj, — la sango, nun pli valora, ol la listo de virinoj de Helenujo kaj de posteulinoj de Kuruŝo en Persujo.

Tais eksidis ĉe la piedoj de Aleksandro, apud Ptolemeo. La festeno, interrompita de ŝia apero, rekomenciĝis. Ĵus sendito el Ekbatano alportis raporton, ke la trezoroj, kaptitaj en Suzo, Pasaragdo kaj Persepolo, venis bonorde. Laŭ anticipaj kalkuloj, en dispono de Aleksandro iĝis pli ol cent kvindek mil talantoj da oro, kaj da arĝento kaj juvelaĵoj — ankoraŭ 20–30 talantoj. Pri tia riĉo ne povis revi tuta Helenujo. La sescent mil loĝantoj de la hejma Makedonujo povus esti riĉaj por kelkaj generacioj. Se tiun tutan mason da riĉo oni transportus en la landojn de Helenujo, en Makedonujon, Ionion, do ĝi senvalorigus ĉiujn kapitalojn kaj bankrotigus ĉiujn posedantojn. Aleksandro decidis konservi la akiraĵon trans la sep muroj de Ekbatano.

Ankoraŭ unu ĝoja informo: nordaj skoltoj raportis, ke Dario ne sukcesis kolekti grandan armeon. Du mil dungosoldatoj, tri-kvar miloj da malpeza kavalerio ne konsistigis minacon por la venka armeo. Finbati la malamikon kaj neniigi la eksan «reĝon de reĝoj» estis nun relative simpla tasko.

Kaj, ebriigitaj de la neaŭditaj venkoj, ravitaj de la giganta akiraĵo, de multego da sklavoj kaj de vastaĵoj de la obeigita lando, la junaj kaj maljunaj veteranoj de la makedona armeo senlace levadis kalikojn, glorante la grandan Aleksandron, fanfaronante pri venkoj, verŝante subitajn larmojn pri pereintaj kamaradoj.

Kaj la dudeksesjara heroo de teruraj bataloj, la reganto de Egiptujo, Fenicujo, Sirio, de la Malgranda kaj la Granda Azioj, ebria pro sia forto, sukceso, vino kaj eĉ pli — pro la grandaj intencoj, kun amo rigardis al la bruaj kamaradoj, metinte la potencajn manojn sur la orajn kun blua emajlo apogbrakojn de la trono de la minaca ruiniginto de Helenujo. Kun senzorga rideto kliniĝinte al Tais, li demandis duonvoĉe, kial ŝi estas en simpla vesto.

— Ĉu vi ne komprenis? Mi ĵus entombigis…

— Kiun? Kion vi diras!

— La amazonan reĝinon kaj… ŝian amon, — apenaŭ aŭdeble aldonis la atenanino.

Aleksandro kuntiris la brovojn, malfleksiĝis al la dorso de la trono. Ptolemeo pensis, ke la reĝo ekkoleris, kaj, por interrompi la konversacion, komencis laŭte peti Tais-on danci.

— Ĉi tie ne sufiĉas loko. Prefere mi kantu, — respondis la hetajro.

— Kantu, kantu, Tais kantos! — aŭdiĝis ravitaj ekkrioj el ĉiuj flankoj. La bruo eksilentis, tro ebriajn homojn najbaroj kvietigis per piedbatoj. Tais prenis de muzikisto sepkordan citaron kun sonoriletoj kaj ekkantis per akcenta heksametro antikvan himnon pri la persa milito, pri forbruligita Ateno kaj pri batala ĵuro servi al nenio, krom milito, ĝis la lasta perso estos ĵetita en la maron. La furiozan melodion Tais kantis kun tia sovaĝa temperamento, ke multaj salte ekstaris de sur siaj lokoj, frapante per la piedoj la takton kaj frakasante kontraŭ kolonojn valoregajn kalikojn. Baldaŭ la tuta halo ektondris per la batala melodio de kripligitaj atikaj vortoj. Aleksandro mem ekstaris de sur la trono, por partopreni la kantadon. Kun lasta alvoko ĉiam memori la malicon de la malamikoj kaj speciale de satrapo Mardonio Tais ĵetis la citaron al la muzikistoj kaj eksidis, ŝirminte la vizaĝon per la manoj. Aleksandro levis ŝin je la kubuto sur nivelon de sia vizaĝo. Kisante, li diris al la gastoj:

— Kian premion ni aljuĝu al la belega Tais?

Interrompante unu la alian, la militestroj komencis proponi diversajn donacojn, ekde tasego da oro ĝis batala elefanto. Tais levis la manon kaj laŭte alparolis al Aleksandro:

— Vi scias, mi neniam petas rekompencojn kaj donacojn. Sed se vi deziras, permesu al mi fari parolon kaj ne koleru, se ĝi al vi ne plaĉos.

— Parolon! Parolon! Tais, parolon! — ĥore ekkriegis la militistoj. Aleksandro gaje kapjesis, trinkis nediluitan vinon kaj ree malleviĝis sur la tronon. Leontisko kaj Hefestiono purigis lokon sur la tablo, sed Tais rifuzis.

— Homo ne devas starigi piedojn tien, kie li manĝas. Tio estas kutimo de barbaroj! Donu al mi benkon!

Servemaj manoj tuj starigis pezan benkon, inkrustitan per eburo. Tais sursaltis ĝin, manklakis iom, alvokante al atento. Ŝi povus eĉ ne fari tion. Ĉiuj okuloj estis alkatenitaj al ŝi.

La hetajro komencis per vortoj de danko al Aleksandro pro la invito, al Ptolemeo kaj Leontisko pro helpo en la vojaĝo kaj pro la mirakla ĉevalo. Tiu ĉevalo donis al ŝi eblon ne nur traveturi dek mil stadiojn tra landoj de Sirio kaj Fenicujo ĝis Babilono, sed ankaŭ, kiel la sola el la helenaj virinoj, plenumi la kvinmil-stadian fulmorapidan vojaĝon ĝis Persepolo.

— Tiu ĉi urbo, — daŭrigis Tais, — estas la koro kaj la animo de Persujo. Por mia granda miro, krom trezoroj kaj luksaj palacoj, ĉi tie estas nek temploj, nek kunvenejoj de sciencistoj kaj filozofoj, nek teatroj, nek gimnastikejoj. Ne estas statuoj nek pentraĵoj, glorantaj belon kaj heroaĵojn de dioj en aspekto de homoj kaj diecaj herooj. Krom orgojlaj dikmuzelaj virbovoj-reĝoj, akceptantaj donacojn, kaj procesioj de serviluloj kaj kaptitoj, ĉi tie estas nenio. Densejoj de kvardek-ulnaj kolonoj sur la platformo tridek ulnojn alta — ĉio ĉi estas nur por levi la regantojn per mallevo de la regatoj. Ĉu por tio tie ĉi laboris la kripligitaj helenoj, ionianoj, makedonoj kaj frakianoj, kies amason ni renkontis? Ĉu por tio Kserkso kun sia malica satrapo alportis sangon kaj morton en Helenujon, dufoje forbruligis mian hejman Atenon, forkondukis en sklavecon milojn kaj milojn da lertaj majstroj de nia lando? Mi estas ĉi tie sola kun vi, herooj-venkintoj, frakasintaj la potencon de la malicaj regantoj. Mi servas al la diino de la belo kaj scias, ke ne ekzistas pli malbona krimo, ol atenci belon, kreitan de homo. Sed, se ĝi servas al malbona potenco? Tiam ĝi estas nur trompo, ĉar ne ekzistas belo sen bono kaj lumo!

вернуться

27

Belflua (el mito pri nimfo de rojo).